Выбрать главу

— Kia Adrien vi estas, kvankam vi estas viro? — demandis lia ekscelenco, doktoro Mervin.

— Ebria — respondis Turkino la Delikata, kaj ŝi metis sur sin ankaŭ la mantelon de Bob la Malforte-batu, sur sian celofanan mantelon, brilantan pro la salaj vaporoj.

— Mi… — balbutaĉia la dika, malalta, barbulo, kiu povus esti ia altkreskinta kaj svelta nano el la historio de Neĝulino. — Mi estas la lasta… Adrien. La maristo de la droninta vaporŝipo Adrien…

— Kie ĝi dronis?

— En la… golfo… Ĝi estis malbone kargita… La salo formoviĝis kaj ĝi bele dronis…

Rezulto: nenio!

Estis Ĉirkaŭ la du horo, kiam la apaĉoj ĵetis la elĉerpiĝintan kargon de la Adrien-oj sur la ŝtelitajn veturilojn kaj liveris ilin tien, kien ili deziris, escepte Adrien-on kun bronzaj haroj, kiu ŝatintus elaŭtiĝi dumvoje trans la limo de la kolonio. Du Adrien-ojn, senkonscie ronkantajn, eble pro hazardo ili lasis antaŭ la pordo de la societo “ni vivu nature, kaj ni detenu nin de la viandomanĝado, aŭ ni ekskursu!” Adrien, la ŝtormo-taŭzita kaj vangofrapita maristo ruliĝis sub la sidejon, kaj li vekiĝis en la tovita aŭto en la policejo en esplora aresto.

Tiu homo sekvis la vojon de justuloj dum liaj maljunaj tagoj!

…Ili malgaje malrapidiris al la urbo. La knabino, ŝiaj bonaj amikoj, kaj avane, kiel sola gvid-taŭro, la moroza onjo Babette kun sia pez-kavaleria lavpelvo. Estis stranga tiu ritma amblado de multaj paŝoj sen ĉiu alia voĉo, kiel mutaj, mornaj, iom deprimaj homoj tiriĝas, kvazaŭ venkita armeo.

— Kiel mallume estas — diris Mervin en la haveno. Ĉar estis blinda mallumo…

— Ĉar vi minacis min per revolvero — diris Bull la Korno-naza, — mi ne kuraĝis forlasi la grupon, kvankam mi devintus ekbruligi la lampojn. Tial estas mallumo.

La registara komisaro fariĝis iom nervoza, kial li retenis la lampo-ekbruliganton pro eraro.

— Faras nenion! — diris Bull la Korno-naza gaje. — Mi tuj ekbruligos la lampojn, kaj estos lume!

Kaj jen…

— Ni do vizitos la kostum- kaj instrument-pruntiston — diris Mervin. — Eblas, ke la Granda Bestaĉo konas la solvon.

— La Granda Bestaĉo estas problema homo — diris Prücsök. — Kvankam li estas mia bona amiko.

La vojo daŭris pli ol dek minutojn, sed fine ili staris ĉe etaĝa domo. Mervin memoris, ke la pafo okazis de tie ĉi. La koncernulo, kiam policistoj grimpis sur la domon, nekompreneble malaperis, kvazaŭ li estus saltinta en la maron.

— Nur lasu min demandi, kaj restu malantaŭe — li diris al Prücsök kaj al onjo Babette, ĉar la akompanantaro iom post iom malmultiĝis malantaŭ ili.

Kiam lia ekscelenco diris al la dommastro, ke li serĉas la Grandan Bestaĉon, tiu malgaje mansvingis:

— Oni ne enportis ĝin en la domon. Cetere la senfeligisto forportas tiujn mortintajn ĉevalojn. Je la deka horo ĝi ankoraŭ kuŝis sur la veturilvojo.

— Mi interesiĝis pri homo.

— Oni forportis la homon al la policejo kun la ŝoforo de la ŝarĝaŭto. Laŭ mia opinio la veturigisto estis la kulpa, ĉar li malregule antaŭis la aŭton.

— Mi serĉas tiun personon, kiun oni nomas Granda Bestaĉo en tiu ĉi domo!

— Mi estas tiu. Ĝi disvastiĝis pro la riproĉoj de mia edzino. Sed domzorgisto kion laboru? Kompreneble li drinkas.

Li sciiĝis kun ĉiam pli profunda miro pri la esenco de la informiĝo de la registara komisaro. Nu! Mi tute ne aŭdis pri li… Ĉu li estas kostum-pruntisto? Kiu vizitas maskobalon ĉi tie?

Tiam aperis Prücsök.

— Tiu sinjoro volas pruntepreni handspikon kaj metal-tranĉilon al siaj negocaj aferoj. Li estas nevo de Filipo Diru-jam.

— Sed mi petas… — balbutaĉis lia ekscelenco, sed la domzorgisto forte batis sur lian ŝultron:

— Mi aŭdis pri vi!.. Kiam vi liberiĝis?… Kion faras la unuokula Jankisch tie interne?

— Baldaŭ li rakontos — instigis Prücsök lin. — Nun ni venis pro alia afero. Ni bezonas instrumenton.

— Kial vi ne montris vin pli frue? — diris la domzorgisto kolere. — Kial vi lasas min buŝaĉi dum horoj. La Granda Bestaĉo estas supre, sed la fera ŝtuparo estas glita, atentu!

Mervin mirante sekvis Prücsök-on, kaj ankaŭ onjo Babette ekiris malantaŭ ili, kaŭzanta bruon per sia lavpelvo. Lia ekscelenco diris nenion. Tiutempe la polico zorgeme traserĉis ĉion, sed ili ne aŭdis pri la Granda Bestaĉo. Sed li loĝis ĉi tie. En la komforta kamentubo.

La Granda Bestaĉo!

Unue nur la kamentubo estis videbla, kiel ĝi fumis. Baldaŭ aperis la fumanta kapo kun pipo. Poste la tuta homo, ĝis la trunko. Li malsuprentiradis sian trikotaĵon, ĉar la kamentubo samtempe estis ankaŭ li pantalono. Tiel li staris tie, kaj li aspektis iom timiga en la lunlumo.estis nekredeble alta kaj maldika, kiel ia fakiro. Lia kapo havis pintan formon, la vizaĝostoj elstaris, la okuloj malaperis en la du nigraj kavoj, liaj manoj kaj piedoj estas po du grandegaj rostpletoj. Lia nazo estis stumpigita en febro de interkverelo.

Lia belega ĉapo, ornamita per oro, havis la surskribon Matin, kaj ĝi estis ankoraŭ nova, ĉar li ŝtelis ĝin ne pli ol unu tago.

— Nur pro Prücsök mi ne verŝis sur vin kaŭstikaĵon — li diris. — Iru en la infeon.

— Mi estas doktoro Mervin, la registara komisaro.

— Ĉu vere? — li demandis lace. — Kiel vi fartas?

— Mi vidas tiel, ke vi ne problemas pro mia vizito.

— Se mi atendis vin? Ĉar mi sciis, ke vi venos. Francisko la Ploreganta mallongigis sian vojon tra flanstrato kun du Balilaj manteloj kaj avizis vian alvenon. Pensante, ke li pacigos min per tio. Li eraris. Mi denuncis lin.

Kaj li elkraĉis.

— Aŭskultu min, Granda Bestaĉo — paŝis Prücsök nun antaŭen, — mi ne volas fari kalkulon kun vi, sed mi portis manĝaĵon al vi, kiam Prunoki kuracis vian tranĉil-vundo, kaj vi tre malsaniĝis pro lia flegado. Nun temas pri mia patro, kaj se vi estos tiel neĝentila, tiam vi amare pentos tion!

— Ĉu vi minacas min? Nazmukulino!

— Mi ne minacas vin, sed mi iros al Nanny, mi diros al ŝi, ke vi aĉetis braceleton al Lizett la Ŝtelema… Venu, Mervin!

— Kial vi rapidas? — demandis la Granda Bestaĉo haste. Sed poste li orgojle levis sian ŝultron: — Cetere nur iru!

Tiam ekprolis onjo Babette.

— Mi ne volis miksi min en la parolon, ĉar se mi diros ion malbonan dum la esploro, oni do eble altigos mian loktarifon, sed se la sinjoro ĉefakuzanto permesas, ke mia modesta persono estu pli saĝa ol vi, mi parolus kun li!

Lia ekscelenco komprenis iom post iom, ke la esploro de Prücsök kaj onjo Babette plie servas la celon, li do retropaŝis iomete, sed li ne falis de sur la domtegmento, ĉar li kaptis telegrafkablon.

— Ĉu vi jam ne memoras tion — diris onjo Babette, — ke iam vi estis dentoteknikisto en urbo Rouen, kaj tiu malbelega vizaĝo via ankoraŭ havis homan formon, ĉar nek Gottrfied la Variolcikatra tiklis vian nazon per ĉefmasto. Tiam vi portis anglan rajd-kuloton, bluan ĉemizon kaj liphareton sur via aĉa vizaĝo.

Nun ŝi faris mallongan paŭzon, ĉar ŝi havis astmon pro sia aĝo, kiam la plej energiaj fiŝvendistinoj jam blasfemas nur en primitivaj frazoj. La Granda Bestaĉo rigardis ŝin konsternite.

— Vi vizitis danclernejon — daŭrigis onjo Babette, — vi promenis eĉ sur la korso. Tiam vi fianĉiĝis al la filino de la apotekisto, al Henrieta la Bela, ĉar vi povis fari ĉion ĉi senhonte, kaj Dio ne punas tiulon, kaj oni ne pendumas lin je la piedoj, ke li pendolu super brulanta benzino…

— Eble ni lasu la detalojn — rimarkis Mervin.

— Sed poste — diris la fiŝvendistino kun neinterrompebla patoso, — la kruĉo tamen longe ĉerpas, ĝis trafos ĝin la fato kaj la ceteraj detalaĵoj. Ĉar diablo forportis helpaktoron Pokero post eltiro de lia dento. Tiam vi fuĝis kun Henrieta la Bela, kaj kun ĉiu mono de la apotekisto, ke viaj manoj ne forbrulis ĝisradike… Kaj vi forlasis la knabinon en Liono sur la trajno.