Roller. – Se oni povus esperi, se oni povus revi.., sed mi timas, ke li tion ĉi ne faros.
Spiegelberg. – Kial ne? Diru ĝin kuraĝe, amiko! Kiel ajn malfacile estas konduki la batalantan ŝipon kontraŭ la ventoj, kiel ajn peze ĝi premas, la ŝarĝo de la kronoj, – diru ĝin sentime, Roller! eble li tamen tion ĉi faros.
Roller. – Kaj rompita estas ĉio, se li tion ĉi ne faros. Sen Moor ni estas korpo sen animo.
Spiegelberg, kolere deturniĝas de li. – Azeno!
Moor, eniras en sovaĝa ekscito kaj malkviete kuradas en la ĉambro tien kaj reen, al si mem. – Homoj! homoj! Malicaj, hipokritaj krokodilidoj! Iliaj okuloj estas akvo, iliaj koroj estas fero! Kisoj sur la lipoj, glavoj en la brusto! Leonoj kaj leopardoj nutras
Roller. – Aŭdu, Moor! Kia estas via opinio? Vivo de rabistoj estas ja ankaŭ pli bona ol kuŝi kun akvo kaj pano en la subteraĵo de turo?
Moor. – Kial tiu spirito ne eniris en tigron, kiu hakas sian furiozan dentaron en homan karnon? Ĉu tio ĉi estas patra fideleco? Ĉu tio ĉi estas amo por amo? Mi volus esti urso kaj inciti la ursojn de la norda lando kontraŭ tiu ĉi gento de mortigistoj… Pento, kaj tamen nenia pardono!… Ho, mi venenus la oceanon, por ke ili trinku morton el ĉiuj fontoj! Konfido, nevenkebla certeco, kaj nenia kompato!
Roller. – Aŭskultu do, Moor, kion mi diras al vi!
Moor. – Ĝi estas nekredebla, ĝi estas sonĝo, ĝi estas trompiĝo de la sentoj! Tia kortuŝanta peto, tia viva priskribo de la mizero kaj de la larma pento, – sovaĝa besto fandiĝus de kompato! Ŝtonoj elverŝus larmojn, kaj tamen… oni rigardus ĝin kiel malamikan paskvilon kontraŭ la homa gento, se mi ĝin rakontus… kaj tamen, tamen… ho, se mi tra la tuta naturo povus blovi per la korno de ribelo, konduki aeron, teron kaj maron batale kontraŭ la hiena gento!
Grimm. – Aŭskultu do, aŭskultu! Pro furiozeco vi ja nenion aŭdas.
Moor. – For, for de mi! Ĉu via nomo ne estas homo? Ĉu vin ne naskis virino? For de miaj okuloj, vi kun la homa vizaĝo! Mi tiel neesprimeble lin amis! tiel amis neniu filo; mil vivojn mi por li… (Furioze piedobatas la teron.) Ha! kiu volus doni al mi nun glavon en la manon, por haki brulan vundon al tiu vipero! Kiu volus diri al mi, kie mi la koron de ĝia vivo povus atingi, frakasi, neniigi, – li estus mia amiko, mia anĝelo, mia Dio, – mi lin adorus!
Roller. – Ĝuste tiaj amikaj ni ja volas esti, lasu do vin prudentigi!
Schwarz. – Venu kun ni al la bohemaj arbaroj! Ni volas kolekti bandon da rabistoj, kaj vi… (Moor rigardas lin fikse.)
Schweizer. – Vi estu nia hetmano! Vi devas esti nia hetmano!
Spiegelberg, furioze ĵetas sin sur seĝon. – Sklavoj kaj senkuraĝuloj!
Moor. – Kiu inspiris al vi tiun vorton? Aŭdu, homo! (Forte kaptante Schwarzon.) Tion ĉi vi prenis ne el via homa animo! Kiu inspiris al vi la vorton? Jes, per la morto mi ĵuras! ni tion faros! ni tion devas fari! la ideo meritas adoradon… Rabistoj kaj mortigistoj!… Mi ĵuras per mia animo, mi estas via hetmano!
Ĉiuj, kun brua krio. – Vivu la hetmano!
Spiegelberg, suprensaltante, al si mem. – Ĝis mi lin transforigos!
Moor. – Vidu, nun kvazaŭ katarakto falas de miaj okuloj, – kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon! Mia spirito avidas farojn, mia spiro postulas liberecon… Mortigistoj! Rabistoj! Kun tiu ĉi vorto la leĝo ruliĝis sub miajn piedojn… La homoj kaŝis antaŭ mi homecon, kiam mi apelaciis al homeco, – flugu do for de mi, simpatio kaj homa indulgeco! – Mi ne havas plu patron, mi ne havas plu amon, kaj sango kaj morto forgesigu min, ke io iam estis al mi kara! – Venu, venu! – Ho, mi faros al mi teruran amuzon… estas decidite, mi estas via hetmano! Kaj bravulo estos tiu majstro inter vi, kiu plej sovaĝe bruligos, plej kruele mortigos, – ĉar mi diras al vi, li estos rekompencita reĝe. Stariĝu ĉirkaŭ mi, ĉiu el vi, kaj ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto! Ĵuru ĝin al mi per tiu ĉi vira dekstra mano!
Ĉiuj, donas al li la manon. – Ni ĵuras al vi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto!
Moor. – Bone, kaj per tiu ĉi vira mano mi ĵuras al vi ĉi tie, ke fidele kaj kuraĝe mi restos via hetmano la morto! Tiu ĉi brako tuj kadavrigos tiun, kiu iam ŝanceliĝos aŭ dubos aŭ retiriĝos! Tion saman faru al mi ĉiu el vi, se mi rompos mian ĵuron! Ĉu vi estas kontentaj?
(Spiegelberg kuras furioze tien kaj reen.)
Ĉiuj, suprenĵetante la ĉapelojn. – Ni estas kontentaj.
Moor. – Nu, bone do, tial ni iru! Ne timu morton nek danĝeron, ĉar super ni reĝas neŝanĝebla fatalo! Ĉiun fine tia difinita tago atingos, ĉu ĝi estos sur mola lanuga kuseno, ĉu en la kruda tumulto de la batalo, ĉu sur senkovra pendingo aŭ rado! Unu el ĉio ĉi tio estas nia sorto!
(Ili foriras.)
Spiegelberg, sekvante ilin per la rigardo. – Via registro havas truon: vi forgesis pri veneno. (Foriras.)
Sceno Tria
En la kastelo de Moor. Ĉambro de Amalio.
Francisko. Amalio.
Francisko. – Vi deturnas de mi vian rigardon, Amalio? Ĉu mi meritas malpli ol tiu, kiun la patro malbenis?
Amalio. – For! Ha, la amoplena, kompatema patro, kiu sian filon fordonas al la lupoj kaj monstroj! Hejme li regalas sin per dolĉaj bonegaj vinoj kaj dorlotas siajn kadukajn membrojn en kusenoj el lanugo de molanasoj, dum lia granda, admirinda filo suferas mizeron. Hontu vi, malhomoj! Hontu, vi drakaj animoj, vi, malhonoro de la homaro! Sian solan filon!
Francisko. – Ŝajnus al mi, ke li havas du filojn.
Amalio. – Jes, li meritas havi tiajn filojn, kiel vi estas. Sur sia lito de morto li vane etendos siajn velkajn manojn, por voki sian Karolon, kaj tremege li retiriĝos, kiam li eksentos la glacie malvarman manon de sia Francisko. Ho, ĝi estas dolĉa, ĝi estas dolĉega, esti malbenita de via patro! Diru, Francisko, kara frata animo, kion oni devas fari, se oni volas esti malbenita de li?
Francisko. – Vi fantazias, mia kara, vi estas bedaŭrinda.
Amalio. – Ho, mi vin petas, ĉu vi bedaŭras vian fraton? Ne vi, monstro, vi lin malamas! Vi ja min ankaŭ malamas?
Francisko. – Mi vin amas, kiel min mem, Amalio!
Amalio. – Se vi min amas, ĉu vi povas rifuzi al mi peton?
Francisko. – Nenian, nenian, se ĝi ne estas pli, ol mia vivo.
Amalio. – Ho, se estas tiel! Peton, kiun vi plenumos tiel facile, tiel volonte, – (fiere) malamu min! Mi devas fariĝi fajroruĝa de honto, kiam mi pensas pri Karolo kaj rimarkas, ke vi min ne malamas. Vi ja promesas ĉi tion al mi? Nun iru kaj lasu min, mi tiel forte volas esti sola!
Francisko. – Plej aminda revistino! Kiel forte mi admiras vian bonan, amoplenan koron! (Frapetas ŝin sur la bruston.) Ĉi tie, ĉi tie regis Karolo kiel ia Dio en sia templo; Karolo staris antaŭ vi en via maldormado, Karolo regis en viaj sonĝoj, la tuta universo fandiĝis por vi nur en lin solan, lin solan ĝi spegulis, pri li sola ĝi sonis al vi.