“Ankaŭ konsideru, Sokrato, alian specon de diskuto pri moraleco kaj malmoraleco, faratan de vulgaraj personoj kiel ankaŭ de poetoj. Per unu voĉo ĉiuj laŭde rekomendas diskretecon kaj moralecon kiel bonaĵojn, sed diras ke ili estas malfacilaj kaj dolorigaj. Ili diras ke sendisciplineco kaj malmoraleco estas dolĉaj kaj senĝenaj, kaj nur la famo kaj leĝoj nomas ilin malindaj. Malhonestaj agoj estas plejparte pli profitigaj ol honestaj agoj laŭ ili. Ili opinias ke malbonaj riĉuloj kaj aliaj potenculoj estas bonsortaj, kaj ili senhezite honoras ilin publike kaj private, dum ili malhonoras kaj malestimas la feblulojn kaj malriĉulojn, eĉ kvankam ili agnoskas ke ili estas pli bonaj ol la aliaj.
“Sed la plej mirindaj rakontoj pri la Dioj kaj karaktero estas ke la Dioj atribuas malbonan sorton kaj malbonan vivon al multaj bonuloj kaj malan sorton al malbonaj homoj. Almozpetantaj pastroj kaj profetoj iras al la pordoj de riĉuloj kaj konvinkas ilin ke ili havas kapablon, provizitan de la Dioj, akiri per oferado kaj sorĉado pardonon por ia ajn peko farita de la riĉulo aŭ de liaj prapatroj. Kaj se riĉulo volas ruinigi malamikon, kontraŭ malgranda pago eblos fisortigi la malamikon, ĉu honestan, ĉu malhonestan, ĉar ili asertas ke per sorĉdiroj eblas devigi la Diojn obei. Ili alvokas la poetojn kiel atestantojn pri ĉi tiuj promesoj je indulgo pri pekemo. Ekzemple:
Estas facile alproprigi abundan malbonegon;
la vojo estas glata kaj troviĝas tre proksime.
Sed la Dioj necesigas ŝvitadon por la vojo de boneco
kaj tiu vojo estas longa kaj malglata kaj kruta. Homoj kiuj pretendas ke oni povas miskonduki la Diojn citas Homeron kiel atestanton, ĉar li diras:
Oni povas persvadi la Diojn per preĝo,
per oferoj kaj mildigaj votaĵoj,
oni forturnas ilin per verŝoferoj kaj bruloferoj
kiam iu mispaŝas kaj pekas.
Ili atentigas pri amasego da libroj de Musajo kaj Orfeo, laŭdire la idoj de Selena kaj la Muzoj, laŭ kiuj ili oferas. Ili persvadas ne nur individuojn, sed ankaŭ civitojn ke ekzistas liberigo kaj purigo de pekoj per oferoj kaj infanecaj amuzaĵoj dum ni vivas; kaj ke tio ankaŭ estas ebla por mortintoj. Ili nomas tion ‘inicoj’, kiuj liberigas nin de suferado Tie[12] dum teroro atendas neoferintojn.
“Amiko Sokrato,” li diris, “kiam ĉiuj tiaj aferoj estas dirataj pri boneco kaj malboneco, kaj oni diras ke kaj homoj kaj Dioj estimas ilin, kia ni devas supozi ilian influon en la mensoj de aŭskultantaj junuloj? Junuloj estas lertaj kaj ili kapablas kvazaŭ kolekti ĉion diritan kaj konkludi el ĝi kia oni devas esti kaj kiel oni kondutu por havi plej bonan vivon. Verŝajne la demando de Pindaro estus ripetata al mi:[13] ‘Ĉu mi suprengrimpu la altan muron per honesteco aŭ per devia trompo’ por protektate vivi? Oni diras ke se mi estas honesta sed oni ne rimarkas tion, mi spertas nur suferon kaj perdon, kaj ĉio jam dirita estas senutila por mi. Sed ke admireginda vivo atendas la malhonestulon kiu akiris reputacion de honesteco. Ĉar kiel la saĝuloj klarigas al mi, ‘Ŝajno superregas veron’ kaj estas la mastro de feliĉeco, do oni devas plene turni sin al ĝi. Mi devas fari iluzian sed prestiĝan portikon de fidindeco kaj treni la trompan insidan vulpon de plejsaĝa Arĥiloĥo[14]. ‘Sed,’ iu diros, ‘ne estas facile ĉiam resti kaŝita kiam oni estas malbona’. Tamen, neniu alia gravaĵo estas facila, ni respondas. Se ni celas feliĉiĝi, ni devas sekvi la vojon kien kondukas la spuroj de la argumento. Por kaŝi nin ni kunvenigos politikajn grupojn kaj klubojn. Ekzistas instruistoj de persvadado kiuj lernigas la oratorarton kaj efikan pledadon. Tiel, parte per persvado kaj parte per forto, ni senpune uzurpos.
“Sed ‘nek eblas kaŝi sin de la Dioj, nek perforti ilin’. Nu, se ili ne ekzistas, aŭ se homoj ne interesas ilin kial ni klopodu kaŝi nin? Se ili ja ekzistas kaj interesiĝas, ni aŭdis kaj scias pri ili nenion krom per la eposoj kaj la genealogaj poetoj, kiuj mem diras ke oni povas erarvagigi kaj trompi la Diojn per oferoj kaj ‘mildaj votoj’ kaj votaĵoj. Ni devas kredi la tuton aŭ nenion. Se ni devas kredi, do ni estu malhonestaj kaj purigu nin de la malhonesteco per oferoj. Se ni estas honestaj, estas vere ke la Dioj ne punos nin, sed ni perdos la profiton kiun mal- honesteco ebligas. Se ni estas malhonestaj, ni profitas. Kaj per preĝado dum ni uzurpos kaj pekos ni persvados la Diojn absolvi nin de puno. ‘Sed en Hadeso ni estos punataj pro niaj pekoj ĉi tie.—Ni mem aŭ niaj praidoj.’ ‘Sed, amiko,’ la respondo estos, post konsiderado, ‘la inicaj ritoj povas fari miraklojn, kiel ankaŭ la savistaj Dioj. Tion proklamas la plej gravaj civitoj kaj la diidoj kiuj fariĝis la poetoj kaj profetoj de la Dioj, ili ja instruas tion.’
“Kial, do, ni preferu esti moralaj anstataŭ kiel eble plej malmoralaj? La Dioj kaj la homaro, la plej aŭtoritataj personoj, aprobas ke ni vivu kaj mortu kiel plaĉas al ni, kondiĉe ke ni montru falsan respektindecon. Sokrato, pro ĉio ĉi, kiel estas eble ke iu volus honori moralecon se li havas fortan karakteron aŭ subtenon de mono aŭ korpo aŭ familio? Ĉu li povus ne ridi, kiam li aŭdas laŭdon al moraleco? Do, se iu volas deklari ke nia vidpunkto estas erara, kaj estas konvinkita ke moraleco estas plej bona, li kompatu la malmoralajn homojn kaj ne koleru kontraŭ ili. Li sciu ke eble iu pro sia dia karaktero malestimas malmoralecon aŭ lernis forteni sin de ĝi, sed li devas scii ankaŭ ke neniu alia volonte estas morala, kaj ke oni nur malakceptas agi malmorale pro sia nekapablo—pro manko de kuraĝo, aŭ pro maljuneco aŭ pro ia alia febleco. Estas klare ke tuj kiam oni akiras la necesan kapablon, oni agas kiel plej malmorale.
“La kaŭzo de mia protesto kaj de la tuta argumento origine estis ĉi deklaro, Sokrato: ‘Admirinda Sinjoro, komence kun la instruoj restantaj de la unuaj herooj ĝis nia propra generacio, neniu el vi kiuj pretendas laŭdi moralecon, neniu el vi iam malaprobis malmoralecon aŭ laŭdis moralecon krom per parolado pri reputacio kaj honoroj kaj rekompencoj. Sed pri la efiko de moraleco kaj malmoraleco sur la karakteron de individuo, kaŝitaj disde la Dioj kaj de la homaro—nu, ankoraŭ neniu montris, nek en poezio nek per ordinaraj vortoj, kial malmoraleco estas la plej granda malbono kiun karaktero povus havi kaj kial moraleco estas la plej granda bono. Se vi ĉiuj estus pruvintaj vian aserton dum ni estis junaj kaj tiel konvinkintaj nin, ni ne bezonus defendi nin kontraŭ atakoj kiujn ni faras inter ni, unuj al la aliaj, ĉar ĉiu estus sia propra plej bona defendanto—li timus ke agi malmorale kontraŭ alia persono rezultigus la plej grandan malbonon por li mem.’
“Tion, Sokrato, kaj eble ankoraŭ pli Trasimaĥo kaj verŝajne ĉiu alia dirus. Ili fie misprezentus la naturon de moraleco kaj malmoraleco, laŭ mia opinio. Sed ĉar mi ne volas kaŝi ion de vi, mi kiel eble plej detale prezentis ilian vidpunkton por aŭdi vin refuti ĝin. Ne nur montru al ni per argumento ke moraleco estas supera al malmoraleco, sed montru kiel ili per si mem faras sian posedanton malbona aŭ bona. Forprenu reputacion, kiel Glaŭkono postulis. Se vi ne forprenos la ĝustan aspekton de moraleco kaj de malmoraleco kaj anstataŭigos ĝin per malĝusta aspekto, ni povos diri ke vi ne laŭdas moralecon, vi nur laŭdas ĝian reputacion; vi ne malaprobas ies malmoralecon, nur ties reputacion. Ni prave konkludos ke vi akordas kun Trasimaĥo, ke vi simple rekomendas ke oni kaŝu sian malmoralan karakteron. Kaj ke vi akceptas ke moraleco rezultigas bonon ne por la aganto sed por la ricevanto, nome la superulo. Kontraste, malmoraleco estas avantaĝa kaj profitiga por sia praktikanto, la superulo. Ĝi estas malavantaĝa nur por la suferanta malsuperulo. Sed vi deklaris ke moraleco estas unu el la plej grandaj bonaĵoj, valora ne nur pro siaj konsekvencoj sed eĉ pli pro si mem, simile kiel vidado, aŭdado, pensado, bona sano kaj ĉio alia kiu havas propran valoron kaj ne dependas de onia opinio pri ĝi. Do tiel laŭdu moralecon, diru kiel ĝi estas avantaĝa per si mem por sia praktikanto, kaj kiel malmoraleco estas malprofitiga. Lasu ke aliaj faru laŭdon pri rekompenco kaj reputacio. Mi akceptas ke aliaj laŭdu moralecon kaj malaprobu malmoralecon per laŭdado kaj glorado de reputacioj kaj rekompencoj, sed mi ne akceptas ke vi faru tion—krom se vi insistos— ĉar vi pasigis vian tutan vivon ekzamenante nenion alian ol tiun temon. Ne nur montru al ni per argumento ke moraleco estas supera al malmoraleco, sed kiel ili efikas sur siajn praktikantojn, negrave ĉu ili sukcesas kaŝi sin de la Dioj kaj de la homaro aŭ ne. Montru kiel unu homo fariĝas bona kaj alia ne.”