Выбрать главу

“Kiuj?” li demandis.

“Ni povas uzi la grandajn fabelojn kiel modelon laŭ kiu ni povos taksi ankaŭ la malgrandajn,” mi diris. “La grandaj kaj la malgrandaj sendube havas la saman tipon kaj la saman forton. Sendube vi akordas.”

“Jes,” li respondis. “Sed mi ne scias pri kiuj grandaj fabeloj vi parolas.”

“La fabeloj kiajn Hesiodo kaj Homero kaj la aliaj poetoj rakontas al ni,” mi diris. “Ili verkis mensogajn fabelojn por la homaro kaj rakontis ilin, kaj ankoraŭ rakontas ilin.”

“Kiujn?” li demandis. “Pri kio en ili vi plendas?”

“Tion pri kiu oni devas ĉefe kaj plej forte plendi,” mi respondis.

“Des pli ĉar ili fie mensogas.”

“Kiam?”

“Kiam oni misprezentas la karakteron de la Dioj kaj herooj. Estas kvazaŭ pentristo faras portreton tute malsimilan al la personoj kies bildojn li pentras.”

“Jes, vere,” li respondis. “Estas prave malaprobi tion. Sed pri kio ni parolas? Pri kiuj verkoj?”

“Unue,” mi diris, “la plej granda mensogo, kiun fie mensogante diris Hesiodo: Pri kion Urano faris, kaj kiel Krono venĝis sin.[17] Kaj la agado de Krono, kaj lia sufero kaŭzita de lia filo. Eĉ se tio estus vera, mi kredas ke oni devus ne tiel facile rakonti ĝin al naivaj junuloj. Plej bone estus silenti pri ĝi. Se oni nepre devas rakonti ĝin, do kiel eble plej malmultaj personoj aŭskultu, kaj nur sekrete, post ofero de—ne porkido, sed iu alia granda kaj malfacile akirebla oferbesto—tiel ke kiel eble plej malgranda nombro da personoj aŭskultu.”

“Vi pravas,” li diris. “Tiaj rakontoj estas danĝeraj.”

“Kaj oni nepre ne rakontu ilin, Adejmanto, en nia urbo,” mi diris.

“Kaj oni ne rakontu al aŭskultanta junulo, tiel ke li supozos ke eĉ se li faros la plej grandan maljustecon li faros nenion eksterordinaran; aŭ ke se li punos sian maljustan patron ajnmaniere, li nur imitos la unuajn kaj plej grandajn Diojn.”

“Ne, je Zeŭso!” li diris. “Ankaŭ mi opinias ke estas nedece rakonti tiel.”

“Kaj neniel,” mi diris, “ke unuj Dioj komplotas militon kaj batalas kontraŭ aliaj Dioj—ĉar ankaŭ tio ne estas vera. La gardantoj de nia civito devos kredi ke la plej hontinda ago estus senĝene malamikiĝi inter si. Do des malpli oni rakontu al ili kaj brodu por ili pri bataloj de gigantoj kaj multaj aliaj ĉiaspecaj malamikecoj inter Dioj kaj herooj, kontraŭ siaj parencoj kaj kunuloj. Se ni celas konvinki ilin ke neniu civitano iam malamikiĝu kontraŭ alia, ke tio estus malpia ago, tiel estas dirende de la gemaljunuloj jam al la junaj infanoj, kaj ankaŭ dum ili pliaĝiĝas. Kaj la poetoj nepre devos verki konforme. Ke Hera estis ĉenita de sia filo, kaj Hefesto estis ĵetita de sia patro kiam li volis defendi sian batatan patrinon, kaj la bataloj inter la Dioj, kiujn Homero priverkis—ĉio ĉi devos esti malpermesita, negrave ĉu aŭ ne tiuj rakontoj havas profundan, kaŝitan signifon. Tio, pri kio infano konvinkiĝas emas fariĝi neellavebla kaj neŝanĝebla. Pro tio, ĉiuj fabeloj, senescepte, kiujn ili unue aŭskultos estas tiel verkendaj ke ili aŭskultos plej moralajn rakontojn.”

“Tio estas logika,” li respondis. “Sed se iu demandos al ni kiaj kaj kiuj estas la fabeloj kiujn ni akceptos, kiujn ni nomu?”

Mi respondis: “Adejmanto, ĝuste nun vi kaj mi ne estas poetoj sed fondantoj de civito. Estas ĝuste ke la fondantoj sciu la tipojn laŭ kiuj la poetoj verku siajn fabelojn kaj malpermesu al ili devii de ili, sed ne ke la fondantoj mem verku fabelojn.”

“Vi pravas,” li diris. “Sed precize pri tio: Kiaj devos esti la tipoj de rakontoj pri la Dioj?”

“Ĉi tiaj:” mi diris. “Kia Dio vere estas. Tio estas ĉiam atribuenda, negrave ĉu oni verkas eposon, kanton, aŭ tragedion.”

“Tiel devas esti.”

“Ĉu Dio reale estas bona, kaj ĉu oni nepre devas diri tion?”

“Jes.”

“Kaj nenio bona agas malbone?”

“Tiel mi kredas.”

“Kaj se iu ne faras malbonon, ĉu eblas ke li faras malutilon?”

“Tute ne.”

“Kaj se iu faras nenion malbonan, tiu estas la kaŭzo de nenio malbona.”

“Li ne povus esti.”

“Boneco estas helpema, ĉu ne?”

“Tia ĝi estas.”

“Kaj la kaŭzo de bona agado?”

“Jes.”

“Do la Bono ne estas la kaŭzo de ĉio, sed nur de kio estas vere bona, kaj ne estas la kaŭzo de io malbona.”

“Nepre.”

“Sekve Dio, kiu estas bona, ne estas la kaŭzo de ĉio kvankam oni deklaras tion. Rilate al homoj Dio estas la kaŭzo de nur kelkaj aferoj, sed plejparte ne, ĉar niaj bonecoj estas multe malpli ol niaj malbonecoj. Pri la bonoj nenio alia estas respondeca. Sed rilate al la malbonoj, necesas serĉi la kaŭzon kaj ne kulpigi Dion.”

“Mi kredas,” li respondis, “ke vi plene pravas.”

“Sekve,” mi diris, “estas malakceptende, kiam Homero aŭ alia poeto pekas kontraŭ la Dioj per tiaj malinteligentaĵoj:

du vinurnoj sidas ĉe la sojlo de Zeŭso

plenaj de vaksitaj tabeloj, unu de fortunigaj,

sed la alia de malnobligaj.

Kaj kiam Zeŭso kunmiksas ilin kaj donas ilin al iu:

tiu foje renkontas malbonon, foje fortunon

sed kiam li donas unusolan specon,

tiun persekutas mizerego sur la tero

Iliado 24: 527

Kaj ne ke Zeŭso disdonas al ni—

bonojn kaj malbonojn li kaŭzas

el ne plu konata verko

kaj rilate al la malobservo de ĵuroj kaj pacakordoj, kion Pandaro faris, se iu diros ke tion kaŭzis Atena kaj Zeŭso, ni ne aprobos; nek ke Temisa kaj Zeŭso kaŭzis kverelojn kaj disputojn inter la Dioj. Nek estos permeseble ke la junuloj aŭskultu la vortojn de Esĥilo:

Dio kreskigas kulpon en mortemuloj

kiam Li volas detrui domon

Fragmento 160

Sed se iu deklamus la tekston en kiu troviĝas ĉi tiuj jamboj, la Suferado de Nioba, aŭ pri la Pelopsidoj aŭ la Trojmilito, tiu devus deklari ke ne temas pri la agoj de Dio; aŭ se ja de Dio, li devos eltrovi ian argumenton similan al tiu, kiun ni nun proklamas. Li devos diri ke Dio agis juste kaj bone, kaj ke ili profitis pro sia puniĝo. Sed ke Dio, kiu estas bona, kaŭzas malbonon al iu—nu, ni devas certigi ke neniu diru tion en la civito, por ke la civito estu bonnorma. Neniu aŭdu ĝin, nek junulo, nek maljunulo, negrave ĉu rakontatan en poezia ĉu en nepoezia fabelo. Se ĝi estus deklamata, ĝi estus nek pia nek utila por ni, kaj ankaŭ ĝi ne havas sencon.”

“Mi voĉdonas kun vi,” li diris, “por ĉi tiu leĝo; ĝi plaĉas al mi.”

“Do,” mi diris, “ĉi tiu estu unu el la leĝoj kaj tipoj pri la Dioj, laŭ kiuj la rakontistoj devos rakonti kaj poetoj poemi: Ke Dio ne estas la kaŭzo de ĉio, sed nur de bono.”

“Tio estas kontentiga,” li respondis.

“Kion pri ĉi tiu dua?—ĉu vi kredas ke Dio estas iluziisto, ke li kapablas intence trompi nin aperante foje laŭ aliaj eksteraĵoj, foje laŭ sia propra? Ke ŝanĝante sian aspekton li prenas multajn formojn por erarigi nin kaj kredigi tiajn aferojn pri si? Aŭ ĉu li estas senafekta, kaj plej malema forlasi sian propran formon?”

“Mi ne scias respondi al tio,” li diris.

вернуться

17

Laŭ la rakonto Krono kastris sian patron Uranon.