— Ne bojaĉu tiom, ĉar mi batos vin je la buŝo! — kriis Hümér la Elĵetanta. — Patro Korn demandas, ĉu tiu freneza rano jam revenis hejmen, ĉar ni volas fermi la drinkejon, kaj ĉiu gasto ankoraŭ sidas tie!
La klappordo malfermiĝis, kaj sitelo da akvo kun skvamoj verŝiĝis sur la spiliston. La klappordo fermiĝis. Hümér la Elĵetanta tuj rekuregis en la drinkejon kaj raportis:
— Onjo Babette diris, ke la knabino ankoraŭ ne revenis hejmen, sed ili atendas ŝin en ĉiu momento. Kie estas viŝtuko?
Patro Korn kapbalancante elprenis el sia poŝo la horloĝon de la prezidento de la nederlanda kant-asocio.
— Balon ne povas daŭri eterne. Kiam komenciĝas la interbatado en tia loko?
Bull la Kava Korno, kiu jam estingis la lampojn ĉe la seka doko post la unua, horo, revenis kun Marie la Vidva. Ĉar la juna vendistino petis la grandegan Bull-on la Kavan Kornan, ke foje li montru al ŝi tiun ĉi ĉirkaŭaĵon ankaŭ en mallumo.
— Rita Kamelio! Glason da grogon al sinjoro Kava Korno.
Mandareno la Tantiema, kiu ludis renoncon kun Bob la Malforte-batu, pugne frapis sur la tablon.
— Mi diras tion, iu telefonu por ekscii, ĉu la knabino ankoraŭ estas tie!
— Tre bone — diris Patro Korn kun gala ŝerco. — Hümér la Elĵetanta! Telefonu al la kazino de la stratangulo, kaj diru, ke la gastoj de la Muzika Rato demandas la komandanton de la urbo, ĉu Prücsök jam venos?
— Vi estas senkora hundo! — kriis Atestulino.
Ĝenerale ili estis nervozaj. Hokbatanto, la Kandidato prenis sian pipon per siaj kremkoloraj kojnodentoj tiel forte, ke ties fino rompiĝis. Ili ne havis emon al la kartludo. Ludi renoncon estas sufiĉe malfacile. La regulo estas tio, ke la partio daŭras ĝis dek poentoj, kion oni notas. La esenco de la ludo, ke oni povas trompi, sed se ies trompo estas malkaŝita, li devas pago kvindek centimojn al la kaso, kaj post dek malkaŝitaj trompoj li eksiĝas el la ludo. Oni krias renocno okaze de la malkovro de la trompo, kaj ĝi estas sufiĉe ekzaltita ludo, ĉar antaŭ du semajnoj Bruno Jessik eksiĝis el la ludo tiel, ke li falis dum partio de sur la unuaetaĝa ĉambro, kaj oni liveris lin en hospitalon kun frakasita kranio.
Mandareno la Tantiema estis rekonita ĉampiono de la ludo. Li cetere estis nemalhavebla persono en la havenkvartalo. Li portis pretajn planojn pri loĝejoj, kiuj estas negardataj, kien kondukas facile malkonstrueblaj kelomuroj, kaj kiam liaj kunuloj revenis el la laboro, li ricevis tantiemon. Li mem estis unuokula kaj lama, neeblas labori kun tia personpriskribo.
— Kio estas al Prücsök? — demandis Bull la Kava Korno.
— Mi ĵus telefonigis al la komandanto de la urlbo — ripetis la idiotan ŝercon Patro Korn. — Kial vi demandas min? Rita Kamelio! — li kriis al la kuirejo. — Donu al mi glason da rumo; oni nervozigas min!
— Mi eldiras: de kiam tiu leter-skribaĉulo estas kontraŭ Pröcsök, spite al ĉio, mi persistas apud ŝi! — kriis Marie la Vidva, en kies okuloj hodiaŭ eklumigis strangajn brilojn la manipulanto de la lampoj. — Ĉu vi, Patro Korn, timiĝis de Bill la Masakra, la Kaŝiĝanta? Viaj okuloj povus forbruli pro honto!
Nun la ostrovendisto kriis de malantaŭe, el la fino de la drinkejo, ĉar li ne enlitiĝis frue, malgraŭ lia kutimo.
Eble Bill la Masakra formetis la knabinon el sia vojo, kaj ni sidas ĉi tie!
— Tio estas sankta vero! Mi diras nur tion, ke multe da aferoj ŝarĝas la animon de la viroj… — oratoris Marie la Vidva.
— Nek la virinoj estas pli bonaj — murmuris Hokbaton Al Li, la Kandidato per sia trenata, basa voĉo. Hokbaton Al Li ja estis eksiĝinta maristo dum jardekoj, kaj lia vizaĝo similis al tiu de porko, sed de kiam li vivis sur la kargoŝipo, kaj Ludoviko la Saĝa, kiu onidire estis advokato iam, li loĝis ĉe li, luante la ilarkeston kiel liton: li ricevis la nomon Kandidato. La Dormema Elefanto diris la unuan fojon pri li, ke mia kandidato kunportos la petskribon, ĉar la saĝa kapo kompreneble okupiĝis ankaŭ pri sekreta skribado de dokumentoj, li tamen vivis en ununura pluvmantelo, kies kaŭzo estis tio, ke li bedaŭrinde estis sperta ankaŭ pri la juro.
— Kiu demandis vin?! — kriis la vendistino.
— Kiu alparolis vin? — grumblis la Kandidato.
Marie la Vidva turniĝis al sia lampa kavalerio post la insulto.
— Ĉu vi lasas tion?
— Jes! — respondis sincere la financa ministro de Prometeo, kiu manipulis surtere la lumon, ŝtelitan el la universo. — Li batos min.
— Hontu!
— Vane vi ekscitas min — diris la lampisto.
Hokbaton Al Li estis larĝŝultra, dika kaj malaltfrunta homo. Nun li malrapide leviĝis.
— Kial vi ekscitiĝas pro tiu bubino? — li demandis per trenata voĉo. — Ĝi ne estas infanvartejo sed haveno.
— Vi povas esti infanvartisto ĉe la knabino — replikis Marie la Vidva, — se taŭga loko estas por vi la frenezulejo.
— Mi volas pagi! — kriis la lampisto, en kiu aŭrore estingiĝis ĉiu entuziasmo al Marie la Vidva.
— Ĝi estas friponaĵo — kriis Marie la Vidva, en kiu brulis eterna fajro de la arda entuziasmo, neestingeble.
— Post la okazintaĵoj ni staros je la flanko de Prücsök spite al ĉio! — kriis Bob la Malforte-batu. — Ankaŭ Turkino la Delikata decidis tiel vespere.
— Pereu Bill la Masakra!
— Eblas, ke la kadavrotransporta aŭto ricevis gumdifekton post la balo — pensadis la ostrovendisto.
— Ne! Tio ne eblas. Sur la radoj estas kompaktajn kaŭĉukajn mantelojn — interrompis Francisko la Ploraĉanta, kiu estis ŝtelisto de pneŭmatikoj. — Ĝi estas sespersona kadavrotransporta aŭto per kiu la knabino venos.
Ĝenerala nervoziĝo sidis en la ŝvebanta fumo de la ejo, peza pro la haladzo de akvozaj vinoj kaj tramalsekiĝintaj manteloj.
— Ni ĉesigu tion — diris Mandareno la Tantiema al sia kartlud-partnero. Li estis tiel nervoza, ke li ne povis koncentri, kaj li konstante ludis honeste.
Tiam alvenis Hümér la Elĵetanta spiregante, kaŭzante ĝeneralan konsterniĝon, li ekparolis jene:
— Mi telefonis al la kazino, sed la komandanto de la urbo jam ne estis tie, mi parolis kun la oficira ĉefprokuroro.
— Ĉu vi telefonis?…
— Li diris tion, ĉu ne?!
Tiam jam ĉiu staris konsternite.
— Mi demandis de la oficira ĉefprokuroro, kio estu, ĉar sinjoro Korn mesaĝis al la komandanto de la urbo, ke li volas fermi la drinkejon, kaj ni atandas la knabinon… La komandanto de la urbo foriris, ĉar matene okazos paradmarŝo. La oficira proluroro salutas sinjoron Korn, kaj li mesaĝas, ke Prücsök estas survoje hejmen, en la societo de la urbestro.
Ili kunrigardis kun malfermita buŝo. Tiu idioto telefonis! Al la komandanto de la urbo! Kaj li konas Prücsök-on!
Tiu nazmukulino tenis sin brave!
Hokbaton Al Li ekstaris kaj ekiris. tirinte sian pantalonon sur sian ventregon per unu movo:
— Gravas, ke ŝi estas sana! Se nur tiu strabulo diras la veron.
— Mi mensogos ĝuste al tiuloj kiel vi! — respondis malestime Hümér la Elĵetanta. — Oni diris, ke Prücsök ĵus ekiris, kaj ankaŭ la urbestro estas kun ŝi.
— Ĉu la urbestro estas en la aŭto?! — kriis Patro Korn timiĝinte kaj kriis en la kuirejon: — Rita Kamelio! Ni hisu la nigran standardon! La urbestro mortis.
O K A Ĉ A P I T R O
Kaj la lavango ekruliĝas: piedpinte
— Mi tre ĝojis, ke sinjoro urbestro akompanis min — diris Prücsök, nun jam havante la paroltonon de la nobeluloj, kiam ŝi gracie elaŭtomobiliĝis kaj staris unupiede, kiel cikonio, ĉar ŝi perdis sian ŝuon ie. Ĝuste la pli belan. Sur ĝi estis ankaŭ orkolora papilio. Ne estas mirinde, ke dum ascendo ĝi fluge falis de sur ŝia piedo.