Francisko. – Jes aŭ ne!
Danielo. – Ne! – Dio kompatu min!
Francisko, intencante eliri. – Bone, vi ĝin bezonos. (Danielo retenas lin kaj ĵetas sin antaŭ li genue.)
Danielo. – Kompaton, sinjoro, kompaton!
Francisko. – Jes aŭ ne!
Danielo. – Mi havas hodiaŭ la aĝon de sepdek-unu jaroj! kaj la patron kaj patrinon mi respektis kaj neniun mi iam konscie trompis eĉ pri la valoro de unu helero, kaj mian religion mi plenumadis fidele kaj honeste, kaj en via domo mi servis kvardek kvar jarojn, kaj mi atendas nun trankvilan finon, ho, sinjoro, sinjoro! (ĉirkaŭprenas forte liajn genuojn) kaj vi volas rabi de mi la lastan konsolon ĉe la morto, ke la vermo de la konscienco ne permesu al mi fari mian lastan preĝon, ke mi iru al la eterna dormo kiel monstra krimulo antaŭ Dio kaj homoj? Ne, ne, mia plej kara, plej bona, plej kara afabla sinjoro! tion ĉi vi ne volas, tion ĉi vi ne povas postuli de sepdekunu-jara homo.
Francisko. – Jes aŭ ne! por kio la babilado?
Danielo. – Mi servados vin de nun ankoraŭ pli favore, miajn sekajn tendenojn mi eluzados en la servado al vi, kiel la plej mizera taglaboristo, mi levados min pli frue, mi kuŝigados min pli malfrue, – ha, kaj mi enmetos vin en miajn vesperajn kaj matenajn preĝojn, kaj Dio ne forĵetos la preĝojn de maljuna homo.
Francisko. – Obeado estas pli bona ol oferado. Ĉu vi iam aŭdis, ke la ekzekutisto afektus, kiam li devas plenumi juĝan decidon?
Danielo. – Jes, ĝuste! sed mortigi senkulpulon…
Francisko. – Ĉu mi devas doni al vi klarigan raporton? Ĉu la hakilo devas demandi la hakanton, kial ĝi devas haki tie kaj ne en alia loko? Sed vidu, kiel bonkora mi estas, – mi proponas al vi rekompencon por tio, kion vi laŭ via ĵuro ŝuldas al mi.
Danielo. – Sed kiam mi ĵuris al vi obeemecon, mi esperis, ke mi povos resti kristano.
Francisko. – Sen kontraŭparoloj! Vidu, mi donas al vi tutan tagon por pripenso! Pripensu ankoraŭ unu fojon. Feliĉo aŭ malfeliĉo, – vi aŭdas? vi komprenas? la plej alta feliĉo kaj la plej ekstrema malfeliĉo! Mi faros miraklojn en la turmentado.
Danielo, post kelka meditado. – Mi ĝin faros, morgaŭ mi ĝin faros. (Li foriras.)
Francisko. – La tento estas forta, kaj tiu ĉi kredeble ne naskiĝis kiel martiro por sia kredo. Mi deziras do al vi bonan sanon, sinjoro grafo! Laŭ ĉiu kredebleco vi morgaŭ vespere manĝos vian lastan manĝon! Ĉio dependas de tio, kiel oni ian aferon konsideras, kaj tiu estas malsaĝulo, kiu konsideras kontraŭ sia profito. La patron, kiu eble trinkis superfluan botelon, atakas tiklo de deziro, – kaj el tio fariĝas homo, kvankam homo certe estis la lasta afero, pri kiu oni pensis ĉe tiu herkulesa laboro. Nun ankaŭ min atakas tiklo de deziro, – kaj per tio mortos homo, kaj certe tie ĉi estas pli da prudento kaj intencoj, ol estis tie ĉe la naskiĝo de la homo. Ĉu la ekzistado de la plimulto da homoj ne devenis simple de varmegeco de ia Julia posttagmezo, aŭ de alloga vido de litotuko, aŭ de horizontala pozo de dormanta kuireja gracio, aŭ de estingita kandelo? Se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro, de simpla okazo, – kiu do en la negacio de tiu naskiĝo povus prezenti al si ion gravan? Malbenita estu la malsaĝeco de niaj nutristinoj kaj vartistinoj, kiuj difektas nian fantazion per teruraj fabeloj kaj enpresas en nian molan cerbon terurajn bildojn de ia lasta juĝo, tiamaniere, ke senkonscia tremo skuas la membrojn ankaŭ de matura viro, baras nian plej kuraĝan decidemecon, alkroĉas nian vekiĝantan prudenton al la ĉenoj de superstiĉa mallumo. Mortigo! Tuta infero da furioj flugas ĉirkaŭ tiu ĉi vorto! La naturo forgesis fari unu homon pli – la umbilika ŝnuro ne estis ĉirkaŭligita – la patro en la edziĝa nokto havis malbonan stomakon – kaj la tuta fantomaro malaperis. Estis io kaj ĝi fariĝas nenio – ĉu tio ĉi ne signifas tute tion saman, kieclass="underline" estis nenio kaj fariĝas nenio, kaj pri «nenio» oni ne parolas eĉ unu vorton. La homo naskiĝas el koto, vadas kelkan tempon en koto, faras koton, fariĝas denove koto, ĝis li fine kote algluiĝas al la plandoj de sia pranepo. Tio ĉi estas la fino de la kanto – la kota rondo de la homa destino, – sekve bonan vojaĝon, sinjoro frato! la hipoĥondria, podagra moralisto-konscienco elpelu sulkvizaĝajn virinojn el publikaj domoj, kaj ĝi turmentu maljunajn procentegistojn sur ilia lito de morto, – ĉe mi ĝi neniam ricevos aŭdiencon. (Li foriras.)
Sceno Tria
Alia ĉambro en la kastelo.
Rabisto Moor de unu flanko, Danielo de la dua.
Moor, rapide. – Kie estas la fraŭlino?
Danielo. – Moŝto sinjoro! permesu al malriĉa homo, ke li ion petu de vi.
Moor. – Mi volonte permesas. Kion vi deziras?
Danielo. – Ne multe kaj tamen ĉion, tre malmulte kaj tamen tiom multe… permesu al mi kisi vian manon!
Moor. – Tion vi ne devas fari, bona maljunulo! (Ĉirkaŭprenas lin.) Mi povus vin nomi patro.
Danielo. – Vian manon, vian manon! mi vin petas!
Moor. – Vi ne devas.
Danielo. – Mi nepre devas! (Li kaptas lian manon, rigardas ĝin rapide kaj ĵetas sin antaŭ li genue.) – Kara, plej bona Karolo!
Moor, ektremas, retrankviliĝas, indiferente. – Amiko, kion vi diras? mi vin ne komprenas.
Danielo. – Jes, neu ĝin, masku vin! Bele! bele! Vi estas ja mia plej bona, mia plej ĉarma juna sinjoro! Bona Dio, ke mi, maljuna homo, ankoraŭ tian ĝojon… ho mi ŝtipo malsaĝa, ke mi vin ne tuj… Ha, vi Patro ĉiela! Vi do ja revenis, kaj la maljuna sinjoro estas sub la tero, kaj vi ja denove revenis… kia blinda azeno mi estis (frapante al si la kapon), ke mi vin ne tuj en la unua momento… ha, vi mia… kiu povus tion sonĝi! Pri kio mi preĝis kun larmoj, Jesuo Kristo! Jen li ja staras per sia propra korpo denove en la malnova ĉambro!
Moor. – Kiajn frazojn vi tie parolas? ĉu vi elsaltis el ia delira febro? aŭ eble vi volas provi sur mi ian rolon el komedio?
Danielo. – He, fi, fi! Ne estas bone tiel moki maljunan servanton. Tiu ĉi cikatro! He, ĉu vi memoras? Granda Dio! kian timegon vi tiam kaŭzis al mi! Mi vin ĉiam tiel amis, – kaj kian grandan ĉagrenon vi tiam povis fari al mi!… Vi sidis sur miaj genuoj – ĉu vi memoras? – tie en la ronda ĉambro – ĉu efektive vi tion forgesis? ankaŭ la kukolon, kiun vi tiel plezure aŭskultadis? Prezentu al vi! la kukolo estas rompita, rompita je pecoj – la maljuna Susano faligis ĝin sur la plankon, balaante la ĉambron… jes, jes, vi sidis sur miaj genuoj kaj kriis «Hoto!» kaj mi forkuris, por venigi al vi la ĉevaleton. Jesuo Dio! kial do mi maljuna azeno devis forkuri… kaj kiel varmege fariĝis al mi sub la haŭto, kiam mi ekaŭdis la teruran kriadon… mi alsaltas, kaj jen fluegas la hela sango, kaj vi kuŝas sur la tero kaj havis… Sankta Dipatrino! kvazaŭ sitelo da glacia akvo verŝiĝis sur mian nukon! tiel ordinare okazas, kiam oni ne sufiĉe atente observas la infanojn. Granda Dio! se li elbatus al si la okulon, – ĝi estis la dekstra maneto. En la daŭro de mia tuta vivo, mi diris al mi, la infano ne ricevos de mi tranĉilon aŭ tondilon aŭ ion alian akran, mi diris al mi, – feliĉe la gesinjoroj estis forveturintaj, – jes, jes, por la tuta daŭro de mia vivo ĝi estu por mi averto, mi diris al mi. Mia Dio, mia Dio, mi povus perdi mian servon, mi povus – Dio ĝin pardonu al vi, malbona infano – sed dank’ al Dio! ĝi bone resaniĝis, restis nur cikatro.