Выбрать главу

“Tute vere,” li diris.

“Se ni plu akceptas nian originalan konkludon ke niaj gardistoj devos eviti ĉiujn aliajn metiojn kaj esti kiel eble plej kompetentaj metiistoj pri la libereco de la civito kaj fari nenion kio ne celas tion, estas ne dezirinde ke ili faru aŭ imitu ion alian. Se ili nepre devas imiti, ili imitu jam de infaneco tion, kio decas al ili: Esti kuraĝaj, sinregantaj, piaj, liberaj, kaj ĉi ĉiaj, kaj ili nek faru nek kapablu imiti malliberecon, nek ion alian hontindan por ke ili ne interŝanĝu estadon kontraŭ imitado. Ĉu vi rimarkis ke imitado, se oni persistas je ĝi jam de juneco, fariĝas korpa, parola kaj pensa kutimo?”

“Nepre.”

“Do ni ne permesos,” mi diris, “ke personoj kiujn ni pretendas prizorgi, kaj kiuj devos fariĝi bonaj viroj, imitu virinon, ĉar ili estas viroj; ili imitu nek junan virinon nek maljunan, nek virinon kiu riproĉaĉas viron, aŭ kiu fanfarone defias Diojn opiniante sin beata, aŭ kiu vekrias kaj lamentas kiam malfeliĉo trafas ŝin. Kaj nepre ne virinon malsanan aŭ sekspasian aŭ naskantan.”

“Kompreneble,” li diris.

“Nek gesklavojn kiuj faras sklavajn agojn.”

“Ankaŭ ne tion.”

“Kaj ne malbonajn virojn, evidente, kiuj estas timemaj kaj faras la malon de kion ni ĵus diris, kiuj kalumnias kaj mokas unuj la aliajn, kaj fiparolas, ĉu ebrie, ĉu malebrie, aŭ mistraktas sin kaj aliajn per vortoj kaj agoj. Ili ne kutimiĝu similigi sin al frenezuloj per vortoj aŭ agoj. Kvankam ili devas scii rekoni frenezulojn kaj malbonajn virojn kaj virinojn, ili devas nek fari nek imiti ion tian.”

“Tute vere,” li respondis.

“Krome,” mi diris, “ĉu ili imitu forĝistojn aŭ aliajn metiistojn, aŭ remistojn de triremoj aŭ iliajn komandantojn aŭ ion alian tian?”

“Kiel?” li respondis. “Ĉar ne licas ke ili eĉ atentu ion tian.”

“Krome, ĉu ili imitu henantajn ĉevalojn kaj blekantajn bovojn kaj bruantajn riverojn kaj muĝantan maron kaj tondron kaj ĉion tian?”

“Sed ne licas ke ili agu freneze aŭ similigu sin al frenezuloj.”

“Nu, do,” mi diris, “se mi komprenas kion vi diras, ekzistas speco de stilo kaj rakontado laŭ kiu vere inda bonulo rakontus kiam li devus paroli, kaj alia, malsimila speco kiun akceptus kaj laŭ kiu rakontus persono kiu estas malinda laŭ siaj denaska karaktero kaj edukiĝo.”

“Kiaj ili estas?” li demandis.

“Mi kredas ke kiam modera viro,” mi diris, “dum sia rakontado atingas parolon aŭ agon de bona viro, li volonte deklamas kvazaŭ li estus tiu viro kaj ne hontus imiti lin tiel, precipe kiam li imitas bonulon kiu agas fidinde kaj inteligente; malpli volonte kiam la viro estas malpli inda pro malsano aŭ amoro aŭ ebrieco aŭ ia alia malfortiĝo. Kiam li atingas en sia rakontado malindan personon, li ne volonte similigas sin al la malplibonulo, krom mallonge dum li faras ion valoran; li hontas, ĉar li ne estas sperta pri imitado de tiuloj kaj li sentas naŭzon kiam li formas sin laŭ ili kaj surprenas la malbonajn tipojn. Li malestimas tion en sia menso, ĉar lia celo ne estas amuzi.”

“Verŝajne,” li respondis.

“Do ĉu li ne uzos rakontadon kian ni diskutis antaŭ nelonge pri la poezio de Homero? Li uzos stilon kiu inkludos kaj imitadon kaj simplan rakontadon, sed nur malmulte da imitado en granda verko. Ĉu mi pravas?”

“Certe,” li diris. “Tia devas esti la tipo por tiu parolisto.”

“Do,” mi diris, “kiam temas pri deklamanto kiu ne estas tia, ju pli maladekvata li estas, des pli volonte li rakontas ĉion kaj li opinias nenion malinda, tiel ke li provas imiti serioze ĉion antaŭ multaj aŭskultantoj, aferojn kiajn ni ĵus menciis: Tondron kaj bruadon de ventoj kaj hajlo kaj aksoj kaj pulioj kaj trumpetoj kaj flutoj kaj ŝalmoj kaj ĉiaj muzikiloj kaj la voĉojn de hundoj kaj ŝafoj kaj birdoj. La stilo de tiu persono estas plena de imitado de sonoj kaj gestoj kun malmulte da rakontado.”

“Neeviteble estas tiel.”

“Do tiuj,” mi diris, “estas la du formoj de stilo kiujn mi menciis.”

“Jes,” li diris.

“Nu, la unua el ili enhavas nur malgrandan variadon. Se oni donas taŭgajn tonon kaj ritmon al la recitado, ĝusta recitanto paroladas laŭ unu maniero kaj per unu tono—ĉar la variado estas malgranda—kaj simile per preskaŭ unuforma ritmo.”

“Estas precize tiel,” li respondis.

“Kion pri la alia speco? Por tio oni bezonas la malon, ĉiujn tonojn, ĉiujn ritmojn, por taŭge rakonti, ĉar ĝi havas multajn formojn de variado.”

“Ja estas tiel.”

“Nu, ĉu ĉiuj poetoj kaj rakontantoj uzas nur unu aŭ la alian de tiuj du tipoj de recitado, aŭ ĉu iuj intermiksas ilin?”

“Iuj intermiksas ilin,” li respondis.

“Do kion ni faru?” mi demandis. “Ĉu ni akceptu ilin ĉiujn en la civito, aŭ nur la purforman, aŭ la miksforman?”

“Se mia opinio decidos tion,” li respondis, “la nemiksitan imitadon de kio decas.”

“Sed, Adejmanto, la miksita speco estas plaĉa. La malo de kion vi preferas. Ĝi estas plaĉa al infanoj kaj edukistoj kaj la plej multaj personoj.”

“Jes, ĝi plej plaĉas al ili.”

“Sed eble,” mi diris, “vi asertus ke ĝi ne harmonias kun nia civitanismo, ĉar ne ekzistas duspeca nek plurspeca persono inter ni, ĉiu persono faras nur unu aferon.”

“Efektive ĝi ne harmonias.”

“Ĉu estas ĉar nur en tia urbo troviĝas ŝufaristo kiu estas nur ŝufaristo kaj ne ankaŭ navigisto, kultivisto estas nur kultivisto kaj ne ankaŭ juĝisto, kaj batalisto estas nur batalisto kaj ne ankaŭ mongajnisto, kaj simile rilate al ĉiuj personoj?”

“Vere,” li respondis.

“Do, evidente se viro estas tiel lerta ke li povas fariĝi ĉiuspeca kaj imiti ĉion, kaj se li venos en nian civiton dezirante publike deklami siajn poemojn, ni kliniĝos antaŭ li kvazaŭ antaŭ sanktulo, mirindulo, plezuriganto, sed ni diros ke ne ekzistas tia viro en nia civito, kaj ke tio ne licas. Ni verŝos parfumon sur lian kapon kaj ni donos al li kronon el lano sed ni forsendos lin al alia urbo. Ni mem preferos pli aŭsteran kaj malpli plezurigan poeton kaj fabeliston por nia utiligo, kiu imitos kio estas deca kaj kiu faros siajn rakontojn laŭ tiuj tipoj kiujn ni komence ordonis kiam ni diskutis la edukadon de la soldatoj.”

“Nepre ni farus tion,” li respondis, “se ni povus.”

“Nun, amiko,” mi diris, “ŝajnas ke ni plene decidis pri la arto de rakontoj kaj fabeloj. Estas deklarite kion kaj kiel oni rakontu.”

“Ankaŭ mi kredas tion.”

“Nu, post tio,” mi diris, “restas diskuti pri la specoj de kantado kaj muzikado.”

“Klare.”

“Nu, sendube ĉiuj jam scias kion ni devas diri: Pri kiaj ili devas esti por akordi kun la jamdiritaĵoj.”

Glaŭkono ekridis. “Mi mem, Sokrato, ŝajne ne estas unu el ‘ĉiuj’, ĉar mi ĝuste nun ne povas konkludi kiaj ili devas esti laŭ ni, kvankam mi povas konjekti.”

“Tamen,” mi diris, “vi certe povas unue diri ke muzikaĵo konsistas el tri partoj: Vortoj, melodio, kaj ritmo.”

“Jes,” li respondis, “tion mi scias.”

“Nu, rilate al vortoj, ĉu estas diferenco inter la nekantendaj vortoj kaj la tipoj de kio estas nerakontenda, kiujn ni ĵus diskutis?”

“Ne,” li respondis.

“Kaj la tonoj kaj ritmoj devas esti konformaj al la vortoj?”

“Certe.”

“Sed ni diris ke ni ne bezonas lamentojn kaj vekriojn en rakontoj.”

“Tion ni diris.”

“Kiuj estas la lamentmelodioj? Diru al mi, ĉar vi estas muzikisto.”

“La mikslidia modalo,”[27] li respondis, “kaj la akutlidia, kaj diversaj aliaj.”

“Kiuj estas la morale molaj kaj la drinkakompanantaj melodioj?”

вернуться

27

La naturo de la antikva greka muziko estas multe pridisputata de la historiistoj de muziko. La antikva greka lingvo estis tonlingvo, t.e. ĉiu vorto havis propran tonon, sekve la melodio kaj la natura prononcado de vortoj devis esti intime kunligataj en kantado. Pri la naturo de la menciitaj modaloj oni nuntempe nenion scias.