Francisko, sovaĝe alpaŝante al li. – La tondro vin mutigu, vi spirito de mensogo! Mi elŝiros al vi el la buŝo vian malbenitan langon!
Moser. – Ĉu vi tiel frue sentas jam la pezon de la vero? Mi ja esprimis al vi ankoraŭ neniajn pruvojn. Lasu min alpaŝi al la pruvoj…
Francisko. – Silentu, iru en la inferon kun viaj pruvoj! La animo neniiĝas, mi diras al vi, kaj vi ne respondu al mi kontraŭ tio!
Moser. – Tiel plorpepas la spiritoj de la abismo, sed la sidanto en la ĉielo balancas la kapon. Ĉu vi pensas, ke de la brako de la redonanto vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco? Se vi flugus en la ĉielon, li tie estos! se vi irus en la inferon, li tie denove estos! kaj se vi dirus al la nokto: kaŝu min! kaj al la mallumo: ŝirmu min! tiam la mallumo devos lumi ĉirkaŭ vi, kaj ĉirkaŭ la kondamnito la noktomezo tagiĝos, – via senmorta spirito tamen protestos kontraŭ tiu vorto kaj venkos la blindan penson.
Francisko. – Sed mi ne volas esti senmorta. Li estu, kion li volas, – mi ne malhelpos; sed mi lin devigos, ke li min neniigu, mi incitos lin ĝis furiozeco, ke li neniigu min en la furiozeco. Diru al mi, kio estas la plej granda peko, kiu lin plej furioze kolerigas?
Moser. – Mi konas nur du tiajn pekojn; sed ne homoj ilin faras, kaj ankaŭ ne homoj por ili punas.
Francisko. – Kiaj estas tiuj du pekoj?
Moser, kun akcento. – Patromortigo estas la nomo de unu, fratomortigo estas la nomo de la dua. Kial vi subite tiel paliĝis?
Francisko. – Kio, maljunulo? ĉu vi havas interligon kun la ĉielo aŭ kun la infero? Kiu tion ĉi diris al vi?
Moser. – Ve al tiu, kiu ilin ambaŭ havas sur la koro! Pli bone estus al li, se li neniam estus naskita! Sed estu trankvila! Vi ja havas plu nek patron, nek fraton!
Francisko. – Ha! ĉu vi scias nenian alian pekon pli altan? Pripensu bone ankoraŭ. Morto, ĉielo, eterneco, kondamno portiĝas en la sonoj de via buŝo, – ĉu vi scias nenian super la diritaj pekoj?
Moser. – Nenian super ili,
Francisko, falas sur seĝon. – Pereo, pereo!
Moser. – Ĝoju, ĝoju do! rigardu do vin kiel feliĉan! Ĉe ĉiuj viaj krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo en komparo kun la patromortiginto. La malbeno, kiu falas sur vin, en komparo kun la malbeno, kiu atendas tiun, estas kanto de amo, la redono…
Francisko, kun eksalto. – Iru en la profundon de la tero, vi strigo! kiu ordonis al vi veni ĉi tien? Iru, mi diras, aŭ mi trapikos vin trae!
Moser. – Ĉu la pastraĉa babilaĵo povas kolerigi tian filozofon? forblovu do ĝin per la bloveto de via buŝo! (Li foriras.)
(Francisko ĵetadas sin sur sia seĝo tien kaj reen en terura moviĝado. Longa silento. Servanto rapide eniras.)
Servanto. – Amalio forkuris, la grafo subite malaperis.
(Danielo eniras timigita.)
Danielo. – Moŝto sinjoro, taĉmento da flamaj rajdantoj galopas malsupren de la altaĵo, ili krias: frakasu, frakasu! la tuta vilaĝo estas alarmita.
Francisko. – Iru, ordonu, ke oni sonorigu ĉiujn sonorilojn, ĉiuj iru en la preĝejon… ĉiuj falu genue… preĝi por mi… ĉiuj malliberuloj estu liberigitaj, al la malriĉuloj mi redonos ĉion duoble kaj trioble, mi… iru do… voku do la konfesprenanton, ke li forbenu al mi miajn pekojn… Ĉu vi ankoraŭ ne foriris? (La tumulto fariĝas pli aŭdebla.)
Danielo. – Dio pardonu al mi mian pezan pekon! Kiel tion ĉi interkonsentigi? la preĝoj ja ĉiam havis por vi nenian valoron, la prediklibron kaj biblion vi ja ofte ĵetadis al mi sur la kapon, kiam vi trovadis min preĝantan…
Francisko. – Nenion plu pri tio… Morti! vi vidas? Morti! Fariĝas tro malfrue. (Oni aŭdas furiozan kriadon de Schweizer.)
Danielo. – Mi ĉiam tion ĉi diradis al vi… vi tiel malestimas la preĝon, sed memoru, memoru! kiam la mizero al iu venas, kiam la akvo venos al la gorĝo, vi fordonos ĉiujn trezorojn de la mondo por unu kristana ĝemeto… Vi vidas? vi vidas? vi insultadis min! Jen vi havas! Vi ridas?
Francisko, ĉirkaŭprenas lin forte. – Pardonu min, kara, ora, amata Danielo, pardonu min! Mi vin vestos de la piedoj… preĝu do… mi vestos vin kiel por edziĝo… mi… nu preĝu do, mi vin petegas… mi vin petegas genue… Per la diablo! preĝu do!
(Tumulto en la stratoj. Kriado, bruado.)
Schweizer, en la strato. – Atakegu! mortigu! rompu la murojn! Mi vidas lumon, tie li kredeble estas.
Francisko, genue. – Aŭskultu mian preĝon, Dio en la ĉielo! Ĝi estas la unua fojo… kaj plu certe neniam estos… Aŭdu min, Dio en la ĉielo!
Danielo. – Mia Dio! Kion vi faras! Tia preĝado estas ja tute malpia!
(Amasiĝo de homoj.)
Amaso. – Ŝtelistoj! Mortigistoj! Kiu bruas tiel terure en tiu ĉi noktomeza horo?
Schweizer, ĉiam en la strato. – Rebatu ilin, kamarado! Ĝi estas la diablo, kaj li volas preni vian sinjoron. Kie estas Schwarz kun sia taĉmento? Posteniĝu ĉirkaŭ la kastelo. Grimm! Atakegu la baran muron!
Grimm. – Almetu fajron! Aŭ ni supren, aŭ li malsupren! Mi ĵetos fajron en liajn salonojn.
Francisko, preĝas. – Mi ne estis simpla mortigisto, Dio Sinjoro… mi neniam okupis min pri bagateloj, Dio Sinjoro…
Danielo. – Dio nin kompatu! Eĉ liaj preĝoj fariĝas pekoj.
(Enflugas ŝtonoj kaj brulaĵoj. La fenestraj vitroj elsaltas. La kastelo brulas.)
Francisko. – Mi ne povas preĝi… ĉi tie, ĉi tie! (Frapante sian bruston kaj frunton.) Ĉio tiel dezerta, tiel sekiĝinta! (Li leviĝas.) Ne, mi eĉ ne volas preĝi! tiun ĉi venkon la ĉielo ne havu, tiun ĉi mokon la infero ne faru al mi…
Danielo. – Jesuo, Mario! Helpu… savu… la tuta kastelo estas en flamoj!
Francisko. – Jen prenu tiun ĉi spadon, rapide! Enpuŝu ĝin al mi de malantaŭe en la ventron, por ke ne venu tiuj buboj kaj ne faru el mi objekton de sia mokado. (La brulo plifortiĝas.)
Danielo. – Dio min gardu! Neniun mi volus tro frue ekspedi en la ĉielon, tiom pli en… (Li forkuras.)
Francisko, rigide rigardante post li, post kelka paŭzo. – En la inferon, vi volis diri… Efektive! mi antaŭsentas ion tiuspecan… (Freneze.) Ĉu tio ĉi estas ĝiaj helaj triloj? ĉu vian sibladon mi aŭdas, vi aspidoj de la abismo? ili penetras supren, ili sieĝas la pordon… kial mi tiel timas tiun ĉi trapikantan pinton?… La pordo krakas… falas… nenia saviĝo… Ha! Tiam vi min kompatu!
(Li deŝiras la oran ŝnuron de sia ĉapelo kaj sufokas sin.)
(Schweizer kun siaj homoj.)
Schweizer. – Infera kanajlo, kie vi estas? ĉu vi vidis, kiel ili forkuris? ĉu li havas tiel malmulte da amikoj? Kien la abomeninda besto forrampis?
Grimm, puŝetiĝas sur la kadavron. – Halt’!, kio kuŝas ĉi tie sur la vojo? Donu lumon…
Schwarz. – Li aranĝis antaŭvenon. Enmetu viajn glavojn, ĉi tie li kuŝas kiel kadavriĝinta kato.