Выбрать главу

Per piednotoj mi mallonge informas pri ĉiu persono menciita en la teksto (kun escepto de kelkaj kies detalojn Platono mem donas). Por multaj legantoj tio estas superflua, sed aliaj legantoj trovos tiujn identigojn helpaj. Pri personaj nomoj ofte uzataj en ĉi tiu libro mi piednotas nur unufoje; sed malpli famajn nomojn mi piednotas kiam ajn tio ŝajnas dezirinda.

Platono ofte citas el aliaj verkoj, ne nur de Homero kaj la dramistoj sed ankaŭ de nun malpli konataj verkintoj. Kvankam pluraj cititaj verkoj jam ekzistas en esperanta traduko, mi retradukis ĉiujn citaĵojn, ĉar Platono ofte atentigas pri specifaj vortoj en la citaĵoj. La citaĵoj do perdas sian poezian karakteron, necesa ofero por klarigi liajn komentojn. Kiam eble mi per noto indikas la fontojn de liaj citaĵoj kvankam fojfoje lia citaĵo estas la nura restanta teksto de ies verko— tiukaze mi en la noto simple donas la oficialan kodnomon, ekzemple “Esĥilo, fragmento 160” (citita en St. 380a).

Du harfendojn mi deziras fari rilate al la titolo de ĉi tiu libro kaj al unu el la plej favorataj vortoj de Platono. La Respubliko estas la universale uzata titolo de la libro, sed estas simpla transpreno de la latina nomo, res publica. La greka titolo estis πολιτεια kiu efektive tradukendas “Socio” aŭ foje “Civitanismo.” Platono ja tre ofte parolas pri sia ideala civito en ĉi tiu libro, sed tute ne temas pri respubliko laŭ la aktuala politika senco de tiu vorto.

La plej favorata vorto de Platono en ĉi tiu libro estas la greka termino δικαιοσυνη kaj diversaj aliaj derivaĵoj bazitaj sur la radikoδικαι-. La tradicia traduko estas “justeco” kaj “just-.” Sed kiel komentis Desmond Lee sur paĝo 65 de sia angla traduko de la verko, plejofte tiuj estas gravaj mistradukoj kiuj tre erarigas la komprenon de la leganto. La proponon traduki per “moraleco” kaj “moral-” mi tre zorge esploris kaj fine akceptis, kvankam, kiel Lee, kiam malpli larĝa senco estis klare celita, mi tradukis per “honest-,” “just-,” “dec-” kc. Iom estas direnda pri la stilo en ĉi tiu traduko. Platono estas konata kiel havanta la plej elegantan stilon troveblan en la antikva greka literaturo. Domaĝe, tiu stilo estas tute ne transdonebla en moderna lingvo. Malvolonte akceptinte tiun fakton (ĉar mi amas la originalan stilon de Platono), mi decidis uzi kiel eble plej bonan klasikesperantan stilon por la traduko. Farinte kaj zorge korektinte la tradukon, mi transsendis la manuskripton de ĉiu parto al Trevor Steele kies propra verkista stilo estas elstara inter nuntempaj esperantaj prozistoj. Li bonvole faris multajn sugestojn kiujn mi zorge studis kaj preskaŭ senescepte akceptis, kun escepto de la uzado de komoj. Post tio, mi retralegis la esperantan tekston, simpligante la frazstrukturon, sed atente evitante ŝanĝon de la senco de la originala teksto. Sekve pri la aktualaj stilo kaj interpunkcio respondecas nur mi.

Eble estas menciinde ke ĉi tiu estis la plej granda libro iam perskribe verkita kiam Platono ĝin finis. Li ankaŭ inaŭguris la uzadon de dialogo por prezenti filozofiajn diskutojn. Ni devas pardoni, do, ke—precipe en la fruaj partoj de la libro—la literatura karaktero de la libro havas multajn mankojn. Tio efektive ne estis plibonigebla en traduko kvankam mi provis laŭeble eviti unu ĝenon, laŭ la nuntempa kutimo de tradukantoj de la verkoj de Platono. Specife, la teksto enhavas tiom da “li diris” kaj “mi diris” ke la leganto vere enuas pro ili. Mi tre modere uzis iom da tradukista licenco kaj variigis la tekston per “demandis,” “respondis,” “interrompis” kc. Alia afero estas manpleno da esprimoj uzataj de la dialogantoj kiam ajn Sokrato paŭzas dum sia parolado, esprimoj kiujn Platono disŝutis en la tekston kvazaŭ laŭhazarde. “Certe,” “Nepre,” “Prave,” “Kompreneble,” “Sendube” kc. krom—tre malofte—“Jes” kaj “Ne”. Estante profesia psikanalizisto, mi tre interesiĝas pri la psikologiaj terminaro kaj konceptaro prezentataj de Platono en ĉi tiu libro. Mi do aparte zorgis profunde ekzameni kaj reesprimi en Esperanto la psikologian konceptaron de Platono. Li estis la unua prezentanto de multaj psikologiaj konceptoj kaj mem devis trovi taŭgajn terminojn por ili. Ĉar en Esperanto ankoraŭ (en 1993) mankas psikiatriaj kaj psikologiaj terminoj por multaj konceptoj, mi devis serĉi taŭgajn kaj facile kompreneblajn terminojn. Kiam eble, mi uzis tiujn en PIV ; kiam tio ne eblis, mi imitis Platonon kaj konstruis el komunlingvaj radikoj terminojn kies signifo estas klara kaj senambigua en la teksto en kiu ili aperas. Mi deziras aparte atentigi ke mi uzas la psikologian signifon de la vorto “arketipo,” laŭ la Suplemento de PIV, anstataŭ la tradiciajn tradukojn “Formoj” kaj “Ideoj”. Mi elektis tion, ne nur ĉar ĝi estas psikanalize familiara termino, sed ankaŭ ĉar Carl Jung kiu popularigis la vorton kaj koncepton en la moderna psikologio mem prenis la vorton kaj la difinon el la verkoj de fruaj platonismaj verkantoj kaj specife identigis “arketipo” kun la koncepto celita de Platono (efektive, la difino de arketipo en la Suplemento de PIV estas mallongigo de difino verkita de Jung).

Ĉar ĉi tiu estas ĉefverko de la filozofia literaturo, oni kutimas plenigi antaŭparolojn per diskutoj pri la konceptaro kaj celoj de Platono kaj kompari la enhavon de ĉi tiu libro kun tiu en aliaj liaj verkoj. Sed mi opinias ke Platono intencis ke oni legu ĉi tiun libron kiel enkondukon en lian filozofion, sen antaŭjuĝoj. Estus malhonore al la verkinto kiu ŝanĝis la mondon, makuli lian tekston per antaŭkomentaro. Lia verko parolas por si mem. Do legu kaj ĝuu.

Donald Broadribb

Bakers Hill WA, Aŭstralio

Junio 1993

Partoprenantoj en la Diskuto

Sokrato (ĉ.470-399 a.K.), filozofo kaj instruisto, mentoro de Platono. Ekzekutita en 399 pro blasfemado kaj misinstruado de junuloj.

Adejmanto, pliaĝa frato de Platono, juna studento de Sokrato.

Glaŭkono, frato de Adejmanto kaj pliaĝa frato de Platono, ankaŭ juna studento de Sokrato.

Trasimaĥo, sofista filozofo, oponanto de Sokrato, mokita en dramo verkita de Aristofano en 427 a.K.

Diversaj personoj en la enkonduka sceno de la verko, precipe:

Kefalo, maljuna, pia amiko de Sokrato.

Polemarĥo, filo de Kefalo kaj lia heredonto.

La diskuto okazas en la domo de Kefalo, dum la vespero de religia festotago, ĉ. la jaro 410 a.K.