“Li do ricevis belan rekompencon pro sia tekniko,” li deklaris.
“Nu,” mi diris, “taŭgan por persono kiu ne scias ke Asklepio ne instruis ĉi tiun specon de medicino al siaj idoj. Tio ne estis pro manko de scio aŭ de sperto, sed ĉar li sciis ke ĉiu bone regata persono en la civito havas difinitan taskon plenumendan. Neniu havas tempon por esti malsana dum sia tuta vivo kaj esti daŭre flegata. Paradokse, ni komprenas tion kiam temas pri metiistoj, sed ni ne komprenas kiam temas pri riĉuloj, personoj kiujn oni supozas prosperaj.”
“Kiel?” li demandis.
“Malsana ĉarpentisto,” mi diris, “atendas ricevi medikamenton de la kuracisto, trinki ĝin kaj elvomi sian malsanon. Aŭ ricevi laksigaĵon, aŭ esti kaŭterizita aŭ operaciita kaj tiel esti kuracita. Se iu preskribus por li longan kuracplanon, ĉirkaŭvolvus lian kapon, ktp, li dirus tuj ke li ne havas tempon por esti malsana. Ke ne valoras vivi tiel, okupante sian menson pri la malsano kaj neglektante laboron kiu atendas lin. Do li adiaŭus tiun kuraciston kaj rekomencus sian kutiman vivmanieron. Resaniĝinte li vivus farante sian laboron—aŭ se lia korpo ne estus kapabla toleri tion, li mortus kaj tiel liberiĝus de siaj kondiĉoj.”
“Mi opinias ke estas taŭge ke li tiel uzas la medicinon,” li respondis.
“Tiel estas,” mi diris, ĉar li havas laboron kaj se li ne faras ĝin do ne valoras vivi.”
“Klare,” li respondis.
“Riĉulon, kiel ni diris, atendas neniu laboro tia ke lia vivo fariĝas netolerebla se li devas forlasi ĝin.”
“Neniu laboro tia estas menciita.”
“Ĉu vi aŭdis,” mi demandis, “ke Fokilido[36] diras ke kiam oni jam havas pervivaĵon, oni devas ekzercadi sin pri virto?”
“Kaj ankaŭ antaŭe, mi opinias.”
“Nu, ni ne disputu kun li pri tio,” mi diris. “Sed ni trovu por ni mem ĉu riĉulo devas okupi sin tiel, kaj ĉu lia vivo estas netolerebla se li ne okupas sin pri ĝi. Aŭ ĉu sinokupo pri malsano estas obstaklo por sinkoncentrado de ĉarpentisto kaj aliaj metiistoj, sed tute ne estas obstaklo al tio, pri kio Fokilido admonis.”
“Jes, je Zeŭso!” li diris. “Verŝajne la plej granda obstaklo estas trookupiĝo pri la korpo—pli ol normalaj sportoj—ĉar ĝi kaŭzas problemojn en adminstrado kaj militado kaj por oficistoj de la civito.”
“Plej grave estas ke ĉiaj lernado kaj pensado kaj meditado estas malfaciligataj kiam oni konstante atendas kapdoloron aŭ vertiĝon kaj diras ke filozofio estas la kaŭzo. Do estas obstako kiam ajn oni okupiĝas per tia ‘virto’, ĉar tio kredigas ke oni estas konstante malsana kaj oni neniam ĉesas plendi pri sia korpo.”
“Ĝuste,” li diris.
“Ni rajtas diri ke Asklepio sciis tion, kaj kiam li trovis personojn kiuj laŭnature kaj laŭ sia vivmaniero fartas bone sed iu specifa malsano formiĝis en ili, li inventis medicinon por ili, por tia situacio. Per medikamentoj kaj kirurgio li eligis iliajn malsanojn kaj preskribis ke ili daŭrigu sian kutiman vivmanieron por ne damaĝi la socion. Sed li ne provis fari longan malbonan vivon por homo kies korpo estas interne plene malsana. Li ne preskribis dietojn por fari elfluojn kaj enfluojn kun la rezulto ke verŝajne la malsanulo naskigos idojn simile mal-sanajn. Li opiniis ke oni ne kuracu personon kiu ne povas vivi laŭ sia normala maniero, ĉar tia persono havas valoron nek por si nek por la civito.”
“Laŭ vi Asklepio estis politikisto,” li komentis.
“Klare,” mi diris. “Tia estis li kaj ankaŭ liaj fi loj. Ĉu vi ne vidas kiel en Trojo ili montris sin kapablaj pri milito kaj ke ili uzis medicinon kiel mi priparolis? Ĉu vi memoras ke post kiam Pandaro trafis Menelaon per sago, el la vundo oni
elsuĉis la sangon kaj surŝmiris mildsentigan medikamenton
Sed oni ne preskribis kion li devus trinki aŭ manĝi poste. Estis same kiel pri Eŭripido. Oni opiniis ke la medikamentoj sufiĉas por resanigi virojn kiuj antaŭ sia vundiĝo estis sanaj kaj bonorde manĝadis, eĉ se ili foje trinkas vinmiksaĵon. Sed oni ne opiniis ke vivo havas valoron por personoj kiuj laŭnature estas malsanemaj kaj sendisciplinaj, kaj ilia vivo ankaŭ ne havas valoron por aliaj personoj. Oni opiniis ke oni devas ne uzi medicinon por tiaj homoj nek kuraci ilin eĉ se ili estus pli riĉaj ol Midaso.”
“Laŭ via opinio la asklepiidoj estis tre lertaj,” li komentis.
“Prave,” mi diris. “Kvankam la tragediistoj kaj Pindaro ne kredas nin. Ili diras ke Asklepio estis filo de Apolono, sed ke per oro li estis persvadita kuraci riĉulon jam mortantan. Pro tio fulmo trafis lin. Sed, konforme al kion ni diris, ni ne kredos ilin. Ni diros ke se li estis filo de Dio li ne estis monavida. Se li estis monavida, li ne estis filo de Dio.”
“Tute prave,” li diris. “Sed kion vi diras pri ĉi tio, Sokrato?: Ĉu ne necesos akiri bonajn kuracistojn por la civito? Kaj la plej bonaj estus kuracistoj kiuj prizorgis la plej multajn sanajn kaj malsanajn personojn. Simile pri juĝistoj, kiuj familiariĝis kun ĉianaturaj personoj.”
“Mi certe volas bonajn,” mi respondis. “Sed ĉu vi scias kiuj ili estas, laŭ mia opinio?”
“Bonvolu diri,” li petis.
“Mi provos,” mi diris. “Sed vi kombinis malsimilajn aferojn en unu demando.”
“Kiel?” li demandis.
“Kuracistoj,” mi diris, “fariĝas ekspertaj se ili komencas lerni sian teknikon jam de infaneco, kaj familiariĝas kun kiel eble plej multaj malsanaj korpoj, kaj mem suferas ĉiujn malsanojn, kaj estas pro sia naturo ne tre sanemaj. Ĉar mi kredas ke ili ne kuracas korpojn per korpo—se estus tiel, ne estus permeseble ke iliaj korpoj estu aŭ fariĝu malsanaj—sed ili kuracas korpon uzante sian menson. Ne estas eble ke menso malsaniĝinta povus adekvate kuraci.”
“Vi pravas,” li respondis.
“Sed, amiko, juĝisto regas menson per menso. Ne estas permeseble ke jam de juneco ĝi estu edukata kaj familiarigata kun malsanaj mensoj kaj provu ĉiujn malhonestaĵojn, por povi klarvide konstati la maljustaĵojn de aliaj personoj per komparo kun sia propra stato. Estas malsimile al kuracistoj, kiuj tiel komprenas malsanojn de la korpo. La menso de juĝisto devas esti sensperta kaj netuŝita de malbonaj karakteroj jam de juneco, por ke tute pura kaj sana ĝi juĝu pri justeco. Pro tio virtuloj ŝajnas naivaj kiam ili estas junaj, kaj ili estas facile trompataj de malhonestuloj, ĉar ili ne havas en si karakteron similan al tiu de malbonuloj.”
“Jes,” li respondis. “Ili spertas tion multe.”
“Tial,” mi diris, “ bona juĝisto devas esti maljuna, ne juna. Li devas esti persono kiu ne lernis dum junulo kia estas malhonesteco, kaj kiu ne perceptas ĝin en si mem, sed dum longa tempo studis ĝin kiel fremdaĵon troveblan en aliaj personoj. Li tiel lernas per sia intelekto, kaj ne per introspekto, kia estas malbono.”
“Evidente,” li respondis. “Tia juĝisto estus vere nobla.”
“Kaj bona,” mi diris. “—pri tio vi demandis—ĉar kiu havas bonan karakteron, tiu estas bona. Suspektema lertulo kiu mem multe agis malhoneste, kaj opinias sin tre sagaca, ja ŝajnas eksperte singarda, kiam li estas kun similuloj ĉar li komparas ilin kun la modelo en si. Sed kiam li estas kun spertaj bonuloj li montriĝas stulta, tro malfidema, kaj ne rekonanta bonan karakteron, ĉar li ne havas modelon de tio en si. Ĉar li renkontas malbonulojn pli ofte ol honestulojn, al aliaj kaj al si mem li havas sagacan ŝajnon anstataŭ stultan.”
“Tute vere,” li respondis.
“Tian personon ni do ne serĉu por trovi bonan, saĝan juĝiston, sed la unuan tipon,” mi diris. “Malbono neniam povus rekoni kaj virton kaj sin mem sed natura virto povas dum la forpasado de tempo esti instruata koni sin mem kaj ankaŭ malbonon. Kaj nature virta persono, mi opinias, fariĝas saĝa.”