— La komenciĝonta esploro do okazos je via deziro, vi devas anstataŭigi la oficialajn personojn, kiuj alifoje kutimas helpi mian laboron, kaj nun mi ne povas uzi ilian helpon.
— Li parolas bele — diris Riza la Buton-okula.
— Sed kiu komprenas tion? — demandis Gnomo la Enorma, kaj li rigardis al Mandareno la Tantiema, sed tiu eklevis sian ŝultron:
— Gravas, ke ĝi estus mallonga.
— Knaboj — nun ekparolis Prücsük, paŝinte antaŭ la registaran komisaron. — nun temas pri tio, ĉar la farinto ne estas leĝe persekutenda, Mervin do ne ricevos policistojn. Sed li bezonas ilin. Krome aktuaron kaj tiaĵojn. Estas konate, ke Ludoviko la Saĝa kaj mi estas geamikoj, vi anstataŭigos la verajn policistojn, ĉar vi bone konas la kutimojn dum la esplorado rilate vin mem, laŭ subjektiva juro. Se ĝi estos tiel, tiam la registara komisaro promesas, ke viaj perancoj kaj amikoj povas promeni duon horon pli longe sur la korto, kaj foje en ĉiu jaro oni nuligos la punon, pasigotan en la malluma ĉelo…
— Ne promesu tiaĵojn — flustris la registara komisaro nervoze, sed Prücsök daŭrigis.
— Ĉu vi volas pro mi, ĉar ankaŭ Ludoviko la Saĝa petis nur pro amo al mi, helpi tiun esploron?
— Kial tiom multe klarigi?! — kriis Marie la Vidva. — Ni estas ĉi tie por helpi vian patron. Kaj punkto. Ni ne komprenis la konfuzan parolon de la registara komisaro.
— Ni do komencu la esploradon! — kriis Shulteis la Ĝemeloj stertore. Kaj li formis funelon el siaj manoj. — Tem-po, Mer-vin! Tem-po, Mer-vin. Tem-po, Mervin!
— Silentu… — diris Patro Korn milde, kaj fariĝis silento, ĉar li havis eksterordinaran reputacion en la haveno, pro liaj delikataj vestaĵoj kaj alta aĝo. — Ni ĉiuj estas je la dispono de la sinjoro registara komisaro, ĝuste tiel, kiel la policistoj.
— Sed ni ne arestos nin mem — rimarki Gnomo la Enorma, kaj Hümér la Elĵetanta minace levis la spililon kontraŭ Riza la Buton-okula.
— Ne miksu vin ĉiam en la parolon, ĉar mi vagofrapos vin, ke vi perdos vian formon..
— Dankon — diris Mervin, — ĉar ankaŭ min interesa, kio estos la rezulto de la esploro.
La suno subiris ĉe la rando de la maro per violkolora flagro, kaj en tiu strange arda, rufa kaj cejanblua radiado la traflugantaj alcionoj kaj mevoj ŝvebis per pigra, glisanta rondflugado, tiel kaptinte fiŝojn, aŭ ili spirale leviĝis alten, dume la akvo subite malheliĝis kvazaŭ kun frostotrema surfaco, maltrankvila pro la proksimiĝanta nokto, simile al certaj nervomalsanuloj, kiuj vespere sentas perdi sian memfidon, kaj timtremante ili pensas pri la venonta, nekonata nokto.
Oni ekscitis fajron sub kaldrono, kaj la ekbrilanta lumo de la dek-dudek fiŝistaj barkoj preskaŭ kovris la unuajn, malkuraĝajn stelojn.
Prücsök iris man’ en mano kun Bubi Kmetter sur la bordo, kaj ili paroladis:
— Nun estos esporata la konfeso de la mortinto.
— Ne estas bone — diris Bubi Kmetter kaj antaŭenŝovis sian ledan ĉapelon, ĉar li gratis sin je la nuko.
— Ĉu estis drato?
— Jes. Ni sciis, ke li venos. Tial ili ĉiuj estas sur la maro, kvankam nun ne estas frajado ĉi tie, malmultas la fiŝoj.
— Ili diris nenion pli. Bubi remis en fiŝista boato kaj malproksimiĝis de la bordo. Ĉe la enŝipejo de la golfo li kaptis siajn tri fiŝistajn kolegojn.
— Venu, ĉar okazos esploro.
— Lasu min paca!.. Mi ne iros!
— Ĝi okazas pro la patro de Prücsök. Ŝi vokas vin.
Tiam ili venis. Ili silente remis post la boaton de Bubi Kmetter. Ili havis malbonan tagon. Tio estis videbla sur ĉiu. Atinginte la bordon, ili senpolvigis sian vestaĵon kaj iris al la longa tablo. Mervin staris antaŭ la tablo, apoganta sin sur siaj disetenditaj fingroj malantaŭ sia trunko.
Shulteis, la Ĝemeloj skribis la protokolon! Ĉe la tablo!
Ĉirkaŭe estis la plimulto de la haveno, silentemaj, sovaĝaspektaj spektantoj.
Apud Mervin staris Mandareno la Tantiema kaj Aŭrelo la Ĉifona. Kvazaŭ du konstabloj. Kaj flanke Prücsök, tenante siaj okulojn sur la reprezentantoj de la akuzo kaj pledo en sia pluvmantelo.
— Kiam vi kaptis tiun certan Louvain-on? — demandis Mervin.
— Eble… kvin semajnojn. Ĉu ne?
— Jes — konsentis la alia.
— Kiu scias laŭvorte, kion li diris?
Hezitado.
— Mi avertis la koncernulon — deklaris Prücsök, — ke li konfesu nur la puran veron, ĉar oni severe piedbatas la falsan atestanton.
Atestulino nervoze, maltrankvile sidis:
— Ne faru personan atakon, mi petas… Nun temas nur pri la fiŝistojs.
— Li diris tion — konfesis la fiŝisto. Decoucx estas senkulpa… serĉu Adrien-on en la haveno… ĉar la kompatinda decpix estos malliberulo ĝis la vivifino…
— Ĉu li diris nenion alian?
— La sovaĝaspektuloj fiksrigardis siajn tri fiistajn konatoj kun streĉa atento. Ili nun estas policistoj. Kiu scias, kiam ili estos denove antaŭ Mervin en tiu ĉi rilato.
— Provu memori — diris Bob la Malforte-batu.
— Li diris ankoraŭ tion — ekparolis iu fiŝisto, kaj li signifoplene kunrigardis kun siaj kunuloj, — ke Adrien estas la solvo de la sekreto….
— Mi avertas vin, ke vi estas atestantoj en la afero, ĝis vi nenion prisilentos! — kriis Mervin, kaj li staris tute senpere antaŭ la maljuna fiŝisto, kiu cetere ne ekparolis, li nur ŝmacadis sian pipon.
— Li donos vangofrapon… — flustris Jasmeno, la foirhala vendisto emociiĝinte al Mandareno la Tantiema. — Li estas tia, ke li vangofrapos…
— Mi do petas… — diris la fiŝisto, sed en la okulo de Mervin ekflagris stranga brilo. Li interrompis lian parolon, kaj kolere alkriaĉis lin.
— Ne balbutu! Kion vi imagas? Ĉu mi estas ĉi tie por aŭskulti mensogojn?! — Kun timiga flustrado li staris tute proksime al la vizaĝo de la fiŝisto, dume li tiris lin al si unumane kaj diris trenate: — Ĉu vi ne scias, kiu mi estas? Ĉu vi kuraĝas mensogi al mi? Ĉu vi nun ĉikanas min?… He?
Hu, ĉiuj sanktuloj!
Ne estus bone renkonti lin nokte pro obskura afero, en iu policejo.
— Mi petas… — bablbutis la fiŝisto.
— Bone! — li diris malantaŭen: — iu iru por venigi la policon.
Sed neniu moviĝis.
Kiu iru por venigi la policon?
— Kiuj estas kun mi hodiaŭ nokte, mi suspendas ĉiun procedon kontraŭ ili ĝis la morgaŭa mateno!.. Vi tie! Iru por venigi la policon!
— Ĉu vi elektas ĝuste min? — murmuris jasmeno, la foirhala vendisto, sed li ekiris.
La registara komisaro nun iomete imponis al ili. Vane! Li ne estas el marmelado!
— Aŭskultu min, amiko mia… — diris Mervin, ke ĉiu fiŝisto aŭdis tion. — Mi forbalaos vin ĉiujn de sur la bordo, se evidentiĝos, ke vi mensogis, mi transloĝigos la fiŝistojn sur iun insulon, ke vi eĉ ne rimarkos tion!
La virino elkriis nun, sur sia brako kun infano.
— Mi diras tion, ke serĉu disputon kun la sinjoro registara komisaro, ĉar vi devas scii, kio estos el tio! Nur ni malgajnos! Nu, diru ankaŭ tion…
— Silentu kaj ne parolaĉu!.. — diris iu juna fiŝisto.
Mervin tuj kaptis kaj puŝis lin inter Aŭrelon la Ĉifona kaj Mandarenon la Tantiema.
— Ŝnurligu lin! Mi arestas lin pro instigo al falsa atesto. Daŭrigu… — li turnis sin al la virino. — Nun jam mi arestos vin ĉiujn, ĉar vi volas influi la atestanton.
La du laŭokazaj policistoj ŝnurligis la fiŝiston.
— Ĉu vi estas spionoj? — li diris ironie.
— Ili ne estas spionoj! — kriis Prücsök. — Ĝi estas nia afero, ne tiu de la registara komisaro! Ni invitis lin ĉi tien, pro mia patro! Sed vi ricevis draton. Mi scias!
Estis granda murmurado. Jasemeno staris malpli proksime, preta por venigi la policon, se Mervin denove diros tion. Sed li ne povas fari ĝin je mansigno, kun sia pasinteco.