Pocolek, la kaldronforĝisto rakontis, ke foje li vidis onjon Babette nokte flugi rajdante sur balailtenilo, kaj kvankam li estis tre ebria, li asertas plenkonscie, ke li ne blagas. La superstiĉa popolo de la haveno timis la fiŝvendistinon, ĉar maristo, kiun ŝi malbenis, dronis ĉe la insularo Bermudoj. Alia maristo malbenis ŝin, kiun ŝi batis je la kapo per lavpelvo, ke la koncernulo estis flegata en la hospitalo. La superstiĉa popolo de la haveno kredas multajn aferojn, kaj ili volonte estimas la enigmajn personojn, precipe, se tiuj eventuale batas iun je la kapo per lavpelvo.
Ke la ŝajno kiom trompas, tion montras la ekzemplo de onjo Babette, kiu estis batalema fiŝvendistino, spite al ŝia turpa eksteraĵo, ŝi estis bonanima, honesta, sincerakora virino.
Nenio pruvas tion pli bone, ol la kazo de Prücsök, kiun ŝi akceptis en sian domon, kiam ŝi aperis iun matenon kun siaj florkorbeto, grandegaj ŝuoj, kun timemaj kaj samtempe spitema vizaĝo, senhejme kaj forlasite, kvazaŭ la maltrankvila, granda maro estus ĵetinta ŝin sur la bordon kun truaj, glataj, blankaj ŝtonoj, kun konkoj de emajla glazuro, de ie el la mezo de la mond-oceano.
Onjo Babette foje, post la oka vespere ekvidis la knabinon malgaje sidantan, ie en la proksimo de la seka doko. Tiam ŝi tre skoldis ŝin, tiradis ŝiajn harojn dirante, ke iam oni alimaniere edukis la junulinojn, kaj puŝinte la knabinon je la brako, ŝi kunportis ŝin hejmen en sian nemoveblaĵon.
— Marŝ! Kion faras junulino vespere en la haveno. Mi ne ŝatas tiaĵon! Vagadi sola, post la vesperiĝo!
— Sed mi ne havas…
— Ne repliku, ĉar vi povas ricevi vangofrapon, ke la muro donos la alian! Vi nun parolas kun onjo Babette! Mi estas fama ne pri mia mola koro. Iru, ĉar mi batos vin je la kapo per via florkorbeto!
Estis evidenta afero, ke tiu aĝa virino ne ŝatas la vantajn vortojn. Prücsök do sekvis ŝin obeeme. Onjo Babette en la kabano jam ĉesigis la komplikan parolmanieron, kaj flankenpuŝinte korbon da fiŝoj, ŝi diris:
— Iru en vian dorm-angulon por lavi vin, kaj vespermanĝu tiun haringon. Vi dormos tie, apud la barelo, kaj mi avertas vin, estu hejme je la sepa horo, ĉar vi ekkonos mian manon.
— Kion komunan havas via sinjorina moŝto al mi?
— Tion, ke mi deŝiros viajn orelojn!
Tiu klarigo aŭ estis kontentiga por Prücsök, aŭ ŝi volis domaĝi siajn oreloj, tio certas, ke ŝi demandis nenion plu, kaj ŝi loĝis ĉe onjo Babette, metinte siajn florojn en iun agulon. Cetere ĝi estas la solvo de la enigmo, kion lordo Gotschild ne komprenis ĝis la tago de sia morto: kial havis penetran fiŝodoron la du pompaj bukedoj da rododendronoj, senditaj al la Operdomo, kio cetere ne estas karakterizaĵo de tiuj floroj.
La fiŝvendistino konstante estis kun Cigaro en malpaca rilato, kaj ŝi riproĉis draste la plimulton de la loĝantojn de la havenurbo dum la tuta tago, ĉar ŝi ne ŝatis la „suspektindajn, malsatajn, nenifarulojn”.
Ankaŭ nun, ekvidinte la knabinon kaj la friponon, ŝi ne preterlasi la okazon diri iun el siaj saĝaj rimarkoj:
— Vi farus pli bone, se vi irus porti pakaĵojn, vi estas granda, forta homo, ke viaj okuloj ne forbrulas pro honto, vi nur ŝtelas la tagon, kaj kiu scias, ankoraŭ kion.
Cigaro jam alkutimiĝis al la detala kerakterizo de lia persono, li respondis nur tion, ke la babilaĉo de onjo Babette ne interesas lin. Tiam onjo Babette rimarkis, ke ŝi eventuale rompos la kapon de Cigaro per ŝutrotirilo.
— La bona Dio donu tion — respondis Cigaro, — ke iam vi ne nur babilaĉu!
Ili konversaciis tiel unu kun la alia, kiel duelantaj sinjoroj, el laŭregula distanco.
Malgraŭ tio, ke Cigaro estis famekonata homo ĉi tie laŭ liaj interbatadoj, la rezulto de la pli-malpli poste neevitebla miksbatalo kun onjo Babette ŝajnis malcerta, konsidere la batalilojn de la altaĝa fiŝvendistino, el kiuj ŝi manipulis precipe la lavopelvon kun tiel timige evoluinta tekniko, kiel la siu-indianoj siajn famajn batalhakilojn, rolantaj en junularaj romanoj.
— Silentu jam! — Prücsök admonis ŝin. — Cigaro estas mia amiko kaj mi bezonas lin.
— Ankaŭ vi povos ricevi unu… — ŝi grumblis malpli laŭte, kaj plie kun la esenco, devenanta el la monotona murmurado de eterne movanto, dume ŝi eniris.
— Atendu, Cigaro! — kriis la knabino, kaj akompanate de la muzika ŝovklakado de siaj grandegaj ŝuoj, ŝi rapidis post sian mentoron, kiu ĵus verŝis akvon sur korbon da fiŝo, kaj obeante al la leĝoj de la menciita eterne movanto, ŝi eĉ nun murmuris pri malsatuloj kaj nenifaruloj, kiujn ŝi draste vangofrapos per iu el siaj uz-objektoj (lavopelvo, ŝutrotirilo, kafmuelilo ktp), kion ili rememorados. Sed ĝi jam estis plie nur mallaŭta meditado, dume ŝi atentis siajn fiŝojn kaj ĝustigis sian kaptukon, ŝoviĝantan antaŭen kaj malantaŭen, aŭ ŝi malligis ties nodon kaj denove ligis ĝin sub sia mentono. Poste ŝi menciis eĉ sian karmemoran edzon, kaj okaze de tio, ŝi blovis sian nazon en iun el siaj jupoj, kiel ian altmontaran kornon.
Prücsök, la multfoje elĵetita spionino, helpis selekti la fiŝojn, poste alpreminte la florkorbeton al sia talio, ŝi rapidis antaŭ la kabanon al Cigaro, kiu estis ŝia plej bona amiko. Ankoraŭ longe, kvazaŭ la kabano de la fiŝvendistino estus maŝinejo de marŝipo, la eterne movanta buŝo de onjo Babette postmurmuretis ilin, kaj ĉi-foje ŝi preferis karboŝovelilon, kombinite kun dratbroso, rilate Cigaron.
Ili silente rapidis unu apud la alia en la rumoro de la legom-odora, varmega strateto. Ie de sur la supro de la haven-kvartalo vespere oni inundis la stratojn per akvoradioj, kaj sur la trivitaj grantikuboj malsuprenkureganta torento kunportis en la gluglanta, malpura fluego amason de ĉifonoj, paperoj, mortintaj fiŝoj kaj konkoj, kelkloke ĝi formis akvecan rubejon ĉirkaŭ obstaklo, kie nudaj infanoj de ĉiuspecaj koloroj kaj speco serĉadis per longaj bastonetoj, ŝrikante kaj ridante, kaj sur ilia malseka haŭto deglits la flave scintilanta sunbrilego.
— He, ho… Saluton Cigaro! Rigardu, Prücsök!
La subevoluintaj infanetoj de la gaja antaŭurbo avizis la trapasantojn dum la tuta tago, kio ne malofte estis uztila informi, se iu havis kaŭzon eviti certajn konatojn.
Kiam ili alvenis al la doko, Prücsök frapis sur sian frunton:
— Unue ni iru al la Muzikanta Rato!
— Kion vi volas fari tie?
— Tie estas benzinstacio, kie la mortintoj haltas.
— Vi estas tute stulta! Kiaj mortintoj haltas tie?
— Ĉar vi ne konas la kulisajn sekretojn de la haveno, tial vi estas stulta, Cigaro. Se la furgon-ŝoforo havas pasaĝeron, kaj li haltas trinki antaŭ drinkejo, oni elpostenigas lin. Sed li donas al la benzinstaciisto kvin soldojn, kiu faras tiel, kvazaŭ li plenigus la benzinujon de la aŭto. Neniu rajtas problemi pri tio. Ĉu mortinto aŭ ne, la motoro de tempo al tempo bezonas sian benzinon, kiel Patro Korn la naztabakon. Nu, la ŝoforo nun iras sola ien preni fuelon, ankaŭ li plenigas la bezonatan kvanton da brando por la plua vojo. Sed se li nur simple haltas antaŭ drinkejo per sia nigra aŭto, ĝi estas ekskludita sensencaĵo… Jen vidu, ĝi staras tie!