“Sed pripensu: Ĉu ne estas neeviteble ke se io forlasus sian propran formon ĝi devus ŝanĝi sin aŭ esti ŝanĝita de io alia?”
“Tio ja estas neevitebla.”
“Sed ĉu ne estas vere ke kio estas plej perfekta plej malmulte ŝanĝiĝas kaj moviĝas? Ekzemplo, korpo pro manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj laboroj, kaj ĉiu planto pro la varmego de la suno kaj pro la ventoj kaj tiaj spertoj—la plej sana kaj forta plej malmulte ŝanĝiĝas.”
“Kompreneble.”
“Kaj la plej forta kaj prudenta psiko plej malmulte influiĝas de ekstere kaj plej malmulte miskondukiĝas aŭ ŝanĝiĝas?”
“Jes.”
“Kaj laŭ la sama argumento ĉiuj kunmetitaj instrumentoj kaj konstruaĵoj kaj vestaĵoj kiuj estas bone faritaj kaj bonstataj plej malmulte ŝanĝiĝas pro tempo kaj aliaj influoj.”
“Tio estas vera.”
“Do ĉio bonstata, ĉu pro sia naturo, ĉu pro arto, ĉu pro ambaŭ, plej malmulte ŝanĝiĝas pro io alia.”
“Tiel ŝajnas.”
“Sed Dio kaj kio estas dia estas ĉiurilate perfekta.”
“Certe.”
“Konsekvence, Dio havas kiel eble plej malmultajn formojn.”
“Vere.”
“Sed ĉu Li donus alian formon al si?”
“Evidente,” li respondis, “se Li transformiĝas.”
“Nu, ĉu Li ŝanĝus sin por fariĝi pli bona kaj inda, aŭ malpli bona kaj malpli inda?”
“Devas esti por fariĝi malpli bona,” li respondis, “se Li efektive ŝanĝas sin, ĉar ni ne povas diri ke mankas al Dio indeco aŭ perfekteco.”
“Vi plene pravas,” mi diris. “Kaj se estas tiel, ĉu vi kredas, Adejmanto, ke aŭ Dio aŭ homo volonte malplibonigus sin?”
“Estas neeble,” li respondis.
“Do, mia bona amiko,” mi diris, “neniu poeto diru al ni ke—
Dioj aspektantaj kiel fremduloj,
preninte multajn formojn, vizitas la urbojn
nek ke iu mensogu pri Proteo kaj Tetisa. Kaj nek en tragedioj nek en alispecaj poeziaĵoj Hera estu prezentata kiel surpreninta la formon de pastrino kolektanta monon—
por la vivon donantaj infanoj de Inaĥo, la arga rivero
kaj ili ne mensogu al ni pri multaj aliaj similaj aferoj. Kaj ili ne persvadu patrinojn teruri siajn infanojn per fiaj rakontoj pri Dioj kiuj dum la nokto ĉirkaŭvagadas preninte la formon de fremduloj el fremdaj lokoj—por ne blasfemi la Diojn kaj samtempe por ne mizerigi la infanojn.”
“Ne,” li respondis.
“Sed ĉu,” mi demandis, “kvankam la Dioj mem ne kapablas ŝanĝi sin, ili kredigas nin ke ili aperas kun ĉiaj formoj por trompi kaj sorĉi nin?”
“Eble,” li respondis.
“Ĉu?” mi demandis. “Ĉu Dio volus mensogi per vortoj aŭ agoj kaj prezenti fantomon?”
“Mi ne scias,” li diris.
“Ĉu vi ne scias,” mi demandis, “ke ĉiuj Dioj kaj homoj malamas veran mensogon—se eblas uzi tian esprimon—?”
“Kion vi celas diri?” li demandis.
“Ĉi tion:” mi diris. “Neniu vere deziras mensogi en sia plej grava parto kaj pri la plej gravaj aferoj. Oni plej timas okazigi tion tie.”
“Mi ankoraŭ ne komprenas,” li protestis.
“Estas ĉar vi supozas ke mi diras ion solenan,” mi diris. “Mi diras simple ke ĉiu persono plej malakceptas kaj plej malamas falsi la veron en sia menso. Oni malamas esti trompita kaj esti senscia kaj kredi malveron.”
“Certe,” li respondis.
“Sed estus plej ĝuste, kiel mi ĵus diris, nomi la senscion de trompito vera mensogo. Kio estas mensoge vortigita estas imitaĵo de sento en la menso, de kio oni poste faras bildon, kaj ne pura mensogo, ĉu ne?”
“Vi pravas.”
“Efektiva mensogo estas malamata ne nur de la Dioj sed ankaŭ de la homaro.”
“Mi akceptas tion.”
“Kion pri vortigita mensogo? Ĉu foje ĝi estas valora kaj ne meritas esti malamata? Ekzemple, kiam oni diras ĝin al oponantoj, aŭ al supozataj amikoj kiuj pro frenezo aŭ ia mispenso provas fari ion malbonan. Ĉu ĝi ne estas valora kiel medikamento por evitigi la agon? Kaj en la fabeloj pri kiuj ni ĵus parolis, ĉu ni ne kiel eble plej verŝajnigas la malveron por utiligi ĝin?”
“Ja estas tiel,” li diris.
“Kaj pro kiu el tiuj kialoj mensogo valorus por Dio? Ĉu ĉar Li ne scias pri la pratempo do devas fari verŝajnantan mensogon?”
“Tiu sugesto estas ridinda,” li respondis.
“Do Dio ne havas la karakteron de mensoganta poeto.”
“Laŭ mi, ne.”
“Nu, ĉu Li mensogus ĉar Li timas Siajn malamikojn?”
“Tio ne estas ebla.”
“Nu, ĉu la mispensado aŭ frenezo de Liaj kunuloj?”
“Sed neniu mispensanto,” li respondis, “aŭ frenezulo havas diamon.”[18]
“Do ekzistas nenio pro kio Dio mensogus.”
“Ne.”
“Do dieco ne povas mensogi.”
“Nepre ne.”
“Do Dio estas simpla kaj vera, age kaj vorte, kaj Li nek ŝanĝas sin nek trompas aliajn, nek per perceptiĝo, nek per vortoj, nek per sendo de signoj, nek dum vekiteco nek dum sonĝo.”
“Tiel mi mem kredas,” li respondis, “pro via parolado.”
“Do vi konsentas,” mi diris, “pri ĉi tiu dua tipo laŭ kiu oni devas paroli kaj poezii pri Dioj: Ke ili nek estas sorĉistoj kiuj aliformigas sin, nek ili mensogante miskondukas nin per vortoj aŭ per agoj.”
“Mi konsentas.”
“Do kvankam ni multe laŭdas Homeron, ĉi tion ni ne laŭdas: La sonĝon senditan de Zeŭso al Agamemnono; nek Esĥilon, kiam Tetisa diras ke kiam ŝi edziniĝis Apolono kantis ‘glorante ŝian beatan idaron’—
malsanon ne konantan, kun grandeona vivo,
li nomis ilin ĉiujn diamatoj; pri mia sorto
li faris glorkanton, ĝojigante min.
Kaj mi la dian buŝon de Febo supozis
esti vera, plena de l’profeta arto.
Sed li, la kantanto mem, partoprenanta la festenon,
li mem ĉi tion diris, kaj li mem mortigis
mian filon—
kiam iu diros tiaĵon pri Dioj, ni koleriĝos kaj ne donos al li ĥoron[19] kaj ni ne permesos instruistojn uzi ĝin por eduki la junulojn. Ĉar ni intencas ke niaj gardistoj estu tiel diservantaj kaj diecaj kiel eblas por homo.”
“Nepre,” li respondis, “mi konsentas pri tiuj tipoj kaj uzus ilin kiel leĝojn.”
Parto Tri
“Ĉi tiaĵoj pri Dioj,” mi diris, “evidente estas aŭskultendaj kaj neaŭskultendaj jam de infaneco, por ke oni honoru Diojn kaj gepatrojn kaj ne malestimu interamikecon.”
“Mi kredas ke ni ĝuste indikis tion,” li respondis.
“Kaj kion, por ke ili estu kuraĝaj? Ĉu ne estas direnda kio plej instigos ilin ne timi morton? Aŭ ĉu vi opinias ke oni povas fariĝi kuraĝa havante tian timon?”
“Je Zeŭso!” li diris, “Ne mi.”
“Kion do? Se iu kredas je ekzisto en Hadeso kaj ĝiaj teruraĵoj, ĉu vi kredas ke li estos sen timo pri morto kaj ke dum batalado li preferos morton al esti venkita kaj sklavigita?”
19
T.e. ne permesos publikan prezenton de la dramo. Ĥoroj estis necesa parto de la rolantaro en la klasikaj dramoj.