— He, Banjo! — ekparolis Marie la Vidva kun sia iu konstante renoviĝinta entuziasmo. — Tie vi havos facilan vivon, se vi iros en la internan urbon!
— Iru la ekzekutisto! Mi ne estas frezena transloĝiĝi por tiu mallonga tempo. Se mi eltenis ĝis nun inter la multaj malsataj sentaŭguloj… — kaj ŝi kolere kriis al Prücsök… — La koliko denove tiregis tiun nenifaranton ĉi tien! Foje mi bate dispecigos lian vizaĝon per pargetbalailo.
La bata dispecigo (puno farota per la pargetbalailo aŭ per sitelo) estis pli milda ol la disbatado je splitoj (per fajrostango aŭ per viandomuelilo), sed pli gava ol la tiel nomata debato de la glazuro, kovranta la tutan korpon, ĉar tiu agado koncernas ekskluzive la vizaĝon, kaj ĝi bezonas nur la uzon de grasujo.
— Kial vi koleras Cigaron? — demandis Prücsök. Ĉar tiu demando estis malklara ankaŭ por onjo Babette, ŝi nur murmuretis:
— Ankaŭ vi tuj ricevos vangofrapon de mi!
Ankoraŭ ekzistis sekreto, kiun Prücsök entute kunportis de tie ĉi en profunda obskuro, kiel ŝi sciiĝis pri ĝi. Ŝi diris nur al Schulteis iom emociiĝinte, kun revema malĝojo, dum adiaŭo, kaj ŝi kuntiris lin sub iun arkadan pordegon en la strato Portugaclass="underline"
— Vi tamen estas fiulo, Schulteis.
— Kial…
— Ĉar mi vidis en la ĉefverko de la kompatinda Ludoviko la Saĝa vian skribon. Vi estis Bill la Masakra.
Schulteis ĉirkaŭrigardis timiĝinte.
— Mi registris nur la firmaon, ĉar Hokbaton al Li ne scias skribi… Kiel bone vi devenis per via sorĉistina kapo, ke ĝi estas mia skribo!
— Kial vi faris tion?
— Hokbaton al Li timis, ke evidentiĝos ĉio, se vi persiste esploros, ni do voli, ke vi ĉesigu tion… Sed fine ja… ni ne povis fari malbonon al vi.
Prücsök kapbalancis
— Interese… vi eĉ helpis min.
— Diablo scias, kiel estas… Sed se vi malŝatos min pro tio: estos juste… Kaj se vi diros tion al iu…
— Mi ne faros. Ĉar tiam oni unue mortbatus vin ĉi tie, baldaŭ la Kandidaton, poste vin denove…
Kaj ili staris. Schulteis nervoze tordadis la pinton de la basko de sia jako. Prücsök ekridetis, staris sur siajn piedfingrojn kaj kisis la maljunan friponon, kiel Cigaron pli frue:
— Saluton, vi freneza Schulteis!
Revizio de la proceso ne okazis. Doktoro Mervin vizitis sian iaman amikon el la karcero, kaj tie li rakontis ĉion al li.
— Se vi volas, mi rehabilitos vin — li finis sian direndon.
— Mi ne volas, Gabrone estis ĉies bonfaranto. Mi entreprenis la punon, ol miksi la kompatindulon en la aferon, mi do entreprenas tion porĉiam.
— Jes… Mi faris ĝin grandanime — kapjesis Mervin malgaje. — Ne okazos do revizio de la proceso!
Ankaŭ Decoux mem opiniis tiel rilate sian aferon, ke oni prefere donu al li amnestion. Gabrone do ne estis misfamigita retrospektive pro lia krimo, kio estis prezentita al la plej supera juĝisto por traktado kun prokrasta valido sur la tero.
— Pardonu min… — diris Mervin, kiam li salutis sian malnovan amikon la unua en la pordego de la malliberjo.
— Mi neniam koleris vin…
Kaj ili forte premis la manon unu de la alia.
— Dio benu vin, kial vi havas tian filinon — diris la registara komisaro, kaj nun elpaŝis Prücsök, la multe suferinta Prücsök, kies larmoj fluis sur ŝia brilanta vizaĝo… Kaj fine ŝi ploradis sur la ŝultro de sia patro, kiun ŝi elfosis el la prizono per siaj dek ungoj…
Prücsök ne revenis en la domon de sia vicpatro, kiu cetere estis direktoro de la ŝtatfervojo. Ankoraŭ unu jaron ŝi lernis en la edukejo Margareta en Sud-Francio, kaj oni diris, ke nur tiu cirkonstanco kaŭzis la peton de la direktoro por pensiigi lin.
De tempo al tempo altstarura kapitano vizitis ŝin, sed cetere respektindj gastoj venis al ŝi, kiel ekzemple la registrara komisaro Mervin, kaj ŝia bona amiko, la urbestro de Casablanka, krome onjo Babette en sia solena vestaĵo, kiun portas nun jam nur aerbalonoj, sed ŝajnas, ke nek la tineoj malŝatas ĝin. Kaj moroze, kvazaŭ lin devigus ia kaŭzo, ke li agu kontraŭ sia volo, ankaŭ Cigaro aperis iafoje, portanta cilindran ĉaplon, kaj tiajn gantojn, ke la homoj amasiĝis pro la vidaĵo en la ĉirkaŭaĵo.
— Vi estas stranga ĝentilulo — diris la direktorino, kiam ŝi estis prezentita, kaj Cigaro demandis de Prücsök:
— Kiu estas tiu virinaĉo?…
Foje ankaŭ Patro Korn vizitis ŝin persone, kunportante belan donacon, en kies mezo estis dika, blua vitro. Baldaŭ evidentiĝis, ke tio valoras okdek mil pundojn, kaj la polico okupis la edukejon pro ĝi.
Kompreneble Prücsök ne malkaŝis Patron Korn, sed ŝi diris, ke ŝi trovi la vitron en la deponejo, tiel la instruistino pri fiziko nur malfacile povis senkulpigi sin.
Ruĝhara, norvega grabo kaj Schulteis, la Ĝemeloj vizitis ŝin kune. Kiam evidentiĝis en la pordego, al kiu ili venis, la grafo komencis ĝoje babili kun la apaĉo, kaj Schulteis, la Ĝemeloj akre ekkriadis tiel bonhumore, ke la direktorino ofte palpebrumas de tiam, kvankam ŝi estis kuracita per elektra terapio pro tiu afero.
Bob la Malforte-batu apenaŭ enrigardis tra la krada pordego, se li urĝe forrapidis, kaj li venis al Prücsök neniam plu, ĉar tre delikata, eleganta, blankhara virino el la fondintoj de la lernejo ĉi-hore vizitis tien, kaj Bob la Marforte-batu rekonis en ŝi sian patrinon, edzinon de markizo Brion…
…Poste surprizis ĉiun tiu fakto, ke la registrara komisaro Mervin petis sian pensiigon, kaj repaciĝinte kun sia edzino, li retiriĝis ien en trankvilan dometon. Decoux deziris edzinigi Prücsök-on nur tiam, kiam ŝi jam havos dekok jarojn, sed ŝangis lian decidon tiu letero, en kiu la edukejo apelaciis kun bedaŭro, ke la polico en oficiala letero vokis la atenton de la lernejo pri publike danĝeraj homoj, kiuj ŝtelumadas ĉirkaŭ la instituto. Ĉar en la edikejo oni scias, ke temas pri la vizitantoj de fraŭlino Decoux, jam ne estas prokrastebla peti lian disponon: ĉe kiu plej baldaŭa, laŭhorara rapidtrajno li deziras atendi sian filinon, des pli, ĉar hodiaŭ tagmeze la poŝto portis kelkajn tre belajn, svisajn brakhorloĝojn kiel donacon por la knabino, kaj la polico tuj ekzekuciis tiujn horloĝojn, kvankam laŭ la knabino ili kuŝis sub la fortepiano. Tamen sukcesis aranĝi, ke la instruistino pri kantado defendu sin en libera stato, paginte kaŭcion.
Tiel Prücsök edziniĝis post unu jaro al kapitano Deboulier, la ceremonio estis en Casablanka, kaj la provizora razio, okazinta en la tago de la geedziĝa festo portis la plej grandan rezulton de la memoreblaj tempoj, notita en la kriminala kroniko de la urbo. Bedaŭrinde, laŭ la persona interveno de la iama registara komisaro, oni devis lasi ĉiun homon libera, kiujn la polico arestis tiun tagon.
Post la nuptofesto la juna paro portis multajn florojn al la tombo de Ludoviko la Saĝa, el la plej belaj plantoj de Marie la Vidva…
Kaj bela bukedo da floroj atendis Prücsök-on hejme kun la bondeziroj de la sendinto:
Estu feliĉaj!
Nome: Vi kaj via fidela edzo
Elĵet’!