Выбрать главу

Fininte tion, li ĉirkaŭrigardis sur la morne kaj silente atendanta, sovaĝaspekta grupo de la amikoj de Prücsök.

— Kiu volas viziti la ĉefkomandejon el vi?

Fariĝis konfuza voĉbruo, kaj la tuta societo formis pli grandan rondon kun panika timo. La sandviĉo haltis ĉe la gorĝo de Patro Korn, kaj kiam ĉesis lia tusado, li diris indignite:

— Mi petas deteni vin laŭeble de tiuj rimarkoj. Ĉio havas limon!

Fine Bubi Kmetter, la blankhara fiŝisto portis la leteron al kapitano Lucas…

Post unu horo sur la stratoj de Tanger aŭdiĝis la laŭta kreigo de la vazetvendistoj, proponantaj eksterordinaran eldonon, radio- kaj telegrafraportoj diskonigis la novaĵon, kaj nervozaj, specialaj reportistoj miskbatalis antaŭ la telefonbudoj por publici la sensacion:

Caro de Afriko demisiis!

…Kaj tiam alvenis la amikoj de Prücsök sur la ŝtelitaj veturiloj, kun freŝe akiritaj, eksteraj vundoj kaj kun dekduo da Adrien-oj.

D U D E K D U A   Ĉ A P I T R O

Ili vizitas la Grandan Bestaĉon, kiu tenas sin brave

Ni iru! Ni selektu la virinojn! — komandis Schulteis, la Ĝemeloj, kiu estis en sia elemento, ĉar li povis kriegi.

Ili elĵetadis dekdu Adrien-ojn unu post la alia sur la plaĝon, kiel sakojn ĉe la doganejo, du el tiuj estis senkonsciaj pro ebrieco, sed poste evidentiĝis, ke ili alvenis en Casablanka-on antaŭ du monatoj, kaj oni ne sciis, de kie ili liberiĝis. Schulteis, la Ĝemeloj, kiel la gvidanto de la kargolaboro, ordonis kriegante:

— He! Tiun dekstran avanulinon ne metu al la centro, ŝi nomiĝas Ariane! Ŝi estas difektita ekzemplero! Ŝi havas preseraron! Iu provu fari artefaritan spiradon ĉe tiu virino, kiu havas larĝrandan ĉapelon!

Nu, alvenis dekdu Adrien-oj (du el ili en tute ebria stato) el la fiŝista haveno, deponitaj, manke de vestaĵoj, foruzitaj dum miksbataloj, kalkulitaj en vivanta pezo per neto-kilogramo, kaj samtempe parolantaj, ĉiu kun po dek jaroj da taksita valoro fare de la juĝisto, pasigotaj en la malliberejo.

La fiŝistoj sendis siajn familianojn en la kabanojn pro timo.

— Kiuj restadas ĉi tie malpli ol unu jaro, tiuj staru flanken! — kriis Mervin.

La Adrien-oj jam tie, kie ili estis, sufiĉe malbone staris sur siaj piedoj, do preskribo de pli nova pozicio estis facile dirite, sed kiu plenumu tion?

Sed dank al’ la rapida kaj sperta kunlaboro de Schulteis, la Ĝemeloj kaj Mandareno la Tantiema, ili aranĝiĝis laŭ la deziro de doktoro Mervin. Estis Adrien, kiu ploris kaj kantis. Ŝi proksimiĝis al onjo Babette tiel, sed la altaĝa amazono tuŝumis ŝin per sekond-parado tiel bravure, inda je mondĉampiona lavpelv-konkurso, ke la virino vertiĝante ŝanceliĝis sur sian lokon.

— Mi kolektus tiulinojn sur la korto de fortikaĵo kaj bele vangofrapus ilin — murmuris la fiŝvendistino.

— Ĝi estus kruela afero — respondis Bull, la Korn-naza. — Ili ne alkutimiĝis, ke oni kolektu ilin.

Bull, la Korn-naza eksrilatiĝis kun Marie la Vidva. Li diris tiel. Sed la situacio estis tio, ke aŭrore estingiĝis la lampoj, kaj la vidva vendistino vidis sian kavaliron en alia koloro kun la longa brulig-stango, necesa al la lumigado, kiu vespere estas tiel impona, kiam li rapidas kun ĝi preter la dokoj, laŭ la arklamp-vico. Sed la vespero pasis, mateniĝis, kaj nun denove estas vespero. Ĉar la vesperoj ŝanĝiĝas.

Marie la Vidva do impatiis kun Gnomo la Enorma, kiu iafoje ŝajnis ĝibulo, ĉar lia staturo nekredeble arke altiĝis, tiom, ke li iris kun kurba dorso, pene portanta la pezon de tiu ostaro. Gnomo la Enorma sciis bone, ke li devas bati Bull-on la Korno-nazan, pro tiu ĉi afero, sed laŭeble li provis prokrasti ĝin.

Tia li staris tie spiteme. Bull, la Korno-naza, ĉar pro la malhelpo de la drato Mervin malebligis lian foriron per revolvero, li tiriĝis al Rita Kamelio, kiu manĝis kun Patro Korn el la manĝoskatolo de la Bankoka filmreĝisoro. Li tenis strikte sian longan, lampobruligan stangon kaj prenis ĝin forte ĉe la mezo, kun iom flankenklinita kapo, kun krucigitaj ŝuopintoj, kiel Praksitelo, paŝtisto en Arkadio, li ekparolis gemute ridetanta:

— Estas nekredeble, kiom da ebriaj Adrien-oj ekzistas.

— Lasu min manĝi — respondis Patro Korn lakone.

— Ĉu vi pensas — demandis Rita Kamelio, — ke la drinkemo dependas de la antaŭnomo?

— Estas klare — respondis la lampobruligisto.

— Belaj urtikfloroj ili estas… — murmuris onjo Babette. — Mi gardis min pli bone. Se mi estus vivinta tiel, nun mi ne estus ĉi tie.

Kaj oni ne sciis, ĉu kontenteco aŭ amara memriproĉo sonis el ŝia voĉo.

Dume ĉiu Adrien estis elaŭtomobiligita.

Ilia plimulto postulis kontentigon plorante kaj ŝrikante, kaj kiam multaj el ili rekonis la esplorjuĝiston, komenciĝis eĉ pli sovaĝa kriado. Iu Adrien riproĉis amare Hümér-on la Elĵetantan.

— Ĉu vi estas spiono de la polico?

Hümér la Elĵetanta, dank’ al la interveno de Prücsök, lavis sian vunditan kapon en la batal-lavopelvo de onjo Babette, kaj li ege ekkoleris pri tiu Adrien.

— Fermu vian buŝon — li kriigis, — vi, drinkemulino! Jen! Havu do iom da kontakto ankaŭ kun la akvo.

Kaj li verŝis la tutan enhavon de la lavpelvo sur Patron Korn, krome li piedbatis la pace manĝantan, blankharan riceliston.

Malfacile oni faris ordon kaj venigis priaŭskulti la unuan Adrien-on.

— Mi ŝatus, se vi rakontus — komencis Mervin, — kion vi scias…

— Mi do… povas cigaredi kaj kanti, sed se necese, mi altabligas la manĝaĵon. Mi estis drinkaĵistino ĉe Pichon en urbo Toulon.

— Eĉ nun vi estas tio — menciis Aŭrelo la Ĉifona, kaj li deturnis sin pro la densa odoro de la brando.

— Vidu, infano mia — diris Mervin. — Nun vi devas konfeso pro krimafero.

— Bonvolu kredi, mi tute ne konjektis la devenon de la mono, kiun oni distribuis. Se mi estus sciinta, ke ĝi devenas el rabado, mi ne estus akceptinta ĝin. Mi venis el pli bona domo en la havenon…

— Ĝi estas vera… — kapjesis Bob la Malforte-batu. — Ŝi alvenis el urbo Palamas de sur la insularo Bermudoj, kaj tie vere estas pli bona la pundomo, ol aliloke. Oni donas manĝi eĉ makaroniojn.

Prücsök, iom malproksime, timeme, kuntiriĝinte rigardis la alviciĝon de la duonsovaĝaj menadoj.

Ili nur malfacile komprenis, ke oni serĉas ĉi tie ne la farintojn de la rabmurdo, okazinta ĉe Palais Longchamp, esperante de ili la malkovron de la spuroj (ĉar tiurilate ili priparolis, ke ili neos ĉion), sed temas pri alia sekreto.

Mervin provis apliki artifikon:

— Aŭskultu min!.. Bonhava doktoro mortis, kiu nomiĝas Decoux, kaj li heredigis sian ĉiun havaĵon al iu certa Adrien.

La rezulto estis surpriziga. Evidentiĝis, ke la bonhava, Pariza doktoro loĝis kun ĉiu Adrien en la plej granda konsento, dum longa tempo, kaj nun ili ĉiuj funebris lin ploregante. Iu ŝiris siajn harojn kaj ŝrikadis:

— Mortis mia karulo! Mortis Delebu, aŭ Leroux.

Iu alia ploregante kveradis:

— Li estis mia eta advokato!

Nun aperis la ŝtormo-taŭzita kaj vangofrapita maristo, la barba Adrien kaj sovaĝe batis sian bruston:

— Mi vivis dum jaroj kun la advokato en la plej bona amikeco, ĉar mi savis lian vivon okaze de tempesto.

Ili fariĝis tumultantaj, ŝrikantaj frenezuloj. Fine la esplorjuĝisto stertore diris sian starpunkton:

— Kiu ne povas pruvi helpe de publika notario, ke ŝi estas la heredanto, tiu devas sin klarigi el sub la akuzo de la trompo.

La funebro ĉesis dum momento. Ankaŭ Adrien, la maristo retiriĝis kaj diris balbutante, ke li savis lin ne el la kontoro de la publika notario, sed el la agitiĝanta maro.