Schwarz. – Efektive, estus io por perdi, se mi volus perdi tion, kion mi povas ankoraŭ gajni!
Razmann. – Jes, al la diablo! kaj estus io por gajni, se mi volus tion gajni, kion mi ne povas perdi.
Schufterle. – Se mi devus tion perdi, kion mi kredite portas sur mia korpo, tiam mi en ĉiu okazo morgaŭ havus nenion plu por perdi.
Spiegelberg. – Sekve nu! (Li stariĝas meze inter ili kun ĵuriga tono.) Se ankoraŭ unu guto da germana heroa sango fluas en viaj vejnoj, – venu! Ni enloĝiĝos en la bohemaj arbaroj, tie ni kunmetos bandon da rabistoj kaj… kion vi tiel rigardegas min? Ĉu via iometo da kuraĝo jam elvaporiĝis?
Roller. – Certe, vi estas ne la unua fripono, kiu forgesis pri la alta pendingo… kaj tamen… kian alian elekton ni nun ankoraŭ havus?
Spiegelberg. – Elekton? Kion? nenion vi havas por elekti! Ĉu vi volas kuŝi en la malliberejo de ŝulduloj kaj tie putri ĝis oni trumpetos la tagon de lasta juĝo? Ĉu vi volas turmentiĝi per ŝovelilo kaj terbatilo pro peco da seka pano? Ĉu vi volas antaŭ la fenestroj de la homoj elpremi bagatelan almozon per strata kantado? Aŭ ĉu vi volas enskribiĝi en la soldataron – estas ankoraŭ demando, ĉu oni konfidos al viaj vizaĝoj – kaj tie sub la hipoĥondria humoro de ordonema kaporalo antaŭtempe submeti vin al la suferoj de la infera purigejo? aŭ tintante promenadi laŭ la takto de tamburo? aŭ en la punlaboreja paradizo treni kun vi la tutan fermagazenon de Vulkano? Vidu, tion ĉi vi havas por elekti, tio ĉi estas ĉio, kion vi povas elekti!
Roller. – Tute malprava tamen Spiegelberg ne estas. Mi ankaŭ jam resumis miajn planojn, sed ili fine ĉiam revenas al unu punkto. Ĉu ne estus bone, mi diris al mi, se vi sidiĝus kaj kunŝmirus ian poŝlibron, aŭ almanakon, aŭ ion similan, kaj pro la groŝo skribus recenzojn, kiel estas nun modo?
Schufterle. – Al la diablo! viaj konsiloj estas proksimaj al miaj projektoj. Mi pensis en mi mem, ĉu ne estus bone, se vi fariĝus pietisto kaj ĉiusemajne aranĝus viajn horojn de edifado?
Grimm. – Trafite! Kaj se tio ĉi ne bone iros, tiam fariĝi ateisto! Ni povus bati la buŝojn al la kvar evangeliistoj, ni zorgus pri tio, ke la ekzekutisto forbruligu nian libron, kaj tiamaniere ĝi estus aĉetata en grandega amaso.
Razmann. – Aŭ ni komencus atakadon kontraŭ la Francoj. Mi konas unu doktoron, kiu konstruis al si domon sole per hidrargo, kiel diras la surskribo sur la doma pordo.
Schweizer, leviĝas kaj donas al Spiegelberg la manon. – Maŭrico, vi estas granda homo! aŭ blinda porko trovis glanon.
Schwarz. – Bonegaj planoj! Belaj negocoj! Kiel la grandaj spiritoj ja simpatias! Nun mankas ankoraŭ, ke ni fariĝu virinoj kaj parigistinoj, aŭ ke ni elmetu por vendado nian virgecon.
Spiegelberg. – Ŝercoj, ŝercoj! Kaj kio vin malhelpas esti preskaŭ ĉio kune en unu persono? Mia plano en ĉiu okazo puŝos vin plej alten, kaj krom tio vi havos ankoraŭ gloron kaj senmortecon! Vidu, mizeruloj! ankaŭ pri tio oni devas pensi, pri la postmorta gloro, la dolĉa sento de neforgesebleco.
Roller. – Kaj plej supre en la nomaro de honestaj homoj! Vi estas majstra parolisto, Spiegelberg, se oni bezonas el honesta homo fari kanajlon. Sed diru do, kie estas Moor?
Spiegelberg. – Honesta, vi diras? Ĉu vi pensas, ke vi poste estos malpli honesta, ol vi estas nun? Kion vi nomas honesta? Depreni al riĉaj avaruloj de ilia kolo trionon de la zorgoj, kiuj nur forpelas de ili la oran dormon, doni liberan kuron al la haltinta mono, reordigi la egalpezon de havoj, – per unu vorto, denove revenigi la oran tempaĝon, liberigi Dion de kelkaj tedaj pensiuloj, ŝparigi al li militon, peston, karan tempon kaj doktorojn, – vidu, tion ĉi mi nomas esti honesta, tion ĉi mi nomas esti valora ilo en la mano de la Providenco; kaj ĉe ĉiu rostaĵo, kiun oni manĝas, havi la flatan konscion, ke ĝin akiris al vi via ruzeco; via leona kuraĝo, via nokta maldormado, esti respektata de grandaj kaj malgrandaj…
Roller. – Kaj fine kun vivanta korpo leviĝi al la ĉielo, kaj malgraŭ fulmotondro kaj vento, malgraŭ la manĝegema stomako de la maljuna avino, la tempo, sub la suno kaj luno kaj ĉiuj steloj pendi en la aero, kie eĉ la senprudentaj birdoj de la ĉielo, allogitaj de nobla avideco, muzikas sian ĉielan koncerton, kaj la vostoportantaj anĝeloj aranĝas sian sanktegan sinedrion? ne vere? Kaj dum monarĥoj kaj potenculoj estas konsumataj de tineoj kaj vermoj, vi havos la honoron akceptadi vizitojn de la reĝa birdo de Jupitero? Maŭrico, Maŭrico, Maŭrico! gardu vin! gardu vin kontraŭ la tripieda besto!
Spiegelberg. – Kaj tio ĉi vin timigas, lepora koro? Jam ne unu universala genio, kiu povus reformi la mondon, forputris ja en la senfeligejo, kaj tamen ĉu oni ne parolas pri tia homo en la daŭro de jarcentoj, jarmiloj, dum tiu aŭ alia reĝo aŭ princo estus tute forsilentita en la historio, se lia historiisto ne timus la manklokon en la tabelo de intersekvado, kaj se la libro de tiu ĉi verkisto ne gajnus per tio kelkajn oktavajn paĝojn, por kiuj la eldonisto pagas al li kontantan monon. Kaj se la migranto vidos vin tiel fluganta kaj refluganta en la vento, li murmuros al si mem: «tiu ĉi certe ne havis akvon en la cerbo», kaj li ekĝemos pri la mizeraj tempoj.
Schweizer, frapas lin sur la ŝultron. – Majstre, Spiegelberg! majstre! Kial, al la diablo, vi tie ĉi staras sendecide?
Schwarz. – Kaj se ĝia nomo eĉ estus prostitucio, – kio do sekvas? Ĉu oni ne povas por ĉiu okazo ĉiam havi ĉe si pulvoreton, kiu vin tute silente ekspedos trans la Aĥeronon, kie neniu koko pri tio pepos? Ne, frato Maŭrico! via propono estas bona, tiel diras ankaŭ mia kateĥismo.
Schufterle. – Al la diablo! Mia ankaŭ ne parolas alie. Spiegelberg, vi min varbis.
Razmann. – Vi, kiel dua Orfeo, endormigis per via kantado la kriantan bestegon, mian konsciencon. Prenu min tutan, kiel mi nun staras!
Grimm. – «Si omnes consentiunt ego non dissentio». Perfekte kaj sen komo. En mia kapo nun estas aŭkcio: pietistoj, ĉarlatanoj, recenzantoj kaj friponoj, – kiu plej multe proponos, tiu min havos. Prenu tiun ĉi manon, Maŭrico!
Roller. – Kaj vi ankaŭ, Schweizer? (Donas al Spiegelberg la dekstran manon.) Tiel mi fordonas mian animon al la diablo.
Spiegelberg. – Kaj vian nomon al la steloj! Kio grava ĝi estas, kien iras la animo? Se amasoj da antaŭrajdantaj kurieroj anoncas pri nia veno, tiel ke la satanoj sin feste ornamas, elviŝas al si la miljaran fulgon el la okulharoj, kaj miriadoj da kornitaj kapoj elŝovas sin el la fumanta tubo de siaj sulfuraj kamenoj, por vidi nian enveturon! Kamaradoj! (Suprensaltas.) Kuraĝe, kamaradoj! Kio en la mondo egalvaloras tiun ĉi ebriecon de entuziasmo? Venu, kamaradoj!
Roller. – Kviete, kviete! Kien? La besto devas ankaŭ havi sian kapon, infanoj!
Spiegelberg, kolere. – Kion la ŝanceliĝanto predikas? Ĉu la kapo ne staris jam prete, antaŭ ol iu membro sin movis? Sekvu min, kamaradoj!
Roller. – Trankvile, mi diras. Ankaŭ la libereco devas havi sian sinjoron. Sen reganto Romo kaj Sparto pereis.
Spiegelberg, mole. – Jes, atendu, Roller estas prava. Kaj ĝi devas esti luma kapo. Vi komprenas? rafinita, politika kapo ĝi devas esti. Jes, kiam mi prezentas al mi, kio vi estis antaŭ unu horo, kaj kio vi estas nun, – kio vi nun estas dank’ al feliĉa ideo… Jes, certe, certe vi devas havi ĉefon. Kaj tiu, kiu elpensis tiun ideon, – diru al mi, ĉu li ne estas kredeble luma, politika kapo?