Выбрать главу

“Mi memoras,” li diris. “Sed ne plaĉas al mi kion vi ĵus diris. Mi povas disputi pri ĝi. Sed se mi parolus, mi bone scias ke vi dirus ke mi celas nur retori. Nu, se vi permesas ke mi diru kion mi volas, tiel estu. Sed se vi volas demandi, do demandu. Mi diros ‘jes ja’ al vi, kiel oni parolas al maljunulinoj ripetantaj folkloron, kaj mi skuos mian kapon jese kaj nee.”

“Tute ne kontraŭ via propra kredo,” mi diris.

“Por plaĉi al vi,” li diris, “ĉar vi ne permesas ke mi parolu laŭvole. Kion alian vi do volas?”

“Nenion, je Zeŭso!” mi diris. “Sed se vi preferas agi tiel, do agu. Mi demandos.”

“Do demandu.”

“Mi nun demandos pri tio, kion ni ĵus diskutis, por ekzameni la argumenton laŭorde. Kia estas moraleco, kompare kun malmoraleco?

“Estis dirite ke malmoraleco estas pli potenca kaj pli forta ol moraleco. Nu,” mi daŭrigis, “se moraleco estas saĝa kaj inda, mi kredas ke estos facile vidi ke ĝi estas pli forta ol malmoraleco, ĉar malmoraleco estas senlerneco—kiel ĉiu nun scias. Sed mi ne fervoras nur pri tio, Trasimaĥo. Konsideru ĉi tion: Ĉu vi akceptas ke civito eble estas malmorala kaj provas sklavigi aliajn civitojn kontraŭmorale? Ke ĝi jugas ilin por havigi al si multajn sklavigitojn?”

“Kial ne?” li respondis. “La plej kompetenta, plej maljusta civito ja faras tion.”

“Mi komprenas ke via argumento diras tion,” mi diris. “Sed mi volas ekzameni ĝin. Ĉu civito iĝinta tiel potenca povas kontraŭmorale superforti alian civiton, aŭ ĉu nur kiam tio estas laŭmorala ago?”

“Se,” li diris, “estas kiel vi ĵus proklamis—ke moraleco estas saĝeco, do laŭmorale. Sed se estas kiel mi diris, do kontraŭmorale.”

“Mi miras, Trasimaĥo,” mi diris. “Vi ne nur skuas la kapon jese kaj nee, vi tre bele respondas.”

“Estas ĉar mi komplezas vin,” li diris.

“Vi bone faras tion. Do bonvolu komplezi min pri ĉi tio: Ĉu vi kredas ke civito aŭ armeo aŭ piratoj aŭ ŝtelistoj aŭ iu alia grupo kiu entreprenas fari ion kontraŭmoralan povas sukcesi se ili maljuste traktas unuj la aliajn?”

“Ne,” li respondis.

“Sed ili ja povus sukcesi se ili ne maljuste traktus unuj la aliajn?”

“Certe.”

“Ĉar, Trasimaĥo, maljusteco kaj malamo estigas ribelon kaj bataladon inter ili, sed justeco estigas akordon kaj amikecon, ĉu ne?”

“Ni diru ke jes,” li respondis, “por ke mi ne malkonsentu kun vi.”

“Estas bone ke vi faras tion, mia bona amiko. Do diru al mi: Se tio estas la efiko de maljusteco—estigi malamon kie ajn ĝi estas, negrave ĉu ĝi okazas inter liberuloj aŭ inter sklavoj—ĝi rezulte instigas ilin malami unuj la aliajn, kaj ribeli, kaj malkapabligas ilin kune entrepreni ion.”

“Certe.”

“Kaj se ili estus nur du personoj: Ĉu ili malakordus inter si kaj malamus unu la alian tiel ke ĉiu estus malamiko de la alia, kiel ankaŭ malamiko de justuloj?”

“Jes,” li respondis.

“Kaj se, Admirinda Sinjoro, maljusteco ekzistas interne de unu persono, ĉu ĝi plene detruas ties kapablon, aŭ ĉu li konservas ĝin?”

“Li plene konservas ĝin.”

“Sed ĝia efiko montriĝis esti ke kie ajn ĝi ekzistas—ĉu en civito, ĉu armeo, ĉu aliloke—ĝi, unue, malebligas unuecan agadon, pro ribelado kaj malakordoj, kaj, due, ĝi faras onin malamikoj kaj de si mem kaj de justulo.”

“Certe tia estas ĝia efiko.”

“Kaj mi kredas ke se ĝi ekzistas en individuo ĝia efiko estas tute sama. Unue, ĝi faras lin nekapabla agi, pro internaj ribelo kaj malakordo, kaj due, ĝi faras lin lia propra malamiko kaj ankaŭ malamiko de justuloj.”

“Jes.”

“Mia amiko, ĉu la Dioj estas justaj?”

“Ni diru ke jes,” li respondis.”

“Sekve, Trasimaĥo, maljustulo estas malamiko de la Dioj, kaj justulo estas ilia amiko.”

“Sentime ĝuu la argumenton,” li diris. “Mi ne oponos ĝin, por ke ĉi ĉeestantoj ne malamu min.”

“Dankon,” mi diris. “Nun kompletigu nian festenon respondante kiel ĝis nun. Montriĝis ke justuloj agas pli saĝe kaj pli bone kaj pli kapable, kaj ke maljustuloj ne povas eĉ komune agi. Do kiam ni diris ke maljustaj personoj komune vigle entreprenas ion, ni ne parolis tute prave. Ili ne rezignus ataki unuj la aliajn se ili estus absolute maljustaj. Klare iom da justeco estas en ili kaj instigas ilin ne ataki unuj la aliajn sed nur tiujn, kiujn ili planis kune ataki. Ili estas nur duone malbonaj kiam ili entreprenas maljustaĵon, ĉar plene malbonaj homoj kaj absolute maljustaj homoj ne povas agi. Laŭ mia kompreno estas tiel kaj ne kiel vi unue proponis. Sed estas konsiderende ĉu justuloj vivas pli bone kaj pli kontente ol maljustuloj. Ni diris ke ni poste diskutos tion. Al mi ŝajnas ke tio estas demonstrita—kaj tio estas la konkludo de la argumento. Sed ni pli zorge ekzamenu ĉar temas ne pri banalaĵo sed pri kiel ni devas vivi.”

“Do ekzamenu,” li diris.

“Mi ekzamenas,” mi diris. “Diru al mi: Ĉu vi kredas ke ĉevalo havas funkcion?”

“Mi kredas ke jes.”

“Kaj ĉu vi dirus ke la funkcio de ĉevalo, aŭ de io alia, estas tio, por kio oni povas utiligi nur ĝin—aŭ almenaŭ plejbone ĝin?”

“Mi ne komprenas,” li diris.

“Estas ĉi tieclass="underline" Ĉu vi vidas per io alia ol la okuloj?”

“Ne.”

“Ĉu vi aŭdas per io alia ol la oreloj?”

“Tute ne.”

“Do oni pravus dirante ke jen iliaj funkcioj, ĉu ne?”

“Certe oni pravus.”

“Nu, ĉu vi povas fortranĉi vitbranĉon per klingo, tondilo, kaj multaj aliaj instrumentoj?”

“Kompreneble.”

“Sed mi opinias per nenio tiel bone kiel per vitotondilo speciale farita tiucele.”

“Estas vere.”

“Nu, ĉu ni konsideru tion ĝia funkcio?”

“Ni konsideru ĝin tia.”

“Nun mi kredas ke vi pli bone komprenos kion mi ĵus demandis. Mi volis scii ĉu la funkcio de ĉio estas tio, kion nur ĝi povas fari—aŭ almenaŭ kion ĝi faras pli bone ol ĉio alia.”

“Nun mi komprenas,” li diris, “kaj mi opinias ke ĉiu objekto havas tian funkcion.”

“Bone,” mi diris. “Kaj ĉu vi akceptas ke la utilo de ĉiu objekto estas tio, por kio ĝi funkcias? Ni ripetu: Ni kredas ke okuloj havas funkcion, ĉu ne?”

“Vi pravas.”

“Tio estas la utilo de okuloj.”

“Jes.”

“Kaj ankaŭ oreloj havas funkcion, ĉu ne?”

“Vi pravas.”

“Kaj tio estas ilia utilo?”

“Jes, tio estas ilia utilo.”

“Kaj ĉu estas same pri ĉio alia?”

“Estas same.”

“Bone. Nu, ĉu la okuloj plenumus sian funkcion ĝuste, se ili ne havus sian propran utilon, sed anstataŭ utilon ili havus difekton?”

“Kiel tio povus okazi?” li demandis. “Verŝajne vi parolas pri blindeco kontraste kun vidkapablo.”

“Kia ajn estas ilia utilo,” mi diris. “Ni ankoraŭ ne demandas pri tio, sed nur ĉu ili bone plenumas sian funkcion laŭ sia propra utilo, kaj malbone pro difekto.”

“Jes, vi pravas pri tio.”

“Kaj se oni forprenus la utilon de la oreloj, ili malbone plenumus sian funkcion, ĉu ne?”

“Certe ja estus tiel.”

“Ĉu ni kune akceptas ke estas simile pri ĉio alia?”

“Jes.”

“Bone. Do nun konsideru: Ĉu la menso[7] havas funkcion kiun oni ne povas efektivigi per io alia? Tian funkcion: Prizorgi, regi, decidi, kaj ĉio tia. Ĉu ni povas atribui ĉion ĉi al io alia ol la menso kaj diri ke tio estas ĝia unikeco?”

“Al nenio alia.”

“Kion pri vivado: Ĉu ni akceptas ke tio estas funkcio de la psiko?”

“Nepre.”

“Nu, ĉu estas prave diri ke la psiko havas utilon?”

вернуться

7

Greke: “ψυχη” (= menso, psiko, animo) en ĉiu el ĉi tiuj frazoj.