Cigaro, la severa apaĉo proksimiĝis kun silenta pluvego, el liaj manikoj, pantalontuboj verŝiĝis la akvo, kaj li estis tia, kiel ia viviĝinta tegmentdefluilo. La lastaj okazaĵoj suferigis lin tiom, ke li fariĝis rompita homo. Li diris nur tion silente:
— Kial vi staras ĉi tie sur unu piedo?
Onjo Babette kaj Ludoviko la Saĝa kubutumis en la malsuprenigita klapfenestro kun malfermita bruŝo, kiel nobelaj gastoj de proscenia loĝio. El la fino de la strato alvenis en silenta marŝo la gastoj de la Muzikanta Rato, gvidate de Patro Korn, kiu pro sia burĝa naturo tenis super sia kapo la pluvombrelon de teozofino Esmeralda Glazumov Tropp, kio estis lia iu plej bona aĉeto, ĉar li pagis por ĝi nur 20 frankojn, kiam Aŭrelo la Ĉifona eksciis jam dum la unuagrada proceso, ke la pluvombrelo valoras unu kaj duonjaran punon.
Marie la Vidva repidegis tra flako, disŝprucante veran akvofalon, kaj Bull la Kava Korno sekvis ŝi kun sia dumetra stango.
La fermita durada ĉaro de la ostrovendisto grincadis.
— Kie vi estis, nazmukulino? — kriis la fiŝvendistino.
Schzlteis, la Ĝemeloj kriegadis kontente el iu de la proksimaj domoj:
— Tiu Prücsök estas bona tipo! Mi ĵuras, ke li estis la urbestro! Babette, se vi havas prudenton, vi nun elmarĉandos el la loktarifo!
Trenata, basa voĉo rimarkis el la profundo de kelo, indigne, sed milde:
— Silentu…
Cigaro levis la knabinon tre singarde kaj ekiris kun ŝi tra la flakoj al la kabano. Onjo Babette rigardis la lavpelvon kun milda tento, sed ĉi-foje ŝi regis sian damaĝan pasion.
La marŝo, rekrutiĝinta el la gastoj de la Muzikanta Rato haltis duoncirkle antaŭ la domaĉo, kaj post nelonge Prücsök aperis sur la balustrado de la proscenia loĝio: sur ŝia dekstra piedo ŝi portis iun el ŝiaj enormaj ŝuoj, anstataŭ la silka ŝuo, kiu fluge falis kun la orkolora papilio. Ŝi estis tia, kiel marioneto, kiun oni sidigas sur unucentimetran scenejon. Ŝiaj papuo-buklaj, ŝtal-nigraj haroj nun jam ridetis pri tio, ke iam oni devigis ilin sub la jugon de daŭra ondo.
Ie malantaŭe aperis Hümér la Elĵetanta kaj la usona studento, kun siaj desegnaĵoj, sed aperis ankaŭ Turkino la Delikata, kaj estis bone videblaj ŝiaj pitoreska, vasta pantalono de sia kafeja uniformo kun ties oraj brodaĵoj sub ŝia malseka, celofan-mantelo. Kvindek membra grupo da viroj sekvis ŝin.
— Knaboj! — komencis Prücsök kun tia elano, kiu igis iam Napoleonon al tio, ke li nomu siajn demoraliĝintajn homojn soldatoj dum lia decida oratorado, kiam ili komencis militiron kontraŭ Italio. — Unuavice mi petas vin teni sekrete, kion mi diros. Ni estas inter ni, nuraj bonaj amikoj, kaj vi gardas multajn sekretojn pro via ekzistado.
Ŝi diris tion enkonduke al siaj ĉirkaŭ cent rekulpiĝintaj amikoj kaj al la loĝantoj de la strato Portugal.
— Vi povas paroli trankvile — diris Schulteis la Ĝemeloj ie de la alto, — kion vi diros inter cent kvar okuloj, ni enterigos tion, kvazaŭ morta piko estus trafinta ĝin per tranĉilo.
— Mi atendis tion de vi. Dum la hodiaŭa balo Mervin, kiu estas mia samklubano en la oficira kazino, amike konsultis kun mi pri la afero de mia patro. Li diris tion, ke mi trankvile partoprenu la balon, li notos precize sur paperon, kion mi devas fari rilate la diskretan krimaferon de mia familio.
Oni ekmurmuris. Nur menciinte la nomon de Mervin, la eksterubanoj koleriĝis. Prücsök disetendis siaj brakojn, kvazaŭ ŝi dirigentus sian orkestron, kaj fariĝis silento.
— Nun lasu min ankoraŭ paroli! Temas pri tio, ke mi longe balis sidanta en la antaŭĉambro de Mervin sur la etaĝa koridoro de la kazino, kiam aperis servisto kun malgaja vizaĝo, tiel nomata lakeo. Mi alparolis lin, ke li demandu mian kolegon Mervin-on, kio estos, ĉar mi lasos lin ĉi tie. Tiam li demandis min, ĉu mi atendas instrukcion de Mervin? Mi diris al li: kion li pensas, ĉu mi estas ĉi tie kiel ornamo de la antaŭĉambro? Tiam li diris, ke la letero estas ĉe li kun la instrukcio, kaj li transdonis ĝin. Tiuj lakeoj estas tre alkutimiĝintaj al la trinkmono, mi do pensis, ke mi petas de li dek frankojn. Li ne povas rifuzi tion rilate la gaston. Sed alia kutimo estas en balo, kaj preterrapidanta ataŝeo aŭdis tion, kiu donis du mil frankojn al mi.
Oni ekmurmuris kontente.
— Mi rimarkas, ke ĝi ne signifas tion, ke Hümér la Elĵetanta matene tamen inspektu la okazejon sub la glaciŝranko, ĉar onjo Babette venos por la franko, kiam ŝi faros sian antaŭtagmezan promenon kun la lavpelvo kaj ŝutrotirilo.
— Tiu mono ruliĝis aliloken… mi jam serĉis ĝin — kriis la spilisto.
Kreteblanka lunlumo ĵetiĝis sur la stratetaĉon, kiu vaporis, ŝmacis, plaŭdegis post la abunda pluvo. Longaj, kurb-tegmentaj domoj kun nigraj fenestroj staris malregule, fuŝkonstruitaj unu sur la alian, kelkaj el ili estis kvinetaĝaj, sed tiel, ke la lignoŝtuparo kunligas kvin unuĉambran loĝejon.
La popolo de la strato aŭskultis la sekreton de Prücsök kun antŭsento de proksimiĝantaj, grandaj eventoj.
— En la balo Mervin prezentis al mi anglan lipharan, belegan soldaton, kapitanon Deboulier, kiu hodiaŭ nokte kunportos ian kurieran leteron en urbon Tanger, al grava negro. Mervin diris dum la prezentiĝo, ke li havas planon, kvazaŭ ĝi estus veninta en lian kapon tie. Kaj li notos tion al mi, ĉar mia patro liberiĝos tiel.
— Tempo — kriis Schulteis, la Ĝemeloj. — Rezulto!
— Lasu ŝin! Ŝi bone parolas… rimarkis Mandareno la Tantiema, ĉar generale plaĉis al li, ke la knabino sukcesek reprezentis la eksterurbanojn en tia eleganta loko.
— Tempo, Prücsök! Rapidu per la rakonto! Tempo! — ĝojkriis tamen Schulteis, la Ĝemeloj.
— Poste mi supreniris en la antaŭĉambron, kaj mi sidante sur seĝo balis tie, ĝis la severa servisto venis kaj transdonis leteron al mi. Do tiu letero estas la kerno de ĉio. Kaj tiam mi adiaŭis la lakeon, kiu havis malgajan vizaĝon tiel, ke li tamen donis al mi dek frankojn, kaj mi petis lin sendi la kadavrotransportiston, ĉar mi volas foriri. Sed la urbestro, mia kolego el la balo kunveturigis min, kaj li diris, ke li akceptas nenion por ĝi. Fine ankaŭ li donis al mi mil frankojn. Kaj nun jam mi havas tri mil kaj dekunu frankojn, inkluzive tiun frankon, kiun la strabulo sendos, kiam onjo Babette iros promeni kun sia lavpervo kaj aplombo.
— Kial vi klaĉadas! Jen estas la franko! — kriis Hümér la Elĵetanta kaj ĵetis la moneron, sed ĝi falis en la cindron apud la kabano pro lia strabo, kion Prücsök bone vidis.
— Puf… ĝi falis en la kanalon — kriis la knabino. — Tamen estus pli bone serĉi ĝin matene, kaj sendi al mi, kiam onjo Babette iros promeni kun la kuireja tablo.
— Vi tekstas multe! — kriis Schulteis, la Ĝemeloj desupre nervoze. — Kio estas en la letero!
— Kion vi pensas, ĝis kiam ni staros ĉi tie? — demandis Bob la Malforte-batu, kiel tenor-solisto de demonstracio.
— De kie mi devus scii tion? — respondis Prücsök. — Sed vi ankoraŭ ne povas esti laca, ĉar vi side pasigis du jarojn en la prizono. — Kiam mallaŭtiĝis la ridaĉo, la knabino eltiris el la dekoltaĵ de sia bluzo la leteron, la okulvitrojn kun tenilo kaj sian ĉapelon, kion ŝi jam pensis perdita. Ŝi ĝoje skupurigis ĝin, kaj ŝi embarasiĝis, kiam du vualkukoj falis el tio en la flakon. — Nun mi laŭtlegos la leteron, kiu estas eksterordinare grava. Mi rimakas, ke iu malbone edukita gasto povis meti la vualkukon en mian vestaĵon pro distriteco. Do la teksto:
„Fraŭlino!
Via senprokrasta farendaĵo estas la sekva: Turnu la kapon de la kuriero, kaj vi mem kunportu la leteron al la adresito.
Doktoro Mervin.”
Miranta, ekscitita murmuro aŭdiĝis en la diskreta kunsido de la strato.
— Kia afero ĝi estas? — kriis Schulteis en sian man-megafonon. — Kiel konsideras vin tiu hieno?