Выбрать главу

— Li aŭdis ĝin.

— Aŭdi ĉashundon sur la erikejo ne tiom paroksisme terurigas durulon, kia estas tiu ĉi bagnulo, riski rekaptiĝi pro frenezaj helpokrioj. Laŭ liaj krioj li certe longe kuris post kiam li eksciis, ke la besto persekutas lin. Kiel li sciis tion?

— Pli granda mistero por mi estas, kial tiu ĉashundo, supoze ke niaj konjektoj estas pravaj…

— Mi supozas nenion.

— Nu, do, kial tiu ĉashundo estis libera hodiaŭ vespere. Mi supozas, ke ne ĉiam ĝi kuras libere sur la erikejo. Stepeltono ne liberigus ĝin, krom se li havus motivon por opinii, ke kavaliro Henriko estas tie.

— Mia malfacilaĵo estas pli necedema el la du, ĉar mi opinias, ke tre baldaŭ ni ricevos klarigon pri la via, dum la mia eble restos mistera por ĉiam. La nuna demando estas, kion ni faru pri la kadavro de la povrulo? Ni ne povas lasi ĝin ĉi tie al la vulpoj kaj korvoj.

— Mi proponas, ke ni metu ĝin en unu el la kabanoj, ĝis ni povos komunikiĝi kun la polico.

— Ĝuste. Mi ne dubas, ke vi kaj mi kapablas porti ĝin tien. Ha, Vatsono, kio estas? Jen la homo mem, je ĉio mirinda kaj aŭdaca! Neniu vorto montru viajn suspektojn! Neniu vorto, aŭ miaj planoj diseriĝos teren.

Figuro proksimiĝis al ni el la erikejo, kaj mi vidis la malhelan ardon de cigaro. La luno lumis al li, kaj mi povis konstati la netan formon kaj gajecan marŝadon de la naturesploristo. Li haltis vidante nin kaj poste pluiris.

— Nu, doktoro Vatsono, ne temas pri vi, ĉu? Vi estas la lasta persono, kiun mi atendus vidi sur la erikejo je tiu nokta horo. Ho ve, kio estas tio? Ĉu iu vundiĝis? Ne… Ne diru al mi, ke temas pri nia amiko kavaliro Henriko!

Li rapidis preter min kaj kliniĝis super la mortinto. Ni aŭdis siblan enspiron kaj la cigaro falis el liaj fingroj.

— Kiu… kiu estas? — li balbutis.

— Li estas Seldeno, la viro, kiu eskapis el Princurbo.

Stepeltono turnis al ni la teruritan vizaĝon, sed per ekstrema klopodo li venkis sian miron kaj sian desapontiĝon. Li rigardis akre al Holmso kaj al mi.

— Ho ve! Kia tre ŝoka okazaĵo! Kiel li mortis?

— Ŝajnas, ke li rompis sian kolon per falo trans tiujn ŝtonegojn. Mia amiko kaj mi promenis sur la erikejo, kiam ni aŭdis krion.

— Ankaŭ mi aŭdis krion. Ĝuste tio eldomigis min. Mi estis maltrankvila pri kavaliro Henriko.

— Kial ĝuste pri kavaliro Henriko? — mi ne povis ne demandi.

— Ĉar mi proponis, ke li venu al ni. Kiam li ne venis, mi surpriziĝis, kaj mi nature maltrankviliĝis pri lia sekureco, kiam mi aŭdis kriojn sur la erikejo. Cetere, — liaj okuloj saltis de mia vizaĝo al tiu de Holmso, — ĉu vi aŭdis ion alian krom krio?

— Ne, — diris Holmso, — ĉu vi?

— Ne.

— Do, kion vi aludas?

— Ho, vi konas la rakontojn de la kampuloj pri la fantoma ĉashundo, kaj tiel plu. Oni diras, ke ĝi aŭdeblas nokte sur la erikejo. Mi scivolis, ĉu atesteblas tia bruo hodiaŭ nokte.

— Ni aŭdis nenion similan, — mi diris.

— Kaj kio estas via teorio pri la morto de tiu ĉi povrulo?

— Mi ne dubas, ke frenezigis lin maltrankvilo kaj senŝirmeco. Li trakuris la erikejon laŭ malprudenta maniero kaj fine transfalis ĉi tie kaj rompis sian kolon.

— Tio ŝajnas la plej racia teorio, — diris Stepeltono kaj eligis suspiron, kiu laŭ mia interpreto signis malŝarĝiĝon. — Kion vi opinias pri tio, sinjoro Ŝerloko Holmso?

Mia amiko kliniĝis salute.

— Vi rapide identigas, — li diris.

— Ni atendis vin en la regiono, de kiam alvenis doktoro Vatsono. Vi venis ĝustatempe por vidi tragedion.

— Jes, efektive, mi ne dubas, ke la klarigo de mia amiko kovros la faktojn. Mi kunprenos malagrablan memoraĵon al Londono morgaŭ.

— Ho, vi reiros morgaŭ, ĉu?

— Tion ni intencas.

— Mi esperas, ke via vizito ĵetis iom da lumo sur la okazaĵojn, kiuj perpleksis nin?

Holmso ŝultrotiris kaj diris:

— Oni ne ĉiam povas havi la esperitan sukceson. Esploranto bezonas faktojn sed ne legendojn, nek onidirojn. Tiu ĉi kazo ne estis kontentiga.

Mia amiko parolis laŭ sia plej verema kaj plej senkoncerna maniero. Stepeltono daŭre rigardis lin akre. Poste li turnis sin al mi.

— Mi proponus porti tiun ĉi povrulon al mia domo, sed tio timigus mian fratinon kaj mi ne sentus min pravigita, tion farante. Mi opinias, ke se ni kovros lian vizaĝon, li estos sekura ĝis la mateno.

Kaj tiel estis aranĝite. Rezistinte la gastigan proponon de Stepeltono, Holmso kaj mi ekiris al Baskervila Halo, lasante la naturesploriston iri hejmen sola. Rerigardante ni vidis tiun figuron moviĝi malrapide for trans la larĝan erikejon, kaj malantaŭ li la unusolan nigran makulon sur la arĝenteca deklivo, kiu montris, kie kuŝas la viro, kiu tiel hororige trafis sian finon.

— Finfine ni proksime luktis, — diris Holmso, dum ni marŝis kune trans la erikejon. — Kiajn nervojn havas tiu ulo! Kiel li regajnis sian sinregon fronte al io, kio certe estis paraliziga ŝoko, kiam li trovis ke malĝusta homo viktimiĝis pro lia komploto. Mi diris al vi en Londono, Vatsono, kaj nun mi diros al vi denove, ke ni neniam havis kontraŭulon pli indan je nia skermado.

— Mi bedaŭras, ke li vidis vin.

— Kaj ankaŭ mi komence. Sed tio estis neevitebla.

— Kiel laŭ via opinio tio efikos al liaj planoj, ke li scias pri via ĉeesto?

— Ĝi eble igos lin pli singarda, aŭ ĝi eble pelos lin senprokraste al malprudentaj rimedoj. Kiel la plimultaj lertaj krimuloj, li eble tro fidos al la propra lerteco kaj imagos, ke li tute trompis nin.

— Kial ni ne arestu lin senplue?

— Mia kara Vatsono, vi naskiĝis viro agema. Via instinkto estas ĉiam fari ion energian. Sed supozu, pro la argumento, ke ni arestigu lin hodiaŭ nokte, kiel diable tio profitus al ni? Ni povus pruvi nenion kontraŭ li. Jen la diabla ruzeco de la afero! Se li agus pere de homa agento, ni povus akiri iom da atesto, sed se ni trenus tiun hundegon en la taglumon, tio ne helpus meti ŝnuron ĉirkaŭ la kolon de ĝia mastro.

— Sed ni havas kazon, ĉu ne?

— Eĉ ne ombron de ĝi… nur supozojn kaj konjektojn. Kortumo priridus nin, se ni venus kun tia rakonto kaj tia atestaĵo.

— Atestas la morto de kavaliro Karlo.

— Trovita mortinta sen vundo. Vi kaj mi scias, ke li mortis pro teruriĝo, kaj ni ankaŭ scias, kio timigis lin; sed kiel ni aranĝu, ke dek du senemociaj ĵurianoj sciu tion? Kiaj postsignoj estas de ĉashundo? Kie estas la postsignoj de ĝiaj dentoj? Kompreneble, ni scias, ke ĉashundo ne mordas kadavron, kaj ke kavaliro Karlo estis mortinta antaŭ ol la besto atingis lin. Sed ĉion ĉi ni devas pruvi, kaj nia pozicio ne ebligas tion.

— Nu, do, hodiaŭ nokte?

— Hodiaŭ nokte ni ne multe pli bone statas. Denove, ne estis rekta ligo inter la ĉashundo kaj la morto de la viro. Ni neniam vidis la ĉashundon. Ni aŭdis ĝin; sed ni ne povus pruvi, ke ĝi kuris persekute al tiu viro. Komplete malestas motivo. Ne, mia kara homo, ni devas akordigi nin al la fakto, ke provizore kazon ni ne havas, kaj ke valoras al ni riski ion ajn por starigi kazon.

— Kaj kiel vi intencas fari tion?

— Mi forte esperas pri tio, kion faros por ni sinjorino Laŭra Liono, kiam la stato de la afero estos klarigita al ŝi. Kaj krome mi havas propran planon. Sufiĉas al morgaŭ ties misaĵoj, sed mi esperas antaŭ la forpaso de la tago havi finfine la avantaĝon.

Mi povis eligi el li nenion plian, kaj li marŝis, droninte en pensoj, ĝis la Baskervila enirejo.

— Ĉu vi eniros?

— Jes, mi ne trovas kialon por plua sinkaŝado. Sed unu lasta vorto, Vatsono. Diru nenion al kavaliro Henriko pri la ĉashundo. Li supozu, ke la morto de Seldeno okazis tiel, kiel Stepeltono deziras kredigi al ni. Li havos pli fortan kuraĝon por la aflikto, kiun li devos sperti morgaŭ, kiam li estos devigita vespermanĝi kun tiuj homoj.