Tiu sensacio ne kontentigis la atendon.
Sed ŝi jam venis… Ŝi estas ĉi tie!
Prücsök elpaŝis el la kabano! En verda bala robo. Kun la ostotenila ventumilo.
— Bravo! — stertoris Schulteis, la Ĝemeloj, kaj multaj homoj aplaŭdis. Marie la Vidva turnadis la knabinon kaj ĝustigis kelkajn faldaĵojn ŝia robo.
Kaj Prücsök kapbalancis ĉien kun sia plej bela rideto, ankaŭ al la balkona publiko, rigardanta tra la fenestroj.
Poste alvenis Matiaso per la furgono.
Prücsök eksidis apud la ŝoforo kaj leĝere diris:
— Al la oficira kazino…
Kaj la kadavrotransporta aŭto, kun la ŝoforo, portanta nigran jakon, kun virino, havanta konstantan harbuklaron kaj vesperfestenan vestaĵon, akompanate de la superstiĉa timego de la loĝantoj de la strato, ili ekveturis al la urbo.
K V I N A Ĉ A P I T R O
Prücsök ekzemplodone dancigas balanton
Ŝi paŝis en la balejon facilmove, senĝene…
Ŝi tuj vekis nekredeblan sensacion. En ŝia belega gal-verda vestaĵo, kontraste kun tio ŝi portis tute viglajn, flamruĝajn, silkajn ŝuojn, karbonigrajn, silkajn ŝtrumpojn kaj grandegan, malnovan monujon — estis konsternige. Ŝi klopodis esti tre facilmova kaj senpera en sia irmaniero, ke ĉiu ŝokite rigardis ŝin.
Prücsök ektimis.
Ŝi decidis elpreni gracie la okulvitrojn kun tenilo, uzitajn la unuan fojon depost dudek jaroj.
Lastfoje onoj Babatte portis tiujn okulvitroj kun tenilo, fiksite al la korsaĵo de sia taft-vestaĵo, okaze de vendado de balonoj. Entute pasis eble kvardek jaroj, kiam angal militmaristo prezentis ŝin al siaj gepatroj antaŭ la geedziĝa festo. Sed baldaŭ tiu knabo droninte malaperis el la vivo de onjo Babette ĉe la kabo Horn, kaj hodiaŭ jam nur ŝi, la okulvitroj kun tenilo scias ĉion ĉi, krome la koralrifo, kiu iafoje albrakumas al si dronitajn junulojn kun sincera kondolenco per ĝiaj disbranĉiĝintaj brakoj.
Sed nur la grandsinjoroj kutimas porti dikan, oran ĉenon, ŝi do elprenas ĝin.
Kaj ŝi eltiris la okulvitrojn kun tenilo el la dekoltaĵo de sia vesperfestena robo. Bedaŭrinde, ankaŭ sian ĉemizon, kiu kroĉiĝis kun iu elstara strieto de la ora kadro. Tiel okazis granda skandalo. Savu, kio estas savebla — pensis Prücsök, paŝanta facilmove al kolonia gubernatoro, genera-feldmarŝalo Villoix, kun konvulsia korpo, kun iomete balanciĝanta irmanireo, ellernita de la filmsteluloj, kaj ŝi ekparolis per tute mallaŭta nazvoĉo:
— Ĉu vi etendus vian brakon, sinjoro ĉefleŭtenanto?
Ĉiu silentis, pro tio ŝvito ekkovris ŝin, kaj dume ŝia rideto fariĝis tiel idioteska, ke la teleroj ektremis en la mano de neŭrastena lakeo pro la nura vido de tiu mieno.
Sed neniu moviĝis.
Nuraj brilantaj uniformoj kaj vesperfestenaj vestaĵoj en la konsterno de eksplodonta skandalo… Ĉampan-glasoj staris sur grandega pleto en la mano de lakeo, staranta apud ŝi. Ĉu eble, se ŝi trinkus? Sed nun Prücsök sentis konsternite, ke eskalas maŝo sur sia ŝtrumpo, kaj doninte kelkcentimetran avantaĝon, ĝin sekvas la alia, kvazaŭ oni premius la rapidecon en handikap-konkurso sur ŝia maleolo.
Estas terure! Almenaŭ iu moviĝus…
Kaj ŝi diris al la lakeo degne, kun verda rideto:
— Nun mi petas glaso da trinkaĵo, oldulo… — kaj ŝi montris gracie el la alto sur la ĉampanon, per la okulvitroj kun tenilo, aparte etendinte sian malgrandan fingron. Tiam sen ĉiu kaŭzo la kapo de la okulvitroj kun tenilo falis en iun glason, kiu renversiĝis kun granda tintado.
La buŝo de Prücsök gape malfermiĝis, kaj ĝi restis tiel. Dume ŝi timiĝinte, paraliziĝinte prenis la oran tenilon, kiel magiistan bestoneton.
Poste ŝi simple rektigis sin. Decido maturiĝis en ŝi, kiun ŝi tuj efektivigis. Svingante siajn brakojn dekstren-maldekstren, ŝi antaŭenpaŝis defie, facilmove, eklevis sian ŝultron, kaj kun la elano de sia falĉa movo, ŝi energie batis sur sian knabinecan bruston, dirante la sekvan strangan deklaron:
— Mi rezignis! — Kaj kiel mezepoka sinjoro de fortikaĵo, kiam li ĵetas sian talizonon kun la restintaj oraj moneroj fine de la perdinta ludpartio, ŝi ankoraŭ aldonis: Nun oni povas elĵeti min!
— Kiu vi estas? — demandis fine konsternita sinjoro.
— Tio estas mia privata afero. Via tasko estas la elĵeto! Povas veni tiu ruĝa fripono! — Kaj ŝi jam vidis la kapon de la ruĝa kaporalo malproksime, en la fono. — Li staras tie! Bonvolu… veni… Vi povas elĵeti min!
La ruĝhara ataŝeo, norvega grafo, malesperiĝinte protestis kontraŭ la aserto de la knabino.
— Mi neniam insultis… la fraŭlinon.
— Pardonon! — korektis Prücsök. — Li ne estas tiu fripono. Laboras kaporalo en la prokurorejo, vi devas venigi lin, nur diru al li, ke la spionino estas ĉi tie, kaj la ceteraĵo apartenas al li.
— Tia bubinaĉo!
Doktoro Mervin, kiun oni nomis malantaŭ lia dorso Caro de Afriko kaj li estis resgistara komisaro, konsternite rekonis la knabinon, kiu perforte penetris en lian oficejon antaŭ nelonge.
— Vi estas ties kaŭzo! Ĉar ne eblas rifuzi iun, kiu venis en la afero de sia patro por revizio de proceso.
Dume ŝiaj okuloj haltis sur tre bela soldato, kiu havis multajan ordenojn, anglan liphararon kaj bluajn okulojn.
La soldato, kapitano Deboulier, afable alridetis ŝin:
— Mi opinias, lia ekscelenco registara komisaro akceptos vin pli volonte morgaŭ en lia oficejo.
— Foje mi jam akceptis vin, kaj…
— Sed vi ne volis fari tion, kion mi diris! — kriis Prücsök. Ĉar okazis preterlaso de devo. Pro kulpa malzorgemo! — Ŝi turnis sin tute al la kapitano kaj montris al lia ekscelenco dorktoro Mervin kun etendita brako: — Li ne faris inspektadon de okazejo! Li kondamnis iun sen vizito, aŭ sen la rigardo de la krimloko!
— Nun jam mi ne estas esplorjuĝisto, fraŭlino, kiel dum la krimfaro. Tiam mi neglektis kelkajn formalaĵojn tial, ĉar se la kulpeco estas evidenta, ankaŭ la leĝo permesas certajn faciligojn.
— Sed nur okaze de konviktaj montraĵoj. Aŭ okaze de konfeso! Vi do esploris ne laŭregule.
— Tiu ĉi loko ne estas la plej konvena por denombri miajn oficajn misfarojn — diris doktoro Mervin, kaj kiel liaj okuloj haste rigardis la blindige ĉielark-koloran eksteraĵon de la knabino, li devis subpremi rideton. — Mi povas aldoni por mia defendo, fraŭlino, se mi ordonus novan esploradon pro ĉiu sensignifa ŝajno, neniu povus pasigi sian punon en paco.
— Bonvolu kompreni, ke la kaŭzo ne estas sensignifa, pri kio temas la diskuto! Nun ni sternu la kartojn sur la tablo: la fiŝistoj elakvigis kadavron, kiu ankoraŭ vivis. — Ĉar multaj homoj ekridetis, ŝi energie ĉirkaŭrigardis. — Bonvolu ne ridi pri tio, mi petas! Se iu naĝas ĝismorte, tio estas ĉies tragedio! Mi portis konsignita krizantemon, kies valoro estis du frankoj sur al la nesignita tombo de la kompatindulo, sur kio estis skribite: „Frédéric Louvain, vivis kvardek du jarojn.” Ĉar tiu tombo estis tiel nesignita, ke eĉ tio estis skribita sur la tabuleto per kreto: „Alberto! Ĉi tie ne estas bezonata akvumilo kaj ĝardena tondilo!.. Se iu serĉas min, mi estas en la tabakvendejo!”
Doktoro Mervin eksentis, ke la simpatio de la publiko turniĝis favore al la demagogulineto. Li do ekridetis. Grandaj diplomatoj ofte jesas nur tial, ĉar ili avidas la popularecon de la rivalo.
— Vidu, fraŭlino, mi volonte aŭskultus vin, sed la ĝentileco devigas min rilate la societon.
— Aŭskultu ŝin! — diris admirinde bela virino gaje, kaj la societo neatendite komencis ĝojadi pro ŝia individua grandanimeco. — Via ekscelenco aŭskultu ŝin — kriis multaj homoj samtempe.
— Ni do aŭskultu la fraŭlinon, Mervin… — ekparolis nun ankaŭ la gubernatoro, kaj la knabino turniĝis al li kun dankema rideto: