— Tion vi povas scii. Sed kial mi ne faras bone tion? — ŝi diris kun iom da suspekto, ĉar vekis en li malkonfidon, kiam oni vidiris al ŝi. Krome Ludoviko la Saĝa havis katarakton sur iu okulo, sur la alia monoklon. En la imago de Prücsök la blindeco estas karakterizaĵo de bonvolaj, eĉ filozofaj homoj, kvankam ŝi ne legis verkojn de Homero, ĉar la literatura interesiĝo de onjo Babette kaj Cigaro dividiĝis je du egalaj partoj inter am- kaj krimhistorioj. Ĉar la homoj ŝatas pro ia nekomprenebla kaŭzo, se oni rakontas laikajn absurdaĵojn en la legaĵoj pri tio, kion ili bone konas laŭ iliaj personaj spertoj. La verkoj de Homero, kiel ĝenerale la klasika filozofio entute, estis malproksime de Prücsök, sed ŝi estimis la blindulon kiel saĝulon, laŭ ŝia opinio do Ludoviko la Saĝa estis je lia unu okulo saĝa. Sed per lia alia okulo, ankoraŭ survoje nun al la saĝo, trovebla trans la eterna krepusko, li portis dikan monoklon por vidi iomete en konfuzaj siluetoj!
Tio estis la problemo! La monoklo!
Kelkaj homoj kunportas la praan kontraŭmonoklan humoron de la popolo en sia ĝermo. Eĉ la plej grava miopulo rigardas tiel malŝate sian monoklon, kiel liaj simplaj homkunuloj. Neniu scias kial? Afablaj familipatroj fariĝas sovaĝaspektaj senkulotuloj en donita situacio, ekvidinte la rondforman lenson.
Ankaŭ en la impulsiĝema knabin-animo de Prücsök tuj eksonis la indiana batalkrio de la etburĝo: Kial li fanfaronas per tiu fenestrovitro.
La kaŭzo de tiu batalkrio, ke tiom da pudoraj burĝoj vere portas fenestrovitron, ĉar se li devus meti fortan lenson antaŭ sian dekstran okulon, li singardema kadras sian okulvitrojn per drat-framo, kio signifas tion, ke fenestrovitro estas metita antaŭ lian okulon en la nazumon. Sed la paca homo kapablas fari eĉ tion, por ne diri kiel incitan batal-alarmon de flugantaj bierkruĉoj kaj mallongaj vangofrapadoj: „kial vi fanfaronas pri tiu fenestrovitro?!”
Tio estis la kaŭzo, ke Prücsök per agresiva ŝultro- kaj koksoturno rerigardis super sia dorso kaj diris:
— Ĝuste vi povos diri ion saĝan.
— Tiu viro estas Ludoviko la Saĝa, kaj li havas menson kiel korktirilon — proponis Matiaso la monoklulon. — Li estas sperta ankaŭ pri la juro.
— Ĉu… Vi estas advokato?
— Sufiĉe.
Ŝi nun rigardis lin pli ekzakte.
— Kial mi ne konas vin?
— Longtempe mi ne forlasis mian loĝlokon.
— Kiam vi liberiĝis?
— Ludoviko la Saĝa estis malsana — klarigis Matiaso.
La kalva scienculo viŝis sian monoklon.
— Mi diktis mian ĉefverkon al mia kandidato.
Kiam evidentiĝis, ke li havas kandidaton, ĉesis ŝia antaŭjuĝo kontraŭ la monoklo.
— Se vi akceptas mian konsilon, tiam parolu kun doktoro Mervin, kiu fariĝis gvidanto de la kriminala, poste la politika sekcio kiel esplorjuĝisto, li finis siajn altlernejaj studojn en Metz, li lernis ĉe kriminaljuristo Gabrone kiel aspiranto, kaj lia patro markizo Bernard, kun antaŭnomo St. Foulgeos, la lasta fidela rojalisto, kion lia strebaĉa infano prineis kun la rango, titolo kaj kun la multe da superpagoj, dum li estis en la servo de la respobliko. Ĝi estas la biografio de d-ro Mervin.
La knabino nun jam rigardis lin altestime kaj demandis:
— Diru, Ludoviko, ĉi vi komprenas tion, kion vi diras?
— Kelkfoje, dum momentoj mi sentas tiel, ke jes. Sed jam multe pliboniĝis tiu mia stato. Nun eksidu, infano mia, mi helpos vin.
Li diris ĝin tiel aplombe, ke la knabino tuj obeis.
— Ok jarojn mi ne legis ĵurnalon. Do konsideru min kiel Dornrozinjon.
— Estos malfacile, ĉar vi ne estas bela, sed mi provos imagi tion, laŭ via deziro.
Hümér la Elĵetanta celis muŝon ĉe la rando de la fenestro, ŝprucante ĝin per la sodakvo. Ludoviko la Saĝa viŝis sian vizaĝon.
— Efektive pri kio temas via afero?
— Mia patro, kiu naskiĝis en Liono, farinte siajn studojn, li finis siajn lernejon kaj fariĝis kuracisto, nomiĝas Decoux.
— Mi konas lin — diris Ludoviko la Saĝa, kaj li rigardis antaŭ si kun pezmovaj palpebroj, kun blindaj okuloj.
Pro tiu revema, langvora mieno oni nomis lin Dormema Elefanto.
— Mia patro estis kondamnita antaŭ du jaroj, ĉar oni akuzis lin, ke li faris atencon kontraŭ lia ekscelenco, registara komisaro, esplorjuĝisto, doktoro Mervin. Laŭ mia opinio, ĝi estas fikciaĉa aserto.
— Mi do ne scias… — diris Matiaso malcerte. — La maljunulo estis tre suspektinda.
— Ĝi tamen ne estas vera! — kriis la knabino. — Kredu min, Ronzinjpikita sinjoro! Ĉar mia patro kuracas, ne mortigas.
Ĉu la revolvero? — diris Hümér la Elĵetanta.
— Al la murdo estas bezonata ne pruvaĵo, sed malico! Kaj oni ne trovis tion ĉe mia patro. Vi estas abomeninda, straba, elsterurba fripono.
— Ni lasu tiujn faktojn — diris Ludoviko la Saĝa kun mansvingo. — La konvikto kontraŭ la spilisto ne senkulpigas vian estimatan patron. Oni devis kondamni lin.
— Temas do pri tio! Ke nun Bubi Kmetter kaj la aliaj fiŝistoj flustradas jam la trian semajnon, ke mortanta kadavro konfesis al ili: mia patro estas senkulpa.
— Ĝi ne estas bazita kaŭzo. Post la juĝeldiro estas bezonata konvikta montraĵo al la revizio de la proceso. Aŭ decide gravaj depozicioj, pri kiuj sciiĝis la pledo nur poste.
— Mi diras sindere: mi ne estas juristo. De nun temas pri mia patro. Mi batalas por li. Hieraŭ mi haltigis la registaran komisaron la sepan fojon en la pordego de la prokurorejo. Li ne havas animon. Nun mi decidis, ke la sekvan fojon, kiam li elvenos, mi ĵetos min antaŭ liajn piedojn.
— Kion vi atingos per tio?
— Eble li falos nazaltere!
— Ĝi ne estas laŭprocesa procedmaniero — diris Ludoviko la Saĝa. Li spiris sur sian monoklon kaj remetis tion neviŝitan, kvazaŭ ĝi estus malhelpata lian akravidon ĝis nun.
— Mi devas venki ĉiumaniere! — kriis Prücsök aplombe. — Kaj mi ne havas alian forton, ol tion, ke ĉiu estas kun mi, oni amas min ĉi tie, kaj…
Frakasbruo. Prücsök ŝrikis! Ŝtono flugis tra la fenestro, kiu trafis ŝin je la ŝultro.
— Mil diabloj!
Per unu salto Hümér la Elĵetanta tra la drinkejtablo estas ĉe la pordo, en lia mano kun la spililo. Matiaso ĵetas sin tra la fenestro por kapti la atencanton. Baldaŭ evidentiĝas, ke vane. Ili ne vidis, kiu faris tion.
Dume la knabino spiregante, mortepale, kun tremanta mano trinkas akvon.
— Dio mia…
— Kio okazis? — demandis la Dormema Elefanto, kiu ne ĉesis revadi sub la efiko de la okazintaĵoj.
— Ĉu vi ne vidis lin?… Aŭ estas vere… Li ĵetis ŝtonon. Ĝi ja estas letero!
Papero estis volvita ĉirkaŭ la ŝtono.
— Li malaperis! — revenis la spilisto anhelante kaj la ŝoforo de la furgono. — Sed se mi kaptos tiun, kiu li estis…
— Kion oni skribis en la letero? — demandis la advokato.
— Kiel?… Nenio… Mi ne bone vidis ĝin.
Prücsök mensogis. Estis letero, sed kiel ŝi rigardis ĝin, ŝi rapide kaŝis tion, ĉar ĝi tekstis jene:
„Hümér la Elĵetanta!
Ĝi koncernas ankaŭ Patron Korn, eĉ la Mondo ekscios pri la ŝoforo, ke li vendas benzinon en la urbo. Kaj pri vi, kian rilaton vi havis al la ringo de la ebria Munier, korome pri Patro Korn, ke li estas ricelisto. Se vi plue okupiĝos pri la afero de Prücsök.
Mi ĵuis:
BILL LA MASAKRA
Ve al Vi K. F. T.
Ŝi kaŝis tion, ĉar ĝi estis malbela minaco.
— Vidu, kiel ŝi tremas, kaj ŝia brako estas tute blua.