Выбрать главу

Amalio, ekscitite. – Jes, efektive, mi ĝin konfesas. Spite al vi, barbaroj, mi ĝin konfesos antaŭ la tuta mondo, – mi lin amas!

Francisko. – Barbarege, kruele! Tiun ĉi amon tiel rekompenci! Forgesi ŝin, kiu…

Amalio, suprensaltante. – Kiel, min forgesi?

Francisko. – Ĉu vi ne metis al li ringon sur la fingron? diamantan ringon, kiel garantiaĵon de via fideleco! Nu, estas vero, kiele junulo povus kontraŭstari al la ĉarmoj de malĉastulino? Kiu ankaŭ povus koleri lin, se nenio pli al li restis por fordoni… kaj ĉu ŝi ne pagis por ĝi sufiĉege per siaj karesoj, siaj ĉirkaŭprenoj?…

Amalio, indigne. – Mian ringon al malĉastulino?

Francisko. – Fi, fi! tio ĉi estas malnobla. Bone almenaŭ, se nur tio estus! Ringon, kiel ajn multekosta ĝi estus, oni fine povas ricevi denove ĉe ĉiu hebreo. Eble, ĝia prilaboro ne plaĉis al li, eble li ricevis anstataŭ ĝi pli belan.

Amalio, ekscitite. – Sed mian ringon, mi diras, mian ringon?

Francisko. – Nenian alian, Amalio. Ha! tian juvelon, kaj sur mia fingro, kaj de Amalio! De tiu ĉi loko eĉ la morto ĝin ne deŝirus, – ne vere, Amalio? Ne la kosto de la diamanto, ne la arto de la prilaboro, la amo faras ĝian valoron… Kara infano, vi ploras? Ve al tiu, kiu tiujn ĉi karegajn larmojn elpremas el tiaj ĉielaj okuloj! Ha, kaj se vi ĉion scius, se vi lin mem vidus, se vi lin vidus en lia nuna formo.

Amalio. – Monstro! kiel? en kia formo?

Francisko. – Silentu, silentu, bona animo, ne faru al mi detalajn demandojn! (Kvazaŭ al si mem, tamen laŭte.) Se ĝi almenaŭ havus vualon, tiu abomeninda malvirto, por ke ĝi kaŝu sin antaŭ la okuloj de la mondo! Sed ĝi elrigardas terure tra la flava plumbokolora okula rondo; ĝi malkaŝas sin per la mortpala enfalinta vizaĝo, ĝi elturnas abomene la ostojn; ĝi balbutas per la duona kripligita voĉo, ĝi predikas terure laŭte per la tremanta kaduka korpo, ĝi trafosas la plej internan cerbon de la ostoj kaj ĝi rompas la viran forton de la juneco; ĝi ŝprucigas la pusan ruinigan ŝaŭmon el la frunto kaj vangoj kaj buŝo kaj el la tuta supraĵo de la korpo en formo de terura lepro, kaj ĝi sidas abomene en la kavoj de la bruta honta parto… Fi, fi! ĝi min naŭzas… Nazo, okuloj, oreloj ŝanceliĝas… Vi vidis tiun mizerulon, Amalio, kiu en nia kadukulejo malfacile elspiris sian animon, la honto fermetis antaŭ li sian timeman okulon, – vi ekkriis «ve al li!» Revoku tiun bildon ankoraŭ unu fojon en vian animon, kaj vi havos antaŭ vi Karolon! Liaj kisoj estas pesto, liaj lipoj venenus viajn!

Amalio, batas lin. – Senhonta blasfemisto!

Francisko. – Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo? ĉu vi sentas abomenon jam antaŭ la pala pentraĵo? Iru, rigardu lin mem, vian belan, anĝelan, dian Karolon! Iru, enkaptu lian balzaman spiron kaj lasu vin mortigi per la ambroziaj odoroj, kiuj vaporas el lia faŭko! La sola ekspiro de lia buŝo metos vin en tiun nigran mortosimilan kapturniĝon, kiun donas la odoro de fendiĝanta kadavraĵo kaj la vido de kadavroplena loko de batalo.

(Amalio deturnas sian vizaĝon.)

Francisko. – Kia eksplodo de la amo! Kia volupteco en la ĉirkaŭprenado! Sed ĉu ne estas maljuste kondamni homon pro lia kaduka eksteraĵo? Eĉ en la plej mizera kriplaĵo de Ezopo povas brili granda, aminda animo, kiel rubeno en ŝlimo. (Malice ridetante.) Eĉ el pustulaj lipoj la amo ja povas… Kompreneble, se la malvirto disskuas ankaŭ la fortikecon de la karaktero, se kune kun la ĉasteco forflugas ankaŭ la virto, kiel la odoro malaperas el velkinta rozo, – se kune kun la korpo ankaŭ la spirito kripliĝas…

Amalio, ĝoje suprensaltante. – Ha! Karolo! Nun mi vin denove rekonas! Vi estas ankoraŭ tuta, sendifekta! Ĉio estis mensogo! Ĉu vi ne scias, abomenulo, ke Karolo neniel povas fariĝi tia? (Francisko staras kelkan tempon meditante, poste li subite sin turnas, por foriri.) Kien vi tiel rapidas? Ĉu vi forkuras de via propra malhonoro?

Francisko, kun kovrita vizaĝo. – Lasu min, lasu min! lasu liberan kuron al miaj larmoj… Tirana patro! la plej bonan el viaj filoj tiel fordoni al la mizero, al la ĉirkaŭanta malhonoro… Lasu min, Amalio, mi ĵetos min al liaj piedoj, genufleksinte mi lin petegos, ke la eldiritan malbenon li ŝarĝu sur min, ke li min senheredigu… min… mian sangon… mian vivon… Ĉion…

Amalio, ĵetas sin sur lian kolon. – Frato de mia Karolo! bonega, karega Francisko!

Francisko. – Ho, Amalio! kiel mi vin amas por tiu ĉi neŝancelebla fideleco al mia frato? Pardonu min, ke mi kuraĝis elmeti vian amon al tiu kruela provo! Kiel bele vi pravigis miajn esperojn! Kun tiuj larmoj, tiuj ĝemoj, tiu ĉiela indigno… ankaŭ por mi, por mi… niaj animoj tiel harmoniis…

Amalio. – Ho, ne! tion ĉi ili neniam faris!

Francisko. – Ha, ili tiel harmoniis, mi ĉiam pensis, ke ni kredeble estas dunaskitoj! kaj ke se ne estus la ĉagrena diferenco ekstera, kiu bedaŭrinde donas malprofiton al Karolo, – oni konstante nin interŝanĝadus. Vi estas, mi ofte diradis al mi mem, vi estas ja la tuta Karolo, lia eĥo, lia plena portreto!

Amalio, skuas la kapon. – Ne, ne, per la ĉasta lumo de la ĉielo! eĉ ne unu vejneto de li, eĉ ne unu fajrero de liaj sentoj…

Francisko. – Tiel tute egalaj en niaj inklinoj… La rozo estis lia plej amata floro, – kaj kiun floron mi amis pli ol rozon? Li amis pasie la muzikon, kaj vi estas atestantoj, vi, steloj, vi ja tiel ofte vidadis min en la morta silento de la nokto, sidanta ĉe la fortepiano, dum ĉio ĉirkaŭ mi kuŝis senmove en ombro kaj dormo; kaj kiel vi povas ankoraŭ dubi, Amalio, se nia amo estis perfekte identa, – kaj se la amo estas la sama, kiel do povas diferenci la amantoj?

(Amalio rigardas lin kun miro.)

Francisko. – Estis trankvila, serena vespero, la lasta, antaŭ ol li forveturis Lepsikon; li prenis min kun si en tiun laŭbon, kie vi tiel ofte sidadis kune en revoj de amo; longe ni sidis silente, fine li prenis mian manon kaj diris mallaŭte kun larmoj: mi forlasas Amalion, mi ne scias… mi antaŭsentas, kvazaŭ ĝi estas por ĉiam… ne forlasu ŝin, frato! estu amiko por ŝi, estu ŝia Karolo… se Karolo… neniam revenos… (Ĵetas sin genue antaŭ ŝi kaj kisas al ŝi pasie la manon.) Neniam, neniam, neniam li revenos, kaj mi tion ĉi promesis al li kun sankta ĵuro!

Amalio, resaltante. – Perfidulo! Kiel mi vin kaptas! Ĝuste en tiu laŭbo li ĵurigis min, ke nenia alia amo, se li mortus… vi vidas, kiel malpie, kiel abomenege vi… For de miaj okuloj!

Francisko. – Vi min ne konas, Amalio, vi min tute ne konas!

Amalio. – Ho, mi vin konas, de nun mi vin konas! Kaj vi pretendis, ke vi estas simila al li! Antaŭ vi li plorus pro mi! Antaŭ vi! Pli volonte li skribus mian nomon sur la kolonon de malhonoro! Tuj iru for!

Francisko. – Vi min ofendas!

Amalio. – Iru, mi diras! Vi ŝtelis de mi karan horon, ĝi estu dekalkulita al vi de via vivo!

Francisko. – Vi min malamas.

Amalio. – Mi vin malestimegas, iru!