Выбрать главу

Estis granda murmuro, flustrado.

Prücsök svingadis, kaj ankaŭ ŝi estis nervoza:

— Mi petas ĝeneralan fermon de la buŝoj! Tiu Mervin ne estas stulta homo, kaj li bone scias, kiel li povas helpi min. Vi ne komprenas la aferojn de la sinjoroj, ĉar vi ne kutimas partopreni balon. La registara komisaro proponas kontraŭkonton, kiel Marie la Vidva al Rita Kamelio. Se mi malaperigos Deboulier-on kun la letero, tiam Mervin liberigos mian patron!..

— Sed kial li elektis ĝuste vin? Ĉu li ne havas sufiĉe da homoj?

— Ĉu eble vi vidis, ke mi plaĉas al la kapitano… — ŝi diris kaj fariĝis fajroruĝa. — Ĉu ankaŭ la Ŝtipkrurulo atentis ĉiam tion, ĉu la murdisto plaĉas al la viktimo? Tiel fariĝis spionino tiu japana Kiri Mata!

— Hara Mati! — kriis Gnomo la Enorma korektante.

— Tio estas japana murdo — diri Patro Korn. — Se generalo malvenkas, tiam li faras al si Mata Hari.

— Ankaŭ mi aŭdis pri tio — kapjesis Bull la Kava Korno. — Sed la sinmortigo estas aktuala nur tiam, kiam pasis dudek kvar horoj, kaj li ne povas pagi.

— Gesinjoroj! — komencis la Dormema Elefanto. — La vorto harakiri, signifas tion…

— Parolu pri la letero!

— Do… Laŭ mi, tiu doktoro Mervin, pri kiu ni scias, kiel kruela li estas, se temas pri liaj celoj, li petas rekompencon por helpi fraŭlinon Prücsök.

— Ĝi estas ĉantaĝo!

— Ne tute — avertis la Dormema Elefanto Marie-n la Vidvan de facilanimaj supozoj. — Ĝi estas maljusta ofica devigo, tiel nomata Nötigung, sed ne vis absoluta, kaj ne vis compulsiva. Ludoviko la XIV-a foje…

— Alifoje! — kriis Turkino la Delikata. — Diru la esencon!

La mallaŭta, malgaja, raŭka voĉo de Ludoviko la Saĝa sonis super la strato kiel zumado de pli granda muŝo.

— Tiu afero certe apartenus al la Intelligence Service, sed ŝajnas, ke Mervin ne kuraĝis konfidi tion al ili. Ĉu vi jam aŭdis pri la Intelligence Service?

— Kial vi mencias ĝin tiom? — kriegis Cigaro, kiu pasigis kelkajn monatojn iam en la malliberejo pro ora servico. — Nek ni estas idiotoj!

— Bonvolu ne ĝeneraligi — protestis Prücsök. — Parolu Ludoviko!

— Bedaŭrinde, tiu senindulga homo komisiis sian favoratan protektaton per neebla tasko. Knabino, kiu havas neniun en la mondo, se konsidere ankaŭ nian amikecon…

La eminenta juristo simple flankenŝovis la knabinon:

— Do, nun sekvos mi! Ĉi tie nun ni fondos — ŝi kriis akresone — la servicon de la eksterurbo en la plej granda sekreto. Ni faros tiun mokinciton! Kiu ne volas partopreni ĝin, tiu povas foriri, kaj la pli singardaj loĝantoj povas enlitiĝi.

— Diru, kion ni faru!.. Ni helpos al vi!

— Dankon, miaj estimataj amikoj! Unue ni devas nuligi la aferon de la kapitano. Li devas malaperi. Kaj mi esperas, se vi prenos lin en viajn manojn, eĉ tiam li malaperos. Kiomope ni estas! — tiam ili jam estis ĉirkaŭ cent kvindekope. — Kiel ni kunvenis, ni forŝteliru nerimarkite.

Cent kvindek homoj jesis, pretaj forŝteliri nerimarkite.

— Ni aŭskultu ŝin!

— Fermu vian buŝon, Ĝemeloj!

— La plano estas terure simpla!.. Jen: Unuavice — klarigis Prücsök — Cigaro surgrimpos la semaforon, li manipulos tion montri halton, akirinte la leteron, li portos ĝin en Tanger-on kaj ni atendos lin silente.

— Kia idiotaĵo ĝi estas denove?! — kriadis Cigaro — mi tutcerte ne partoprenos tion, serĉu alian frenezulon!

— Se ne, tiam ne… Mi jam neniel povos fari kuraĝulon el vi.

— Vi tuj ricevos vangofrapon, se vi senĉese parolaĉos… — furiozis Cigaro, sed li ne deaŭrigis, ĉar li apenaŭ havis tempon salti de antaŭ viandomuelilo, kiu haste alvenis el la direkto de la kabano, laŭ regula trajektorio al lia kapo.

— Se mi denove ekvidos vin en la ĉirkaŭaĵo, mi glados vian vizaĝon per fajra gladilo! — kriis onjo Babette, kaj Schulteis, la Ĝemeloj akre kriis kvazaŭ el la ŝnurara subtegmento de la sceno:

— Ni amu unu la alian!

— Vi staros sufiĉe malproksime — diris Prücsök la militan planon. — Ĉirkaŭ je ducent tridek metra distanco de la semaforo troviĝas malgranda arbaro. Vi kaŝiĝos tie. Ankoraŭ estas bezonate leda aktujo, ilaro, kaj mi venos, kiel la fascino nomata, Verda Rido. La maljunaj viroj, la virinoj kaj Cigaro restos hejme pro indulgo.

— Gardu vin, mi atentigas vin!

Neniu komprenis la milatan planon, sed ili entuziasme jesis. Ĉiu preparis sin por ekriri, kaj la proponon de la lampisto ekkanti, ili rifuzas unuanime kaj flustrante, rilate la sekreton, ili tamen havis bonan humoron. Schulteis. La Ĝemeloj portis tute novan pantalonon de doganisto kaj sufiĉe foruzitan, nigran sport-ĉemizon de banestro, li surmetis sian ĉapelon kaj ĝoje kriis al la strato:

— Atendu, ankaŭ mi venos!

Kaj li venis.

Kaj venis Prücsök, kiu aspektis en sia enorma maldekstra ŝuo plie Ŝtipkrurulino, ol Verda Rido. Ŝi ekiris gvidante siajn amikojn, kaj ili ĉiuj sekvis ŝin, escepte la severan apaĉon. Ŝovinte sian manon en la poŝon, li ignoris la societon.

Tiam grandega, nigra ombro amike surŝprucis la mitingon. Matiaso alvenis per la furgono.

Ili vivuis lin!..

…! Kaj aŭrore fantomeska marŝo iris sur la stratetaĉoj de la malnova urboparto de la haveno. Cent kvindek sovaĝaspektaj homoj nerimarkite sekvis knabinon, kiu portis vesperfestenan robon…

N A Ŭ A   Ĉ A P I T R O

Atentu, se la trajno haltas!

Nun vere eksplodis la tempesto. Ĝi eksplodis tiel, ke la radio, telegrafo, telefono tage-nokte funkciis pro tio. Altrangaj diplomatoj kaj mondfamaj scenarlibret-verkistoj cerbumadis dum tagoj pri la solvo.

Vane!

Kiel mi jam menciis tion en la romano, Prücsök opiniis tiel, ke knabino sola ne povas batali kontraŭ la sorto, sed ŝi ne akceptis tiun opinion siaflanke. Kaj ŝi komencis agi kontraŭ la sorton. Sed tiel, ke ĝi longe rememoradis.

La sorto!

Ĉar certe ankaŭ la sorto surpriziĝis pri tio, kion tiu knabino ŝutegis sur siajn homkunulojn!

La kuriero ekveturis en Tanger-on per ekspresa trajno, por ke li kunportu gravegan leteron.

Nenia problemo. Li estas tridek kvin jara, belege dekorita, cent okdek centimetrojn alta, bonege kvalifikita soldato. Li unuarange vespermanĝis, kaj entrajniĝinte li metas la flavan aktujon kun blazono sur la vidalvidan sidlokon, poste li ekfumas cigarona. Lia pulso: okdek unu.

La trajno ekveturas: je la tria horo kaj dek minutoj.

Kaj je la tria kaj kvindek minutoj: li estas emerita, fiaskinta, prirabita homo.

Preskaŭ senhejmulo.

Li ne havas alton. Lia pulso estas cent sepdek. Emerito.

Kiel ĝi okazis? Tieclass="underline"

Kapitano Deboulier mire rigardis tra la fenestro eksteren. La trajno haltis interstacie kaj dignoplene puŝblovis fumon, kvazaŭ ĝi estus ia satmanĝinta monstro dum siesto.

Kio okazis?

La semaforo signalas halton… — kriis la konduktoro.

La kapitano residiĝis. Vidalvide al li estis la helflava aktujo, kun franca blazono, kaj sur ĝia prenilo pendaĉis lia nomkarto en leda kadro. Stranga. miaŭa voĉo eksonis tiam:

— Alo boy!

Marlene Dietrich staris ĉe la pordo!

Kompreneble en la persono de Prücsök.

— Alo boy! — ŝia komencis denove. — Ni havas belan veteron!

Ŝultre ŝi apogiĝis al la klinko, ŝia korpo kurbiĝis inter ŝiaj genuo kaj kolo, ŝi tiris sian maldekstran ŝultron apud sian mentonon, ŝi metis sian dekstran manon surkoksen, kaj ŝi tenis longan cigaredingon inter siaj dentoj por fumi. Anticipe iu eble vangofrapis ŝin, ĉar pro la disŝmirita ruĵo sur ŝiaj liprandoj ŝi similis al terura, goteska bildo. Ankaŭ ŝia nazo estis farbita per tio, tiel ŝi aspektis, kiel kronika alkoholisto.