Выбрать главу

Kaŭzis al ŝi multe da zorgoj, kion diri unue, kaj ŝi trovis tiun krion „Alo boy” la plej originala. Preminte sian kokson pli malsupren, levinte sian ŝultron pli supren, ŝi ekridetis, kaj pro tio ŝi aspektis, kiel buŝepafita tigro. La kapitano sidis sur sia loko konsternite kaj atendis la atakon en ĉiu momento.

— Ni havas belan veteron — diris la knabino, kaj ŝi volis rideti eĉ pli flirteme, sed pro nepripensita enspiro de fumo kaptis ŝin tusatako, kaj ŝi batis sin je la brusto tiel, ke ŝia kapo frapiĝis al la rando de la pordo, pro kio ŝi subite falis sur la veluran sidejon.

— Akvon… — ŝi stertoris, sed ŝi volis resti flirtema.

— La kapitano verŝis akvon en glason el sia ladbotelo kaj trinkigis la knabinon. Nun evidentiĝis tio, kion Prücsök volis kaŝi ĉe la pordo, retirinte sian piedon, ke ŝi portas anstataŭ la perdita balŝuo trotŝuon n-ro kvardek kvin, kiu okaze de fanto-ludo signifas valoron kvindek kun la kvarta kera reĝo, malliberiĝanta malantaŭ la trua plandumo.

— Kiu vi estas, kaj kion vi volas? — demandis la kapitano.

Prücsök redonis la glason feliĉe ĝemanta. Pro la humido disŝmirita ruĵo deformiĝis al tia ŝvelinta mildeco dum tiu rideto, kiel la fizionomio de la saĝaj bubaloj Tihamér aŭ Ödön rime parolantaj en animala filmo. La kapitano nun jam diris kategorie:

— Kiel vi venis ĉi tien? De kie vi fuĝis?

— Dankon, sed ĝi estas idiotaĵo. — Levinte siajn okulojn al la ĉielo, ŝi movis siajn ŝultrojn antaŭen-malantaŭen, kiel sandolin-remisto.

Nigra strio videbliĝis sur ŝia vizaĝo, de ŝia frunto ĝis la mentono, laŭ vertikala akso. Tiu preciza olea strio restis sur ŝi tiam, kiam ŝi frapis sur sian bruston, kaj ŝia kapo batiĝis al la rando de la glitfolda pordo.

— Estas nekompreneble, kiel vi venis en la trajnon?

— Ho, vi stultulo — ŝi diris mallevinte siajn palpebrojn, kun lipoj larĝiĝintaj minimume duon metron, kio povas okazi ĉe Walt Disney nur tiam, kiam kubutante sur la desegnofolio li ekdormas sur la buŝo de la ludema gras-bovo, nomata Adalbert. — Ni ja kune promenis reve en la balo. Ĉu sinjoro kuriero jam forgesis tion?

— Ĉu vi estas tiu? — miregis la kapitano. Mi ne forgesis vin, sed de tiam, knabino, vi multe ŝanĝiĝis en via homa eksteraĵo.

— Sinjoro kapitano! De noktomezo eĉ momenton mi ne ĉesis forgesi vin. — Ŝi sentis, ke ŝi ne estas senpera, do memorinte la atentigon de Ludoviko de la Saĝa, ŝi serĉis tre simplan esprimon, kaj ŝi ekparolis jene: — Krome…

Sed ŝi ne povis daŭrigi, tamen ŝi opiniis tiel, ke ĝi en si mem estas sufiĉe senpera kaj simpla, ŝi do ripetis tion ĝemante:

— Krome…

— Kara fraŭlino — respondis la kapitano al tiu rimarko, iom nervoze, — vi ankoraŭ bezonas predikaton de troa neplenaĝeco, kion karakterizas ofta nazblovado, kaj ĝi estas la kupeo por la kurieroj, kien nekompetentuloj estas malpermesate enveni…

— Sinjoro kapitano! — ŝi kriis kun doloro. — Ĉu vi senĝene elĵetas damon?

— Bedaŭrinde, — rekonis la kuriero malgaje. — Eĉ tio povas okazi, ke mi kondukos vin je la orelo en vian infanĉambron, de kie vi fuĝis.

Sed li devis ridi, ĉar Prücsök eltiris la tenilon de siaj okulvitroj el la dekoltaĵo, kaj ŝi diris tion:

— Pfu!..

Dume ŝi diste etendis sian etfingron de sia mano.

— He, konduktoro!.. Ĉi tie estas kupeo por oficiraj kurieroj… — kriis iu nun malsupre. — Mi estas mesaĝisto per aŭtomobilo. Mi serĉas la sinjoron kapitanon.

— Venu ĉi tien! — diris Deboulier al la proksimiĝanta homo, portanta mantelon el ledo, antaŭ ol la alrapidanta konduktoro povintus respondi.

Sed nun li aŭdis brueton malantaŭ si kaj turniĝis.

— Hopla!.. Jen vidu, la bestieto!

Prücsök estis foriranta. Kaj ŝi tenis la flavan, grandegan, blazonan aktujon en sia dekstra mano. Deboluer saltis al ŝi, sed li retroklinis sian kapon blasfemante, antaŭ ol lia nazo estus batiĝinta al la frapfermiĝanta pordo. Kiam li ŝirmalfermis, Prücsök jam estis sur la ŝtuparo. La kapitano ankaŭ ĉi tie preskaŭ batvundis sian frunton.

Kiel rapidmova scirurino ŝi estas!

Sekvinte ŝin, Deboulier jam ne vidis ŝin sur la taluso. Sed aŭdiĝis bruo de lavango de moviĝantaj ŝtonoj, kiam ŝi deruliĝis, doninte la mortpikon pro indulgo al la ruinoj de sia vesperfestena robo. Deboulier ne prenis la aferon, kiel ŝercon. Li jam tenis sian revolveron en la mano, kaj preterkure li rekriis al la led-mantela mesaĝisto, aperanta sur la ŝtuparo.

— Bonvolu diri, ke la trajno atendu!

— Vi povas esti trankvila. Ne ĝenu vin, sinjoro kuriero! — Kaj la kuriero apenaŭ malaperis el la vidkampo, Cigaro, ĉar li estis la mesaĝisto, diris al la alvenanta konduktoro: — La sinjoro kapitano mesaĝas tion, ke li ne revenos. Li vizitos siajn provincajn parencojn.

Dume la semaforo signalis pluveturon, ĉar Schulteis, la Ĝemeloj donis ŝraŭbingon, kiun li cetere uzis, kiel honoran butonon sur sia mantelo, kaj tiel ili ekfunkciigis la signalilon.

Starante sur la ŝtuparo de la trajno, Cigaro mansvingis al la malproksimiĝanta kuriero emociiĝinte. Ĉar la sentoj estas kontaĝaj, ankaŭ la trajno ekmoviĝis.

D E K A   Ĉ A P I T R O

Erari estas home, sed ĝena

Estis tre malagrable en la afero, ke Prücsök eraris.

Nu ne multe.

La miskompreno konsistis nur tiom, ke la letero estis adresita ne al Prücsök, kaj la mencio pri kuriero koncernis ne la personon dekapitano Deboulier, sed ŝakfiguron.

Se ne konsideri tion, la knabino grandparte bone komprenis ĉion.

Sed nun jam estus malfacile senkonsideri tion.

Ĉar doktoro Mervin vere volis tion, ke virino turnu la kapon de la kuriero. Nu, sed tiu kuriero estis ŝakfiguro, kiu havis tiun nomon.

Kaj ĝi estis sendita ne al reĝo Mambiktu, sed ĝi estis uzata al la ludo en la salonon de la oficira kazino!

Tio estas sufiĉe granda diferenco!

La kapo de la kuriero estas globo, kiun oni ĝenerale fiksas per gluo al la skulptita trunko de la kuriero, borinte konvenan truon por fari tiun procedon. La gluo post iom da tempo, kiel tiom da aferoj en tiu ĉi mono, polviĝas, kaj tiam pasiaj ŝakludantoj manke de gluo fiksas la libere turniĝantan kolon per enmetaĵo, farita el papero. La blanka rando de la papero, uzita al la fiksado tiriĝas ĉirkaŭ la kolo de la beleta ŝakfiguro, ke venas en nian memoron la puntkolumaj dandoj el malnovmodaj tempoj, kiam oni dancis la valson de Lanner, aŭ eble la detranĉita kapo de Johano, kuŝanta sur pleto, surtabligita al danco.

Tia kuriero, haste preparita servis tiun celon, ke la dudek tri jara, juna edzino de sesdek jara, honora ĉefkomandanto de la fajroestingistoj korespondu kun artileria kapitano. La honora ĉefkomandanto de la fajroestingistoj ofte kutimas ŝakludi kun sia edzino trankvil-temperamente, konvena al lia aĝo, kaj li kuraĝe povis rakonti al ĉiu pri si, ke impeta ataka ludo karakterizis lian taktikon. Ĉiun posttagmezon ankaŭ la kapitano vizitis la kazinon, kaj li neniel preterlasis la okazon ludi kelkajn, rapidajn partiojn kun sia amiko, kun la ĉefkomandanto. Post tiuj ŝakludoj, la kapo de la kuriero, fiksita per papero, kvankam ĉi foje ne li meritis la mortkondamnon, eĉ mi pensas tiel, ke plie temis pri intrigo de kelkaj homoj, kondamnitaj al vivo, sed mi asertas, ĉar la kuriero estis sensignifa, malforta figuro, kiel ĝi ofte okazas en mezepokaj historioj, lia senvalora kapo falis en la polvon pro sekreta afero, ruliĝante sub la malproksiman ŝrankon. En la febro de la ludo la edzino de la komandanto (sekvan tagon la kapitano) konstante turnadis la kapon de la kuriero, fiksitan per papero manke de gluo, kaj fine la papero malaperis.