Выбрать главу

(Eniras Francisko de Moor profunde en pensoj.)

Francisko. – For tiun ĉi bildon! for, senkuraĝa timemulo! Kial vi tremas kaj antaŭ kiu? Ĉu en la nemultaj horoj, kiujn la grafo pasigas inter tiuj ĉi muroj, ne estas al mi kvazaŭ ĉiam spiono el la infero akompanus ĉiun mian paŝon? Ŝajnas al mi, ke mi lin konas! Estas io granda kaj ofte vidita en lia sovaĝa sunbrunigita vizaĝo, io, kio min tremigas. Ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li! Ĉu ŝi ne ĵetas avide sur tiun ĉi homon tiajn sopirajn rigardojn, kiujn ŝi al ĉiuj aliaj tiel malavaras? Ĉu mi ne vidis, kiel kaŝite falis de ŝi kelkaj larmoj en la vinon, kiun li post mia dorso tiel rapide englutis, kvazaŭ li volus engluti ĝin kune kun la glaso? Jes, tion ĉi mi vidis, mi vidis ĝin en la spegulo per ĉi tiuj miaj propraj okuloj. He, he, Francisko! gardu vin! tie kaŝiĝas ia monstro, kiu povas alporti ruinigon! (Li rigardas atente la portreton de Karolo kontraŭe.) Lia longa ansera kolo, liaj nigraj, fajrelĵetaj okuloj, hm! hm! – liaj mallumaj, superpendantaj densaj brovoj. (Subite eksaltante.) Malica infero! ĉu vi enpelas en min tiun ĉi supozon? Ĝi estas Karolo! jes, nun ĉiuj liaj trajtoj reviviĝas en mi. – Ĝi estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi estas li! Morto kaj infero! (Li paŝas rapide tien kaj reen.) Ĉu por tio mi trameditis miajn noktojn, por tio mi forigis rokojn, ebenigis abismojn, – ĉu por tio mi ribelis kontraŭ ĉiuj instinktoj de la homeco, por ke fine tiu ĉi senloka vagisto disĵetu mian tutan artan konstruaĵon? Kviete! nur kviete! restis ankoraŭ nur luda laboro… Mi ja sen tio sidas jam en mortaj pekoj ĝis la oreloj, kaj estus freneze naĝi returne, kiam la bordo estas jam tiel malproksima, – pri reiro oni jam ne povas pensi. La Dia pardono mem devus fariĝi almozopetisto, la senlima indulgo devus bankroti, se ĝi volus pardoni ĉiujn miajn kulpojn. Sekve antaŭen, kiel viro! (Li sonorigas.) Li kuniĝu kun la spirito de sia patro kaj li venu! La mortintojn mi mokas. – Danielo! He, Danielo! Ŝajnas al mi, ke ankaŭ tiun ĉi ili jam ribeligis kontraŭ mi! Li havas tian misteran mienon.

(Danielo eniras.)

Danielo. – Kion ordonos mia sinjoro?

Francisko. – Nenion. For, plenigu tiun ĉi pokalon per vino, sed rapide! (Danielo foriras.) Atendu, maljunulo, vin mi kaptos! mi rigardos en vian okulon tiel rigide, ke via trafita konscienco paliĝos tra la masko! Li devas morti! Fuŝisto estas tiu, kiu alkondukas sian verkon nur ĝis duono kaj poste foriras kaj senfare rigardas, kio plue fariĝos.

(Eniras Danielo kun vino.)

Francisko. – Metu ĉi tien! Rigardu al mi fikse en la okulon! kiel viaj genuoj balanciĝas! kiel vi tremas! Konfesu, maljunulo! kion vi faris?

Danielo. – Nenion, afabla sinjoro, per Dio kaj per mia humila animo!

Francisko. – Eltrinku tiun ĉi vinon! Kio? vi ŝanceliĝas? Diru tuj! kion vi ĵetis en la vinon?

Danielo. – Dio min helpu! Kio? mi en la vinon?

Francisko. – Venenon vi ĵetis en la vinon! Ĉu vi ne estas pala kiel neĝo? Konfesu, konfesu! Kiu ĝin donis al vi? Ne vere, la grafo, la grafo ĝin donis al vi?

Danielo. – La grafo? Jesuo, Mario! La grafo nenion donis al mi.

Francisko, kaptante lin ĉe la brusto. – Mi sufokos vin tiel, ke vi bluiĝos, griza mensogisto! Nenion? Kaj kion vi tie kolektiĝadis kune, li, vi kaj Amalio? Kaj kion vi ĉiam murmuretadis inter vi? Diru malkaŝe! Kiajn sekretojn, kiajn sekretojn li konfidis al vi?

Danielo. – La ĉionscianta Dio ĝin scias: li konfidis al mi neniajn sekretojn.

Francisko. – Vi volas ĝin nei? Kiajn intrigojn vi aranĝis, por forigi min de via vojo? Ne vere, vi volis min sufoki, kiam mi dormos? ĉe la razado tranĉi al mi la gorĝon? veneni min per vino aŭ ĉokolado? Diru, diru tuj! aŭ en la supo doni al mi eternan dormon? Diru tuj! mi ĉion scias.

Danielo. – Tiel helpu min Dio en mizero, kiel mi diras al vi nenion alian krom plej pura vero.

Francisko. – La nunan fojon mi pardonos al vi. Sed diru, li certe ŝovis al vi monon en vian saketon? li premis al vi la manon pli forte, ol oni faras ordinare? pli-malpli tiel, kiel oni premas la manon al malnova konato?

Danielo. – Neniam, mia potenca sinjoro.

Francisko. – Li diris al vi ekzemple, ke li jam vin konas? ke vi devus lin rekoni? ke iam defalos la kovrilo de viaj okuloj? ke… kiel? ĉu pri tio li neniam parolis al vi?

Danielo. – Eĉ ne la plej malgrandan vorton.

Francisko. – Ke certaj cirkonstancoj lin retenas, ke oni ofte devas surmeti maskojn, por povi atingi siajn malamikojn, – ke li volas venĝi, plej kruele venĝi?

Danielo. – Eĉ ne unu sonon el ĉio ĉi tio.

Francisko. – Kiel? nenion? Rememorigu al vi bone. Ke li la maljunan sinjoron bone, tre bone konis, ke li lin amas, tre amas, amas kiel filo…

Danielo. – Mi rememoras, ke ion similan mi efektive aŭdis de li.

Francisko, pala. – Efektive? efektive li diris? En kia maniero, diru do al mi! Ĉu li diris, ke li estas mia frato?

Danielo, frapita. – Kio, mia potenca sinjoro? – Ne, tion li ne diris. Sed kiam la fraŭlino kondukis lin tra la galerio – mi tiam ĝuste estis deviŝanta la polvon de la kadroj de la pentraĵoj – li antaŭ la portreto de la formortinta sinjoro subite haltis, kvazaŭ frapita de tondro. La moŝto fraŭlino montris la portreton kaj diris: bonega homo! – «Jes, bonega homo!» li respondis, viŝante al si la okulojn.

Francisko. – Aŭdu, Danielo! Vi scias, ke mi ĉiam estis bona sinjoro por vi, mi donadis al vi nutraĵon kaj vestojn, kaj en ĉiuj aferoj mi indulgadis vian malfortan maljunecon…

Danielo. – Por tio rekompencu vin la bona Dio! kaj mi ĉiam honeste vin servadis.

Francisko. – Ĝuste tion mi volis diri. En la daŭro de via tuta vivo vi neniam kontraŭparolis al mi, ĉar vi scias tre bone, ke vi ŝuldas al mi obeon en ĉio, kion mi ordonas al vi.

Danielo. – En ĉio per mia tuta koro, se ĝi nur ne estas kontraŭ Dio kaj mia konscienco.

Francisko. – Fabelaĵoj, fabelaĵoj! Ĉu vi ne hontas? Maljuna homo kaj kredas infanajn fabelojn! He, Danielo! vi diris malsaĝaĵon. Mi estas ja sinjoro. Min punos Dio kaj la konscienco, se ia Dio kaj konscienco ekzistas.

Danielo, kunfrapas la manojn. – Kompatema ĉielo!

Francisko. – En la nomo de via obeemeco! ĉu vi komprenas bone la vorton? en la nomo de via obeemeco mi ordonas al vi, ke morgaŭ la grafo ne estu plu inter la vivantoj.

Danielo. – Helpu min, sankta Dio! Kial?

Francisko. – En la nomo de via blinda obeemeco! Kaj memoru, ke vi por tio ĉi al mi respondos.

Danielo. – Mi? Helpu, sankta patrino de Dio! Mi respondos? Kion do mi, maljuna homo, faris malbonan?

Francisko. – Vi ne havas longan tempon por mediti, via sorto troviĝas en mia mano. Ĉu vi volas en turmentoj fini vian vivon en la plej profunda el miaj turoj, kie la malsato vin devigos ĉirkaŭmordi viajn proprajn ostojn kaj la brula soifo devigos vin trinki la akvon de via propra korpo? Aŭ ĉu vi preferas manĝadi vian panon en paco kaj havi trankvilecon en via maljuneco?

Danielo. – Kiel, sinjoro? Pacon kaj trankvilecon en la maljuneco kaj esti mortiginto?

Francisko. – Respondu al mia demando!

Danielo. – Miaj grizaj haroj! miaj grizaj haroj!