“La iona modalo,” li diris. “Kaj oni opinias kelkajn lidiajn langvoraj.”
“Amiko, ĉu vi utiligus tiujn por militistoj?”
“Tute ne,” li respondis. “Do ŝajne restas por vi nur la dorika kaj la frigia modaloj.”
“Mi ne scias la modalojn,” mi diris, “sed konservu tiun modalon kiu taŭge imitus la sonojn kaj tonojn de kuraĝulo kiu militadas kaj faras ĉiun necesan laboron—viro kiu, se li malsukcesas aŭ vundiĝas aŭ renkontas morton, aŭ se iu alia fatalaĵo trafas lin, ĉiuokaze li sinregante kaj fortike defendas sin kontraŭ la sorto. Kaj alian modalon por persono kiu dum paco volonte, sen devigo, agas—kiu persvadas aŭ petas iun, eble Dion per preĝo, aŭ homon per instruado aŭ admonoj; aŭ, male, estas petita aŭ instruita aŭ persvadita sin ŝanĝi, kaj pro tio li agas inteligente, ne arogante sed prudente kaj modere pri ĉio ĉi kaj ŝatas la rezultojn. Tiujn du modalojn kiuj plej bone imitas la voĉojn de malsukcesantoj, sukcesantoj, prudentuloj, tiujn du modalojn kiuj akompanas agadon-pro-devo kaj volontan agadon, konservu ilin.”
“Nu,” li diris, “vi ne petas min konservi ion alian ol la ĵus menciitajn.”
“Do,” mi diris, “ni ne bezonos plurkordajn aŭ ĉiaskalajn instrumentojn[28] por la kantoj kaj melodioj.”
“Mi kredas ke ne,” li respondis.
“Do ni ne retenos ĉe ni fabrikistojn de triangulkordaj instrumentoj, nek de plukinstrumentoj nek de iuj ajn multnotaj kaj plurskalaj instrumentoj.”
“Evidente ne.”
“Krome, ĉu vi akceptos en la civito ŝalmfabrikistojn aŭ ŝalmistojn? Tiu ja estas la plej tonriĉa instrumento, kapabla prezenti ĉiujn sonojn.”
“Klare,” li diris.
“Restas por via utiligo en la urbo,” mi diris, “liro kaj citro. Kaj en la kamparo por la paŝtistoj estus ia pajnŝalmo.”
“Tion indikas nia diskuto,” li respondis.
“Ni faras nenion novan, amiko,” mi diris, “preferante Apolonon kaj la instrumentojn de Apolono al Marsiaso kaj liaj instrumentoj.”[29]
“Je Zeŭso!” li diris. “Mi kredas ke ne.”
“Kaj je la Hundo!” mi diris, “ni kvazaŭsekrete elpurigis urbon kiun ni antaŭnelonge nomis luksa.”
“Ni prudente agis,” li diris.
“Bone, do,” mi diris. “Ni purigu la reston. Post la modaloj ni devas diskuti ritmojn. Ni ne serĉu komplikitajn aŭ multkategoriajn, sed ni atentu kiaj estas la ritmoj de bonorda, kuraĝoplena viro. Trovinte ilin ni postulu ke la piedoj kaj la melodiaĵo konformu al tia parolado, ne ke la vortoj konformu al la piedoj kaj melodiaĵoj. Estas via tasko diri kiuj estas tiuj ritmoj, samkiel vi indikis la modalojn.”
“Sed je Zeŭso!” li respondis. “Mi ne scias respondi. Mi povas diri ke mi observis ke ekzistas tri formoj el kiuj konstruiĝas ĉiuj melodioj. Sed mi ne scias diri kiuj imitas kian vivon.”
“Tiukaze,” mi diris, “ni devos konsulti Damonon[30] por trovi kiuj skemoj taŭgas por sklaveco kaj malrespekto aŭ frenezeco kaj aliaj nedezirindaj karakteroj, kaj kiuj ritmoj estas konservendaj por la malaj. Mi kredas ke mi aŭdis lin, neklare, nomi iajn kombinaĵojn militista kaj daktila kaj heroa. Mi ne scias kiel li aranĝas ilin, tiel ke ili estas egale altaj kaj malaltaj, kaj kurtaj kaj longaj. Mi kredas ke li nomis unu kombinaĵon jambo, kaj alian trokeo, kaj li aldonis longecon kaj kurtecon. Kaj mi kredas ke li egale atentis la tempon de la piedoj, malaprobe aŭ aprobe, kiel iliajn ritmojn—aŭ eble ian kombinaĵon, mi ne scias—nu, kiel mi diris, oni konsultu Damonon pri tio, ĉar nemalgranda diskuto estas necesa por decido. Ĉu vi malakordas?”
“Je Zeŭso, ne mi!”
“Sed vi ja povas decidi ke respektindeco kaj miskonduto akom- panas bonritmon kaj misritmon.
“Certe.”
“Kaj bonritmo akompanas bonan paroladon kaj adaptiĝas al ĝi, kaj misritmo male, kaj estas simile pri harmonio kaj malharmonio se, kiel estas ĵus dirite, ritmo kaj melodio devas konformi al la vortoj, ne la vortoj al ili.”
“Nu,” li diris, “ili nepre devas konformi al la vortoj.”
“Kion pri la tipo de parolado kaj de vortoj?” mi demandis. “Ĉu ili ne konformas al la karaktero de la parolanto?”
“Certe ili konformas.”
“Kaj la aliaj aferoj al la parolado?”
“Jes.”
“Do bona parolado, harmonio, respektindeco, kaj bonritmo apartenas al bona karaktero—ne stulteco, kiun ni eŭfemisme nomas ‘bonkora’, sed vere bona kaj inda pensado kiu konformas al onia karaktero.”
“Nepre.”
“Nu, niaj junuloj devas sekvi tiujn kvalitojn ĉie, por taŭge agi.”
“Ili devas sekvi ilin.”
“Pentrado estas plena de tiuj kvalitoj, kaj ankaŭ ĉiu parenca arto: Teksado kaj brodado kaj arkitekturo kaj fabrikado de ĉio alia, kaj ankaŭ la naturo de korpoj kaj de la aliaj ekzistaĵoj, ĉar en ĉio ĉi estas gracio aŭ malgracio. Malgracio kaj misritmo kaj malharmonio estas parencaj al fiparolado kaj fikonduto. Estas simile pri la maloj, ili estas parencaj al prudenta, bona konduto kaj reprezentas ĝin.”
“Plenvere,” li respondis.
“Nu, ĉu ni devas ordoni kaj postuli sole de la poetoj ke ili priverku en siaj poemoj nur la karakteron de bona konduto, kaj se ili ne faras tion do ili tute ne verku ĉe ni? Aŭ ĉu ni devas ankaŭ fari ordonojn al la aliaj artistoj kaj malpermesi ke ili reprezentu miskonduton, malrespekton, sklavecon, malgracion—nek per bildoj de vivaĵoj, nek per arkitekturo, nek per iu alia arto. Kiu ne akceptos ne rajtos labori ĉe ni, por ke niaj gardistoj ne edukiĝu je malboneco kvazaŭ en venena paŝtejo; ĉiutage plukante kaj paŝtiĝante senbride je multaj tiaĵoj, ili iom post iom senkonscie akumulus grandan malbonon en sia karaktero. Ni devas elserĉi artistojn kapablajn trovi la naturon de la belo kaj gracio por ke la junuloj, kvazaŭ loĝante en saniga regiono, profitu pro ĉio kiu pervide aŭ peraŭde renkontas ilin el la belaj verkoj, kvazaŭ freŝa venteto portadus sanon el sanigaj regionoj. Tiel jam de infaneco ili estu kondukataj senkonscie al similiĝo kaj amikiĝo kaj agordiĝo kun plejinda pensado.”
“Certe” li respondis. “Tiel ili estus plejbone edukataj.”
“Nu,” mi diris, “Glaŭkono: Ĉu eduko pri artoj ne estas plej valora? Ĉar ritmo kaj harmonio penetras la karakteron kaj plej unuiĝas kun ĝi, alportante gracion kaj farante gracion, se oni estas ĝuste edukata. Kaj se ne, do la malo okazas. Se oni estus tiel edukita, oni plej akute perceptus mankojn kaj misfaritajn fabrikaĵojn aŭ misformiĝintaĵojn. Tiaj prave naŭzus. Sed oni laŭdus kaj ĝoje akceptus belaĵon en sin, ĉar ili nutras, kaj per ili oni fariĝas bela kaj bona. Oni ĝuste malakceptus kaj malamus malindaĵojn, jam kiel junulo, eĉ antaŭ ol kapabli kompreni la kialon. Sed kiam rezonado establiĝos, oni plej bonvenigos ĝin, rekonante ĝin pro familiareco, sekve de tia edukado.”
“Mi kredas,” li respondis, “ke tial necesas eduki pri la artoj.”
“Estis simile,” mi diris, “kiam ni jam plene lernis la alfabeton, kiam estis klare al ni ke ekzistas malmultaj literoj, kaj ili estas samaj en ĉiaj kombinaĵoj. Ni ne malestimis ilin en malgrandaj aŭ grandaj vortoj, kvazaŭ ili estus ne atentindaj, sed ni fervore volis rekoni ilin ĉie, ĉar ni ne estus malanalfabetaj antaŭ ol kapabli—”
“Vi pravas.”
“Kaj ĉu ni rekonus literojn reflektitajn de akvo aŭ speguloj antaŭ ol plene lerni ilin? La arto kaj studo estas samaj.”
“Kompreneble.”
“Nu, do, je Dioj! Mi diras ke ni neniam estos artistoj, nek ni nek la gardistoj kiujn ni volas eduki, antaŭ ol ni rekonos la originalan karakteron de prudento kaj kuraĝo kaj libereco kaj grandanimeco kaj ĉio parenca al tio, kaj ankaŭ de iliaj maloj. Ni devas rekoni ilin en ĉiaj kombinaĵoj, kiam ni perceptas ilin aŭ iliajn reflektaĵojn. Kaj ni devas estimi ilin en malgrandaj kaj grandaj manifestiĝoj, ĉar la arto kaj studo estas samaj.”
28
Pro la variado de la nomoj kaj formoj de muzikinstrumentoj dum la jarcentoj, ne plu eblas rekoni precize kiujn instrumentojn Platono nomis per siaj grekaj terminoj. La traduko nur povas indiki ilian ĝeneralan karakteron.
29
Laŭ legendo, Marsiaso kaj Apolono partoprenis muzikkonkurson. Marsiaso ludis fluton, Apolono liron. Apolono venkis kaj Marsiaso estis mortigita.