“Nepre,” li respondis.
“Nu,” mi daŭrigis, “kiam okazas ke bela karaktero kaj responda, agordiĝanta korpa aspekto kunekzistas en unusola persono, tio ja estas la plej bela vidaĵo por tiu, kiu kapablas vidi ĝin.”
“Certe.”
“Kaj la plej bela estas la plej aminda?”
“Devas esti.”
“Do artisto plej amus tiajn homojn. Sed ne personon al kiu mankas agordiĝanta karaktero.”
“Ne,” li diris, “se ekzistus manko en la karaktero. Tamen se temus pri neperfekta korpo, li tamen akceptus kaj malgraŭe ĝojus.”
“Mi komprenas,” mi diris. “Vi amas aŭ amis tian junulon, kaj mi akceptas. Sed diru al mi: Ĉu ekzistas io komuna al ekscesa plezuro kaj al prudenteco?”
“Kiel povus esti?” li respondis. “Ĝi frenezigas almenaŭ tiom kiom doloro.”
“Nu, ĉu al alia virto?”
“Neniel.”
“Al kio, do? Diboĉo kaj senmodereco?”
“Pleje al tio.”
“Ĉu vi povas nomi plezuron pli grandan kaj pli pasian ol amoro?”
“Mi ne povas,” li diris, “nek pli frenezan.”
“Sed laŭ sia naturo deca amo signifas prudente kaj artisme ami bonkondutan, belan personon.”
“Nepre,” li diris.
“Kaj nenio frenezeca aŭ parenca al senmodereco akompanas decan amon?”
“Nenio tia akompanas ĝin.”
“Do tia plezuro ne akompanas kaj ne estas komuna al amanto kaj al junuloj kiuj dece amas kaj estas amataj.”
“Je Zeŭso!” li respondis. “Sokrato, ĝi devas nepre ne akompani tion.”
“Evidente, do, vi faros leĝon en la fondata civito ke amanto povas kisi kaj akompani kaj ĉirkaŭpremi knabon kvazaŭ filon, pro ties noblaj kvalitoj, se la knabo konsentas. Koncerne ĉion alia, oni rilatu kun la knabo pri kiu oni zorgas tiel ke neniam montriĝas ke io pli ol tio okazas. Se ne, oni meritos riproĉon pro siaj krudeco kaj neciviliziteco.”[31]
“Prave,” li respondis.
“Nu,” mi diris, “ŝajnas ke ni atingis la finon de nia diskuto pri la artoj. Kaj la fino estis taŭga, ĉar arto devas kulmini per amo al la belo.”
“Mi akordas,” li diris.
“Post la artoj la junuloj devos esti edukataj per sportoj.”
“Jes.”
“Ili devas esti tre zorge edukataj per sportoj ekde la infaneco kaj daŭre dum la tuta vivo. Estas ĉi tiel, laŭ mia opinio—sed ankaŭ vi konsideru ĝin—: Mi ne kredas ke kio estas valora por la korpo per si mem faras bonan karakteron. Sed inverse, bona karaktero pro siaj kvalitoj faras kiel eble plej bonan korpon. Kiel vi opinias?”
“Mi opinias same,” li respondis.
“Nu, se ni adekvate prizorgos la menson kaj transdonos al ĝi la taskon atenti pri la korpo kaj ni instruos la normojn al ĝi—por ne trolongigi la diskuton—ni agos ĝuste, ĉu ne?”
“Certe.”
“Ni diris ke ili devas eviti ebriecon. Preferinde estus ke ĉiu alia rajtu fariĝi ebria kaj ne scii kie sur la tero li estas, ol ke gardisto rajtu esti tia.”
“Estus absurde se la gardisto mem bezonus gardanton,” li komentis.
“Kion pri nutrado? La viroj estas kvazaŭ atletoj en la plej granda konkurso, ĉu ne?”
“Tiaj ili ja estas.”
“Nu, ĉu la trejnado de sportistoj taŭgas por ili?”
“Eble.”
“Sed,” mi diris, “ĝi estas dormigema kaj nesaniga. Ĉu vi ne rimarkis ke sportistoj fordormas sian vivon kaj se ili nur ete forpaŝas de sia preskribita vivmaniero ili grave malsaniĝas?”
“Mi rimarkis tion.”
“Do,” mi diris, “la batalistaj atletoj bezonos pli konvenan trejnadon, ĉar ili devas esti viglaj kiel hundoj kaj kiel eble plej akrevidaj kaj akraŭskultaj. Kaj en siaj ekspedicioj ili devos toleri multajn ŝanĝojn de akvo kaj de aliaj nutraĵoj, kaj la varmegon de la suno, kaj ŝtormojn, sen endanĝerigi sian sanon.”
“Tiel mi kredas.”
“Nu, ĉu la plej adekvata trejnado estus parenca al la simpla arto kiun ni diskutis antaŭ nelonge?”
“Kion vi volas diri?”
“Trejnado estu simpla kaj taŭga, precipe por milito.”
“Kiel?”
“Oni povus lerni tion de Homero,” mi diris. “Vi scias ke dum ekspedicio, li ne festenigas heroojn per fiŝoj, kvankam ili estas surborde de la maro ĉe Helesponto, nek per boligita viando. Ili manĝas nur rostaĵon, kio estas plej konvena por soldatoj ĉar, oni povas diri, ĉiam estas pli facile uzi fajron ol kunporti potojn.”
“Nepre.”
“Mi kredas, ankaŭ, ke Homero neniam mencias spicojn. Eĉ ordinaraj atletoj scias tion: Ke por bona korpa farto oni devas abstini de ĉiuj spicoj.”
“Ili ja scias kaj abstinas de ili,” li respondis.
“Do, amiko, se vi akceptas tion, evidente vi ne aprobas la sirakuzan tablon[32] kaj siciliajn multspecajn kuiraĵojn.”
“Laŭ mia opinio ili ne estas aprobindaj.”
“Kaj sekve, vi malaprobus korintan knabinon kiel amikinon por viro kiu devas bonfartigi sian korpon.”
“Kompreneble.”
“Mi kredas ke ni prave komparus tiajn manĝaĵojn kaj manĝ- kutimojn kun la verkado de muziko kaj kantoj laŭ ĉiuj modaloj kaj ritmoj.”
“Certe.”
“Sed granda variado de muziko kreas sendisciplinecon kaj, simile, granda variado de manĝaĵoj kaŭzas malsanon. Simpleco en muziko kreas prudenton kaj en sportoj ĝi kreas sanon.”
“Plene vere,” li respondis.
“Kiam sendisciplineco kaj malsano abundas en urbo, la sekvo estas ke malfermiĝas tribunaloj kaj kuracejoj, kaj jurisprudenco kaj medicino estas alte estimataj, kaj multaj liberuloj[33] tre serioze okupiĝas pri ili.”
“Kiel povus esti alie?”
“Kaj ĉu vi konas pli klaran pruvon pri maladekvata kaj prihontinda edukado ol ke bezonas ekspertajn kuracistojn kaj juĝistojn ne nur vulgaruloj kaj metiistoj sed ankaŭ homoj kiuj pretendas esti edukitaj laŭ libera maniero? Ĉu vi akordas ke tio pruvas malindecon kaj senedukitecon, kiam oni devas utiligi justecon administratan de aliaj homoj, de mastroj kaj juĝistoj, pro manko de propra kapablo?”
“Vere, tio estas eĉ pli hontinda,” li respondis.
“Kaj bezoni medikamenton,” mi diris, “ne pro vundoj aŭ iuj periodaj epidemioj, sed pro pigremo kaj manĝaĵaro kian ni diskutis, pleniĝi de humoroj kaj ventoj kvazaŭ marĉo, kaj tiel devigi la lertajn asklepiidojn inventi nomojn, ‘flatulenco’[34] kaj ‘kataro’—ĉu vi akor-das ke tio estas hontinda?”
“Efektive,” li respondis, “ĉi tiuj estas vere novaj kaj absurdaj nomoj de malsanoj.”
“Kiaj ne ekzistis laŭ Asklepio[35], mi opinias,” mi diris. “Mi konkludas tion ĉar liaj filoj en Trojo ne riproĉis la knabinon kiu donis al vundita Eŭripilo vinon de Pramno, sur kiun ŝi ŝutis multan hordeon kaj gratis fromaĝon, kiujn oni opinias inflamigaj. Kaj oni ne kritikis Patroklon, kiu estis la kuracisto.”
“Jes, vere tio estis stranga trinkaĵo por tia suferanto,” li komentis.
“Ne se vi konscias ke la moderna medicino kiu pritraktas malsanojn ne estis uzata de la aklepiidoj, laŭdire, antaŭ la tempo de Herodiko. Herodiko estis instruisto de gimnastiko, kaj li malsaniĝis. Li do kombinis gimnastikon kaj medicinon, kaj trivis unue kaj precipe sin mem, kaj poste multajn aliajn personojn.”
“Kiel?”
“Plidistancigante sian morton,” mi diris. “Kvankam li zorge atentis la detalojn de sia mortiga malsano, mi kredas ke li ne sukcesis kuraci sin. Tamen li dediĉis sian vivon ekskluzive al la kuracado de simptomoj. Li turmentis sin se li neglektis eĉ iomete sian kutiman vivstilon, kaj per sia lerteco li atingis maljunecon baraktante kontraŭ la morto.”
31
Homosekualeco inter matura viro kaj knabo estis kutima en Grekio. Sed ĉar Sokrato parolas al frato de Platono mem, eblas konjekti ke Platono memoras ĉi tie sian rilaton kun Sokrato, lia “kvazaŭpatro”.
34
Greke φυσαι, erudicia nomo por furzo. Estas atentinde ke la fondinto de scienca medicino, Hipokrato, vivis samtempe kiel Sokrato. Sciencaj diagnozoj kaj nomado de malsanoj laŭ simptomoj aŭ laŭ supozataj kaŭzoj estis kaj novaj kaj pridisputataj kiam ĉi tiu libro estis verkata.
35
Asklepio estis, laŭtradicie, la Dio kiu fondis medicinon. Kuracistoj do familiare estis nomataj “asklepiidoj”.