— Mi kulpas pli ol vi, Vatsono. Por ke mia kazo estu tute rondigita kaj kompleta, mi forĵetis la vivon de mia kliento. Ĝi estas la plej forta bato, kiun mi spertis dum mia kariero. Sed kiel mi povis scii, ke li riskos sian vivon sola sur la erikejo fronte al ĉiuj miaj avertoj.
— Ni aŭdis liajn kriĉojn — Dio mia, tiuj kriĉoj! — kaj tamen ni ne povis savi lin! Kie estas tiu bruta hundo, kiu pelis lin al la morto? Ĝi eble embuskas ĉi-momente inter jenaj ŝtonegoj. Kaj Stepeltono, kie li estas? Li estos juĝita pro tiu ĉi faro.
— Li jes. Mi certigos tion. La onklo kaj nevo estas murditaj: la unua ĝismorte timigita per ekvido mem de la besto, kiun li supozis supernatura, la alia pelita al sia fino dum la senespera fuĝo por eskapi ĝin. Sed nun ni devas pruvi la ligatecon inter la homo kaj la besto. Krom per tio, kion ni aŭdis, ni eĉ ne rajtas ĵuri pri la ekzisto de tiu lasta, ĉar kavaliro Henriko evidente mortis pro la falo. Sed, je la ĉielo, tiu ulo estos en mia potenco antaŭ ol pasos alia tago!
Kun la amaraj koroj ni staris ambaŭflanke de la difektita kadavro, subigitaj de tiu subita kaj nenuligebla katastrofo, kiu alportis al la kompatinda fino niajn longajn kaj lacigajn penojn. Poste, dum la luno leviĝis, ni grimpis al la supro de la ŝtonegoj trans kiujn nia povra amiko falegis, kaj de la kresto ni elrigardis trans la ombrecan erikejon, duone arĝentan kaj duone sombran. Malproksime, mejlojn for, laŭ la direkto de Grimpeno, unu flava lumo brilis. Tiu povis veni nur de la soleca loĝejo de la Stepeltonoj. Amare sakrante, mi skuis mian pugnon al ĝi, dum mi rigardis.
— Kial ni ne kaptu lin tuj?
— Nia kazo ne estas preta por proceso. Tiu ulo estas singarda kaj ruza ĝis lasta grado. Ne temas pri tio, kion ni scias, sed pri tio, kion ni povas pruvi. Se ni faros unu malĝustan moviĝon, la kanajlo eble tamen eskapos.
— Kion ni povas fari?
— Ni povos fari abundon morgaŭ. Hodiaŭ nokte ni povas nur provizi la lastajn ritojn al nia povra amiko.
Ni kune descendis la krutan deklivon kaj proksimiĝis al la kadavro, nigra kaj klare videbla kontraŭ la arĝentaj ŝtonoj. La agonio de tiuj distorditaj membroj frapis min per spasma doloro, kaj larmoj nebuligis miajn okulojn.
— Ni devos alvoki helpon, Holmso! Ni ne povos porti lin la tutan vojon ĝis la Halo. Bona ĉielo, ĉu vi freneziĝis?
Li ĵus eligis krion kaj kliniĝis al la kadavro. Nun li dancis kaj ridis kaj vringis mian manon. Ĉu tiu povus esti mia severa sinrega amiko? Jen fajroj kaŝitaj efektive!
— Barbo! Barbo! Tiu homo havas barbon!
— Ĉu barbon?
— Li ne estas la kavaliro… Li estas… nu, li estas mia najbaro, la bagnulo!
Febre rapide ni renversis la kadavron, kaj ties gutanta barbo direktiĝis al la malvarma klarluma luno. Ne povis esti dubo pri la superpenda frunto kaj enfalintaj brutaj okuloj. Tio estis la sama vizaĝo, kiu gapis al mi en la kandela lumo el trans la ŝtonego — la vizaĝo de la krimulo Seldeno.
Tuj ĉio klariĝis al mi. Mi rememoris, ke la kavaliro sciigis min, ke li transdonis al Barimoro siajn malnovajn vestaĵojn. Barimoro pluen transdonis ilin por helpi la eskapon de Seldeno. Botoj, ĉemizo, kaskedo — ĉio estis de kavaliro Henriko. La tragedio estis ankoraŭ sufiĉe nigra, sed tiu homo almenaŭ meritis morton laŭ la leĝoj de lia lando. Mi informis Holmson, kiel statas la afero, dum mia koro bobelis transranden pro dankemo kaj ĝojo.
— Do la vestaĵoj kaŭzis la morton de la povrulo, — li diris. — Estas sufiĉe evidente, ke la ĉashundo estis stimulita per iu posedaĵo de kavaliro Henriko, verŝajne la boto ŝtelita en la hotelo, kaj tial persekutis tiun ĉi homon. Restas tamen io eksterordinara: kiel Seldeno en la mallumo sciis, ke la ĉashundo persekutas lin?
— Li aŭdis ĝin.
— Aŭdi ĉashundon sur la erikejo ne tiom paroksisme terurigas durulon, kia estas tiu ĉi bagnulo, riski rekaptiĝi pro frenezaj helpokrioj. Laŭ liaj krioj li certe longe kuris post kiam li eksciis, ke la besto persekutas lin. Kiel li sciis tion?
— Pli granda mistero por mi estas, kial tiu ĉashundo, supoze ke niaj konjektoj estas pravaj…
— Mi supozas nenion.
— Nu, do, kial tiu ĉashundo estis libera hodiaŭ vespere. Mi supozas, ke ne ĉiam ĝi kuras libere sur la erikejo. Stepeltono ne liberigus ĝin, krom se li havus motivon por opinii, ke kavaliro Henriko estas tie.
— Mia malfacilaĵo estas pli necedema el la du, ĉar mi opinias, ke tre baldaŭ ni ricevos klarigon pri la via, dum la mia eble restos mistera por ĉiam. La nuna demando estas, kion ni faru pri la kadavro de la povrulo? Ni ne povas lasi ĝin ĉi tie al la vulpoj kaj korvoj.
— Mi proponas, ke ni metu ĝin en unu el la kabanoj, ĝis ni povos komunikiĝi kun la polico.
— Ĝuste. Mi ne dubas, ke vi kaj mi kapablas porti ĝin tien. Ha, Vatsono, kio estas? Jen la homo mem, je ĉio mirinda kaj aŭdaca! Neniu vorto montru viajn suspektojn! Neniu vorto, aŭ miaj planoj diseriĝos teren.
Figuro proksimiĝis al ni el la erikejo, kaj mi vidis la malhelan ardon de cigaro. La luno lumis al li, kaj mi povis konstati la netan formon kaj gajecan marŝadon de la naturesploristo. Li haltis vidante nin kaj poste pluiris.
— Nu, doktoro Vatsono, ne temas pri vi, ĉu? Vi estas la lasta persono, kiun mi atendus vidi sur la erikejo je tiu nokta horo. Ho ve, kio estas tio? Ĉu iu vundiĝis? Ne… Ne diru al mi, ke temas pri nia amiko kavaliro Henriko!
Li rapidis preter min kaj kliniĝis super la mortinto. Ni aŭdis siblan enspiron kaj la cigaro falis el liaj fingroj.
— Kiu… kiu estas? — li balbutis.
— Li estas Seldeno, la viro, kiu eskapis el Princurbo.
Stepeltono turnis al ni la teruritan vizaĝon, sed per ekstrema klopodo li venkis sian miron kaj sian desapontiĝon. Li rigardis akre al Holmso kaj al mi.
— Ho ve! Kia tre ŝoka okazaĵo! Kiel li mortis?
— Ŝajnas, ke li rompis sian kolon per falo trans tiujn ŝtonegojn. Mia amiko kaj mi promenis sur la erikejo, kiam ni aŭdis krion.
— Ankaŭ mi aŭdis krion. Ĝuste tio eldomigis min. Mi estis maltrankvila pri kavaliro Henriko.
— Kial ĝuste pri kavaliro Henriko? — mi ne povis ne demandi.
— Ĉar mi proponis, ke li venu al ni. Kiam li ne venis, mi surpriziĝis, kaj mi nature maltrankviliĝis pri lia sekureco, kiam mi aŭdis kriojn sur la erikejo. Cetere, — liaj okuloj saltis de mia vizaĝo al tiu de Holmso, — ĉu vi aŭdis ion alian krom krio?
— Ne, — diris Holmso, — ĉu vi?
— Ne.
— Do, kion vi aludas?
— Ho, vi konas la rakontojn de la kampuloj pri la fantoma ĉashundo, kaj tiel plu. Oni diras, ke ĝi aŭdeblas nokte sur la erikejo. Mi scivolis, ĉu atesteblas tia bruo hodiaŭ nokte.
— Ni aŭdis nenion similan, — mi diris.
— Kaj kio estas via teorio pri la morto de tiu ĉi povrulo?
— Mi ne dubas, ke frenezigis lin maltrankvilo kaj senŝirmeco. Li trakuris la erikejon laŭ malprudenta maniero kaj fine transfalis ĉi tie kaj rompis sian kolon.
— Tio ŝajnas la plej racia teorio, — diris Stepeltono kaj eligis suspiron, kiu laŭ mia interpreto signis malŝarĝiĝon. — Kion vi opinias pri tio, sinjoro Ŝerloko Holmso?
Mia amiko kliniĝis salute.
— Vi rapide identigas, — li diris.
— Ni atendis vin en la regiono, de kiam alvenis doktoro Vatsono. Vi venis ĝustatempe por vidi tragedion.
— Jes, efektive, mi ne dubas, ke la klarigo de mia amiko kovros la faktojn. Mi kunprenos malagrablan memoraĵon al Londono morgaŭ.
— Ho, vi reiros morgaŭ, ĉu?
— Tion ni intencas.
— Mi esperas, ke via vizito ĵetis iom da lumo sur la okazaĵojn, kiuj perpleksis nin?
Holmso ŝultrotiris kaj diris:
— Oni ne ĉiam povas havi la esperitan sukceson. Esploranto bezonas faktojn sed ne legendojn, nek onidirojn. Tiu ĉi kazo ne estis kontentiga.
Mia amiko parolis laŭ sia plej verema kaj plej senkoncerna maniero. Stepeltono daŭre rigardis lin akre. Poste li turnis sin al mi.