“Certe.”
“Sed ĉu ĝi ne fariĝos tro granda, se ni aldonos ankaŭ bovistojn kaj ŝafistojn kaj aliajn paŝtistojn por ke la kultivisto havu bovojn por plugado kaj la domkonstruistoj povu uzi tirbestojn same kiel la kultivistoj, kaj por ke la teksistoj kaj ŝufaristoj havu haŭtojn kaj lanon?”
“Vere,” li diris, “ĝi ne estos tre malgranda urbo se ĝi enhavos tiom da homoj.”
“Krome,” mi diris, “estus preskaŭ neeble establi tian urbon en loko kie oni ne bezonus importi bezonaĵojn.”
“Ja estus neeble.”
“Do ĝi bezonos ankoraŭ aliajn personojn, kiuj importos el alia urbo tion, kion oni bezonas.”
“Jes.”
“Kaj se la servisto iros senhave, portante nenion bezonatan de la importistoj en la alia urbo, li revenos senhava, ĉu ne?”
“Evidente.”
“Sekve, necesos produkti ne nur sufiĉe por si mem sed ankaŭ sufiĉe da produktoj bezonataj de personoj en alia urbo.”
“Ankaŭ tio estos necesa.”
“Do nia civito bezonos ankoraŭ pli da kultivistoj kaj aliaj metiistoj.”
“Jes.”
“Kaj la aliaj servistoj kiuj importas kaj eksportas ĉion—ili estas komercistoj, ĉu ne?”
“Jes.”
“Do ni bezonos komercistojn.”
“Certe.”
“Kaj se la komercado okazos transmaren, oni bezonos tre multajn aliajn personojn spertajn pri surmara agado.”
“Certe oni bezonos multajn.”
“Sed ankoraŭ plu: En tiu urbo, kiel oni interŝanĝos siajn produktojn? Ni ja establis la urbon por tia komuna agado.”
“Estas klare,” li respondis, “tio okazos per vendado kaj aĉetado.”
“Do oni establos bazaron kaj fabrikos monerojn tiucele.”
“Certe.”
“Kaj se la kultivisto, aŭ iu alia metiisto, portos siajn produktojn al la bazaro sed ne tuj renkontos tie personojn kiuj komercos kun li, ĉu li devos do neglekti sian laboron kaj sidi atendante en la bazaro?”
“Tute ne,” li diris. “Ekzistas personoj kiuj okupas sin pri tio kiam ili vidas bezonon. En ĝuste organizitaj urboj estas personoj kiuj estas feblaj kaj ne kapablas fari alian laboron. Ili restu ĉe la bazaro por doni monon kontraŭ varoj kiujn oni volas vendi. Kaj ili prenu monon kontraŭ varoj kiujn oni volas aĉeti.”
“Sekve,” mi diris, “la urbo ekbezonos negocistojn. Ni distingu inter negocistoj—ili aĉetadas kaj vendadas en bazaro—kaj komercistoj kiuj veturadas al aliaj urboj.”
“Certe.”
“Ankaŭ estas aliaj laboristoj, mi kredas, kiuj ne estas tre utilaj en nia komunumo rilate al sia intelekto, sed kiuj havas grandan korpan forton. Ili vendas la utiligon de sia forto. Oni pagas ilin por tio, kaj nomas ilin ‘dungitoj’, mi kredas. Ĉu ne?”
“Certe.”
“Mi supozas ke nun la civito estas kompleta, kun la dungitoj.”
“Mi kredas ke jes.”
“Nu, Adejmanto, ĉu nia civito do nun plene kreskis kaj estas senmanka?”
“Verŝajne.”
“Do kie en ĝi estas justeco kaj maljusteco? Kun kiu el niaj ekzamenitoj ĝi estiĝas?”
“Mi ne scias, Sokrato,” li respondis. “Eble en la interagado de tiuj personoj.”
“Tio povas esti bona respondo,” mi diris. “Ni ekzamenu ĝin senhezite. Unue ni ekzamenu kiel vivados ĉi tiuj priparolitoj. Ĉu ili faros ion pli ol provizi grenon kaj vinon kaj vestaĵojn kaj ŝuojn? Konstruinte siajn domojn, ĉu dum la somero ili plejparte laborados nudaj kaj senŝuaj, kaj dum la vintro adekvate vestitaj kaj ŝuumitaj? Kaj ili nutros sin per hordeaj kaj tritikaj kernoj. Ili bakos la tritikon, kaj ili faros bongustajn bulojn el la nekuiritaj hordeaj grenoj, kaj metos la bulojn sur fragmitajn tigojn aŭ purajn foliojn. Ili kuŝiĝos sur matracoj teksitaj el smilako kaj mirto, kaj festenos kun siaj infanoj kaj drinkos la vinon, kun girlandoj sur la kapoj kaj himnante al la Dioj, ĝojoplene kunestante, kaj ne naskigante pli da infanoj ol estas konvene, por evitigi malriĉecon kaj militon.”
Glaŭkono interrompis: “Ŝajnas ke vi faras festenon sen kuiraĵoj por la homoj.”
“Vi pravas,” mi respondis. “Mi forgesis. Ili havos kuiraĵojn, kaj, kompreneble, salon kaj olivojn kaj fromaĝon. Oni boligos bulbojn kaj aliajn kreskaĵojn, legomojn el la kampoj, kaj ni devas provizi por ili sekigitajn fruktojn, figojn, kikerojn, fabojn. Ili rostos mitelberojn kaj glanojn ĉe la fajro, kaj ili modere drinkos. Kaj tiel pasiginte siajn vivojn sane kaj pace, ili verŝajne mortos maljunaj, transdonante similan vivon al siaj idoj.”
Li diris: “Se vi establus urbon por porkoj, Sokrato, per kio alia vi nutrus ilin?”
“Sed kio mankas, Glaŭkono?” mi demandis.
“Kio estas kutima,” li respondis. “Ili devos ripozi sur sofoj, por ne suferi doloron, kaj manĝi de tabloj, kaj havi manĝaĵojn kaj desertojn kiel nun.”
“Bone,” mi diris, “mi komprenas. Ni ne ekzamenas la originon nur de simpla sed de luksa civito. Eble tio ne estas malbona. Rigardante tian civiton eble ni pli facile vidos kiel justeco kaj maljusteco originas. Mi opinias ke aŭtentike sana civito estas kian ni priparolis. Sed se vi deziras, ni rigardu malsanan civiton. Mi supozas ke nenio evitigas ke la sana speco ne kontentigus iujn personojn pro sia vivmaniero. Do ankaŭ estos sofoj kaj tabloj kaj aliaj mebloj, kaj manĝaĵoj kaj parfumo kaj incenso kaj hetajroj kaj dolĉaj manĝaĵoj kaj ĉio tia. Kaj la necesaĵoj ne plu limiĝos al kion ni antaŭe nomis—domoj kaj vestaĵoj kaj ŝuoj— sed ankaŭ pentrado estos havenda, kaj brodado, kaj oro kaj eburo kaj ĉio tia estos akirenda, ĉu ne?”
“Akirendaj ili estos,” li respondis.
“Sekve necesos pligrandigi la urbon. Kio estas saniga ne plu sufiĉos do la urbo devos fariĝi plenplena de personoj kiuj ne ekzistas en la urbo pro neceso. Ekzemple, ĉiaj ĉasistoj kaj artistoj, multaj personoj okupantaj sin pri figuroj kaj koloroj, kaj multaj aliaj pri muziko, poetoj kun siaj helpistoj, rapsodoj, aktoroj, dancistoj, kontraktistoj, fabrikistoj de ĉiaspecaj preparaĵoj, inkluzive de kosmetikaĵoj por virinoj. Kaj ni bezonos multe pli da servistoj. Ĉu vi ne kredas ke necesos havi sklavojn por akompani knabojn al la lernejo, kaj suĉistinojn, kaj infanvartistinojn, hararanĝistinojn, barbirojn, kuiristojn, viandistojn? Kaj ni ankaŭ bezonos porkogardistojn. Tion ni ne havis en la unua urbo, ĉar ne estis bezono, sed ja estos bezono en ĉi tiu luksa urbo. Kaj oni ankaŭ bezonos ĉiajn aliajn brutojn por manĝi, ĉu ne?”
“Certe oni bezonos ilin.”
“Kaj nepre ni bezonos kuracistojn pro tia vivmaniero, multe pli ol pro la pli simpla vivo.”
“Jes, nepre.”
“Kaj la tero kiu estis sufiĉa por nutri onin unue nun estos tro malgranda por onia bezono, ĉu ne?”
“Ja estas vere,” li diris.
“Do necesos alpreni iom da najbara tero por ke ni havu sufiĉan por paŝtado kaj plugado. Kaj niaj najbaroj forprenos iom da nia, se ankaŭ ili dediĉos sin al senlima monakirado preter la limo de neceso.”
“Sendube, Sokrato,” li respondis.
“Do ni militos pro tio, Glaŭkono, ĉu ne?”
“Vi pravas,” li respondis.
“Ni ne diskutos,” mi diris, “ĉu milito havas malbonan aŭ bonan rezulton sed ni diros nur ke ni trovis la originon de milito, la originon de katastrofoj por individuoj kaj la publiko en civito kiam ĝi okazas.”
“Certe.”
“Kaj, mia amiko, la urbo bezonos esti ankoraŭ pli granda, havante grandan armeon kiu eliros por batali kontraŭ atakantoj, kiuj atakos nin pro ĉiuj ĉi posedaĵoj kiujn ni menciis.”
“Kial?” li demandis. “Ĉu la civitanoj mem ne sufiĉos?”
“Ne,” mi respondis. “Ne, se vi kaj ni ĉiuj ĝuste interkonsentis kiam ni planis la civiton. Memoru: Ni interkonsentis ke estas neeble ke unu persono praktiku multajn metiojn.”
“Vi pravas,” li diris.