Выбрать главу

tio estas malakceptenda, laŭ via kredo.”

“Se vi volas nomi ĝin mia,” li respondis. “Vi pravas, estas malakceptende.”

“Do la vero estas plej valora. Se ni ĵus prave diris ke malvero estas efektive senutila al Dioj sed utila al homoj, ke ĝi estas ia medikamento, estas klare ke ĝi devos esti lasata al kuracistoj kaj ĝi estu netuŝebla de laiko.”

“Klare,” li respondis.

“Do necesos ke nur la regantoj de la civito—se iuj, krom kuracistoj—rajtu mensogi al kontraŭbatalantoj aŭ civitanoj por servi la civiton, sed neniu alia. Se laiko mensogus al tiuj regantoj, ni nomus tion eĉ pli granda misfaro ol se malsanulo mensogus al kuracisto aŭ sportlernanto al sia trejnisto pri la farto de sia korpo, aŭ se iu parolus malvere al kapitano pri la ŝipo kaj la ŝipanoj, ne dirante la veron pri sia propra stato aŭ la stato de iu el la kunŝipanoj.”

“Tute vere,” li respondis.

“Se, do, iu alia en la civito troviĝus—

iu el la metiistoj,

profeto aŭ kuracisto por malsanuloj aŭ ĉarpentisto

Odiseado 17:383

li estu punita kiel enkondukinto de kutimo tiel renversa kaj ruiniga por civito kiel por ŝipo.”

“Se,” li diris, “oni devas agi konforme al la postuloj.”

“Nu, ĉu niaj junuloj bezonos esti prudentaj?”

“Kompreneble.”

“Por la plej multaj personoj la ĉefaj aspektoj de prudenteco estas obei la regantojn kaj regi sin mem rilate al la plezuroj de drinkado kaj amorado kaj manĝado, ĉu ne?”

“Mi akordas kun vi.”

“Do mi opinias ke bone dirita estas tio, kion (laŭ Homero) Diomedo diris:

Sinjoro, sidu kaj silentu, obeu mian konsilon.

Iliado 4:412

kaj kio sekvas:

La aĥajanoj iris spirante batalurĝon,

silente ili timis la komandantojn

Iliado 3:8 kaj 4:431

kaj ĉio alia tia.”

“Ili estas bonaj diraĵoj.”

“Sed kion pri ĉi tio:

Ebria pro vino, havanta hundajn okulojn kaj cervan koron

Iliado 1:225

kaj la sekvaĵo? Ĉu tio estas bone dirita? Kaj ĉia alia malrespektaĵo kiun civitano diras al la regantoj, ĉu en prozo, ĉu en poezio?”

“Tio ne estas bone dirita.”

“Mi ne opinias ke estas dece ke junuloj aŭskultu ĝin, ne tiel ili fariĝos prudentaj. Se ĝi donas ian alian plezuron, ne estas mirinde. Ĉu vi samopinias?”

“Jes,” li respondis.

“Nu, kion pri kiam la plej saĝa viro diras ke laŭ lia opinio estas plej bone kiam:

tabloj estas plenkovritaj per

pano kaj viando; ĉerpinte vinon el kratero

vinverŝisto alportas kaj verŝas en la pokalojn

Odiseado 9:8

ĉu vi kredas ke estas taŭge ke junulo aŭdu tion, se nia celo estas ke li lernu sin regi? Aŭ:

plej lamentinde estas renkonti fatalon mortante pro malsato

Odiseado 12:342

Aŭ aŭskulti pri Zeŭso kiu, dum la aliaj Dioj kaj homoj dormis, estis la sola neendormiĝinto? Li facile forgesis ĉiujn siajn planojn pro sia amoremo. Kiam tio trafis lin, li vidis Heran. Li eĉ ne volis atendi ĝis ili eniros la litĉambron sed insistis koiti sur la tero. Li diris ke lia deziro estas eĉ pli forta ol kiam ili unuafoje sekskuniĝis ‘nerimarkataj de siaj amataj gepatroj’.[23] Aŭ similaĵo pri kiam Hefesto enĉenigis Areson kaj Afroditan:”[24]

“Ne, je Zeŭso!” li diris. “Mi ne opinias tion taŭga.”

“Sed se,” mi diris, “senceda persistado malgraŭ ĉio, farata de famaj viroj, estas rakontata tio estas rigardenda kaj aŭskultenda. Ekzemple:

batante sian bruston li riproĉis sian koron,

‘Persistu, mia kor’! Pli grandajn terurojn vi jam toleris.’

Odiseado 20:17

“Nepre,” li respondis.

“La viroj devas esti nesubaĉeteblaj kaj nemonavidaj.”

“Absolute!”

“Do ne estos permesate ke oni kantu:

donacoj persvadas Diojn, donacoj respektindajn reĝojn

proverbo

Nek oni laŭdu pri Fojnikso, la servisto de Aĥilo, ke li prave konsilis lin akcepti donacojn por helpi la aĥajanojn, sed sen donacoj ne ĉesigi sian koleron. Kaj ni ne estimos Aĥilon mem, kaj ni ne akceptos ke li estis tiel monavida ke li akceptis donacojn de Agamemnono—ke kontraŭ pago li akceptis transdoni mortinton, sed rifuzis sen pago.”[25]

“Ne estas ĝuste laŭdi tiaĵojn,” li respondis.

“Mi hezitas,” mi diris, “akuzi Homeron pri malpieco kiam li tiel parolas pri Aĥilo kaj verkas aliajn rakontojn. Sed kiam Aĥilo diras al Apolono

Vi malhelpis min, Hekaergos[26],

plej detruema el ĉiuj dioj!

Se mi povus nur venĝi min kontraŭ vi, se mi nur kapablus!

Iliado 22:15, 20

kaj ke li malobeis la riveron, kiu estis Dio, kaj estis preta batali, kaj ke li diris pri siaj haroj konsekritaj al la alia rivero, Sperĥejo:

Harojn mi donas por porti al la heroo Patroklo

Iliado 21:130, 23:140

kiu ja estis mortinta—nu, ni ne povas kredi ke li faris tion. La treniĝo de Hektoro ĉirkaŭ la korpo de Patroklo, kaj la vivantaj kaptitoj kies gorĝojn oni tranĉis sur la funebra ŝtiparo—ĉion tian ni deklaros nevera. Kaj ni ne permesos ke ili kredigu nian popolon ke Aĥilo, filo de Diino kaj Peleo, plej prudenta viro kaj nepo de Zeŭso, kaj edukita de sagaca Kirono, estis tiel plena de mensa konfuzo ke li havis en si du malsanojn sinkontraŭantajn: Avareman monavidon kaj arogantecon rilate kaj al Dioj kaj al homoj.”

“Vi pravas,” li respondis.

“Kaj ankaŭ,” mi diris, “ni nek konvinkiĝos nek permesos diri ke Tezeo, filo de Pozidono, kaj Pirituso, filo de Zeŭso, entreprenis tiel terurajn perfortojn, nek ke iu alia diido kaj heroo faris terurajn, malpiajn agojn, kiel oni nun mensogas pri ili. Ni devigos la poetojn aŭ ne rakonti tiajn agojn, aŭ ne pretendi ke temas pri infanoj de Dioj. Ili ne diru ambaŭ. Kaj ili ne provu kredigi niajn junulojn ke la Dioj kreas malbonon, kaj ke herooj ne estas pli bonaj ol homoj. Kiel ni jam diris, tiaj asertoj estas nek piaj nek veraj, ĉar ni antaŭe demonstris ke Dioj ne povas fari malbonon.”

“Certe.”

“Kaj estus danĝere por la aŭskultantoj, ĉar ĉiu malbonulo ekskuzus sin se li kredus ke faras kaj faris tiajn aferojn:

parencoj de la Dioj,

proksimaj al Zeŭso, de kiuj sur Mont’ Ida

altar’ al Patro Zeŭso estas en la ĉielo

вернуться

23

Iliado 14:194 kaj s.

вернуться

24

Odiseado 8:266 kaj s.

вернуться

25

Iliado 9:515, 19:278.

вернуться

26

La signifo de ĉi tiu kromnomo de Apolono estas ne plu konata.