Выбрать главу

Mi ĉiam admiris la karakteron de Glaŭkono kaj Adejmanto, kaj kiam mi aŭskultis ĉi tion mi fariĝis ĝojplena kaj diris: “La admiranto de Glaŭkono ne misverkis pri vi, filoj de tia patro, la komencon de siaj elegioj, pro via distingiĝo dum la batalo ĉe Megaro, kiam li diris:

filoj de Aristono, dia familio de grandfama viro. [15]

Mi kredas, amikoj, ke tio estis bone verkita. Nepre vi estas diaj, se vi ne konvinkiĝis ke maljusteco estas pli bona ol boneco, kvankam vi povas tiel elokvente paroli pri ĝi. Mi kredas ke vi efektive ne estas konvinkitaj—mi konkludas tion pro via cetera karaktero, ĉar per viaj vortoj mi ne fidus vin—sed ju pli mi fidas, des pli min konfuzas kiel pritrakti ĝin. Mi tute ne scias kiel helpi, ŝajnas al mi neeble—indiko pri tio estas ke vi ne akceptas kion mi diris al Trasimaĥo, kiam mi kredis pruvi al li ke justeco estas pli bona ol maljusteco—sed mi ne scias kiel mi povas ne helpi, ĉar mi timas ke ne estus diotime, ĉeesti kiam justeco estas kalumniata kaj forlasi ĝin kaj ne doni helpon dum mi ankoraŭ spiras kaj povas uzi mian voĉon. Mi devas kiel eble plej forte defendi ĝin.”

Glaŭkono kaj la aliaj petis ke mi nepre helpu, ke mi ne forlasu la argumenton, por ekzameni kiaj estas ambaŭ kvalitoj kaj la veron pri iliaj valoroj. Mi diris mian opinion: “Nia entrepreno ne estas triviala sed necesigas akran vidon, mi kredas. Ni ne estas ekspertoj, do mi opinias ke ni devus agi same kiel se iu postulus ke persono kun neakra vidkapablo legu malgrandajn literojn de malproksime. Se li trovus ke la samaj literoj estas skribitaj aliloke en pli granda formo, sur pli granda surfaco, mi kredas ke li opinius tion didonita oportuno, povi legi ilin unue tie kaj poste rigardi la malgrandajn literojn—se temas pri la samaj literoj.”

“Certe,” diris Adejmanto. “Sed kian paralelon vi vidas inter tio kaj la serĉo je justeco?”

“Mi diros al vi,” mi respondis. “Ni povas diri ke justeco ekzistas ne nur por la unuopaj personoj sed ankaŭ por la tuta civito, ĉu ne?”

“Certe,” li diris.

“Nu, ĉu urbo estas pli granda ol unuopa persono?”

“Jes,” li diris.

“Eble justeco estas pligrandskala en la pli granda kaj estas pli facile komprenebla. Se vi akceptas, ni unue serĉu kia ĝi estas en civitoj, nur poste ni ekzamenos individuojn. Kion ni rigardis en granda formo ni same rigardos en malpli granda formo.”

“Mi kredas,” li diris, “ke vi faras bonan proponon.”

“Nu,” mi diris, “se dum nia diskuto ni rigardus la establiĝon de civito, ĉu ni vidus la estiĝon kaj de justeco kaj de maljusteco en ĝi?”

“Verŝajne,” li respondis.

“Kaj ĉu ni povus esperi pli facile vidi kion ni serĉas, dum ĝia estiĝo?”

“Certe.”

“Do, ĉu vi kredas ke ni devus provi? Mi kredas ke tio ne estos malgranda tasko, do pripensu zorge.”

“Mi pripensis,” Adejmanto respondis. “Nepre provu.”

“Mi kredas,” mi diris, “ke civito establiĝas ĉar ne estas sufiĉe ke ĉiu el ni estas sendependa, ke ni bezonas esti multaj. Aŭ ĉu vi kredas ke oni fondas urbon pro ia alia kaŭzo?”

“Tute ne,” li respondis.

“Do oni kungrupiĝas ĉar oni bezonas unuj la aliajn diverskiale. Kiam multaj personoj grupiĝas en unu loko por interagi kaj interhelpi, ni nomas tian grupon urbo, ĉu ne?”

“Certe.”

“Oni partodonas kaj partoprenas inter si, kredante ke tiel estas plej bone, ĉu ne?”

“Certe.”

“Bone,” mi diris. “En nia diskuto ni konstruu civiton ekde la fondiĝo. Kredeble ia bezono nia kaŭzus tion.”

“Vere.”

“Sendube la unua kaj plej granda bezono estas la provizado de nutraĵoj por ekzisto kaj vivo.”

“Kompreneble.”

“La dua estas loĝejoj, la tria estas vestaĵoj, kaj cetere.”

“Vi pravas.”

“Nu, do,” mi demandis, “kiel la civito sukcese provizos ĉion ĉi? Eble tieclass="underline" Unu persono estu kultivisto, alia estu domkonstruisto, kaj alia estu teksisto. Ĉu ni aldonu al ili ŝufariston kaj ĉiun ajn alian bezonaton por provizi por la korpo?”

“Certe.”

“Do civito minimume devas enhavi kvar aŭ kvin personojn.”

“Supozeble.”

“Nu, ĉu ĉiu el ili faru sian laboron por la tuta komunumo, tiel ke unu kultivisto kreskigas kvaroblan kvanton da greno, kaj uzas kvaroblan kvanton da tempo, kaj faras kvaroblan kvanton da laboro, por provizi grenon al ĉiuj? Aŭ ĉu li ignoru ilin kaj provizu nur por si, kreskigante kvaronan kvanton da greno dum kvarona kvanto da tempo, kaj uzu la aliajn tri partojn de la tempo por provizi domon por si, kaj vestaĵojn, kaj ŝuojn, tiel ke oni ne komune kunlaborus sed ĉiu agus nur por si?”

Adejmanto respondis: “Verŝajne, Sokrato, la unua sistemo estas pli facila ol la dua.”

“Je Zeŭso, ne estas mirinde!” mi diris. “Mi pensas, kiam vi diras tion, ke, unue, la naturo de ĉiu el ni ne estas identa al la naturo de ĉiu alia persono. Kaj ĉar ekzistas diferenco inter niaj naturoj, ĉiu faras propraspecan laboron. Ĉu vi kredas tiel?”

“Jes.”

“Nu, ĉu persono laboras pli bone kiam li praktikas ĉiujn metiojn aŭ nur unu?”

“Kiam li praktikas nur unu,” li diris.

“Mi kredas ke estas klare ke se iu lasas forpasi oportunon por laboro ĝi perdiĝas.”

“Klare,” li diris.

“Mi ne kredas ke la laboro estas preta atendi la laboriston. La laboristo devas dediĉi sin al ĝi, li ne estu amatoro.”

“Nepre ne.”

“Sekve estas plej bone kaj plej facile por ĉiu persono, kiam ĉiu laboras konforme al sia naturo kaj kiam estas oportune, sen priatenti la aliajn metiojn.”

“Kompreneble.”

“Nu, Adejmanto, oni bezonus pli ol kvar civitanojn por provizado kian ni priparolis. Evidente la kultivisto ne konstruos sian propran plugilon, se li volos ke ĝi estu taŭga. Nek pioĉon, nek la aliajn kultivilojn. Kaj simile, la domkonstruisto bezonos multajn ilojn. Kaj same la teksisto kaj la ŝufarsto, ĉu ne?”

“Estas vere.”

“Kiam tiom da lignaĵistoj kaj forĝistoj kaj aliaj metiistoj estos kune en nia vilaĝo ĝi fariĝos pli granda.”

вернуться

15

Aŭtoro nekonata.