— Mi ne kredas tion! Mia patro ne venĝas.
Doktoro Mervin eklevis sian ŝultron.
— Kiel vi nomiĝas, fraŭlino? — demandis la gubernatoro.
— Prücsök.
— Ĉu tio estas via vera nomo?
— Mi ne diris tion. Mi estas florvendistino en la haveno, kaj tio farus mian familion al objekto de parolo de publiko… — Ŝi turnis sin al Mervin. Baldaŭ evidentiĝos, kio ofte okazas en operetoj, ke mia adopita patro estas sveda arkiduko, kaj tiam vi implikiĝos en malagrablaĵon ĉe la finalo.
— Mia rolo estas tia, fraŭlino, ke la finalo ĉiumomente povas okazi. Sendepende de tio, kredu min, mi estus feliĉa, se la senkulpeco de Decoux evidentiĝus. Sed la revizio de la proceso tute ne eblas, fraŭlino — diris Mervin kategorie. — La leĝo kondamnas aŭ rehabilitas nur laŭ pruvaĵoj.
— Se vi volas, tiam oni reiniciatas la proceson!
— La leĝo ligas mian volon.
— Tio ne estas vera!.. — ŝi kriis, kaj larmeroj flugis ĉirkaŭ ŝia nee skuiĝanta kapo kaj brilo de ŝiaj leviĝantaj, papuosimilaj haroj akompanis ŝiajn vortojn. — Tio ne estas vera! Vi kontraŭregule deportis suspektatojn centope sen verdikto, vi kontraŭregule deklaris, ke la policisto povas mortpafi iun, kiu etendas sian manon al sia poŝo, en la urboparto inter la domo kaj la seka doko! Ĉio ĉi ne estas laŭleĝa! Kial do vi ne volas nun fari por mia patro kontraŭregulan aferon, kiam via nomo estas ĉi tie Caro de Afriko!..
Nun la unuan fojon iu eldiris tiun nomon de Mervin antaŭ tiom da homojn rekten en lian vizaĝo. Kaj jam ĉiu komiko de Prücsök degelis. Prücsök nun nerve varbis la animstaton de la aristokrataj gastoj por sia starpunkto en la eksciteco de popoloratoro de la fanatikaj civitaninoj de la gilotin-danco.
— Se iu agas kontraŭregule por miloj de civitanoj, oni nomas ĝin publika intereso, se li faras tion por unu, oni nomas ĝin misuzo de ofica potenco.
Prücsök ĉirkaŭrigardis malesperiĝinte, kun etenditaj brakoj:
— Ĉu neniu estas ĉi tie, kiu povus ordoni al li?! Ĉu neniu estas, kiu kredas, ke mia patro estas senkulpa?!
— Vi ne scias, kio estas la jura ordo, fraŭlino — respondis la registara komisaro per sia trenata, basa voĉo. — Kiam kelkaj fiŝistoj kredas legendon, pro tio ne reviviĝas oficiale la entombigita afero de Decoux.
La knabino, tutkorpe trementa, paŝis antaŭ Mervin-on kaj kriis per senspiriĝanta voĉo:
— Via ekscelenco! Ĝi ne estas la unua kazo… kiam kelkaj fiŝistoj kredis legendon… kaj tia reviviĝo estiĝis el tio, ke eĉ hodiaŭ la tuta mondo sonorigas pro ĝi! Ĉu vi scias?!
Fariĝis tre granda silento…
La plor-ŝriko de la lasta vorto, kvazaŭ tremus tie forsoninte, longe super la eminentuloj de la brila salono.
Nur blankhara sinjoro ekmoviĝis.
Li viŝis siajn okulvitrojn, subite vaporkovritajn per silka naztuko.
Prücsök venkis sian sobramensan, mekanikan scion aplikantan kontraŭulon per unusola, glata, neĝeblanka gruzelpeco, kian la mondo ne vidis depost la ŝtonĵetilo de Davido.
Mervin prenis la knabinon je ŝiaj ŝultroj, malstreĉiĝintan pro la plorĝemo.
— Vi tre amas vian patron — li diris mallaŭte. — Ni elcerbumos ion… Venu iom pli poste… en la konsilĉambron… Nun mi devas aranĝi ion…
Ili silentis eĉ tiam, kiam Mervin trairinte la salonon, liaj paŝbruetoj estis aŭdeblaj. Poste kapitano Deboulier alpaŝis la knabinon ridetante kaj etendis sian brakon al ŝi.
— La oficiroj de la kolonio volonte gastigas vin en la balo de la kazino.
…Kaj nun okazis la unuan fojon, eble depost ŝia naskiĝo, ke oni diris ion al Prücsök, kaj ŝi ne povis respondi.
Absolute nenion.
S E S A Ĉ A P I T R O
Komenciĝas la granda mokincito
Grandega mokincito fariĝis el la afero!
Tiaĵo ankoraŭ ne okazis! Prücsök preskaŭ faris mondmiliton!
Tiu knabino eĉ si mem ne sciis, kion ŝi volas, sed ŝi ne cedis el tio, kaj nenio estas tiel fatala forto, forbalaanta potenco, ol la virino, kiam ŝi ne pravas pri io. Diru al ŝi, ke ŝi ne lernu kanti, ĉar ŝi ne havas kantvoĉon, petu, ke ŝi ne procesu, ĉar ŝi malgajnos tion, petegu, ke ŝi portu alian ĉapelon, ĉar tio ne konvenas al ŝi; ĝi estas ĝuste tiom, ol se vi petus la ciklonon, ke ĝi eksidu por minuto. Almenaŭ tiu uragano ne diras super sia ŝultro, kun malestima rideto: Oni ne devas instrui min. Nur konfidu tion al mi…
Ĉar, kion faris tiu knabino en la intereso de sia afero al Francio, tio estas maljusteco, superanta ĉiun mortkondamnon pro juĝista eraro. Ŝi kredis, ke ŝi pravas. Nur tial. Kaj dektri foje elprovitaj generaloj, du militirojn travivintaj diplomatoj paliĝas eĉ hodiaŭ, se tamas pri tio. Kio kaŭzis tiun problemon? La simpatio de doktoro Mervin.
Nur tio. La simpatio.
Ni atentu tion. Estas inde.
La registrara komisaro d-ro Mervin havis gravan traktadon kun kapitano Deboulier kaj kun la gubernatoro en la konferencejo. Sed ili ankoraŭ estis sub la efiko de la ĵus okazinta evento.
Ankaŭ Mervin, kiu unuavice povis danki al sia malmolkora, sentimentalecon ne konanta naturo, ke li fariĝis Caro de Afriko el esplorjuĝisto.
— Kiel vi volas helpi la knabinon? — demandis la gubernatoro Mervin-on.
— Baldaŭ, dum la Kristnaska ĝenerala amnestio, mi provos aranĝi ankaŭ por Decoux, ke oni indulgu lin.
— Ĉu la knabino havas advokaton? — demandis la kapitano.
— Mi ne scias. Nun mi notos, kion ŝi devas fari, kaj kiel ŝi devas koncepti la petskribon. La ceteraj estos mia afero.
— Ni transiru al la afero de la mara konferenco — diris la kapitano. — Mi devas rapidi.
Sed anticipe malfermiĝis la pordo, kaj Prücsök enrigardis sen frapeto, kiu malhavis la societon de Deboulier.
— Ĉu mi ĝenas vin? — Kaj kiam Mervin diris sincere, ke ŝi bedaŭrinde, momente ĝenas ilin, ŝi envenis kun afabla rideto: — Estus plej bone, se mi ne restus longe.
— Nu — diris Mervin, — kiam ni finos la interkonsiliĝon, tiam mi notos por vi precize, kion vi devas fari por via patro.
— Ĉu vere? Ĉu vi ne bonvolas trompi min?
— Eblas, ke vi ne komprenos kaj ne travidos precize tion, kion mi notos, tamen obeu min. Tiam mi liberigos Decoux-on.
— Mi dankas.
Ŝi rigardis sur la kapitanon, kiu nun havis flavan, ledan aktujon ĉe si, sur kiu estis griot-ruĝa, ŝtata sigelo. Deboulier ĵetis nervozan rigardon sur sian brakhorloĝon.
— Mi jam ne reiros en la balon, infano mia. Estus tre agrable daŭrigi ĝin, sed lal devo estas la unua ĉe soldato — diris Deboulier.
— Al kia soldata devo apartenas la aktujo? Ĝi ne estas armilo, ke oni batalu per tio.
— La leda aktujo, infano mia, estas la plej mortiga armilo en la mondo. Tiu armilspeco jam neniigis multajn diviziojn, ol maro da kanonoj kaj bajonetoj kune.
Prücsök timeme ektuŝis la aktujon.
— Mi ne sciis tion. Foje iu batis Bull-on la Kavan Kornon je la kapo per aktujo, ke li grave malsaniĝis, sed oni faris tion per retikulo, kiu enhavis faskon da ŝlosiloj. Ĉu ankaŭ tiu ĉi aktujo enhavas ĝin?
— En ĝi estas letero.
— Lasu nin sola, fraŭlino — diris la gubernatoro. — Sinjoro kapitano devas rapidi. Indiĝena regnestro atendas lin.
— Ĉu vi estas konsulo? — demandis Rrücsök la kapitanon.
— Mi estas nur kuriero.
— Kien vi devas kuri kun la letero?
Ili ridis.
— Nun jam la kuriero nur nome trafikas kurante — diris la registara komisaro, — vi do povas malfrui al la ekspreso, ekveturonta al Tanger.
Prücsök malgaje kapjesis.
— Mi komprenas la aludon. Nun mi atendos ekstere, por ke vi skribu miajn taskojn en la afero de mia patro. — Kaj ŝi klinis sin al la gubernatoro. — Mi tre ĝojis, via ekscelenco. — Kaj serĉinte senperan esprimon, ŝi tunis sin al Deboulier dignoplene: — Ĉu ne, sinjoro kuriero?