Выбрать главу

— Ĉu vi konis… — li balbutaĉis — Henrietan la Belan?

— Mi konis ŝin, diablo kforportu vin! Ĉu vi scias, ke tiu knabino poste lavis telerojn en kuirejo en Marseljo, kaj ŝi ĉiam serĉis nur vin, ĉar ŝi havis ĉe si premferon? Mi do demandas nun de vi, ke respondu tuj, malbenita hundkaptisto, ke koliko kurbigu vin, respondu, dum mi parolas bele, ĉar cetere mi malfermos mian buŝon!

La Granda Bestaĉo ekparolis tre modeste:

— Se mi diros, ke Decoux estas senkulpa, ĉu ĝi estas en ordo?

— Jes… — respondis Prücsök tremante.

— Aŭskultu do. Se estintus inspektado de la okazejo, ĝi evidentiĝus. Postenanta policisto staris sur la ferŝtuparo en la tago de la atenco. Alia alirebleco ne ekzistas ĉi tien. La murdisto do povis veni sur la domtegmenton nur sur unu vojo.

— Kiel? — demandis la registara komisaro.

— Argano, ŝipveturanta al la bordo metis lin ĉi tie. Li do povas esti nur havenano. Sed Decoux alvenis la tagon de la atenco.

Mervin sentis la gravecon de sia preterlaso de la devo kun kunpremiĝinta koro. Se li estus veninta inspekti la okazejon, ankaŭ li estus vidinta ĉion ĉi.

— Venu, Mervin… — diris Prücsök, kaj ŝi prenis la manon de la esplorjuĝisto. Tamen vi estas bona homo. Nur via vivo estas malbona pro tiaj neglektitaj inspektadoj de la okazejo. Nun ne estu malgaja. Mi tute ekamis vin.

Mervin diris nenion. Li karesis la malmolan, hirtan hararon de la knabino. La somera ĉielo rigide staris super la kamentuboj. Ili ekiris sur la ferŝtuparo. Sed la moroza ombro de onjo Babette ne sekvis ilin. Ŝi ankoraŭ staris antaŭ la Granda Bestaĉo senmove, la iam bela Henrieta ankoraŭ staris tie kaj diris nenion.

La Granda Bestaĉo provis rikani kaj lekis siajn lipojn nervoze.

— Ĉu vi estas do Henrieta la Bela?… Vi ŝanĝiĝis nenion… Hehe!

— Nek vi. Eĉ nun vi estas idiota tiel same, kiel antaŭ kvindek jaroj — respondis la fiŝvendistino kaj sekvis siajn amikojn.

…Tiun tagon la pala ĉielo etendiĝis super la ĉifonaj domtegmentoj tiel, kiel ia krude farbita, blua tolo de budo de elkriisto kun arĝentaj steloj.

D U D E K T R I A   Ĉ A P I T R O

Ĉiam evidentiĝas pri la vero…

Krepuskiĝis.

— Mi nun jam scias multe — diris Prücsök mallaŭte, — kaj mi nuligas tion, kion mi ne volis. Estus bone, se mia patro ricevus amnestion… Se vi nun bele irus hejmen kaj ne serĉus la kulpulon.

Mervin rigardis la vizaĝon de la knabino. En la klaraj okuloj, tio estis bone videbla: sidis larmoj.

— Mi jam scias, kiu estas la farinto… — diris Prücsök multe pli mallaŭte.

— Ankaŭ mi — ekparolis onjo Babette.

— Ankaŭ mi — diris Cefi, la Akvokapa Drato, kiu ŝtelumadis tie en longa noktoĉemizo, kun sia grandega kapo, kvazaŭ ĝi estus la parodio de la plena luno. Ankaŭ li sciis jam, kiu estas la farinto.

Nur lia ekscelenco doktoro Mervin ne sciis tion.

Prunoki, la lignaĵisto atendis ilin sur manoj kaj piedoj antaŭ la domo de la fiŝvendistino. Li eĉ zumkantis iomete, poste li ekstaris kaj ĵetisis sin al la kolo de onjo Babette, tiam li ricevis baton per la lavpelvo, kio sonis foren sonoranta en la nokto. Tiam li ekploris.

— Mi atendis… vin ĉi tie!.. Ĉu tio estas la danko… Mi estas iomete ebria… Hokbaton al la Okuloj estis ĉi tie. Li venis por mi… Estas kapute al Ludoviko la Saĝa… lia maleolo, ŝajnas sepsiĝis… Mi estis ĉe li… La kompatinda… jam apenaŭ vidas kaj havas multajn kapojn… Lia lito turniĝas…

— Kompatindulo — flustris Babette, murdetante la pinton de sia kaptuko per sia liprando. Tiam ŝi estus ploranta, sed jam ne kreskis larmoj en ŝiaj ruĝiĝintaj okuloj.

Ili ekiris ien, kaj la esplorjuĝisto sekvis ilin. Liaj fieraj paŝoj fariĝis humila malrapidirio. Li sekvis ilin sentante, ke li faris profundmaran esploradon de la vivo en la verda, senluma tavolo, kien jam ne penetras la sunradioj, kaj mirindaj, misformaj estaĵoj zigzage naĝas preter la vitro de la skafandra kapujo.

— Jen ĝi estas!

Ili haltis ĉe malnova vaporŝipo.

La vaporŝipo staris tie jam de jardekoj, vidalvide al la katedralo altiĝanta super la haveno. La esplorjuĝisto retropaŝis!

…Kiel grandega ombro de pendingo, fertraboj de argano altiĝis sombre, sur la ŝipo, kovrita de ruĝa rusto!

Li turniĝis. Vidalvide staris malgranda domo, kaj maldika fumostrio vibris ĉe la rando de la kamentubo.

La Granda Bestaĉo pipfumis en ĝi!

— Venu.

Prücsök prenis lian manon, kaj ili supreniris sur la lignoponteto.

En la sola kajuto de la arganŝipo kuŝis Ludoviko la Saĝa kun flava vizaĝo, lia kol-arterio konvulsiis, kaj vaporo kovris ankaŭ liajn okulvitrojn. La griza vaporo de la febro.

Hokbaton al Li staris kun funebra, malgaja vizaĝo en la kajuto de putriĝantaj lignotabuloj, apud sia mastro, kaj li fingre frotadis la blankan-bluan randon de sia stria trikotaĵo, kiel ian rozarion. Li bruske turnis sin al la enpaŝantoj.

— Oni neniam estus kaptintaj min — li diris, — ĉar du homoj estis ĉi tie kun la drato… Sed estis neeble forlasi lin tiel… ĉi tie…

— Vi malfruis, Mervin… — ekparolis la malsanulo ridetante, tute mallaŭte. — Vane vi venis… La leĝo estas leĝo: neniu povas eviti sian kompetentan juĝiston! Surtera juĝisto… jam ne estas kompetanta… en mia afero….

— Mi venis ne por aresti vin — diris Mervin.

Prücsök eksidis apud lin kaj metis sian malvarman manon sur la frunton de la malsanulo.

— Mi sciis, ke vi estas la farinto… mi jam sciis tion pli frue, Ludoviko… Kaj mi diris tion al neniu… Nek ojno Babette… Oni tiel amas vin ĉi tie, ke nek la Granda Bestaĉo diris tion al neniu, kaj ankaŭ Mervin amas vin… Li ĝuste nun rakontis al mi, ke li sciis la tuton pri vi, kaj li jam longe pardonis vin, kial vi devigis lian edzinon forlasi lin pro la plagiato….

…Mervin ĉi-momente ricevis per unu pugnobato la venĝan baton pro ĉio. Kaj subite klariĝis antaŭ li, ke la virino oferis sin pro li, ke Gabrone Ludoviko la Saĝa venis postuli la virinon rekompence por la gloro.

Jes! Lia ĉefo tre amis Yvone-on. Li jam tiutempe konstatis tion kun certa pardonema takto.

La mortanto malfermis siajn okulojn kaj metis sian maldikan, ostan manon sur la genuon de la knabino.

— Ĉu vere?… Mi ĝojas pro tio, Mervin… Mi amis vian edzinon… Mi revenis el Usono… ĉar la libro trafis inter miajn manojn… Via edzino petegis, ke mi ne rompu vian karieron… Okulon pro okulo, denton pro dento… Ĝi estas la praa pargrafo de la memvola juĝado… Rekompence… mi postulis tion, ke Yvone venu al mi… Ŝi faris tion… Ĝi estis stultaĵo… Yvone suferis. Yvone amis vin… Tio estas la vero… kaj tio estas la juro. Nenio alia!.. Mi do forlasis ŝin… Poste ŝi skribis… ke vi rifuzis ŝin… Proksimume tri jarojn ŝi ne kuraĝis… proksimiĝi… Kaj nun ŝi estas malsana… Tiam mi skribis, ke… mi mortpafos… vin… Mi devis rapidi per la murdo… ĉar blindeco… minacis min. Tiam eĉ Louvain servis… ĉi tie… Mi ne trafis vin… kaj neniu vidis, ke la Kandidato… per la argano… iom malproksime… demetis min malantaŭ la domo… Tiun tagon vespere… alvenis Decoux, ankaŭ li amis vian… edzinon… Yvone diris al li… ke mi volas… murdi… Li tuj venis… per aeropalno… Li ne legis… ĵurnalon… li sciis pri nenio… Li provis konvinki min longe… ke mi rezignu la atencon… Kvankam mi jam faris tion… Kaj li ŝtelis mian revolveron… Li ne sciis, ke… oni traserĉas ĉiun… ĉe la stacidomo… kaj tiel evidentiĝis, ke… la krimobjekto estas… ĉe Decoux… La revolvero de la atencinto…