Выбрать главу

“Nu,” mi diris, “la praktikado de milito estas metio.”

“Sendube,” li respondis.

“Ĉu la fabrikado de ŝuoj devus koncerni nin pli ol militado?”

“Tute ne.”

“Sed ni postulis ke ŝufaristo ne provu esti kultivisto aŭ teksisto aŭ domkonstruisto samtempe. Li estu nur ŝufaristo, kaj tiel ni havos ĝuste faritajn ŝuojn. Kaj ni ordonis same pri ĉiu alia metiisto: Ĉiu prizorgu sian propran laŭnaturan metion dum sia vivo, kaj lasu la aliajn metiojn, tiel ke li ne perdos oportunon ĝuste labori. Kaj ĉu la praktikado de milito ne devas esti kiel eble plej bone farata? Aŭ ĉu ĝi estas tiel facila ke kultivisto povas samtempe esti militisto? Kaj same rilate al ŝufaristo aŭ kiu ajn praktikas alian metion. Oni ne fariĝas eksperta ŝakisto[16] aŭ hazardludisto sen dediĉi sin al tio jam de la infaneco. Ĉu homo povas preni ŝildon aŭ alian batalilon kaj tuj esti kirasita batalisto aŭ ia alia eksperta militisto? Oni ne fariĝas kompetenta metiisto aŭ atleto nur ĉar oni prenis tiucelan ilon. Ilo estas senutila por persono kiu ne scias uzi ĝin kaj neniam ekzercis sin je ĝi.”

“Se instrumento povus efektivigi tion, ĝi ja estus nekredeble valora,” li respondis.

“Nu,” mi daŭrigis, “ju pli grava estas la laboro de niaj gardistoj, des pli da tempo ĝi postulas. Ĝi necesigas eĉ pli da tempo ol ĉiu alia laboro aŭ okupo.”

“Vi nepre pravas,” li respondis.

“Kaj sendube ĝi bezonas naturon speciale taŭgan.”

“Certe.”

“Do, ŝajne nia tasko estas ke se ni kapablos, ni trovu kiuj kaj kiaj naturoj taŭgas por gardistaro de nia civito.”

“Jes, tia estas nia tasko.”

“Je Zeŭso!” mi diris. “Ni ne entreprenas facilan taskon. Tamen ĝi devas ne fortimigi nin. Ni faru nian plejeblon.”

“Vi pravas,” li diris.

“Ĉu vi kredas,” mi demandis, “ke ekzistas diferenco inter la naturoj de zorge bredita hundido kaj nobla junulo, kiam ni pensas pri kapablo eksperte gardi?”

“Pri kia naturo vi parolas?”

“Ambaŭ devas havi akrajn sensojn, kapabli rapide ĉasi sensiton, kaj esti forta por povi batali kontraŭ kaptito se necese.”

“Ĉio ĉi estas necesa,” li respondis.

“Kaj ankaŭ esti kuraĝa, por bone batali.”

“Certe.”

“Ĉu ĉevalo aŭ bovo aŭ iu alia animalo estas kuraĝa sen pasia spirito? Ĉu vi ne konscias ke nerezisteblan kaj nevenkeblan spiriton havas persono kies animo estas tute sentima kaj nekonkerebla?”

“Mi konscias pri tio.”

“Estas klare, nun, kia devas esti la korpo de gardisto.”

“Jes.”

“Kaj la animo devas esti pasispirita.”

“Jes, tia.”

“Sed, Glaŭkono,” mi demandis, “kiel ili evitos esti sovaĝaj unuj kontraŭ la aliaj, kaj ankaŭ kontraŭ la aliaj civitanoj, se ili havos tian naturon?”

“Je Zeŭso!” li respondis. “Ne facile.”

“Tamen ili devas esti mildaj rilate al siaj kunuloj, sed senindulgaj rilate al siaj kontraŭbatalantoj. Alie, ili ne atendos ĝis aliaj detruos ilin, ili jam detruos sin mem.”

“Vere,” li diris.

“Do kion ni faru?” mi demandis. “Kie ni trovos karakteron samtempe mildan kaj sovaĝan? Ĉar sovaĝa spirito estas la malo de milda naturo.”

“Evidente.”

“Sed se iu parto de tiu karaktero mankos, ni ne havos bonan gardiston. Sed ŝajnas ke unusola karaktero ne povas havi ambaŭ kvalitojn, kaj ke sekve estos neeble havi bonan gardiston.”

“Tiel ŝajnas,” li respondis.

Mi estis en granda embaraso. Sed rekonsiderinte nian diskuton mi diris: “Mia amiko, ni estas prave en embaraso, ĉar ni forgesis la komparon kiun ni faris.”

“Kiun komparon?”

“Ni neglektis konscii ke ja ekzistas karaktero kiun ni ne konsideris, sed kiu ja havas tiun duoblan naturon.”

“Kiu?”

“Oni trovas ĝin en aliaj animaloj, kaj ne malplej en tiu animalo kiun ni komparis al gardisto. Vi scias ke bone breditaj hundoj havas tian karakteron. Ili povas esti mildegaj kun siaj kunuloj kaj konatoj, sed sovaĝegaj kontraŭ nekonatoj.”

“Jes, mi scias.”

“Do tio ja estas ebla,” mi diris, “kaj ni ne serĉas neekzistipovan specon de gardisto.”

“Ŝajnas ke ne.”

“Nu, ĉu vi kredas ke persono kapabla gardi devas ne nur havi pasian spiriton sed ankaŭ sagacan naturon?”

“Mi ne komprenas,” li respondis.

“En hundo,” mi diris, “vi trovos ion vere mirindan kiam temas pri besto.”

“Kion?”

“Kiam ĝi vidas nekonaton, ĝi fariĝas sovaĝa kvankam ĝi neniam suferis pro li. Ĉu tio ne mirigas vin?”

“Mi vere ne pripensis tion ĝis nun,” li respondis. “Sed estas klare ke ĝi ja agas tiel.”

“Do ĝi montras tre inĝenian karakteron kaj vere estas klera.”

“Kiel?”

“Ĉar ĝi distingas inter amika kaj malamika aspektoj, uzante la simplan principon ke ĝi rekonas tiun kaj ne konas ĉi tiun. Kiel ĝi ne povas esti nelernema, se ĝi distingas inter familiara kaj nefamiliara laŭ kono kaj nekono?”

“Neniel povus esti alie.”

“Sed,” mi diris, “lernemo kaj klereco estas sama afero, ĉu ne?”

“Ili estas sama afero,” li respondis.

“Do, laŭ ni, por esti bona, kompetenta gardisto de civito, oni devas esti klera, spirite pasia, rapida, kaj forta.”

“Nepre,” li respondis.

“Do li komencu estante tia. Kiel ni kulturu kaj eduku lin? Se ni konsideros tion, ĉu tio helpos nin trovi la celon de nia diskutado? Ni serĉas kiel justeco kaj maljusteco originas en civito. Ni devas sufiĉe diskuti, sed ne sennecese trolongigi la diskuton.”

La frato de Glaŭkono respondis: “Certe mi opinias ke ĉi tiu diskuto helpos.”

“Je Zeŭso, amiko Adejmanto,” mi diris. “Ni do devas ne forlasi ĝin, eĉ se ĝi fariĝos pli longa.”

“Tute ne.”

“Bone. Ni diskutu kiel eduki la virojn, sen atento al premo de tempo.”

“Tio necesas.”

“Kio estas edukado? Ĉu ne estas malfacile trovi ion pli bonan, ol kion oni jam delonge scias, sportojn por la korpo kaj artojn por la animo?”

“Tiel estas.”

“Ĉu ni komencu instruante la artojn, kaj nur poste sportojn?”

“Kial ne?”

“Ĉu vi inkludas rakontadon inter la artoj?”

“Jes,” li diris.

“Kaj ekzistas du specoj de rakontoj: Veraj kaj fikciaj.”

“Jes.”

“Ambaŭ estas instruendaj. Sed unue oni instruu la fikciajn, ĉu ne?”

“Mi ne komprenas kion vi celas diri,” li respondis.

“Ĉu vi ne komprenas,” mi demandis, “ke ni unue rakontas fabelojn al infanoj? Plejparte ili estas fiktivaj, kvankam enestas iom da vero. Ni uzas fabelojn por infanoj antaŭ ol sportojn.”

“Vi pravas.”

“Do kiel mi diris, la artoj devas esti unuaj, nur poste estu sportoj.”

“Jes, ĝuste,” li respondis.

“Ĉu vi ne scias ke la komenco de ĉiu tasko estas plej grava? Speciale kiam temas pri nova, simpla persono. Homoj estas plej muldeblaj tiam, kaj plej facile akceptas la tipon per kiu oni volas stampi ilin.”

“Estas precize tiel.”

“Ĉu ni facile permesu ke la infanoj aŭskultu kaj prenu en sian animon iajn ajn rakontojn faritajn de iaj ajn personoj? Plejparte la rakontoj prezentas la malon de la kredoj kiujn ni volas konservi en la infanoj kiam ili estos adoltoj.”

“Ni tute ne permesu tion.”

“Unue, evidente, necesos kontroli la rakontistojn—aprobi bonan rakonton sed malakcepti malbonan. Ni persvados la suĉistinojn kaj patrinojn rakonti la aprobitajn rakontojn al la infanoj. Ili muldu la animojn de la infanoj per ĉi tiuj fabeloj multe pli ol manoj muldas korpojn. La plej multaj aktualaj fabeloj estas malaprobendaj.”

вернуться

16

Aŭ “damludisto”. Tiuepoke la du ludoj ankoraŭ ne tute apartiĝis.