Tio certas, ke kelkajn minutojn post la ekscitita dialogo la furgono estis survoje al Tanger kun Matiaso, kun Cigaro kaj kun la tri forpasintaj sinjoroj…
D E K K V A R A Ĉ A P I T R O
La kuriero bonŝance ne vundiĝas, sed lia sanstato estas tre grava
— Kion vi faris? — demandis la kapitano, kiam Prücsök revenis.
— Tio neniam estas antaŭsciata… — respondis la knabino singarde. — Nun vi devas kaŝiĝi.
— Ĉu vi telefonis la la hospitala aŭto?
— Jes. Ĝi jam estis ĉi tie, oni sendas saluton al vi, kaj ili aranĝos ĉion. Vi povis aŭdi, kiam ili bremsis. Ĉar tiu bubo kredas tion, ke li haltas per la aŭto antaŭ la drinkejo nur por eniri tien kaj preni fuelon, kaj nek pro la mondo li verŝus oleon en ĝin. Vizitante balon, la bremso grincadas tiel, ke la tuta hospitalo vekiĝas pro tio.
La kapitano frotis sian cetere stuporan kapon kaj palpebrumis ofte, ke la mortero kribrante falis de sur siaj okulharoj.
— Aŭ vi parolas idiotaĵojn, aŭ mi havas cerban komocion, kaj mi halucinas.
— Ĉi-lasta estas verŝajna. Mi do telefonis al la hospitalo, alvenis al aŭto, kaj ni aranĝos ĉion. Cigaro ankoraŭ devas akiri maskoveston, sed li ŝtelos ĝin survoje. Nur la mortintoj ne kaŭzu gravan malfruiĝon, kio estus malbona.
— Diru: ĉu efektive havas sencon tio, kion vi parolas?
— Ni ankoraŭ ne scias tion. Se ĝi ne havas multan sencon, tiam Cigaro estos pendumita. Kvankam li estas mia plej bona amiko.
Li kaptis la brakon de la knabino kaj skuis ŝin.
— Kion vi faras, diablino?!
— Ne komencu denove la matĉon. Cigaro anonciĝos kun via legitimilo kaj transdonos la leteron. Morgaŭ li revenos. Tiam vi telefonos al viaj ĉefoj, ke enmaniginte la leteron, vi alvenis kun elartikiĝinta maleolo. Tiel vi faris nur malregulaĵon, sed via epoleto ne velkos.
La kapitano konsterniĝis.
— Kio?…
Tiam… Ĝi ja… Tamen ŝajnas tiel, kvazaŭ li havus eblon! Pritraktinda afero ne estas kun la indiĝena reĝo, oni sendis la leteron nur tial fare de li, ĉar ĝi estas tre grava…
— Nur konfidu vin al mi! Vi povis vidi, ke mi ne faris eraron ĝis nun.
— Nu… Vi maltrafis la baton per la ferstango, kaj vi devis ripeti tion. Ĝi estis makulo de beleco.
…Poste la situacio fariĝis iom malgaja. La eksterordinara fizika korpkondiĉo kaj superhoma fortostreĉo de la kapitano ne pruviĝis sufiĉa al la pezaj plagoj. Lia artiktordo, ŝvelinta kiel rondforma paneto tre suferigis lin. Eksidinte sur la teron, li spiregis elĉerpiĝinte kaj varmega frostotremo trakuris lian korpon. Li havis febron kaj ne povos stari sur siajn piedojn.
— Mi ne povas iri… plu…
Lia vestaĵo, dura kiel kiraso, sufokis lin en la premaera varmego. Prücsök sidis apud lin, premis sian vizaĝon al la febra soldato kaj falis ŝiaj larmoj. Estis karakterizaĵo de ŝia individuo, ke inter du konsternigaj frenezaĵoj ŝi ĉiam ploris iomete por ripozi.
— Mia koro tre doloras… Mi estus farinta nek pro mia patro, ke mi mortigu vin tiel, postulate de la Sekretaj servistoj.
— Kiaj… servistoj?… — ahelis la kapitano.
— Mi ne rajtas paroli pri tio. La diskreteco de la potenco devigas min.
Dirinte tion, ŝi malligis la laĉon de Deboulier kaj detiris la ŝuon de la kapitano de sur lia piedo. Ŝi akvumis sian verdan ŝalon ĉe proksima rojo kaj vindis la inflaman korpoparton per improvizita bandaĝo. Ŝi eltiris kelkajn fibolojn el la profundo de siaj hirtaj, disstarantaj, papuo-similaj haroj, kaj dufoje enpikinte en la inflamon, ŝi estis preta per sia laboro.
Mi rimarkas, ke la verda ŝalo, kiu estis la bazo de la bandaĝo, iam estis identa kun ŝia vesperfestena robo.
— Diru… kial vi faris ĉion ĉi? Ĉu vi laboras al la spionoj?
— Ne. Mi diris nur tial, ke mi estas la Verda Rido, kaj la Ŝtipkrurulo sendis min por rabi la sekreton de la mortoradio, ĉar mi bezonis verŝajnan erarigon. Sed mi ne estas Mata Kiri. Cetere ŝi sinmortigis en Japanio.
La kapitano ne plu demandis, ĉar ĉiu klarigo de la knabino faris la aferon pli konfuza. Krome sveno ĉirkaŭis lin.
Poste Prücsök provis pene porti Deboulier-on. Ŝi trenis lin ĝemante, plorante kaj spiregis. La kapitano rigardis sur ŝin desupre, sed poste li jam faris nek tion, ĉar en la proksimo de la urbo, ĉe la lasta montet-kurbiĝo la knabino glit-stumblis, kaj ili ruliĝis malsupren, kuntreninte arbustojn, ŝtonojn.
— Mi devas foriri por peti helpon… — anhelis Pröcsök. Vidinte, ke la kapitano kuŝas sveninta, ŝi denove ploris iomete. Dume la detirita oficira ŝuo pendis laĉe ligita ĉirkaŭ la kolo de la knabino. Ŝi nun surprenis ĝin anstataŭ sia mankanta ŝuo, kalibro kvardek kvin. Spite al tio, ke ankaŭ tiu ŝuo estis maldekstra-pieda, kaj ŝi jam havis tian el la malnovaj, grandegaj piedvestoj, ŝi tamen komforte surprenis ĝin, nur ties aspekto efikis iom konsternige je la unua rigardo. Ortopedia specialisto certe konstatus eksterordinaran diagnozon rilate la kompatindan knabinon, kiu naskiĝis kun du maldekstraj piedoj, kaj unu el tiuj estas multe pli granda.
Kvankam tiu knabino ŝajne havis du maldekstrajn piedojn kaj du maldekstrajn manojn, ŝiaj nekutima temperamento kaj rezoluto antaŭdestinis ŝin al eksterordinaraj faroj. Altranguloj paliĝis eĉ post jaroj, menciinte tiujn agojn.
Ĉar ŝi ne povis iri en la urbon en ĉemizo, precipe pro ties reduktiĝinta amplekso ĝis la ekzistminimumo, ŝi ekiris al la vinbermontetoj kaj vizitis sensuspektan vitej-gardiston, kiu dormis sur sia surturo.
Ŝi skuis lin.
— Sinjoro vitej-gardisto! Oni ŝtelas la frukton!
La gardisto salte leviĝis kaj kuregis en la kabanon por serĉi sian ŝargitan pafilon. Ferminte la pordon, la knabino riglilis ĝin kaj foriris en la surtuto de la malliberigita vitej-gardisto, kiun ŝi povintus porti kiel vestaĵon kun tiel nomata trenaĵo pro ties longo.
Kie ŝi ŝtelis man-ĉaron kun du siteloj de gluo por tapetado, kaj kiel ŝi metis la duonmortan kurieron sur ĝin, krome kiu teraso de restoracio reatendas la grandegan, kvadratitan tablotukon, per kiu ŝi kovris Deboulier-on, kiu povus diri tion?
Ĝi estas fakto, ke fruan posttagmezon, finlaciĝinte, sveninte post ĉiuj cent paŝoj, ŝi alvenis malantaŭ la kabanon de onjo Babette kun la ĉareto.
Ŝi spiregante falis sur la teron en sia grandega surtuto, kun morte elstarantaj okuloj, naĝante en sia ŝvitego, poste ŝi pene leviĝis kaj pugne bategis la lignodomon. La fiŝvendistino elpaŝis…
— Mia Disinjoro…
— Rapidu — ŝi diris senspiriĝinte al la teruriĝinta onjo Babette. — Diru tion, ke Schulteis, la Ĝemeloj kaj ankoraŭ iu venu ĉi tien… por enporti la soldaton. Kaj oni verŝu akvon sur la lignaĵiston Prunoki, se li estas tre ebria… ĉar li devas kuraci distordiĝon…
Onjo Babette paŝis al la ĉareto.
— Ĉu li estas sur ĝi?
— Jes… Sed estu tre singarda, ĉar ĉiu gluo verŝiĝis sur la kompatindulon.
Prücsök ekploris kaj eltiris la naztukon de la vitej-gardisto el lia grandega surtuto, pri kiu evidetniĝis, ke ĝi estas labor-supervesto.
— La kuriero… — balbutaĉis onjo Babette. — Ĉu lia vundo estas grava?
— Mi ne scias… — plorĝemis Prücsök. — Li ankoraŭ vivis ĉe la ŝarĝostacidomo…
D E K K V I N A Ĉ A P I T R O
Ŝtormo en guto da miskompreno
Fininte la oficialajn horojn, doktoro Mervin ankoraŭ restis en sia kontoro. Tiu knabino longe agitetis en lia cerbo, kiu subite malaperis hieraŭ vespere. Aranĝinte multajn, gravajn aferojn, li skribis sur paperon, ke Prücsök kiel petu nuligon de la puno. Sed la knabino jam foriris, kiam li venigis ŝin.