Выбрать главу

— Viaj estimataj konatoj jam longe povis ridi tiom — murmuris Mandareno la Tantiema.

Poste li remetis sian ĉapelon apud sian nazon, ĉar lia iu vizaĝo estis preskaŭ tute debatita. Ĉar ili ne bezonis la virinon, Bob la Malforte-batu malakcelis per la piedbremso, kaj ekskuzantaj sin per pardono, ili elaŭtomobiligis la ŝerceman Molly Schuster-on en iun malgrandan flakon, proksime al la kremaciejo, konstruita ekster la urbo.

— Kio estas ankoraŭ? — spiregis Hümér la Elĵetanta.

— Ni iru al la restoracio Cigartranĉejo!

Bob la Malforte-batu akcelis per gas-allaso. Ili veturis per freneza rapideco al la Cigartranĉejo. Grandega, malbone farbita tabulo pendis ekstere:

„Jen vidu!

Alvenis sinjoro Deibler!”

Ĝi estis la nomo de la restoracio. La ŝildo, anoncanta la alvenon de la populara ekzekutisto, pendis sur la flanko de sufiĉe granda, albordiĝinta velŝipo, kaj kompreneble tio estis bona ŝerco, ĉar sinjoro Deibler nur oficiale kontaktiĝis kun tiuj kutimaj gastoj, kiam oni rifuzis la indulgan petskribon.

Kaj prezidento estas tiel rigora, ke rezervantoj de kelkaj tabloj efektive povis saluti la funkciiganton de la gilotino, pere de la surskribo, havanta la nomon de la restoracio.

— Jen vidu! Alvenis sinjoro Deibler!

Tiu honorigo ne plaĉis al sinjoro Beibler, kaj li malestime deturnis sian kapon. Sian propran.

La kapo de la kondamnito, kiel la ekstremaĵo de la cigaro, estas metita en la gilotinon. Tial oni nomis tiun ejon Cigartranĉejo, laŭ la moknomo de la gilotino, kaj oni farbis tian ekzekutan aparaton ankaŭ sur la flankon de la barko.

Unusola homo vivis en la haveno, kiu neniam enpaŝis en la ejon, kaj tiu persono estis Cigaro, la moroza amiko de Prücsök. Li ne ŝatis ĝian nomon kaj la ilustraĵon de la ŝildo. Oni moknomis lin Cigaro, kaj ne estas bona ideo pentri la diablon sur la ŝildon.

Oni rapide trovis Adrien-on ĉi tie.

Li sidis en iu angulo, karesadis sian blankan barbon kaj pipfumis. Li estis sesdek jara, eksiĝinta maristo.

Kial oni nomis lin Adrien, estas enigmo!

Li tute ne volis aŭdi pri tio, ke li sekvu la alvenintojn kien ajn. Ili lasu lin paca kaj iru en la inferon. Adrien estis multajn, tempestojn travivinta maristo, sed li jam delonge ne ricevis tian vangofrapon. Ĉar la razio laboris per loka anastezo, dozita en vangofrapoj, por ke ĝi atingu sian celon mallonge, facile, sendolore.

…Je la deka kaj duono ili ekiris al la fiŝista haveno per la ekstemporale ŝtelitaj veturiloj. Entute kun dekdu Adrien-oj — inkluzive ankaŭ la ŝtorm-taŭzitan kaj vangofrapitan mariston, kiu ankoraŭ ne ricevis tiel grandan, lokan anastezon, kiel ĉiokaze de Mandareno la Tantiema. Bedaŭrinde la narkozo sukcesis nur duone, ĉar la fumtubeto de la pipo rompis du dentojn de la ŝtorm-taŭzita maristo dum la dozado, kaj la suĉilo iom elstaris el lia vizaĝo apud lia orelo, kvazaŭ li estus la ĉefo de papuoj, kun oblikve borita vizaĝo pro ia stranga kaŭzo.

D U D E K U N U A   Ĉ A P I T R O

…La esplorjuĝisto konfesas nur la puran veron

La loĝantoj de la fiŝista haveno atendis silente.

Ankaŭ la amikoj de Prücsök, gvidataj de Patro Korn, kiu elprenis kelkajn sandviĉojn el la akvorezista manĝaĵskatolo por turistoj de film-reĝisoro Bremenana. Iom malproksime, sur benko, kiun intertempe la edzino de la fiŝisto elportis, la esplorjuĝisto sidis, apud li Prücsök. Facila venteto portis kun si la krudan odoron de algoj kaj helikoj, kiujn la malfluso surbordigis.

Apud la fajro kelkaj fiŝistoj, la virino kaj malgranda bebo kaŭris ĉirkaŭ la vaporanta kaldrono.

— Vi, Mervin, estas tre stranga homo, kaj se mi estus via patrino, mi batus vin. Mi mi scias nun jam, ke vi ne estas malbona, vi nur hontas, se tio estas videbla, vi do grumblas ĉiam. Kiel Cigaro, en kies nazon konvenus meti ringon, kaj tiam li estus tia, kiel denaturigita urso.

— Ĉu mi vere memorigas vin tiom al tiu via amiko?…

— Nek li ŝatas, se oni vidas lian korprofundon…

— Hm… Mi estas scivola pri li, kia homo li estas… Li nur transdonu la leteron senprobleme.

— Li estas ege lerta knabo.

— Kiu li estas por vi?

— Li estas tiuspeca homo inter la sklavo kaj persona sekretario. Li batas tiun, kiu ne aĉetas florojn de mi, li blasfemas, li faras aĉeton de vesperfesta kostumo, li interbartadas, eĉ se ne estas bezonate. Li do tamen estas sekretaro, ĉar li jam lavis telerojn anstataŭ mi. Sed tiam li tre grumblis.

La determino de la sekretara ofico estas sufiĉe leĝera en la haveno, Mervin tuj vidis tion.

— Ĉu vi… jam faris tiaĵon, kio estas puninda?

— Absolute nenion. Oni amas min tial, ĉar mi portas manĝaĵon al la knaboj en la prizonon.

Ili silentis. La esplorjuĝisto sciis bone, aŭ senti, ke Prücsök estas infano, senkulpa, honestas knabino, kaj tio faras la legendon ĉirkaŭ ŝi. Ĉar ŝia senpera kontakto kun tiuj tute senmorlaiĝintaj, tipaj krimuloj, kaj kiel la rekulpiĝantaj personoj staris apud ŝin por servi honestas aferon, tio ebligis ekmediti pri multaj, diversaj, nekompreneblaj kaj mistikaj supozoj.

Kio ĝi estis, se ne miraklo?

Moral-kripluloj forĵeras siajn animajn lambastonojn pro la tuŝo de tiu knabino, kaj ili iras kun renaskiĝinta moralo por iom da tempo. Ĉu ne estas ĉi tie en la realo la metaforo el la bibilio en la kunesto de Hümér la Elĵetanta, Aŭrelo la Ĉifona, Schulteis, Riza la Buton-okula kaj de tiu kanabino: mildaj kaprioloj vivos trankvile kaj pace en la proksimo de leonoj?

La esplorjuĝisto kaj la krimulta mondo renkontiĝas en honesta, komuna intenco, mallonge ili sekvas komunan vojon, la antipoloj de la justico kaj peko, ĉar tiu kanbino petas ilin.

Li klare vidas la eraron de la nefarita inspektado de la okazejo, kiu kaŝiĝis antaŭ liaj okuloj en la profunda mallumo tiom longe.

La blinduloj denove vidas.

Kaj Yvone kiomfoje venis en lian kapon hodiaŭ. Tiu funebra strio, kiu dividas meze lian paseon kaj karieron: je viva kaj morta parto.

La malalta ĉielo, kiel la tegmento de teretaĝa domo ŝajnis proksima, kaj la timige simbola realo estis tie: Patro Korn, la apaĉoj, krome onjo Babette, la senmova, sepi-kolora, misforma maljunulinaĉo, rigardanta antaŭ sin, kun la lavpelvo, kun la langvoraj pintoj de sia kaptuko, eble ŝi revadis ĝuste pri tiu maristo, kies gepatrojn ŝi vizitis iam en sia tafta vestaĵo, kiun kelkfoje portas nur la aerbalonoj, kaj ŝi certe ŝovis siajn okulvitrojn kun tenilo apud sian zonon kun batalema movo, kiu pendis de ŝia kolo sur nekredeble dika, ora ĉeno. Kaj la fiŝistoj staris en la arĝentkolora reflektado de la maro, kiuj komecis flustri la legendo…

Ke Decoux estas senkulpa.

— He! Se vi ankoraŭfoje ekmoviĝos, mi mortpafos vin!

Bull la Korno-naza denove staris en la vicon.

— Kial vi eksedziĝis? — demandis Prücsök nur akcesore kaj sen ĉiu transiro. Mervin ankoraŭ al neniu parolis pri sia privata vivo ĝis nun. Li estis ne alproksimigebla, enfermiĝema homo. Kaj nun li ekparolis. Kial ĝuste nun kaj la infano?

— Mia edzino, Yvone, amis alian homon.

Kaj la mutuloj ekparolas.

— De kie vi scias tion? Vi asertis pri mia patro, ke li estas kulpa. Fine evidentiĝos, ke tio ne estas vera. Vi nur intence forgesis la inspektadon la la okazejo, kiel Cigaro ne diras la precizan kvanton de la kornobulkoj.

— Ĉu tiel karekterize mi memorigas vin pri tiu via amiko, ke vi ne povas mencii iun alian kiel ekzemplon?

— Mi ja povus, ĉar ankaŭ Schulteis kutimas trompi la kelnerojn, sed kial lacigi min per diversaj komparoj?