Moor. – Mi ne komprenas eĉ unu vorton el tio, kion vi diris.
Danielo. – Jes, efektive? Tio estis bona tempo? Kiel ofte mi alŝovadis al vi kuketojn, aŭ biskvitojn, aŭ makaronojn, – mi ĉiam amis vin plej multe, – kaj ĉu vi memoras, kion vi diris al mi tie en la stalo, kiam mi sidigis vin sur la brunan ĉevalon de sinjoro kaj permesis al vi rajdi sur la granda herbejo? Danielo, vi diris, kiam mi fariĝos grandaĝa homo – Danielo, tiam vi estos mia administranto kaj vi veturados kun mi en la kaleŝo, – jes, mi diris kaj ridis, se Dio donos vivon kaj sanon kaj vi ne hontos maljunan homon, mi diris, tiam mi vin petos donaci al mi tie en la vilaĝo tiun dometon, kiu jam de longe staras ne okupita, – tiam mi aĉetus al mi dudek sitelojn da vino kaj mi mastrumus en miaj maljunaj tagoj. Jes, ridu, ridu! Ne vere, ĝi jam malaperis el via kapo? oni ne volas rekoni la maljunan homon, tial oni sin tenas tiel fremdule, tiel malvarme, – ho, vi estas ja mia ora juna sinjoro – certe, vi iom petolis, ne koleru min! juna karno ja ordinare estas iom viva, – fine ĉio povas ja ankoraŭ reboniĝi.
Moor, ĵetas sin sur lian kolon. – Jes, Danielo, mi ne volas ĝin plu kaŝi! Mi estas via Karolo, via perdita Karolo. Kiel fartas mia Amalio?
Danielo, komencas plori. – Kaj mi, maljuna pekulo, ankoraŭ havas tiun ĝojon, – kaj la formortinta sinjoro ploris vane! Ha, mia blanka kranio, kadukaj ostoj, iru en la tombon kun ĝojo! Mia sinjoro kaj mastro vivas, miaj okuloj lin vidis!
Moor. – Kaj li plenumos, kion li promesis, – prenu ĉi tion, honesta grizulo, por la brunĉevalo tiam en la stalo; (altrudas al li pezan saketon) mi ne forgesis la maljunan homon.
Danielo. – Kio? kion vi faras? Tro multe, vi eraris.
Moor. – Mi ne eraris, Danielo! (Danielo volas sin ĵeti genue.) Leviĝu! diru al mi, kiel fartas mia Amalio?
Danielo. – Dia rekompenco! Dia rekompenco! Mia kara Jesuo! Via Amalio, ho, ŝi ne supervivos, ŝi mortos de ĝojo!
Moor, kun viveco. – Ŝi min ne forgesis?
Danielo. – Forgesi? Kion vi denove babilas? Vin forgesi? Vi devis tiam esti ĉi tie, vi devis vidi, kiel ŝi frenezis, kiam venis la sciigo, ke vi mortis, – tiun sciigon lasis disporti la nuna moŝto sinjoro…
Moor. – Kion vi diras? mia frato?
Danielo. – Jes, via frato, la moŝto sinjoro, via frato – iam alian fojon mi rakontos al vi pli, kiam estos tempo; kaj kiel bele ŝi lin forregalis, kiam ĉiun tagon li faradis al ŝi sian proponon kaj volis fari ŝin reganta sinjorino. Ho, mi devas kuri, mi devas diri al ŝi, alporti al ŝi la sciigon. (Li volas foriri.)
Moor. – Haltu, haltu! ŝi ne devas tion scii! Neniu devas tion scii, mia frato ankaŭ ne!
Danielo. – Via frato? Ne, pro Dio, li ne devas tion scii! Li tute ne! Se li nur ne scias jam pli ol li devas scii… Ho, mi diras al vi, ekzistas malbonaj homoj, malbonaj fratoj, malbonaj sinjoroj, – sed pro la tuta oro de mia sinjoro mi ne volus esti malbona servisto… la maljuna moŝto sinjoro pensis, ke vi mortis.
Moor. – Hm! kion vi tie murmuras?
Danielo, pli mallaŭte. – Kompreneble, se oni tiel nepetite reviviĝas… Via frato estis la sola heredanto de la formortinta sinjoro.
Moor. – Kion vi tie murmuras inter la dentoj, kvazaŭ ia monstra sekreto sidus sur via lango, ne volus eliri kaj tamen devus eliri? Parolu pli klare!
Danielo. – Sed mi preferas ĉirkaŭmordi de malsato miajn maljunajn ostojn, trinki de soifo mian propran akvon, ol per mortigo akiri vivon en riĉeco! (Li rapide foriras.)
Moor, post longa paŭzo. – Trompita, trompita! Kiel fulmo ĝi trakuris mian animon! Kanajlaj artifikaĵoj! Ĉielo kaj infero! Ne vi, mia patro! Kanajlaj artifikaĵoj! Mortigisto, rabisto per kanajlaj artifikaĵoj! Kalumniita antaŭ li! falsitaj, forkaŝitaj estis miaj leteroj Lia koro estis plena de amo… ho, mi monstra malsaĝulo… Lia patra koro estis plena de amo… ho kanajlaĵo! Ĝi kostus al mi nur unu larmon… ho, mi, senkapa, senkapa, senkapa malsaĝulo! (Kurante kontraŭ la muron.) Mi povus esti feliĉa… Ho, abomeninda friponaĵo! la feliĉo de mia vivo fripone, fripone forŝtelita! (Li kuras furioze tien kaj reen.) Mortigisto, rabisto per kanajlaj artifikaĵoj!… Li eĉ ne koleris. Eĉ unu penso pri malbeno ne estis en lia koro. Ho malnoblulo! nekomprenebla, ŝteliranta, abomeninda malnoblulo!
(Kosinsky eniras.)
Kosinsky. – Nu, hetmano, kie vi restas? Kion ĝi signifas? Kiel mi vidas, vi volas ankoraŭ pli longe resti.
Moor. – Vigle! selu la ĉevalojn! Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo!
Kosinsky. – Vi ŝercas.
Moor, ordone. – Rapide, rapide! ne perdu multe da tempo, lasu ĉion! Kaj neniu okulo vin rimarku! (Kosinsky foriras.)
Moor. – Mi forkuras de tiuj ĉi muroj. La plej malgranda prokrasto povus fari min furioza, kaj li ja estas filo de mia patro. Frato, frato! Vi faris el mi la plej malfeliĉan mizerulon en la mondo, mi vin neniam ofendis, – vi agis ne frate. Rikoltu la fruktojn de via malboneco en trankvileco, mia alestado plu ne venenos al vi la ĝuadon, – sed certe, ĝi estis ne frata ago. Mallumo estingu ĝin por ĉiam, kaj la morto ĝin ne reaperigu.
(Kosinsky eniras.)
Kosinsky. – La ĉevaloj staras selitaj, vi povas sidiĝi sur ilin kiam vi volas.
Moor. – Trudanto, trudanto! kial tiel rapide? Ĉu mi jam neniam plu devas ŝin vidi?
Kosinsky. – Mi tuj senbridigos, se vi tiel deziras; vi ordonis ja, ke mi rapidegu per kolo kaj kapo.
Moor. – Ankoraŭ unu fojon! ankoraŭ unu adiaŭdiron! La venenon de tiu ĉi feliĉego mi devas elsorbi ĝis la fino, kaj poste atendu, Kosinsky, ankoraŭ dek minutojn – tie ĉe la korto de la kastelo – kaj poste ni forrajdos galope!
Sceno Kvara
En la ĝardeno. Amalio.
Amalio. – «Vi ploras, Amalio?» Kaj tion li diris per voĉo… per tia voĉo…, estis al mi, kvazaŭ la tuta naturo rejuniĝas, – la travivitaj printempoj de la amo remontriĝis ĉe tiu ĉi voĉo! La najtingalo kantis kiel tiam, – la floroj odoris kiel tiam, – kaj mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo. Ha, malhonesta, malfidela koro! kiel vi volas beligi vian ĵurrompon! Ne, ne! for el mia animo, vi krima bildo! mi ne rompis mian ĵuron, vi, mia sola! For el mia animo, vi perfidaj, malpiaj, deziroj! en la koro, en kiu regas Karolo, neniu filo de la tero devas nesti. Sed kial mia animo tiel konstante, tiel kontraŭvole sin tiras al tiu fremdulo? Ĉu li ne estas tiel forte alforĝita al la bildo de mia sola? «Vi ploras, Amalio?» Ha, mi forkuros de li! mi forkuros! Neniam mia okulo vidu tiun fremdulon!
(Rabisto Moor malfermas la ĝardenan pordon.)
Amalio, kun eksalto. – Aŭskultu, aŭskultu! ĉu ne ekbruis la pordo? (Ŝi ekvidas Karolon kaj eksaltas.) Li? kien? kio? jen io min alforĝis al la loko, ke mi ne povas forkuri! Ne forlasu min, Dio en ĉielo! Ne, vi ne elŝiros al mi mian Karolon! Mia animo ne havas spacon por du diaĵoj, kaj mi estas mortema knabino! (Ŝi elprenas la portreton de Karolo.) Vi, mia Karolo, estu mia genio protektanta kontraŭ tiu ĉi fremdulo, la ruiniganto de mia amo! vin, vin mi rigardados sendeturne, – kaj for ĉiujn rigardojn irantajn al tiu. (Ŝi sidas mute, rigide fiksinte la rigardon sur la portreto.)