kaj
ilia dieca sango ankoraŭ ne neniiĝis.
Tial tiaj rakontoj devas ĉesi, por ke ili ne faru niajn junulojn toleremaj pri malboneco.”
“Precize tial,” li respondis.
“Nu,” mi demandis, “kiu temo restas pri kiu ni decidu kio estas aŭ ne estas direbla? Ni decidis pri Dioj, kaj dajmonoj, kaj herooj, kaj la personoj en Hadeso.”
“Vere.”
“Do nun restas diskuti pri homoj.”
“Klare.”
“Ni ne povas, amiko, preskribi pri tio jam nun.”
“Kial?”
“Mi supozas ke ni dirus ke poetoj kaj rakontistoj misprezentas la plej gravajn aferojn pri homoj: Ke multaj estas maljustaj tamen prosperaj, kaj justuloj estas mizeraj, kaj ke agi maljuste estas profitige se oni agas sekrete, ke justeco estas bona por iu alia sed kaŭzas perdon al la aganto. Kaj ni malpermesus ke ili diru tiaĵojn, kaj ni ordonus ke ili kantu kaj rakontadu la malon de ĉio tia, ĉu ne?”
“Mi plene akordas,” li respondis.
“Nu, se vi akceptas ke mi pravas, mi povas diri ke vi akordas pri tio, kion ni dekomence volas trovi.”
“Via supozo estas prava,” li respondis.
“Nu, ni interkonsentu ke ni devos paroli tiel pri homoj kiam ni estos trovintaj kia estas justeco kaj kial pro sia naturo ĝi havas valoron por sia posedanto negrave ĉu aŭ ne li ŝajnas esti justa.”
“Tute prave,” li respondis.
“Do ni rigardu la ekzamenadon de fabeloj kiel finitan. Laŭ mia opinio ni nun devas ekzameni stilon, por ke ni estu plene ekzamenintaj ne nur kion sed ankaŭ kiel oni devas rakonti.” Adejmanto diris: “mi ne komprenas kion vi diras.”
“Tamen, vi devus,” mi diris. “Eble vi pli facile komprenos ĉi tion: Ĉio rakontata de fabelistoj aŭ de poetoj temas pri okazintaj aŭ okazantaj aŭ okazontaj eventoj.”
“Kiel povus esti alie?”
“Kaj ili recitas aŭ per simpla rakontado aŭ per imitado aŭ ambaŭmaniere.”
“Ankaŭ tion mi bezonas pli klare kompreni,” li diris.
“Mi ŝajne estas ridinda kaj malkompetenta instruisto,” mi diris.
“Kiel personoj ne kapablaj esprimi sin, mi provos indiki kion mi celas ne per ĝeneralaĵo sed per specifa ekzemplo. Diru al mi, ĉu vi konas la komencon de la Iliado kie la poeto diras ke Ĥriseso petis Agamemnonon liberigi lian filon, kaj Agamemnono koleris, kaj Ĥriseso post sia malsukceso preĝis al la Dio kontraŭ la aĥajanoj?”
“Jes.”
“Vi scias ke ĝis ĉi tiuj versoj:
li petis ĉiujn aĥajanojn,
precipe la du Atreidojn, la komandantojn
nu, ĝis tie Homero mem parolas kaj li tute ne provas kredigi nin ke iu alia ol li mem parolas. Sed post tiuj versoj li parolas kvazaŭ li mem estus Ĥriseso, kaj li provas kiel eble plej kredigi nin ke ne Homero sed la maljuna pastro parolas. Kaj tiel li verkis preskaŭ la tutan poemon pri la eventoj en Iliono, kiel ankaŭ en la tuta Odiseado.”
“Certe,” li diris.
“Nu, ĝi estas rakonto, negrave ĉu li diras la vortojn de ĉiu persono aŭ pri eventoj inter ties vortoj, ĉu ne?”
“Kompreneble.”
“Sed kiam li parolas vortojn kvazaŭ li estus alia persono, ĉu ni prave povas diri ke li konformigas siajn vortojn kiel eble plej zorge al la vortoj de ĉiu persono prezentata kiel parolanta?”
“Tiel estas. Do?”
“Nu, konformigi sin al iu alia rilate al parolado aŭ sinteno estas imiti tiun personon.”
“Kion vi konkludas?”
“Agante tiel, evidente li kaj la aliaj poetoj faras sian rakontadon per imitado.”
“Certe.”
“Se la poeto nenie kaŝus sin, la tuta poemo kaj rakonto estus farita de li sen imitado. Por ke vi ne diru ke vi ne komprenas, mi donos ekzemplon. Homero jam diris ke Ĥriseso iris portante elaĉeton por sia filino, kaj por fari peton al la aĥajanoj, precipe al la reĝoj. Se li daŭrigus ne kvazaŭ li ekiĝis Ĥriseso sed ankoraŭ restas Homero, nu tio ne estus imitado sed simpla rakontado. Estus proksimume ĉi tiel— mi parolos senmetre, ĉar mi ne estas poeto: La pastro iris kaj preĝis ke la Dioj ebligu ke ili konkeru Trojon kaj ili mem saviĝu, akceptinte la elaĉeton kaj liberiginte lian filinon kaj tim?respektante la Dion. Kiam li estis dirinta tion, la aliaj estis adoremaj kaj konsentis, sed Agamemnono fariĝis sovaĝa kaj ordonis ke li nun foriru kaj ne revenu, ĉar la girlandita sceptro ne plu sufiĉos por protekti lin. Li diris ke antaŭ ol lia filino liberiĝos, ŝi maljuniĝos kun li en Argo. Li ordonis ke li foriru kaj ne provoku lin, por reveni hejmen bonstata. Aŭdinte, la maljunulo ektimis kaj foriris silente. Kiam li estis malproksimiĝinta de la bivako, li longe preĝis al Apolono, recitante la honortitolojn de la Dio kaj memorigante kaj petante rekompencon se iam li akceptinde donacis al li per konstruado de temploj aŭ per sanktaj oferoj. Pro ĉio ĉi, li preĝis, li venĝu lin per siaj sagoj kontraŭ la aĥajanoj pro liaj larmoj. Tiel, amiko,” mi diris, “ni havas simplan rakonton sen imitado.”
“Mi komprenas,” li respondis.
“Nu, komprenu,” mi diris, “ke la malo okazas kiam oni forprenas la tekston de la poemo inter la paroladoj kaj lasas nur la dialogon.”
“Mi ankaŭ komprenas tion,” li diris. “Tio okazas en tragedioj.”
“Vi plene pravas,” mi respondis. “Mi kredas ke nun estas klara al vi tio, kion vi antaŭe ne komprenis. Unu speco de poezio kaj fabelado konsistas plene el imitado. Kiel vi diris, tio estas tragedioj kaj komedioj. Alia speco konsistas el raportado farita de la poeto mem. Oni plej ofte trovas tion en ditiramboj. Kaj ambaŭ specoj estas troveblaj en eposaj poemoj, kiel ankaŭ en multaj aliaj verkoj. Ĉu vi komprenas min?”
“Jes, nun mi komprenas kion vi celis diri,” li respondis.
“Memoru ankaŭ ke ni antaŭe jam diskutis pri kio rajtas esti rakontata, sed ni ankoraŭ bezonas konsideri kiel ĝi estu rakontata.”
“Mi memoras.”
“Nu, jen, laŭ mia ekzemplo, necesas interkonsenti ĉu ni permesos la poetojn imiti kiam ili faras siajn rakontojn por ni. Aŭ foje imiti kaj foje ne, kaj se tiel, do kiam? Aŭ tute ne imiti.”
“Mi supozas,” li respondis, “ke vi demandas ĉu aŭ ne ni akceptos tragediojn kaj komediojn en la civito.”
“Probable,” mi diris, “sed eble eĉ pli ol tion. Efektive, mi ne scias. Sed kien ajn kondukos la diskuto, kvazaŭ vento, tien ni iru.”
“Vi bone proponas,” li respondis.
“Rigardu ĉi tion, Adejmanto: Ĉu ja aŭ ne niaj gardistoj devus esti imitantoj? Ĉu tio sekvas el tio, kion ni unue diris, ke ĉiu persono povas bone fari unu specon de laboro, sed ne multajn? Se li provus ĉi tion, provante kapabli en multaj fakoj, pri ĉiu fako li malsukcesus esti kompetenta.”
“Devas esti tiel.”
“Ĉu la sama argumento estas aplikebla al imitado? Se li imitus multajn, li malsukcesus bone imiti eĉ nur unu?”
“Li malsukcesus.”
“Do li apenaŭ povus samtempe okupi sin pri iu laborfako kaj imiti multajn personojn. La samaj homoj ne povas eĉ sukcese verki ambaŭ specojn de imitado kiuj ŝajnas esti tre proksimaj unu al la alia, nome komediojn kaj tragediojn. Vi ja ĵus nomis ilin imitado, mi kredas.”
“Jes. Kaj vi pravas, ili ne povas.”
“Nek samtempe esti rapsodoj kaj aktoroj?”
“Prave.”
“Kaj la samaj personoj ne povas esti aktoroj kaj en tragedioj kaj en komedioj. Ĉio tia ja estas imitado, ĉu ne?”
“Ĝi estas imitado.”
“Kaj, Adejmanto, la homa naturo ŝajnas al mi konsisti el tiel malgrandaj eroj ke ĝi ne povas adekvate imiti multajn aferojn, aŭ fari tiujn aferojn, kiujn la imitado reprezentas.”