Выбрать главу

— Nur tion!

Unu salto… Kaj li kaptas ŝian pojnon.

— Transdonu la aktujon al mi!

— Nu… Kial vi forprenas ĝin? Mi kunportas ĝin anstataŭ retikulo, por miaj tualetaĵoj. Pudro, ruĵo, parfumo kaj alĝustigebla ŝraŭbŝlosilo estas en ĝi. Simpla necesujo.

Sed la oficiro tute ne interesiĝis pri la necesujo, ekipita ankaŭ per alĝustigebla ŝraŭbŝlosilo, kalkulinte je ĉiuj eventualecoj, sed li energie kaptis la flavan aktujon kun la blazono el sub la akselo de la knabino. Tiam la trajno forrapidegis.

— Vi amare pentos, ke la trajno foriris! — li alkriis la knabinon.

— Kial? Ĉu mi fajfis? Ĉu la armeo nun jam punos min anstataŭ la staciestro? Kaj bonvolu doni mian aktujon!

— Tiu aktujo…

Lia vorto haltis. Sur la flanko de la flava aktujo, anstataŭ la franca blazono estis skribite en kadro:

Se vi havas honeston,

ne ŝtelu la aktujon.

Notis Prücsök.

Tio estis ne lia aktujo!

Ĝi ne estas la vera, en kiu troviĝas la letero! Oni ja faris ĝin el multe pli dika ledo.

— Kia aktujo ĝi estas?

— Mia privata aktujo. Kial vi forprenis ĝin? Ankaŭ vi havas tian! Mi vidis!

Deboulier staris senkonsile kaj konsternite. La trajno jam estis malproksime.

— Nu atendu! Mi mortpafigos vin pro tio, sorĉistineto!

— Kial vi fanfaronas? Vi rajtas mortpafigi neniun! Eĉ nun mi ne scias, kion vi volas de mi, se vi ne forlasos min, mi piedbatos vin je la tibio! — ŝi anhelis sovĝe kaj ŝatintus liberigi sian brakon.

— Via komplico ŝtelis mian aktujon!

— Mi scias pri nenia komplico. Mi entrajniĝis gemute, kaj vi traktis min brutale.

— Tiu ĉi aktujo estas tute simila al la mia.

— Ĉu kaj? Ĉu estas malpermesite ties formo? Mi kunportas ĝin, ĉar mi bezonas multe da pudro, de kiam mi vizitas balon.

La kapitano kolere skuis ŝin kaptinte ŝiajn brakojn.

— Kial vi komencis kuri?

— Ĉar vi postkuris min. Pro kio mi timiĝis.

— Kial vi ne haltis, kiam mi kriis?

— Kriego ne trankviligas timiĝintan homon. Neparolante pri tio, ke vi ne limigis vian armilportan rajton. Sed nun jam forlasu min, ĉar Dio estu la atestanto, ke mi boksos, kaj vane vi prenas mian brakon, mi povas eĉ kraĉi.

Sed ŝi elektris la trian version, ŝi piedbatis la kapitanon je la tibio.

Nun li staras en krimterura situacio, sen trajno, sen letero, kun feroca bubino.

— Vi diros multe pli en la prizono de la prokurorejo.

— Ĉu vi volas timigi min per tio? Mi estas kutima gasto tie. Ruĝa fripono kaj Mervin estas miaj bonaj amikoj — kaj ŝi tiradis sian brakon ŝrikante, kiel rabiiĝinta pantero. Ŝi estis vestita jam preskaŭ nur per la okulvitroj kun tenilo. El ŝia malpura, ruĝiĝinta vizaĝo kun sovaĝa kolero brilis ŝiaj rezolutaj, flaman okuloj. Ŝiaj hirtaj, malobeemaj, papou-similaj bukloj, ŝiaj piedbatoj kaj la svingiĝantaj brakoj konvulsie baraktis en la premo de Deboulier.

— Vi estas insolenta, obstina bubino! — konstatis la kapitano relative malfrue, sed tuj kompreninte la solan avantaĝon de la situacio, kiu estas deviga, deca maniero al la virinon, sed ĝi ne koncernas infanojn ĉe ĝentiluloj.

— Restu sen moviĝado, ĉar…

— Ĉu vi ne delasos min?

Pum!.. Kape ŝi batis la kapitanon je la brusto!

Tiam ŝi ricevis vangofrapon.

Ankaŭ la kapitano mem timiĝis, ĉar la infano simple freneziĝis laŭ la bakterologia senco de la vorto. Ŝi altvoĉe ŝrikis neartigite:

— Ĉu vi ekbatis min!.. Tial vi mortos!..

Ĵetinte sin en la aeron per sia tuta korpopezo, ke ŝia hararo falis ĝis ŝia nazo, ŝi eltiris sin el la preno de la timiĝinta Deboulier, kaj anstataŭ forkuri, ŝi skrapis per siaj dek ungoj lian vizaĝon, deŝirinte ties haŭton, kaj ŝi piedbatis, mane frapadis, ĝis Deboulier, vekiĝinta el sia konsterniĝo, komencis denove trabati ŝian postaĵon.

Sed lia maldekstra mano, kvazaŭ metalo, metita en ian ŝraŭbpremilon: estis nemovebla inter la du malmolaj makzeloj de la knabino, kaj la etaj, akraj detoj senindulge penetris lian karnon profunde.

Li batis ŝin je la nuko!

— Delasu min…

Prücsök nee skuis la manon inter siaj dentoj. Post la naŭa nukofrapo fariĝis malpli persista la nea kapskuo, kaj ĉirkaŭ post la dekkvara ŝi malfermis sian buŝon.

Ŝi silente rektiĝis.

— Kion vi volas? — ŝi demandis mallaŭte, sed serioze.

— Vi venos kun mi al la plej proksima stacidomo — spiregis la kapitano, kaj la ĉifonaj restaĵoj de lia uniformo tute bone harmoniis kun liaj blua subpalpebro kaj deskrapita vizaĝhaŭto.

— Kial vi bezonas honoran akompanantaron? Mi trankvile promenis ĉi tie kun mia aktujo, kiam vi insultis min.

— Vi do rakontos tion en la prokurorejo. Nun jam ne komencu ĝin denove, aŭ ĉu vi ankoraŭ deziras interbatadi?

— Jes. Mi nur ripozos iomete.

Ŝi rigardis Deboulier-on spiregante.

Kaj ankaŭ Deboulier rigardis ŝin. Kvankam tiu knabino vanigis lian pluan karieron, kaj ankaŭ tiun de doktoro Mervin. Jam dekomence ili sciis, ke la riskaĵo ĉe tiu ludpartio estis ilia kapo, kiu havis kunligon kun ilia kolumo.

Nun jam estis certe, ke ili perdis…

Sed eĉ tiel li ne povis subpremi sian interesiĝon al tiu stranga, freneza adoleskulino, kiu en la balejo konvinkis kaj kortuŝis la eminentajn sinjorojn de tiu ĉi parto de la mondo, poste ŝi enigme forŝtelis aŭ helpis ŝteli lian aktujon.

Ĉu ŝi estas infano, krimulino, spionino?

Certas, ke ŝi estas freneza, kiam oni incitas ŝin.

— Bonvolu veni kaj ne devigu min fari tion, al kio momente mi havas la plej minimuman emon.

— Mi venas… — ŝi respondis malgaje — mi tute ne povus bati vin kun konvinkiĝo.

Kaj ŝi serĉis sian malaperinta balŝuon, la solan, kiun ŝi ankoraŭ havis. Sed vane.

— Ĉu?! Kial vi ne povus estis violenta al mi? — demandis la kapitano.

— Ĉar vi humiligis kaj venkis min, mi do tute enamiĝis al vi. Oni ankoraŭ neniam batis min.

— Ĝi estas mia fato — murmuretis la kapitano, kaj malgraŭ lia tragika situacio, li preskaŭ ekridis.

— Mi ŝatus, se vi sekvus min sen devigo. Ĉu eblas tia subita ŝanĝiĝo ĉe vi?

— Tre subitaj ŝanĝiĝoj okazas ĉe mi — ŝi diris tute mallaŭte, kaj estis superflue diri tion, ĉar ĝuste la kapitano konis ŝian tiun flankon plej bone.

D E K D U A   Ĉ A P I T R O

Am’ profunda, kav’ senfunda. Precipe, kiam oni kovras kaj sursidas ĝin

…La maleolo de la kapitano deartikiĝis tiel, ke Prücsök baldaŭ ŝanĝis sian humoron kaj puŝis lin en kavon. Ŝi estis sperta fari tiajn, insidajn, subitajn atakojn. Ŝi rigardis dekstren, kvazaŭ ŝi malgaje meditus pri la vidaĵo de la nuboj, poste ŝi ŝovis maldekstren sian enorman, solan ŝuon per reve promenanta movo, kaj pum!..

Ŝi saltis kaj puŝĝis al la stumblinta, bonfida akompananto, kaj laŭ la stumblo-trajektorio, sekvinte arkon de parabolo, li falis kape en mortel-kavon, kion oni uzis por ripari la fervojan taluson.

Poste, nur mallongigi la aferon, ŝi trifoje batis la kapon de la ekaperinta kuriero, kiam li fine rezignis la provadon kaj svenetis.

— Mia kara povrulo… — diris Prücsök, preninte en sian sinon la kapon de Deboulier, tute ruiniĝinta finance, morale, korpe kaj anime. Ŝi karesis ĝin tenere kaj ploris amare.

Poste ŝi ĉirkaŭrigardis, kovrinte la objekton de sia amo, falintan en la kavon, per la deŝiriĝinta pordo de la pavimist-domo, kaj sidis sur ĝin.

Ŝi atendis tiel.

Ŝi bone sciis, kio okazos.