Ili silentis. Ilia ĉiu paroltemo elĉerpiĝis.
— Nu… Ĉu vi havas ian deziron, Decoux?
— Nenion…
Preskaŭ tento kaptis Mervin-on ekpremi la manon de la doktoro adiaŭante.
— Ĉu vi sciis tion, ke oni aliigis vian mortkondamnon al dumviva puno laŭ mia peto?
— Mi sciis, kaj tio estis bela faro de vi. Dankon…
Oni forkondukis lin.
Mervin longe rigardis antaŭ sin.
Kie estas nun tiu fola bubino?…
Laŭtega frakasbruo aŭdiĝis el la direkto de la ŝtuparejo, kondukanta al la strato, kvazaŭ vitropordo estus rompiĝinta. Tuj poste iu kriis en ŝrikanta maniero, foren sonoranta:
— Vi vidos, kiajn konsekvencojn vi havos pro mi, se Mervino aŭdos tion!.. Vi estas tia impertinentulo! Vi ne havas stilon!.. Vi estas fiulo!
Mervin iom maltrankvile rigardis al la pordo, kie aperis du enormaj, maldekstraj piedoj en tute diversaj mezuroj, kaj super la piedoj Prücsök, portanta la pluvmantelon de Ludoviko la Saĝa.
Dume la granda homo, vestita per la novelo de André Gide, atendis en la nemoveblaĵo de onjo Babette.
— Kial vi dungas tiun ruĝan friponon? — ŝi demandis leĝere neglektinte la saluton, kiel ian sensignifan formalaĵon. — Ĉu vi scias, kion faris tiu vulgarulo? Li kaptis min je la kolo, kaj se ne venintus tien ĉefa, altranga piediranto, partopreninta la hieraŭan balon, li denove estus elĵetinta min. Bonŝance, ke estas kolegoj en balo.
— Vi venis ĝustatempe. Mi ŝatus paroli kun vi. Kial vi portas pluvmantelon?
— La tagmeza ĵurnalo antaŭdiras pluvon… Sed ŝajnas, ke okazas erara precipitaĵo ankaŭ en la meteorologio… Sporade. Dankon — ŝi diris kaj eksidis.
— Bonvolu demeti vian mantelon.
— Mi ne estas vestita tiel, kiel decas.
— Ĝi ne gravas en oficejo. Kian vestaĵon vi surhavas?
Ŝi mallevis siajn okulojn.
— Mi ne surhavas vestaĵon… Mi portas ununuran pluvmantelon, kiel mi naskiĝis…
— Ĉi vi estas tiel malriĉa?
— Momente ne la malriĉeco ligas min al la tero, sed mi havas multe da farendaĵo. Dum minutoj mi foruzas ĉion de sur mi, kaj mi ne havas tempon rekompletigi ĝin…
— Mi scias tiel, ke Decoux posedas sufiĉe grandan havaĵon, ke vi ne vivu en mizero.
— Mi diris, kiam ni konversaciis en la balo, ke mi estas fuĝanta ĉi tie. Ankaŭ mia vera patro estas sufiĉe riĉa, sed mi ne kredas, ke li helpus mian batalon por mia patro, tiel mi fuĝis… — ŝi rapide korektis: — mi komencis movadon por mia polulareco, ĉar unuope oni estas tre soleca…
Ŝiaj honestaj, brilaj okuloj, sincere, trankvile direktiĝis al la esplorjuĝisto. Se tiu knabino mistifikas, ĝi estas vera miraklo de la junaĝa krimago, pensis Mervin. Proksimume same, kiel Cigaro: „ĉu vera grilo estas tiu Prücsök?” Nek la esplorjuĝisto pruviĝis pli informita rilate tiun demandon, ol la severa apaĉo, kun sia ora dento, kun la kvindek centrimetra tranĉilo kaj kun la vojindika nazringo de la ursodancigistoj.
— Nu do, jen mi notis ĉion, kio koncernas vian petskribaĵon, kaj vi skribos ĝin, kiel la filino de Decoux. Mi protektos vin.
La okuloj de la kanbino humidiĝis.
— Dankon, Mervin. Vi ne estas tiel terura homo, kiel oni diras.
— Vi estas tre afabla… Unue estas bezonataj la aŭtentika kopio de la dokumentoj de la krimafero, krome via prinaska matrikuleltiro, per kiu vi atestas, ke vi havis la nomon de Decoux, aŭ via eduk-patro nur adoptis vin, kaj vi estas la filino de Decoux.
— Kaj tiam?
— Tiam vi petos nuligon de la puno.
— Nu sed! Tiel ne evidentiĝos, ke mia patro ne estas murdisto! Se oni indulgos lin, tiam li ne rericevos sian honoro!
— Mi… faris per tio la maksimumon de la homaj ebloj.
— Vi promesis revizion de proceso!
— Ej, fraŭlino, ne diru tiaĵon! Kion mi promesas, mi plenumos tion.
— Sed ŝajnas, ke mi eĉ pli bone! Nu!.. Ĉar via devo estas veni kun via genio en la havenon, kie okazis la faktoj, por inspekti la okazejon! La esplorjuĝisto venas surloken ĉe ĉiu krimafero, sed tiam ĝi ne okazis. Kvankam tio eblas nur tiel, kiel preterlaso, se la akuzito konfesas sian kulpon!
— Kia sovaĝkato ŝi estas! La inspekto de la okazejo vere estintus necesa formalaĵo, sed Caro de Afriko sciis, kian kaoson li kaŭzintus, aperinte en la societo de la krimuloj, persekutataj per fajro kaj fero. Ĉar li kredis la kulpecon evidenta, li opiniis pli oportuna neglekti tiun danĝeran kaj superfluan inspekton de la okazejo.
— Ec tion mi respondas al vi, fraŭlino: la pruvobjekto kaj la nepridubeblaj cirkonstancoj egalas kun la konfeso.
— Ne la esplorjuĝisto decidas tion, sed la vera! Se la advokato estintus saĝa, tiam li devintus prezenti apelacion! Ĉar la kodo garantias la inspekton de la okazejo!
Mervin ne sciis, ĉu ridi aŭ ĉagreniĝi. Estas fakto, ke la advokato de Decoux povintus ekscepcii la mankon de la esploro.
— Bonvolu noti bone — kriis Prücsök, tute decidinte sin apud la sistemo de la atako, — se vi ne faros ĉion dekomence, tiam mi rakontos ĝin al ĉiu, kaj la tribunalo maldungos vin pro neglekto de deviga potenco! — Ŝi serĉis la vorton ŝvitante; la fadeno de Ariadna elkondukanta el la labirinto de la oficiala parolmaniero, sed ŝi blokiĝis. Ŝi do kriis nur tion: Ĝi estas mordis just!
— Bonvolu diri, kiam vi studis la kriminalan proceduron kun tiel profunda konfuzo?
— La konsignatulo de tiu ĉi pluvmantelo klarigis al mi la tutan kriminalan proceduron! Tial okazos tre malbela prezento de apelacio koncerne vin!
Doktoro Mervin ekstaris.
— Kara fraŭlino, kiel mi jam diris, eĉ tiam mi ne povas plusendi makohavan revizion de proceso, se vi plenumos viajn minacojn. Mi devas surpreni sur min la konsekvencojn de mia preterlaso, kaj mi konfidos tion al mia supera instanco.
La knabino rigardis kun kolera vizaĝo, kun tremantaj nazloboj, kaj ŝi blovis kiel kolera, tramalsekiĝinta, eta rato:
— Mi do bone konjektis! La Verda Rido faris sian devon, la maŭro povas foriri! Temas do pri trompo! Plenuminte, ke mi ŝtelis la kurieron…! Post kiam mi batis je la kapo mian karegulon, kaj mi eksendis la leteron, evidentiĝis, ke vi estas Ŝtipkrurulo!
Doktoro Mervin iomete vertiĝis.
— Bonvolu diri, pri kio temas?
— Vi nun ne neos, Mervin! Estas vere, ke mi tordis nur lian maleolon, ĉar la koltordo ne fareblas eksprese, sed mi plenumis ĉion, kaj vi nun forpuŝas min! Sed tiam venos mi, kaj ankaŭ onjo Babette kun sia lavpelvo, krome la eksterurbo, kiuj estas miaj atestantoj, ili envenos ĉi tien! Se vi ne iros inspekti la okazejon, tiam do la okazejo de la inspektado serĉos vin! Mi diris tion bone, kaj mi esperas, ke sufiĉe klare!
— Bedaŭrinde mia penskapablo estas iomete malforta, kaj malgraŭ via klara ekspliko, mi ne komprenas eĉ unu vorton — respondis Mervin sincere.
— Ĉu vi sciis pri kuriero, kies kapon oni devis turni?
— Nu do… — li respondis iom konfuzite, ĉar la afero de la ŝakfiguro estis tikla — ĝi ja estas oficeja sekreto, sed mi konfesas: mi scias pri tio.
— Mi ĝojas, ke sinjoro esplorjuĝisto estas konfesanta. Ĉu vi scias, kial oni devis turni la kapon de la kuriero?
— Mi respondos ankaŭ tion: oni devis elpreni paperon. Per tio oni fiksis ĝin, ĉar la kuriero ne estis sufiĉe gluita.
— Tiu lia manko do ĉesis. Nun jam li estas tute kovrita per gluo. Eĉ per gipso. Mi forprenis la leteron de li, kaj la kadavroveturigisto zorgis pri ties plusendo.
— La esplorjuĝisto frotadis siajn tempiojn:
— Ni metu klara: ĉu vi parolas pri ŝakfiguro?
— Mi… — diris la knabino plorante — mi parolas pri nerekonebla figuro, kiu estas neniu alia, ol mia fianĉo: Deboulier, la kuriero.
Mervin fariĝis blanka kiel la muro.
— Kiel?… Kio okazis al la kapitano?