Выбрать главу

La unua impreso postlasita de sinjorino Liono estis pri ekstrema belo. Ŝiaj okuloj kaj haroj estis same avelkoloraj, kaj ŝiaj vangoj, kvankam konsiderinde lentugaj, estis ardaj je la rava velureco de brunulino, tiu delikata ruĝeto sinkaŝinta en la koro de sulfurrozo. Admiro estis, mi ripetas, la unua impreso. Sed la dua estis kritikemo. Io subtile misis pri la vizaĝo, ia krudeco de esprimo, ia malmoleco, eble, de la okuloj, ia malstrikto de lipoj, difektanta ĝian belperfekton. Sed tiuj, kompreneble, estas postpensoj. Tiumomente mi simple konsciis, ke mi staras antaŭ virino tre bela, kaj ke ŝi demandas min pri la motivoj de mia vizito. Mi ne tute komprenis ĝis tiu momento ĝuste kiom delikata estas mia komisio.

— Mi havas la plezuron koni vian patron, — mi diris.

Tio estis enkonduko mallerta, kaj la damo sentigis tion al mi.

— Nenio komuna ekzistas inter mia patro kaj mi, — ŝi diris. — Mi ŝuldas al li nenion, kaj liaj amikoj ne estas miaj. Sen la forpasinta kavaliro Karlo kaj kelkaj aliaj bonkoruloj mi povis malsatadi sen zorgigo de mia patro.

— Ĝuste pro la forpasinta kavaliro Karlo Baskervilo mi venis viziti vin.

La lentugoj videbliĝis sur la dama vizaĝo.

— Kion mi povas sciigi al vi pri li? — ŝi demandis, kaj ŝiaj fingroj palpetis nervoze la klavojn de ŝia tajpilo.

— Vi konis lin, ĉu ne?

— Mi jam diris, ke mi ŝuldas al li multon pro lia bonkoreco. Se mi kapablas vivteni min, tio ŝuldiĝas grandparte al lia intereso pri mia malfeliĉa situacio.

— Ĉu vi korespondis kun li?

La damo rapide suprenrigardis kun kolera ekbrilo en la avelaj okuloj.

— Kion celas tiuj demandoj? — ŝi akre demandis.

— La celo estas eviti publikan skandalon. Estas preferinde, ke mi demandu ĉi tie ol ke la afero pasu ekster nian regatecon.

Ŝi silentis, kaj ŝia vizaĝo estis tre pala. Fine ŝi suprenrigardis kun malprudento kaj defio en sia sinteno.

— Nu, mi respondos, — ŝi diris. — Kiaj estas viaj demandoj?

— Ĉu vi korespondis kun kavaliro Karlo?

— Mi certe skribis al li unu-dufoje por agnoski lian delikatecon kaj lian malavaron.

— Ĉu vi konas la datojn de tiuj leteroj?

— Ne.

— Ĉu vi iam renkontis lin?

— Jes, unu-dufoje, kiam li venis al Kum-Tresio. Li estis homo tre retiriĝema, kaj li preferis bonfari kaŝe.

— Sed se vi vidis lin tiel malofte kaj skribis tiel malofte, kiel li sciis sufiĉe pri viaj aferoj por helpi vin, kiel laŭ vi li faris?

Ŝi renkontis mian demandon tute senhezite.

— Troviĝis kelkaj sinjoroj, kiuj konis mian malĝojan historion kaj unuiĝis por helpi min. Unu el ili estis sinjoro Stepeltono, najbaro kaj intima amiko de kavaliro Karlo. Li estis elstare afabla, kaj pere de li kavaliro Karlo eksciis pri miaj aferoj.

Mi jam sciis, ke kavaliro Karlo Baskervilo utiligis Stepeltonon kiel peranton plurokaze, tial la deklaro de la damo portis la stampon de vereco.

— Ĉu vi iam skribis al kavaliro Karlo petante, ke li renkontu vin? — mi daŭrigis.

Sinjorino Liono denove ruĝiĝis kolere.

— Vere, sinjoro, tio estas tre eksterordinara demando.

— Mi bedaŭras, sinjorino, sed mi devas ripeti ĝin.

— Do mi respondas: nepre ne.

— Ĉu ne en la tago mem de la morto de kavaliro Karlo?

La ruĝiĝo forvelkis tuj, kaj mortpala vizaĝo vidiĝis antaŭ mi. Ŝiaj sekaj lipoj ne kapablis prononci la “Ne”, kiun mi pli vidis ol aŭdis.

— Certe via memoro perfidas vin, — mi diris. — Mi povas eĉ citi parton el via letero. Ĝi legiĝis: “Bonvolu, mi petas, estante ĝentlemano, bruligi tiun ĉi leteron kaj estu apud la pordeto je la deka horo”.

Mi pensis, ke ŝi svenis, sed per ekstrema klopodo ŝi refortiĝis.

— Ĉu neniu estas ĝentlemano? — ŝi spasme eligis.

— Vi traktas maljuste kavaliron Karlo. Li ja bruligis la leteron. Sed kelkfoje letero legeblas eĉ bruligite. Vi konsentas, ke vi skribis ĝin, ĉu?

— Jes, mi skribis ĝin, — ŝi ekkriis, elverŝante sian animon en vorttorento. — Mi skribis ĝin. Kial nei tion? Mi ne havas motivon honti pri tio. Mi deziris, ke li helpu min. Mi opiniis, ke per interparolado mi povus gajni lian helpon, do mi petis, ke li renkontu min.

— Sed kial je tia horo?

— Ĉar mi nur tiam sciiĝis, ke li iros al Londono la postan tagon kaj eble forestos dum monatoj. Ekzistis kialoj, ke mi ne povis aliri pli frue.

— Sed kial rendevuo en la ĝardeno anstataŭ en la domo?

— Ĉu vi supozas, ke virino povus iri sola je tia horo al la domo de fraŭlo?

— Nu, kio okazis, kiam vi venis tien?

— Mi neniam venis.

— Sinjorino Liono!

— Ne, mi ĵuras al vi je ĉio sankta al mi. Mi neniam iris. Io intervenis por malhelpi mian iron.

— Kio estis tio?

— Tio estas afero privata. Mi ne povas sciigi ĝin.

— Vi konsentas, do, ke vi starigis rendevuon kun kavaliro Karlo je la precizaj horo kaj loko, en kiuj li renkontis sian morton, sed vi neas, ke vi aliris la rendevuon, ĉu?

— Tio estas vera.

Ĉiam denove mi pridemandis ŝin, sed mi neniam sukcesis pasi tiun punkton.

— Sinjorino Liono, — mi diris stariĝante post tiu longa kaj senkonkluda intervidiĝo, — vi akceptas gravan respondecon kaj metas vin en pozicion tre falsan, ne deklarante ĉion, kion vi scias. Se mi devos alvoki helpon de la polico, vi trovos, kiel grave vi estas kompromitita. Se via pozicio estas senkulpa, kial vi unuavice neis, ke vi skribis al kavaliro Karlo je tiu dato?

— Ĉar mi timis, ke iu falsa konkludo estus tirita el tio, kaj ke mi eble envolviĝus en iu skandalo.

— Kaj kial vi tiom insistis, ke kavaliro Karlo detruu vian leteron?

— Se vi legis la leteron, vi scias tion.

— Mi ne diris, ke mi legis la tutan leteron.

— Vi citis el ĝi.

— Mi citis la postskribon. La letero estis, kiel mi diris, bruligita, kaj la tuto ne estis legebla. Mi demandas vin ankoraŭfoje, kial vi tiom insistis, ke kavaliro Karlo detruu tiun leteron, kiun li ricevis en la tago de sia morto.

— La afero estas tre privata.

— Tiom pli grave, ke vi evitu publikan esploradon.

— Mi sciigos vin, do. Se vi aŭdis ion pri mia malfeliĉa historio, vi scias, ke mi malprudente edziniĝis kaj havis kaŭzon bedaŭri tion.

— Mi aŭdis tion.

— Mia vivo estis senĉesa persekutado far la edzo, kiun mi abomenas. La juro subtenas lin, kaj ĉiutage mi frontas la eblecon, ke eble li devigos min vivi kun li. Samtempe kiam mi skribis tiun leteron al kavaliro Karlo, mi sciiĝis, ke ekzistis ebleco, ke mi regajnu mian liberecon, se certaj elspezoj estu pageblaj. Tio signifis al mi ĉion: kontentan menson, feliĉon, memrespekton — ĉion. Mi konis la bonfaremon de kavaliro Karlo, kaj mi pensis, ke se li aŭdus mian situacion el mia propra buŝo, li helpus min.

— Do kial okazis, ke vi ne iris?

— Ĉar mi intertempe ricevis helpon el alia fonto.

— Kial do vi ne skribis al kavaliro Karlo por klarigi tion?

— Tion mi ja farus, se mi ne legus pri lia morto en ĵurnalo la postan matenon.

La rakonto de la virino koheriĝis kaj ĉiuj miaj demandoj ne sukcesis ŝanceli ĝin. Mi povus kontroli ĝin nur per esploro, ĉu ŝi fakte komencis eksedziniĝan proceson je aŭ ĉirkaŭ la tempo de la tragedio.

Estis neverŝajne, ke ŝi riskas diri, ke ŝi ne iris al Baskervila Halo, se vere ŝi iris, ĉar kabrioleto necesus por veturigi ŝin tien, kaj ne povus reveni al Kum-Tresio ĝis frua matena horo. Tia ekskurso ne estus kaŝebla. Estis do verŝajne, ke ŝi rakontis la veron, aŭ almenaŭ parton de la vero. Mi foriris perpleksite kaj malkuraĝigite. Mi denove atingis tiun barilon, kiu ŝajnis konstruita trans ĉiun padon, laŭ kiu mi provis kontakti la celon de mia komisio. Kaj tamen ju pli mi pensis pri la vizaĝo kaj la sinteno de la damo, des pli mi sentis, ke io estas rifuzita al mi. Kial ŝi tiel paliĝis? Kial ŝi luktis kontraŭ ĉiu konfeso ĝis ĝi estis devige eltrenita? Kial ŝi estis tiel silentema, kiam la tragedio okazis? Certe la klarigo pri ĉio ĉi ne povis esti tiel senkulpa, kiel ŝi volis kredigi al mi. Dume mi ne povis pluiri tiudirekten, sed devis returniĝi al tiu alia indiko serĉota inter la ŝtonaj kabanoj sur la erikejo.