Post nelonge sepdek homoj ŝteliris singarde el la direkto de la fervoja ponto. Avane venis Mandareno la Tantiema kaj Bob la Malforte-batu. Ili ekvidis la stumblantan knabinon inter la ŝtonoj, rapiantan renkonte al ili. Ankaŭ Patro Korn vidis la proksimiĝanton, kaj diris al Mandareno la Tantiema:
— Demandu — li diris montrante al Prücsök — tiun ebrian laboriston, ĉu li ne vidis la knabinon ie?
— Ŝi ja estas Prücsök! — akrekriis Schulteis, la Ĝemeloj, ĉar li neniam forgesis sian solan, civilan metion, ke li estis profesia zeloto en futbalmatĉoj, kiel dekses jarulo.
— Ba! — diris Hümér la Elĵetanta — tiu homo tute ne similas… — sed tiam jam ankaŭ li rekonis ŝin.
La sepdek homoj rapide ŝteliris al Prücsök.
…Deboulier nun rekonsciiĝis kun zumanta, ŝvelinta kapo en la kavo kaj aŭdis mallaŭtajn voĉojn.
— La trajno foriris, kaj la kapitano jam estas en sekura loko… Laŭ mia opinio estus pli saĝe, se vi reirus al onjo Babette kaj nerimarkite okupus lokon ĉirkaŭ la domo.
— Ĉu ni tamen povas manĝi ion? — demandis Hokbaton Al Li, la Kandidato, kiu serĉis Ludovikon la Saĝan, ĉar li ne revenis sur la luitan lignokeston, en la interno de la arkano, eble okazis al li io malbona, kiel maljuna homo.
— Estis domaĝe lasi forkuri la kapitanon — diris Gnomo la Enorma.
— Ni estus persvadintaj lin ne fari denuncon.
— Ĝis Deboulier alarmos, Cigaro jam transdonos la leteron de la kuriero al la adresito. Li ekveturos per la matena trajno al Tanger.
— Frostotremo trakuris sur la dorso de la kapitano. Kia Cigaro vojaĝos anstataŭ li al la kongreso.
— Mi bezonas vin, ĉar nun mi iros al Mervin, tial kiuj momente ne havas antecedentojn, tiuj staru flanken. Sed nur tiam, se ili ne estas police serĉataj.
Du homoj staris flanken. Iu estis la sesjara Cefi, kiu sekvis Prücsök-on ankaŭ ĉi tien.
— Ĝi do estas malmulte. Mi petas tion, ke vi iru en la havenon, diru al la homoj, ke venu kelkaj morale kaj socie pli bonaj personoj al la pordego de la prokurorejo por atendi min. Ili povas esti nur legom- kaj fiŝvendistinoj, krome sak-portistoj, ĉe kiuj ofte okazas, ke ili havas laboron kaj registritan loĝejon.
— Se tiu homo ne estas ŝtatano, eĉ tiel povas okazi problemo al li, ĉar sen carte d’identité estas malpermesite dungiĝi — diris Ludoviko, la Saĝa, kiu alvenis kun onjo Babette brak’ en brako, kaj li devis paŝadi singarde, ĉar lia pluvmantelo sving-leviĝetis pro la vento.
— Tiel do ankaŭ la ne ŝtatanoj apartenas al la escepto. Sed mi ŝatus, se tiu Mervin vidus, kiam mi vizitos lin, ke mi havas amikojn, kiuj faros bruon, se li provos trompi min. Mi plenumis tion, kion li petis, li do devas veni inspekti la okazejon, ĉar li promesis tion rekompence. Li provos elturniĝi, ĉar la maŭro faris sian devon, li povas foriri maldekstren.
– Ĉu vi volas diri tion — klarigis la aferon kapitano Aŭrelo, la Ĉifona, — ke tiu kuriero nomiĝas Maŭro kaj li forfuĝis?
— Mi volas diri tion, ke vi estas granda idioto. Mi timas, ke tiu doktoro Mervin promesis ĉion, sed nun li faros nenion, ĉar nur senpova, delikata, milda knabino vizitos lin.
— Vizitu do lin vi mem! — kriis onjo Babette. — Estas plej bone aranĝi tion persone.
Neniu komprenis, kiam evidentiĝis, ke Prücsök karakterizis sin senpova kaj delikata. Deboulier, ĝiskole en mortero, sub deŝirita pordo, heziteme etendis sian manon al sia kapo, kaj ankaŭ li miris. Li ne havis multe da emo eĉ ekparoli. Kion li povis esperi kontkraŭ tia superforto? La knabino ne transdonis lin al siaj suspektindaj amikoj en lia nuna stato. Tio estis bela de ŝi.
— Nun foriru diskrete, ĉar Matiaso atendas min, kaj oni baldaŭ devas enterigi liajn tri pasaĝerojn, ĉar malagrablaĵo povas okazi al la ŝoforo pro ilia foresto.
…Oni tamen ne povis enterigi la tri mortintojn, kaj la funebranta parencaro rezignaciis ĉe la unua mankanta kadavro, ke ilia karmemora proksimulo malfruiĝis al la entombigon pro ia kaŭzo. Pro tiaĵo oni rajtas misfamigi neniun, ĝis ne aŭskulti lian ekskuzon. Ankaŭ sur la transa bordo de la vivo iu povas havi neprokrasteblan aferon.
Audiatur et altera pars.
La karmemorulo, kvazaŭ estus fuĝanta de antaŭ la pereo, ne alvenis, kvankam jam komenciĝis la sekva enteriga ceremonio. Feliĉe nek tio estis urĝa, ĉar ankaŭ la forpasinta koncert-reĝisoro Svetozar Trunker malfruis, kvazaŭ li estus forvaginta ien, kaj dume li forgesis sian entombigon.
Sinjoro Duval, rompita kreditoro, de antaŭ kiu li frue transloĝiĝis en la alian mondon kun la lasta partopago de ĵaketo, li mansvigis ĝemante, ke la kompatindulo estis distrita jam dum lia vivo.
Nur tiam evidentiĝis, ke la furgono ne alvenis kun la forpasintoj.
La furgono tute ne povis fari tion, ĉar li kuregis per paniksimila rapideco sur la landvojo al Tanger, por urĝe ekskursi kun la mortintaj pasaĝeroj, kvazaŭ oni estus subaĉetintaj Matiason, ke li faru aventurplenan, kurban vojon kun ili, antaŭ ol eterne dormi.
D E K T R I A Ĉ A P I T R O
Prücsök savas, kio estas savebla:
Ĉio kaputiĝas!
Kiel venis Matiaso sur la landvojon, kondukanta al Tanger, kun siaj silentemaj pasaĝeroj, el kiuj koncentr-reĝisoro Svetozar Trunker estis distrita jam dum sia vivo, precipe, kiam tremis pri liaj pagendaj partopagoj?
La afero estis unu el tiuj, kiujn nur Prücsök povis meti klara tiel logike, laŭ sia individua maniero ĝis la plej etaj detaloj, ke estus plena kaoso.
La knabino subapogis la pene levitan la pordon, kaj kiam la nerekonebla kaj rompita Deboulier grimpis ĝis la rando de la kavo. Prücsök stumblis kaj refaligis la pordon sur la kapon de la objekto de sia amo.
— Oje!
— Ŝi denove levis ĝin temem, sed la kuriero decidis ĉesigi sian pluan provadon, kaj li restos tie. Iele-iome li jam alkutimiĝis al la kavo, kaj iafoje tiuj kelkaj batoj sur lia kapo estas malpli ol la mondo! Nur kiam Prücsök eksvingis la pordon kaj ĵetis ĝin sur la transan flankon, Deboulier tiam kuraĝis malrapide elgrimpi. Li aspektis tiel, vestita per blanka mortelo, kiel malgaje vaganta statuo, fuĝinta de sur sia piedestalo.
— Diru — li demandis la knabinon, — ĉu vi ne timas, ke mi mortigos vin?
— Mi tute ne kalkulas je dankemo. Nuntempe…
… Kaj ŝi mansvingis kun amara rezigno…
— Kial mi estus dankema al vi? — demandis la kapitano kun miranta indigno.
— Ĉar mi kaŝis vin, ke oni ne kaptu vin. — La kapitano murmuris ion. Sed li diris nenion.
La knabino tre malgaje iris al ŝtonamaso, kunportis la lampon kaj plorante etendis ĝin al la kapitano.
— Jen prenu, kuriero. Batu min je la kapo, ke ni estu kvitaj… Ne ĝenu vin, mi ne batos vin, ne timu…
La kapitano ne eluzis tiun grandaniman proponon. Li eksiblis post unu paŝo kaj tuj eksidis sur la teron.
— Mia maleolo atiktordiĝis.
— Nenia problemo, la kadavrotransporta aŭto venos ĉi tien.
— Kiel?!
— Vi komprenos ĉion. Mi ankoraŭ multfoje savos vian vivon. Nun mi ne povas klarigi la tuton.
— Mi komprenas ĉion — diris la kuriero amare. — Unue vi mensogis pri la amo, poste vi puŝis min en la kavon.
— Mi ne atendas dankemon pro tio. Nur amanta virino povas puŝi viron en fosaĵon tiel malegoisme — kaj ŝi ploris amare. Ĝi doloris min pli multe. Sed mi devis fari tion, ĉar venis miaj amikoj.
— Kial koleras min la altestimataj sinjoroj banditoj kaj rabistoj?
— Ili ne koleras. Sed vi estas netimigebla, kiel Lohengrin el la opero Cigno-kavaliro. Vi ekkoketis ankaŭ kun mi. Nu, sed nun tuta kohorto venkas la kurieron. Precipe, se vi elprenos vian revolveron, tiam ankaŭ ili elprenos sian poŝtranĉilon. Mi timis, ke ili mortigos vin, ĉar mi amas vin, kaj mi petas nur tion, ke vi batu min je la kapo!