Выбрать главу

Spiegelberg. – Por tio, ke vi vidu, kiel la fortoj kreskas en la mizero. Tial mi ne ektimas, kiam venas ekstremeco. La kuraĝo kreskas kune kun la danĝero; la forto grandiĝas en premateco. La sorto kredeble volas fari el mi grandan homon, ĉar ĝi metas al mi sur la vojon tiom da malhelpoj.

Moor, malkontente. – Mi ne scias, por kio ni ankoraŭ devus havi kuraĝon kaj ne havis ĝin.

Spiegelberg. – Tiel? Kaj vi volas do lasi, ke viaj talentoj en vi aerdisiĝu? ke viaj kapabloj enteriĝu? Ĉu vi opinias, ke viaj petoloj en Lepsiko prezentas la limojn de homa sprito? Ni venu antaŭe en la grandan mondon – Parizon, Londonon, – kie oni ricevas vangofrapojn, se oni iun salutas per la nomo de honesta homo. Jen tie estas efektiva kora plezuro, kiam oni praktikas la metion en grandaj mezuroj. Vi miros, vi larĝe malfermos la okulojn! Atendu, kaj kiel oni falsofaras skribon, trompoturnas ludostojn, disrompas serurojn kaj elŝutas el kofroj ilian internaĵon, – tion ĉi vi ankoraŭ lernos de Spiegelberg! Sur la unua renkontita pendingo oni devas pendigi tiun kanajlon, kiu kun rektaj fingroj volas morti de malsato.

Moor, distrite. – Kiel? vi progresis ankoraŭ pli?

Spiegelberg. – Ŝajnas al mi, ke vi ne havas konfidon al mi. Atendu, lasu min antaŭe varmiĝi, tiam vi vidos miraklojn! Via cerbeto renversiĝos en via kranio, kiam mia naskema sprito akuŝiĝos. (Levas sin, flamiĝe.) Kiel lume fariĝas en mi! Grandaj ideoj elkrepuskiĝas en mia animo! Gigantaj planoj fermentas en mia kreema kranio. Malbenita dormemeco (Frapante al si la kapon.) ĝis nun katenis miajn fortojn, baris kaj jugis miajn intencojn! Mi vekiĝas, mi sentas, kiu mi estas, kiu mi devas fariĝi!

Moor. – Vi estas malsaĝulo. La vino fanfaronas el via cerbo.

Spiegelberg, pli flamiĝe. – «Spiegelberg, – oni diros, – ĉu vi estas sorĉisto, Spiegelberg?» – «Estas domaĝe, ke vi ne fariĝis generalo, Spiegelberg, – diros la reĝo, – vi forpelus la Aŭstrojn tra butontruo.» – «Jes, – krios la doktoroj, – ĝi estas nepardonebla, ke tiu homo ne studis la medicinon, li certe elpensus novan pulvoron kontraŭ la kropo.» – «Ha, kial li ne dediĉis sin speciale al la politika ekonomio, – ĝemos en siaj kabinetoj la diversaj Sully’oj, – li el ŝtonoj elsorĉus luidorojn.» Kaj pri Spiegelberg oni parolados en la oriento kaj en la okcidento, kaj en koton oni vin ĵetos, vi, timemuloj, vi, bufoj, dum Spiegelberg kun etenditaj flugiloj flugos al la templo de la senmorta gloro.

Moor. – Feliĉan vojon! Levu vin per kolonoj de malhonoro al la supro de la gloro. En la ombro de miaj prapatraj arbaretoj, en la brakoj de mia Amalio, logas min plezuro pli nobla. Jam en la pasinta semajno mi skribis al mia patro pri pardono, mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej malgrandan cirkonstancon, kaj kie estas sincereco, tie estas ankaŭ kompato kaj helpo. Ni diru al ni reciproke adiaŭ, Maŭrico. Ni vidas nin hodiaŭ kaj neniam plu. La poŝto venis. La pardono de mia patro estas jam interne de la muroj de tiu ĉi urbo.

(Aperas Schweizer, Grimm, Roller, Schufterle kaj Razmann.)

Roller. – Ĉu vi scias, ke oni nin serĉas?

Grimm. – Ke ni eĉ unu minuton ne estas certaj, ke oni nin tuj ne arestos?

Moor. – Ĝi min ne mirigas. Fariĝu, kio volas! Ĉu vi ne vidis Schwarzon? Ĉu li ne diris al vi pri letero, kiun li havas por mi?

Roller. – Jam longe li vin serĉas, Mi supozas ion tiuspecan.

Moor. – Kie li estas? kie? kie? (Volas rapide foriri.)

Roller. – Restu! Ni diris al li, ke li venu ĉi tien. Vi tremas?

Moor. – Mi ne tremas. Kial mi devus tremi? Kamaradoj, tiu ĉi letero… Ĝoju kun mi! Mi estas la plej feliĉa homo sub la suno, – kial mi devus tremi?

(Aperas Schwarz.)

Moor, kuras al li renkonte. – Frato, frato! la leteron! la leteron!

Schwarz, donas al li la leteron, kiun li rapidege malfermas. – Kio al vi estas? vi ja fariĝis pala kiel la muro!

Moor. – La skribkaraktero de mia frato!

Schwarz. – Kion do tie faras Spiegelberg?

Grimm. – La homo estas freneza. Li faras gestojn, kiel ĉe la malsano de Sankta Vito.

Schufterle. – Lia prudento turniĝas. Mi pensas, ke li faras versojn.

Razmann. – Spiegelberg! He, Spiegelberg! La kanajlo ne aŭdas.

Grimm, skuas lin. – Homo! ĉu vi sonĝas, aŭ…?

Spiegelberg, kiu la tutan tempon en la angulo de la ĉambro faradis pantomimojn de projektofaranto, suprensaltas sovaĝe. – «La bourse ou la vie!»

(Li kaptas Schweizeron ĉe la kolo, kaj tiu trankvile ĵetas lin al la muro. Moor faligas la leteron kaj rapide elkuras. Ĉiuj salte leviĝas.)

Roller, krias post la elkurinto. – Moor! Kien vi kuras? Kion vi faras?

Grimm. – Kio estas al li? Kio estas al li? Li estas pala kiel kadavro.

Schweizer. – Belaj novaĵoj ĝi kredeble estas! Ni rigardu!

Roller, levas la leteron de la tero kaj legas. – «Malfeliĉa frato!» – la komenco sonas gaje – «Nur per mallongaj vortoj mi devas al vi raporti, ke via espero ne plenumiĝis. La patro komisiis min diri al vi, ke vi iru, kien kondukas vin viaj malhonoraj agoj. Li ankaŭ diras, ke vi faru al vi nenian esperon plorakiri iam pardonon ĉe liaj piedoj, se vi ne volas atendi, ke en la subteraĵoj de liaj turoj oni regaladu vin per akvo kaj pano tiel longe, ĝis viaj haroj elkreskos kiel aglaj plumoj, kaj viaj ungoj fariĝos kiel ungegoj de birdoj. Tio ĉi estas liaj propraj vortoj. Li ordonas al mi fini la leteron. Adiaŭ por ĉiam! Mi vin bedaŭras. – Francisko de Moor.»

Schweizer. – Sukerdolĉa frateto, efektive! Francisko estas nomata tiu kanajlo?

Spiegelberg, senbrue alpaŝante. – Oni parolas pri akvo kaj pano? Bela vivo! Nu, mi ion alian elzorgis por vi! Ĉu mi ne diris, ke fine mi devas pensi por vi ĉiuj?

Schweizer. – Kion la ŝafa kapo diras? La azeno volas pensi por ni ĉiuj?

Spiegelberg. – Leporoj, kripluloj, lamaj hundoj vi ĉiuj estas, se vi ne havas la kuraĝon, por riski ion grandan!

Roller. – Nu, tio efektive ni estus, vi estas prava! sed ĉu ĝi elŝiros nin el tiu ĉi malbenita situacio, tio, kion vi volas riski? Ĉu ĝi elŝiros?

Spiegelberg, kun fiera rido. – Mizera simplulo! elŝiri el tiu ĉi situacio? ha, ha, ha! elŝiri el tiu ĉi situacio? Kaj pli multe via fingringo da cerbo ne pretendas? Kaj kun tio ĉi via ĉevalino iras jam al la stalo? Spiegelberg estus hunda semo, se li per tio ĉi volus eĉ komenci. Heroojn, mi diras al vi, baronojn, princojn, diojn ĝi faros el vi!

Razmann. – Tio ĉi estas tro multe por unu fojo, efektive! Sed ĝi estos kredeble kolrompa laboro, ĝi kostos kredeble almenaŭ la kapon?

Spiegelberg. – Ĝi postulas nenion krom kuraĝo, ĉar koncerne la saĝon, mi ĉion prenas sur min. Kuraĝon, mi diras al vi, Schweizer, kuraĝon, Roller, Grimm, Razmann, Schufterle! Kuraĝon!

Schweizer. – Kuraĝon? Se nur tio ĉi estas bezona, kuraĝon mi havas sufiĉe, por iri nudapiede tra la mezon de la infero.

Schufterle. – Sufiĉe da kuraĝo, por boksi sub minacanta pendingo kun la diablo mem pro mizera pekulo.

Spiegelberg. – Tio ĉi al mi plaĉas! Se vi havas kuraĝon, tiam iu el vi elpaŝu kaj diru, ke li havas ankoraŭ ion por perdi kaj ne ĉion por gajni!