— Dankon, sinjoro ĉefleŭtenanto…
— Bedaŭrine — diris la gubernatoro ĝemante, — mi estas general-feldmarŝalo.
Saĝaj general-feldmarŝaloj scias bone, kiel senpripensa deziro estas, kiam junaj ĉefleŭtenantoj sopiras la plej altan militistan rangon. La sopirata nomumo estas samtempe feliĉa fino, sed rilate la ecojn de junaj ĉefleŭtenantoj, ĝi havas multajn malavantaĝojn.
— Pardonu pro la misuzo de la ragno. Kaj mi dankas, ke vi ĉiuj staras je mia flanko kontraŭ Mervin.
Tiu neatendita turniĝo de la okazaĵoj surprizis ĉiun, kiel ŝi, konscia pri sia forto, difinitive finis la komplikan titoladon de la registara komisaro, kaj certagrade ĝi fariĝis realo. La eminentaj gastoj jam iomete simpatiis kun Prücsök.
— Nu do! Ni priparolu la aferon dekomence. Pro sekundo, oni akuzis mian patron, ke li faris atencon kontraŭ vi. Mia patro estis kuracisto, li nomiĝis Decoux.
Oni ekmurmuris. Multaj el ili konis la eminentan kuraciston. Ili memoris la atencon, kiu tiutempe surprizis ĉiun. Arestinte, oni trovis la pistolon en la surturo de la kuracisto, el kiu estis donita la mortiga pafo.
— Ĉu vi estas… la filino de Decoux? — demandis kapitano Deboulier, kiu ne forprenis sian okulojn de sur la knabino.
— Jes. Kaj kiu vi estas? — Ĉi tie oni rikanas pri ĉio — ŝi pensis kolere.
— Mi estas kapitano Deboulier.
— Mi ĝojas. Vi jam certe esploradis — ŝi diris, ĉar ŝi sentis tiel, ke tiu homo rigardas sur ŝin afable, ŝi do uzos lin kiel protektanton, ĉar ŝi sufiĉe malhavas la imponan proksimecon. Vi certe pravigos min refari la aferon de mia patro. La inspektado de la okazejo estis kontraŭregula, kaj tiel la verdikto renonca! Se via sinjorina moŝto ridas pri tio — ŝi turnis sin al Lady of Printown, kiu estis la edzino de la lordo de la admiralitato, — tiam vi certe ne havas koron, ĉar nun temas pri patro! Ĉu ne, sinjoro kapitano?
— Bedaŭrinde — respondis Deboulier ridetante, — mi ne estas sperta pri la juro.
— La inspektado de la okazejo ne povas pruvi — diris Caro de Afriko afable, — ke la armilo, kiun oni trovis ĉe via patro, ne estas tiu de la atencanto. Kaj ĝi estas tiel malnovmoda, seskugla, plurpafa pistolo, ke la specialisto ne povis interŝanĝi la kuglon.
— Mia patro neis, ke li estas la kulpulo.
— Nu sed — diris la ruĝhara ataŝeo, kiu ne estas tiu fripono laŭ Prücsök — mi sciis tiel, ke Decoux ne havis infanon.
— E§! — diris la knabino. — Mi estas tiu. Ĉar mia patro, nomata Decoux, vere havis sekretan infanon, sed mi estas pseŭdoinfano de mia vera patro, kiu denove edzigis kun mia patrino, kaj li adoptis min, tiel mi fariĝis la pseŭdoinfano de mia unua sekreta patro, ĉar la vera ĉiam estas tiu, kiun oni nomas tio. Tiel ĉio estos komprenebla.
Ŝi diris tre energie kaj iomete ŝvitis pro tio. Sekve de tiu klarigo eĉ antaŭ ŝi mem fariĝis konfuzita sia deveno.
— Ĉu mi komprenu ĝin tiel, fraŭlino — helpis ŝin Mervin bonvole, — ke via patrino edziniĝis ankaŭ la duan fojon?
— Ne tio estas via tasko! — respondis Prücsök bataleme, repuŝinte Mervin-on el la sorĉa potenco de lia populareco. Ĉar krom grandaj diplomatoj nur saĝaj virinetoj komprenas tion. — Via tasko estas malkovri la senkulpecon de la patro! Kaj mi esperas, ke sinjoro gubernatoro ordonas tion!
— Mi ne ordonas al lia ekscelenco, kaj cetere mi ne estas sperta pri la malkovro de krimaferoj.
— Tiam vi povas manpremi kun Mervin — ŝi eltiris sin el la embaraso. Kvankam via general-feldmarŝala moŝto estas mondfama almenaŭ en la regado, tiel bela estas ĉio ĉi tie.
Blankharaj diplomatoj konsterniĝis kaj kapbalancante kunrigardis. Ŝi estas la intrigulino! Kaj la bunte vestita knabino, per la okulfrapa eleganteco de sia tri disharmoniaj koloroj ŝi estis tia, kiel viviĝinta flago de nekonata nacio, farbita verda, nigra, ruĝa.
Kaj ŝi preskaŭ flirtis en sia streĉiĝinta eksciteco.
— Tiel ni ne atingos celon, fraŭlino. Mi devas scii, kion vi deziras kaj kiamaniere? Mi ŝatus helpi vin, ĉar mi mem estas la supera instanco kaj ankaŭ la viktimo. Sed mi devas scii ekzakte, kio estas tio, kion vi konstatis?
— Pro ipso. Mi konstatas, kaj bonvolu skribi en la protokolon: ke ne estas viktimo! Ĉe mi la viktimo signifas tion, kiam oni sekcas lin, kaj ne tion, kiam li vizitas balon.
— Ne akuzu min — diris doktoro Mervin kaj instinke ekridetis, — sed defendu vian patron!
— Bone — ŝi mansvingis kvazaŭ en sia eksterodinare cedema humoro. — Mi ne estas instruitulino. Mi parolas nur la lingvon de simplaj homoj.
— Sed via lango ne konas bridon… — rimarkis la milita ataŝeo kun flamruĝa hararo en la fono. Je lia malbonŝanco.
— Se mi bone memoras, nun mi estas demandita… — Prücsök admonis lin agreseme. — Mi ne havas tian stilon en la parolado, kiel vi — ŝi daŭrigis milde, turniĝante al ĉiu. — Sed, se vi havas koron, eble vi komprenos min eĉ tiel, se mi parolas.
Tiam ŝi ricevis la unuan publikan aplaŭdon. Post la malfacila rezulto, kvazaŭ ekripozinte, ŝi laŭte blovis, kun antaŭenkurbigita malsupra lipo sub sia nazo por forigi siajn harojn, pendantajn surfrunten, kaj per rapida piedmovo ŝi svinge retroigis sian vestaĵrandon, tiuokaze ŝi forte piedbatis la maleolon de la urba komandanto, ke li laŭte ekkriis.
— Do nun — ŝi daŭrigis. — La fiŝistoj elakvigis tiun sensignan mortanton, kiu diris: Decoux estas senkulpa, savu lin. Tiam mortis la viktimo, sed poste li ankoraŭ aldonis, ke oni devas traserĉi Adrien-on. El kio mi logike konkludas, ke unue li volis nei, poste konsiderinte tion, li tamen ne kunportis ĝin en la tombon, sed li eldiris, ke Adrien. Tiam li difinitive mortis, kaj la sekreto kaŝiĝas en tio: kiu estas Adrien?!
— Mi povas diri al vi la starpunkton de la esplorado: Eblas, ke la kompatinda maristo kredis la senkulpecon de Decoux, sed ĝi ne signifas tion, ke ankaŭ la instanco kredu ĝin.
— Ankaŭ vi kredus tion, se vi konus mian patron — ŝi kriis, dume ŝia liprando ektremetis, kaj ŝiaj okuloj brilis humide, — li estas la plej bona homo en la mondo! Sed vi ne konas lin, vi nur akuzas!
— Vi eraras. — Kaj nun sekvis la bone direktita tuŝumo. — Decoux estis mia plej bona amiko dum longaj jaroj… Kaj post kiam la ridado transiris al morta silento, ŝi kaptis la bridon de la publika opinio de la balejo per unu ektiro. — Cetere ne mi kondamnis lin, mi estis nur esplorjuĝisto
— Se vi konis mian patron, tiam vi devas scii, ke li estas senkulpa! Aŭ ĉu li havis kaŭzon por mortigi vin?
— Jes, li havis.
Iu plago post la alia…
Nun evidentiĝis, ke doktoro Mervin pro strategio lasis la knabinon penetri tiel profunden malantaŭ la frontlinio de sia oficia aŭtoritato, ĉar li sciis, ke poste li fermos la vojon de la retiriĝo.
— Estu publike konata la fono de la afero. Mi pensas, ke tio estas la plej bona. Mi estis senbrida junulo dum niaj universitataj jaroj. Ankaŭ Decoux kaj mi amis knabinon. Ŝi amis min, kaj ne Decoux-on.
— Mi estimas vian guston!
Ankaŭ Mervin ridis kun la aliaj. Diablo scias, kion pensi pri ŝi; estas neeble koleri pri tiu freneza ĉevalineto.
— Ĉiutage okazas en la vivo, ke ne la meritata estas amata. Vi bone scias, fraŭlino. Sed gustibus non est disputandum.
— Jam ankaŭ mi mem atentis tion — respondis Prücsök malcerte.
— Decoux flankenstaris el mia vojo kun galanta gesto, sed li skribis leteron en la tago de la geedziĝa festo, kion ni ne miksis en la aferon konsidere de la menciita virino, ĉar ni havis pli senperajn pruvobjektojn. Decoux skribis tion, ke li atentigas min: li mortigos min, se mia malbona naturo iam ekregos min, kaj mi malfeliĉigos mian edzinon. Ĉar mia eksedzino estis grave malsana dum la atenco, mi havas ĉiun kaŭzon pensi, ke Decoux plenumis sian minacon.