Выбрать главу

Ŝi tute ne povis daŭrigi. Schulteis formis funelon el siaj manplatoj kaj kriegis:

Diru, diru! Tempo!..

Tiu idioto ĉiam konfuzas min! — ŝia lango denove ekimperis. — Mi diras nur tion, ke mi garantiis la korpan sendifektecon de Mervin pro korpa puno, kaŭzanta morton post paso pli ol dek tagoj. Vi nun ne kompromitu lin. Konsideru lin amiko. Li promesis al mi, se vi ne mortbatos lin hodiaŭ, li faros grandan protektadon, vi ĉiam ricevos permeson por paroli kun viaj parencoj, kaj esceptan vizitadon, eble povas temi eĉ pri tio, ke li kontrabandos cigaredon al vi, se oni malliberigos iun, kio povas okazis al kiu ajn el ni.

Mervin aŭdis ŝin konsternite, kiajn promesojn faras Prücsök en lia nomo.

Mi ne diris tiom… — li flustris al la knabino.

Kiel? — kaj ŝi turnis sin al la popolamaso sentore. — Li diras, ke li faros eĉ pli multe por vi, kaj en la futuro li ne estos tiel severa al vi. Nun vi ĉiuj ekiros, escepte tiun Prunoki, kiu estas tute ebria, ĉar li estas porko.

La ostrovendisto alvenis sur la mezon de la strato kun sia durada ĉaro

— Vi ne estis ĉe Bubi Kmetter.

Ĝi nun ne gravas — mansvingis kapitano Aŭrelo la Ĉifona. — Iru kun viaj ostroj!

Schulteis, la Ĝemeloj laŭte ekkriis:

Civilulo for de sur la ludkampo!

Onjo Babette bataleme skuis sian lavpelvon:

Se vi mortigos la sinjoron esplorjuĝiston, tiam oni altigos mian loktarifon en la urbodomo pro sanga revenĝo!

Ĝi estis sufiĉa kaŭzo por defendi lian ekscelencon.

La trampa legio da homoj ekiris, kaj ekkrio aŭdiĝis el la alto.

Atendu! Ankaŭ mi venos!

Ankaŭ li venis, Schulteis, la Ĝemeloj. Avane Mervin en nigra redingoto, apud li Prücsök kun la fasono de la redingoto, ŝiaj amikoj malantaŭ ŝi, sovaĝaspektaj eksterurbaj kompanoj kun bastonoj, ltoj kaj kun malamikaj rigardo, ĉar la ĉeesto de Prücsök defendis la registaran komisaron tiel, kiel la sugestiva rigardo regas super la tigroj, tremantaj pro la sangoodoro.

Do la fiŝist-haveno — diris Mervin. — Kvankam laŭ mia opinio nenio estas tie.

Nek tie, nek ĉi tie estas io! — diris sinjoro Wurm, kiu ĉeestis kun sia edzino. — Kaj la altestimata, publika vero tamen evidentiĝos, gesinjoroj.

Tiu bubuino faras malbonon — opiniis la virino, kiu estis serpentkorpa miraklo ĝis la nasko de sia tria infano, sed poste ŝi jam neniam plu povis fari tion.

Emerencia vidas la futuron — diris Wurm. — Sed ŝiaj manoj estas mallertaj.

Tiel ili iris sur la vojo.

Trans la lumturo sekvas la fiŝist-haveno. Kuirfajroj de vespermanĝo flagris en la blua, afrika nokto, kaj lampoj kun forta lumo balanciĝis ĉie sur la akvo por prilumi la pobon de la ekveturontaj platboatoj.

Mi donos instruciojn — diris Prücsök al la esplorjuĝisto. — Bubi Kmetter estas mia bona amiko, kaj li estas la prokuristo super ĉiuj fiŝistoj.

Bonvolu… Kvankam nur oficiala persono rajtas oficiale ordoni.

Mi ordonas tute ne oficiale, nur tial, ĉar Bubi Kmetter estas mia amiko.

Kaj ŝi staris sur la bordon apud la vilaĝo de la fiŝistoj.

Bubi! He! Bubi, Prücsök estas ĉi tie!..

Bubi venis!

Bubi estis minimume okdek jara, kolomb-griza, mil-falta, sunbrunigita, hoknaza homo. Li balanciĝis tiel sur siaj o-gamboj, kiel buo en la tempesto. Prücsök iris antaŭ lin, kaj preninte lian manon, ŝi gvidis lin.

Saluton, Bubi. Okazos granda esploro, do rapidu — ŝi instigis lin nervoze, — ĝuste pro tiulo atendos la registara komisaro.

Kio estas? He!.. Kiun vi venigis ĉi tien?

Mervin-on. Li promesis, ke via filo povos promeni duon horon pli en la korto, se vi konfesos la veron, kio cetere estas via kutimo.

Mervin petis la knabinon mallaŭte, se eblas, ŝi ne promesu en lia nomo tiel gravajn aŭtoritatmisuzon. Sed Prücsök silentigis lin mansigne:

Kial vi klopodas plenumi tiel severe la regulojn?… Diru jam, ke oni portos cigaredojn al iu kompatinda malliberulo!

Sed, bedaŭrinde vi trompas viajn amikojn, ĉar mi ne volas agi kontraŭleĝe, kaj mi ne povas permesi, ke oni donu eĉ unu cigaredon al iu, aŭ kontribui al interparolado kun la kondamnito, se ĝi ne rajtas laŭregule. Mi ne povas promesi tion al tiuj bonuloj…

Vi bele ludas la rolon de honestulo!.. Prefere vi ĝojus pro la interkonsento! Sed oni scias pri mi, ke mi estas malserioza.

„Malserioza!”

Tiun abomenindan, eksterurban vorton ŝi diris tiel, kiel dubindaj havenuloj, maljunaj kaj cinikaj; leĝere kaj memkompreneble.

Kaj ŝi estis dekses jara, tiel senkulpa, naiva kun bluaj okuloj kaj kun pura koro, ke ankaŭ la falinta popolo de la eksterubo fariĝis pli bona, dank’ al ŝi, ĉar tiu akceptis ŝin en sian koron. Ili irus por ŝi en fajron, ŝi ja reprezentis inter ili makulon da neĝeblankan, eternan pardonon, eternan, renoviĝantan, ĉielan lumon, ĉar ankaŭ la infano de la plej fia bandito naskiĝas senkulpe, kun senmakula, antaŭa vivo, eĉ se li venas en la mondon en la kaŝejo de rabistoj.

La frazaro de la haveno estis absolvita, kiam Prücsök uzis tiujn vortojn, kun serena vizaĝo, kun klaraj okuloj, kiujn ŝi alproprigis el sia ĉirkaŭaĵo, kaj ili ricevis alian sencon, kvazaŭ senpersonan. Ŝi ja estis ankoraŭ duone infano, kiun ŝia vivcirkonstanco formas laŭ ties dialektiko, se ĝi ne povas formi ŝin je malbono aŭ je kulpo, ĉar en la koro de tiu knabino eĉ tiam ne estas kulpo kaj malbono, se ŝi uzas la frazaron de la haveno pro imito, simiaĉo aŭ pro pozemo.

Bela, larĝ-kalika, hele rozkolora, bonodora, kampara dianto, kiel, kiel ne, dehiskis kaj floris en la ŝlimo.

Kiu komprenas tion?

La naturo iafoje faras eĉ miraklon. Okazas, ke frago aŭ violo elkreskas malkuraĝe el inter la herboj, en la ombro de arbusto, post la sezono de ties florado. Sed ĝi estas tute alia. La miraklo! La surtera miraklo, la miraklo de spiritoj, kiu ĉiam aperas antaŭ la kreduloj en la formo de simpleco! La robusta, mita voĉo de la infano, la terkuluristo, la patrino aŭ la senkulpe mortinta viktimo, kiu venkas la komplikan homon. Antaŭ la akvopura vero klinas sin eĉ la sintetika estaĵo, kiu konstruas kaj juĝas.

Ni do interrompis tie, ke ankaŭ sola dianto povas kreski en la mezo de marĉejo, ĝia balanciĝanta, malforta kapo ŝanceliĝas inter grandegaj lapoj kaj brakteoj, tiel freŝe, kiel ĝi dehiskis.

Tiu delikata kaliko enspiris en la marĉejo ne la densan vaporon, hidrogenan sulfidon, similan al malbonodoro de putrinta ovo.

Ne!

La odoro de la dianto infektis per vera, bona aero la marĉon, ke ĝi puriĝis.

Oni alportis tablon kaj seĝon. Lia ekscelenco Mervin nun denove estis esplorjuĝisto, ĉar li mem direktis la esploradon de lia iama krimafero la duan fojon, de la nefarita inspektado de la okazejo ĝis la resumo. Anticipe li turnis sin al la akompanantoj. Ĉar la plimulto de la havenurbo staris tie en densaj vicoj, senmove.

Gvidate de onjo Babette kun sia lavpelvo.

— Homoj! — diris Mervin. — Nun mi faros esploron, sed la kutima polica aparato ne estas je mia dispono. Ĉar tiu esploro ne estas oficiala. Mi faras tion pro la peto de knabino kaj pro mia iama ĉefo, kiujn vi nomas Prücsök kaj Ludoviko la Saĝa.

Oni ekmurmuris.

— Mi diris ĉiam, ke Ludoviko la Saĝa estas granda homo — kriis Aŭrelo la Ĉifona, kaj ĝuste li diris tion neniam. Eĉ. Laŭ li Ludoviko la Saĝa estas ia drinkema servisto en la juĝejo, ĉambrogardisto aŭ io simila. Hümér la Elĵetanta decidis diri tion al Aŭrelo la Ĉifona, kaj li turnis sin al Rita Kamelio:

— Vi nur silentu! La maljuneco kaj la brando vidiĝas sur vi. Fermu vian buŝon, ĉar mi batos vin je la kapo per la spililo, vi, porko.

Oni alkutimiĝis al la similaj eraroj de la straba spilisto, tiel neniu respondis, kaj Mervin daŭrigis sian parolon.