Выбрать главу

Francisko, rapide. – Sekve tiel restas decidite?

Maljuna Moor. – Skribu al li, ke mi mil sangajn larmojn, mil sendormajn noktojn… Sed ne alkonduku mian filon al malespero!

Francisko. – Ĉu vi ne volas iri en la liton, patro? Ĝi tro forte vin skuis.

Maljuna Moor. – Skribu al li, ke la patra brusto… Mi diras al vi, ne alkonduku mian filon al malespero! (Li foriras malgaje.)

Francisko, rigardante post li kun ridado. – Konsolu vin, maljunulo! vi neniam premos lin al via brusto; la vojo al ĝi estas barita por li, kiel la ĉielo por la infero. Li estis elŝirita el viaj brakoj antaŭ ol vi sciis, ke vi tion ĉi povus deziri. Mi estus ja mizera fuŝisto, se mi ne povus eĉ tion atingi, ke mi disigu filon de la koro de la patro, se ĝi eĉ estus alkroĉita al ĝi per feraj ligiloj. Mi aranĝis ĉirkaŭ vi magian rondon de malbenoj, kiun li ne povos transsalti. Mi gratulas, Francisko! for estas la amata infano, – la arbaro estas pli luma. Mi devas zorge levi ĉiujn pecetojn da papero, ĉar facile povus okazi, ke iu rekonus mian skribon! (Li kolektas la disŝiritajn pecojn de la letero.) Kaj malĝojo baldaŭ ankaŭ la maljunulon forigos, – kaj al ŝi mi devas elŝiri tiun ĉi Karolon el la koro, se eĉ duono de ŝia vivo elŝiriĝus kune.

Mi havas grandajn rajtojn koleri la naturon, kaj – mi ĵuras per mia honoro – mi faros uzon el tiuj rajtoj. Kial mi ne elrampis la unua el la ventro de la patrino? Kial ne la sola? Kial la naturo devis meti sur min tiun ĉi ŝarĝon de malbeleco? ĝuste sur min? Tute tiel, kvazaŭ ĝi ĉe mia naskiĝo uzus ian senvaloran restaĵon. Kial ĝuste al mi ĝi donis tiun ĉi nazon de Laplandano? ĝuste al mi tiun ĉi buŝegon de negro? tiujn ĉi okulojn de Hotentoto? Vere, mi opinias, ke la plej abomenindajn partojn de ĉiuj homaj specoj ĝi ĵetis en unu amason kaj ĝi min el tio ĉi bakis. Tondro kaj morto! Kiu ĝin rajtigis, ke ĝi al tiu donu tion aŭ alian kaj al mi ne donu? Ĉu iu povis klopodi pri ĝia favoro, antaŭ ol li naskiĝis? aŭ ĝin ofendi, antaŭ ol li mem estiĝis? Kial ĝi agis tiel partie?

Ne, ne! mi estas maljusta kontraŭ ĝi. Ĝi ja donacis al ni elpenseman spiriton, ĝi elmetis nin nudaj kaj mizeraj sur la bordon de tiu ĉi granda oceano mondo, – naĝu, kiu povas naĝi, kaj kiu estas tro mallerta, tiu dronu! Ĝi nenion al mi donis; kio mi volas fari min, estas mia afero. Ĉiu havas egalan rajton por la plej granda kaj por la plej malgranda; pretendo disbatiĝas kontraŭ pretendo, inklino kontraŭ inklino kaj forto kontraŭ forto. La rajto loĝas ĉe la venkinto, kaj la limoj de nia forto estas niaj leĝoj.

Estas vero, ke ekzistas certaj societaj interkonsentoj, kiujn oni aranĝis, por irigi la pulson de la monda societo. Honesta homo! efektive ĝi estas grandvalora monero, per kiu oni povas majstre brokanti, se oni scias bone ĝin spezi. Konscienco, – ho, jes, certe! brava ĉifonfiguro, por fortimigi paserojn de ĉerizarboj! Ankaŭ bone skribita kambio, per kiu eĉ bankrotulo en ekstrema okazo al si helpas.

Efektive tre laŭdindaj aranĝoj, por teni la malsaĝulojn en respekto kaj la popolamason sub la pantoflo, por ke al la prudentuloj estu pli oportune. Sen dubo, tre amuzaj aranĝoj! Ili memorigas al mi la barilojn, kiujn miaj kampuloj tre ruze konstruas ĉirkaŭ siaj kampoj, por ke neniu leporo transsaltu, jes, tre severe, neniu leporo! Sed la moŝto sinjoro ekpikas sian ĉevalon per sprono kaj agrable galopas tra la estinta grenkampo.

Malfeliĉa leporo! ĝi estas ja kompatinda rolo, se oni devas esti leporo en tiu ĉi mondo! Sed la moŝto sinjoro bezonas leporojn!

Tial kuraĝe transen! Kiu nenion timas, estas ne malpli potenca, ol tiu, kiun ĉiu timas. Estas nun modo porti ĉe la pantalonoj bukojn, per kiuj oni povas laŭvole laĉi ilin pli vaste aŭ pli malvaste. Ni farigos al ni konsciencon laŭ la plej nova fasono, por ke ni povu ĝin bone disbuki pli vaste, kiam ni pli enpakas. Kion ni estas kulpaj? Iru al la tajloro! Multe kaj ripete mi aŭdis pri tiel nomata samsanga amo, kiu al iu bonorda domemulo povus varmegigi la kapon; «tio ĉi estas via frato!» Tradukite ĝi estas: li elsaltis el tiu sama forno, el kiu vi elsaltis, – sekve li estu sankta por vi! Rimarku do bone tiun ĉi artifikan konsekvencon, tiun ĉi amuzan konkludon de la najbareco de korpoj al la harmonio de spiritoj, de la sameco de naskiĝloko al la sameco de sentoj, de la sameco de nutraĵo al la sameco de inklinoj. Sed pluen, – «ĝi estas via patro! li donis al vi la vivon, vi estas lia karno, lia sango, sekve li estu sankta por vi!» Denove ruza konsekvenco! Mi volus ja demandi, kial li min faris? Certe ja ne el amo al mi, kiu ankoraŭ estis fariĝonta ulo? Ĉu li min konis antaŭ ol li min faris? Aŭ ĉu li pensis pri mi, kiam li min faris? Aŭ ĉu li deziris ĝuste min, kiam li min faris? Ĉu li sciis, kio mi fariĝos? Tion ĉi mi ne konsilus al li, ĉar tiam mi povus puni lin por tio, ke li min tamen faris! Ĉu mi povas danki lin por tio, ke mi fariĝis viro? Tiel same malmulte, kiel mi povus plendi kontraŭ li, se li farus el mi virinon. Ĉu mi povas nomi amo tion, kio ne estas bazita sur estimo al mia «mi»? Ĉu povis ekzisti estimo al mia «mi», kiu estis ankoraŭ nur naskiĝonta de tio, de kio ĝi devis esti la kaŭzo? Kie do tie estas la sankteco? Eble en la ago mem, per kiu mi naskiĝis? Kvazaŭ tio ĉi estus io pli, ol bruta procedo por la kontentigo de bruta volupta deziro! Aŭ eble ĝi kuŝas en la rezultato de tiu ĉi ago, kiu ja estas nenio alia, ol fera necesaĵo, kiun oni tiel volonte forigus, se tio ĉi ne kostus karnon kaj sangon? Ĉu eble por tio mi devas lin danki, ke li min amas? Tio ĉi estas vantemeco de lia flanko, la amata peko de ĉiuj artistoj, kiuj koketas kun si pri sia verko, se ĝi eĉ estas plej malbela. – Vidu do, tio ĉi estas la tuta magiaĵo, kiun vi envolvas en sanktan nebulon, por malbonuzi nian timemecon. Ĉu ankaŭ mi devas lasi irigi min per tio kiel knabon?

Kuraĝe do! kuraĝe al la laboro! Mi volas ĉion ĉirkaŭ mi ekstermi, kio baras al mi la eblon esti mastro. Mastro mi devas esti, por ke mi atingu per forto tion, por kio mankas al mi amindeco! (Foriras.)

Sceno Dua

Drinkejo ĉe la limo de Saksujo.

Karolo Moor, profundiĝinte en libron. Spiegelberg, trinkante ĉe tablo.

Moor, formetas la libron. – Mi sentas abomenon al tiu ĉi inkmakula tempo, kiam mi en mia Plutarĥo legas pri grandaj homoj.

Spiegelberg, metas glason antaŭ lin kaj trinkas. – Jozefon vi devas legi.

Moor. – La hela fajro de Prometeo elbrulis, anstataŭ ĝi oni prenas nun la flamon de likopodio, – teatra fajro, kiu ne ekbruligas eĉ pipon da tabako. Jen ili ungetas, kiel ratoj sur la bastonego de Herkuleso, kaj forstudas la tutan cerbon el sia kranio pri tio, kio estis la materio, kiun li havis en siaj testikoj. Franca abato predikas, ke Aleksandro estis timemulo; ftiza profesoro almetas ĉe ĉiu vorto boteleton da amoniako al sia nazo kaj legas studigon pri forto. Hometoj, kiuj svenas, kiam ili faris bubon, kritikas la taktikon de Hanibalo; malsekorelaj buboj kaptas frazojn el la batalo apud Kannoj kaj plorgrimacas pri la venkoj de Scipiono, ĉar ili devas raporti pri ili lecionojn.

Spiegelberg. – Tio ĉi estas ja tute aleksandria plorado.

Moor. – Bela pago por via ŝvito en la kampa batalo, ke vi nun vivas en gimnazioj kaj via senmorteco estas ĝeme trenata en librojrimeno. Valorega rekompenco por via elverŝita sango, ke Nurnberga butikisto nun volvas vin ĉirkaŭ kuko, aŭ, en pli feliĉa okazo, franca tragediverkisto vin ŝraŭbas sur altajn irbastonojn kaj tiras vin per metalfadenoj. Ha, ha, ha!

Spiegelberg, trinkas. – Legu Jozefon, mi vin petas pri tio.