Выбрать главу

(Novaj rabistoj. Amalio.)

Rabistoj. – Ho he! ho he! kaptaĵo, belega kaptaĵo!

Amalio, kun disflugantaj haroj. – La mortintoj, ili diras, releviĝis sub la efiko de lia voĉo… mia onklo viva, en tiu ĉi arbaro… Kie li estas? Karolo! Onklo! Ha! (Ĵetas sin al la maljunulo.)

Maljuna Moor. – Amalio! Mia filino! Amalio! (Premas ŝin en siaj brakoj.)

Rabisto Moor, resaltante. – Kiu metas tiun ĉi bildon antaŭ miajn okulojn?

Amalio, forsaltas de la maljunulo, alsaltas al la rabisto kaj ravite ĉirkaŭprenas lin. – Mi lin havas, ho steloj! Mi lin havas!

Rabisto Moor, elŝirante sin, al la rabistoj. – Ni tuj marŝu for! La satano min elperfidis!

Amalio. – Fianĉo, fianĉo, vi deliras! Ha! De ravo! Kial mi estas tiel sensenta, meze en la kapturna feliĉego mi estas tiel malvarma?

Maljuna Moor, suprensaltante de la seĝo. – Fianĉo? Filino! Filino! Fianĉo?

Amalio. – Eterne lia! eterne, eterne, eterne mia! Ho vi potencoj de la ĉielo! Deprenu de mi tiun ĉi ŝarĝegon de mortiga feliĉego, ke mi ne pereu sub ĝia premo!

Rabisto Moor. – Forŝiru ŝin de mia kolo! Mortigu ŝin! mortigu lin! min! ĉion! La tuta mondo pereu! (Li volas forkuri.)

Amalio. – Kien? kio? Amo… eterneco…, feliĉego, senfineco! kaj vi forkuras?

Rabisto Moor. – For, for! Plej malfeliĉa el ĉiuj fianĉinoj! Rigardu mem, demandu mem, aŭskultu! Plej malfeliĉa el ĉiuj patroj! Lasu min forkuri de ĉi tie por ĉiam!

Amalio. – Tenu min! pro la sankta Dio, tenu min! Fariĝas tia malluma nokto antaŭ miaj okuloj… Li forkuras!

Rabisto Moor. – Tro malfrue! Vane! Via malbeno, patro… Pri nenio plu min demandu! mi estas… mi… via malbeno… via supozita malbeno!… Kiu min allogis ĉi tien? (Li ekpaŝas kun eltirita spado kontraŭ la rabistojn.) Kiu el vi min allogis ĉi tien, vi kreitaĵoj de la infero? Pereu do, Amalio! Mortu, patro! Mortu per mi la trian fojon! Ĉi tiuj viaj savintoj estas rabistoj kaj mortigistoj! Via Karolo estas ilia hetmano!

(La maljuna Moor falas malviva. Amalio staras muta kaj rigida kiel statuo. La tuta bando profunde silentas.)

Rabisto Moor, alkurante al kverko. – La animoj de tiuj, kiujn mi sufokis meze en ilia ebrieco de amo, de tiuj, kiujn mi frakasis en la sankta dormo, de tiuj, kiujn… ha, ha, ha! Ĉu vi aŭdas, kiel la pulvoturo krakas super la litoj de akuŝantinoj? ĉu vi vidas, kiel la flamoj atakas la lulilojn de suĉinfanoj! Ĝi estas edziĝofestaj torĉoj, ĝi estas edziĝofesta muziko… Ho, li ne forgesas, li scias interligi… tial for de mi, feliĉego de amo! tial la amo fariĝas por mi turmentego! Tio ĉi estas redono!

Amalio. – Ĝi estas vero! Reganto en la ĉielo, ĝi estas vero! Kion mi faris, mi senkulpa ŝafido? Ĉi tiun mi amis!

Rabisto Moor. – Ĝi estas pli, ol kiom homo povas elteni. Mi aŭdis ja, kiel la morto fajfis kontraŭ mi el pli ol mil tuboj, kaj tamen mi ne cedis eĉ unu paŝon, – ĉu nun nur mi lernos tremi kiel virino? tremi antaŭ virino? Ne, virino ne ŝancelos mian fortikecon! Sangon, sangon! ĝi estas nur kunpuŝiĝo kun virino, Sangon mi devas drinki, kaj ĉio pasos. (Li volas forkuri.)

Amalio, ĵetas sin al lia kolo. – Mortigisto! diablo! Mi ne povas vin forlasi, anĝelo!

Rabisto Moor, forĵetas ŝin de si. – For vi, malica serpento, vi volas moki furiozulon, sed mi kontraŭstaras al la tirano fatalo… kio, vi ploras? Ho vi malicaj, malbonaj steloj! Ŝi ŝajnigas kvazaŭ ŝi ploras, kvazaŭ pri mi ploras iu animo! (Amalio ĵetas sin al lia kolo.) Ha, kio ĝi estas? Ŝi ne kraĉas sur min, ne forpuŝas min de si… Amalio, ĉu vi forgesis? Ĉu vi scias, kiun vi ĉirkaŭprenas, Amalio?

Amalio. – Mia sola, nedisigebla!

Rabisto Moor, en ekstaza feliĉego. – Ŝi min pardonas, ŝi min amas! Mi estas pura, kiel la ĉiela etero, ŝi min amas! Kun ploro mi dankas vin, kompatanto en la ĉielo! (Li falas genue kaj ploras forte.) La paco de mia animo revenis, la turmentego finiĝis, la infero plu ne ekzistas… Vidu, ho, vidu, la infanoj de la lumo ploras ĉe la kolo de la plorantaj diabloj… (Leviĝante, al la rabistoj.) Nu, ploru do ankaŭ! Ploru, ploru, vi estas ja tiel feliĉaj… Ho Amalio, Amalio, Amalio! (Li alpremiĝas al ŝia buŝo, ili restas en muta ĉirkaŭpreno.)

Unu rabisto, kolere elpaŝante. – Haltu, perfidulo! Tuj forpuŝu tiun ĉi brakon aŭ mi diros al vi unu vorton, de kiu ekbruegos en viaj oreloj kaj viaj dentoj ekfrapos de teruro! (Li etendas la glavon inter ambaŭ.)

Maljuna rabisto. – Rememoru la Bohemajn arbarojn! Vi aŭdas? vi ŝanceliĝas? la Bohemajn arbarojn memoru! Malfidelulo, kie estas viaj ĵuroj? Ĉu tiel facile oni forgesas vundojn? Kiam ni oferis por vi feliĉon, honoron kaj vivon, kiam ni staris kiel muroj, kiam ni kaptis kiel ŝildoj la batojn, kiuj celis vian vivon, ĉu vi tiam ne levis la manon por fera ĵuro, ĉu vi ne ĵuris, ke vi neniam nin forlasos, kiel ni vin ne forlasis? Senhonorulo! Ĵurrompinto! vi volas defali de ni, ĉar ia senvalora knabino plore blekas?

Tria rabisto. – Kia abomeninda ĵurrompo! La spirito de la oferita Roller, kiun vi elvokis kiel atestanton el la regno de mortintoj, ruĝiĝos pro via malkuraĝeco kaj armita leviĝos el sia tombo, por fari al vi punon.

La rabistoj, en tumulta malordo, nudigante siajn cikatrojn. – Rigardu ĉi tien, rigardu! Ĉu vi konas ĉi tiujn cikatrojn? Vi estas nia! per la sango de nia koro ni aĉetis vin kiel servutulon; vi estas nia, eĉ se la ĉefanĝelo Miĥaelo komencus pro ĉi tio pugnobatadon kun Moloĥo! Marŝ’ kun ni! Ofero por ofero! Amalio por la bando!

Rabisto Moor, forlasante la manon de Amalio. – Finiĝis! Mi volis returniĝi kaj iri al mia patro, sed la reganto en la ĉielo diris, ke tiel ne estu. (Malvarme.) Sencerba malsaĝulo mi estas; kial do mi volis reveni? Granda pekulo neniam povas reveni, tion mi povis scii jam de longe… Estu trankvila, mi vin petas, estu trankvila! tiel ja estas juste. Mi ne volis tiam, kiam Li min serĉis; nun, kiam mi Lin serĉas, Li ne volas; ĉu povas esti io pli prava? Ne levu tiel viajn okulojn… Li ja min ne bezonas. Ĉu Li ne havas sufiĉege da kreitaĵoj? Se unu estos perdita, ne estas ja io grava por Li, kaj tiu unu estas mi. Venu, kamaradoj!

Amalio, penas lin reteni. – Haltu, haltu! Unu baton! unu mortigan baton! Denove forlasita! Eltiru vian glavon kaj kompatu min!

Rabisto Moor. – La kompato forkuris al la ursoj, – mi vin ne mortigos!

Amalio, ĉirkaŭprenante liajn genuojn. – Ho, pro la sankta Dio! En la nomo de ĉiu kompatemeco! Mi ja ne volas plu amon, mi scias ja bone, ke tie supre niaj steloj malamike forkuras unu de la alia, – nur pri morto mi petas! Forlasita, forlasita! Pripensu la tutan plenan terurecon de tiu ĉi esprimo! Mi ne povas tion ĉi elporti. Vi vidas ja, ke nenia virino povus tion ĉi elporti. Nur pri la morto mi petas! Vidu, mia mano tremas! Mi ne havas la kuraĝon, por mem trapiki min. Min timigas la brilanta akraĵo, – por vi ĝi estas ja afero tiel facila, tiel facila, vi estas ja majstro en mortigado, eltiru vian glavon, kaj mi estos feliĉa!