“Tute ne.”
“Do evidente ni devos kontroli la rakontontojn de ĉi tiuj fabeloj kaj postuli ke ili ne simple ne kalumniu Hadeson sed eĉ ke ili laŭdu ĝin, ĉar ili ne rakontas kio estas vera kaj helpa por estontaj militistoj.”
“Jes, ni devos,” li respondis.
“Do ni ellasu ĉion tian,” mi diris. “Ni komencu per ellaso de la verso:
mi preferus esti servutulo laboranta por alia
senhavulo, kiu havas malmultajn pervivaĵojn,
ol regi ĉiujn pereintajn mortintojn.
kaj
aperus al mortemuloj kaj senmortuloj la domoj
teruraj, ŝimaj, kiujn eĉ Dioj abomenas
kaj
Ho ve! Do estas en la loĝejoj de Hadeso
ja spirito kaj fantomo, tamen menso tute ne
kaj
li sola estas konscia, la ombroj flirtadas
kaj
animo fluganta el lia membraro iris Hadeson,
lamentante la fatalon, lasante sian junan virecon
kaj
animo subteren, kiel fumo,
iras plorpepante
kaj
kiel vespertoj interne de kavern’ mirinda
akre krias flugante, kiam unu forfalas
de l’aro sur la roko supre sin kuntenanta,
tiel ili flirtadis, kune plorpepante
Ni petos Homeron kaj la aliajn poetojn ne koleri pro nia elstreko de tiuj tekstoj kaj ĉiuj similaj tekstoj. Ni elstrekas ilin ne ĉar ili ne estas poeziaj kaj plaĉaj kiam la plej multaj personoj aŭskultas ilin, sed ju pli poeziaj ili estas, des malpli devas aŭskulti infanoj kaj viroj kiuj devos esti liberaj kaj timi sklaviĝon pli ol morton.”
“Kompreneble.”
“Konsekvence, la tuta terura kaj timiga nomaro tiurilata estas elĵetenda: La Rivero de Lamentado, Stikso[20], ‘Subteruloj’ kaj ‘Kadavroj’ kaj aliaj tiutipaj nomoj kiuj, kiel oni scias, hororigas ĉiujn aŭdantojn. Eble ili havas alian valoron, sed ni timas pri la gardistoj. Ni timas ke pro sia hororo ili fariĝos pli febraj kaj timemaj ol ni volas.”
“Ni prave timas tion,” li respondis.
“Do ili estas elprenendaj?”
“Jes.”
“Mala tipo estas rakontenda kaj pripoezienda al ili?”
“Klare.”
“Kaj ni ankaŭ elprenu la lamentojn kaj la vekriojn de estimindaj viroj?”
“Nepre,” li respondis, “se ni elprenas la antaŭajn vortojn.”
“Konsideru,” mi diris, “ĉu ni prave elprenos ilin. Ni diras ke inda viro ne opinias ke estas terure kiam inda kamarado mortas.”[21]
“Tion ni diras.”
“Do li ne lamentus pri li, kvazaŭ suferinte ion teruran.”
“Tute ne.”
“Sed ni ankaŭ diras ke tiu indulo estas plej sendependa kiam temas pri bona vivado. Malsimile al aliaj homoj, li plej malmulte bezonas iun alian personon.”
“Prave,” li respondis.
“Tute ne estus terure por li perdi filon aŭ fraton aŭ monon aŭ ion alian tian.”
“Tute ne estus.”
“Do li tute ne lamentas sed akceptas mildanime kiam tia malfeliĉaĵo trafas lin.”
“Certe.”
“Do ni prave elprenos la lamentojn de la famaj viroj kaj donos ilin al virinoj—kvankam ne al laŭdindaj virinoj—kaj al malindaj viroj. Niaj pretigataj gardontoj de la regiono devos senti naŭzon pri tia agado.”
“Prave,” li respondis.
“Do denove ni petos Homeron kaj la aliajn poetojn ne diri ke Aĥilo, kiu estis filo de Diino:
kuŝas jen sur sia flanko, jen
sur sia dorso, jen sur sia diafragmo
kaj poste
rekte stariĝinte, li vagadis konfuzita laŭ la plaĝo
de la maro senrikolta. [22]
per ambaŭ manoj li prenis cindrojn ardantajn
kaj ŝutis ilin sur sian kapon
nek ke li vekriis kaj lamentis kiel estas priskribite. Nek ke Priamo, kiu ja estis parenco de la Dioj, petegis kaj
ruliĝadis sur la fekaĵo,
alvokante ĉiun viron laŭnome.
Kaj eĉ pli ol pri ĉi tiuj citaĵoj ni petos ke ili ne prezentu Diojn lamentantajn kaj dirantajn:
“Vi al mi kompatinda! Ve noblulon malfeliĉe naskinta!
Kaj se Diojn des pli ili ne aŭdacu misprezenti la plej grandan el la Dioj:
Ve! Viramikon persekutatan ĉirkaŭ la urbo
mi perokule vidas, mia koro lamentas.
kaj
Ve! Ve al mi! Sarpedono, mia plej amata viro,
estas destinita esti mortvenkita de Patroklo Mentojtiido.
Se, amiko Adejmanto, niaj junuloj serioze aŭskultus tiajn vortojn anstataŭ moki ilin kiel malindajn rakontaĵojn, nu apenaŭ unu persono kredus ke tiaj agadoj estas malindaj, kaj neniu riproĉus sin se eĉ venus en la menson diri aŭ fari ion tian. Tute senhonte kaj energie li farus multajn plorkantojn kaj lamentojn pro malgravaj suferoj.”
“Vi parolas plej vere,” li respondis.
“Tio nepre devas ne okazi, kiel nia diskuto ĵus indikis. Ni restu konvinkitaj pri tio ĝis iu konvinkos per pli bona argumento.”
“Nepre.”
“Kaj ili devas esti neridemaj. Kutime kiam iu sin donas al forta ridado tio emas estigi severan ŝanĝon.”
“Tiel ŝajnas al mi,” li respondis.
“Do, se ni devas malakcepti ke iu rakontu pri indaj homoj superfortitaj de ridado, des malpli pri Dioj.”
“Ja ne,” li diris.
“Do ni ne akceptos eĉ de Homero ĉi tion pri Dioj:
neestingeble ekscitiĝis la ridado de l’beataj dioj
kiam ili vidis Hefeston rapide moviĝantan tra l’ĉambrego