“Kaj mi akordas kun vi,” li respondis.
“Do, ĉu vi perleĝe establos en la civito tian medicinon kian ni diskutis kaj ankaŭ tian justecon, kiuj prizorgos viajn civitanojn kun bonspecaj korpoj kaj mensoj, sed lasos morti tiujn sen bonspecaj korpoj kaj mem mortigos tiujn kun nekorektebla psikopateco?”
“Tio pruviĝis esti plej bona kaj por la suferantoj kaj por la civito,” li respondis.
Mi daŭrigis: “Klare ke viaj junuloj ne bezonos juĝistojn se ili utiligos tiun simplecon de arto kiu, laŭ nia konkludo, naskas prudenton.”
“Nepre,” li respondis.
“Nu, estas same evidente ke la artisto sekvos la saman vojon rilate al sportoj, volonte akceptante ilin por ne bezoni medicinon preternecese.”
“Mi kredas ke jes.”
“Li uzos sportojn kaj ekzercadon por plivigligi kaj veki sian spiriton, ne simple por nur plifortiĝi—malsimile al aliaj ateletoj kiuj uzas manĝsistemojn kaj ekzercojn sole por plifortigi la korpon.”
“Plejvere,” li diris.
“Do, Glaŭkono,” mi diris, “la fondintoj de edukado pri arto kaj sportoj ne faris tion kun la kutime supozata celo. Kutime oni supozas ke la celo estas zorgi pri la korpo per sportoj kaj zorgi pri la menso per la artoj.”
“Do kio estas la vera celo?” li demandis.
“Estas pli verŝajne,” mi diris, “ke la tuta edukado celas zorgi pri la menso.”
“Kiel?”
“Ĉu vi ne scias,” mi demandis, “kiel pensas personoj dediĉintaj sin al sportoj dum la tuta vivo kaj neniam tuŝantaj la artojn? Kaj inverse?”
“Mi ne komprenas.”
“Temas pri krueleco kaj malmildeco kaj pri trosentemo kaj tromildeco,” mi diris.
“Mi kredas,” li respondis, “ke personoj dediĉintaj sin sole al sportoj fariĝas pli sovaĝaj ol decas. Kontraste, personoj dediĉintaj sin sole al la artoj fariĝas pli mildmanieraj ol decas.”
“Tamen, mi diris, “fervoro kontribuas sovaĝecon al onia naturo, kaj se ĝi estas ĝuste kulturita ĝi fariĝas kuraĝo. Sed se oni submetiĝas al ĝi pli ol decas oni fariĝas malmilda kaj severega. Tio estas evidenta.”
“Tiel mi opinias,” li respondis.
“Sed filozofo havas mildan naturon, kaj se li tro dediĉus sin al ĝi li fariĝus pli mildema ol decas. Sed per ĝusta eduko li fariĝas kaj kulturita kaj modera.”
“Tiel estas.”
“Ni diras ke la gardisto devas havi ambaŭ karakterojn?”
“Jes.”
“Kaj la du karakteroj devas interakordi?”
“Certe.”
“Kaj rezulte de tio li estas prudenta kaj kuraĝa?”
“Kompreneble.”
“Kaj se interna interakordo ne okazas, li estas timema kaj necivilizita?”
“Nepre.”
“Se oni dediĉas sin al muziko kaj plenigas sian animon per ŝalmludado, kvazaŭ verŝante ĝin en siajn orelojn tra funelo, kaj uzas la modalojn kiujn ni diskutis, la plaĉajn, mildajn, kaj lamentajn, zumante ilin, kaj estas sub la influo de kantado dum sia tuta vivo— unue, se oni faras tion fervore, estas kvazaŭ oni moligas feron kaj faras senutilan malmolaĵon utila. Se se tio persistas kaj sorĉas onin, la konsekvenco estas ke oni ekmoliĝas kaj degelas ĝis la spirito solviĝas. Oni fariĝas ‘senkuraĝa lancisto’, kvazaŭ tendeno estus tranĉita en la animo.”
“Jes, certe,” li respondis.
“Se,” mi diris, “oni havas dekomence senkuraĝan naturon oni rapide atingas tian staton. Sed se trokuraĝulo malfortigas sian spiriton, ĝi balanciĝas, tiel ke li rapide ekscitiĝas pro malgravaĵoj kaj egale rapide kvietiĝas. Tia persono fariĝas koleriĝema anstataŭ fervora, plena de malkontento.”
“Precize.”
“Kaj kio okazas se oni dediĉas sin al sportoj kaj bone festenas sed ne tuŝas muzikon kaj filozofion? Mi kredas ke unue oni pleniĝas de fiero kaj vivo pro sia bonstata korpo kaj fariĝas pli kuraĝa pro tio.”
“Certe.”
“Kion se li faras nenion alian kaj amikiĝas kun neniu el la muzoj? Se ja ekzistas ia lernemo en li, sed ĝi ne gustumas edukiĝon nek scivolemon, nek partoprenas en diskutado nek en iu alia arto, ĉu ĝi ne febliĝas kaj fariĝas surda kaj blinda, ĉar ĝi neniam estas vekita aŭ subtenita kaj liaj sencoj ne estas rafinitaj?”
“Tiel estas,” li respondis.
“Mi kredas ke li fariĝus malamanto de diskutado kaj nerafinita, kaj li tute ne provus persvadi per rezonado, sed kiel sovaĝa besto li farus ĉion per forto kaj krueleco, kaj li vivus needukita, mallerta, senritma, malgracia.”
“Nepre estas tiel,” li diris.
“Do mi dirus, evidente, al ambaŭ personoj ke iu Dio donis kaj la artojn kaj la sportojn por ambaŭ, por la multenergiulo kaj por la lernemulo, ne por la menso kaj korpo respektive—kvankam tio povus esti kromrezulto—por ke tiuj kvalitoj interhamoniu, plifortiĝante kaj malplifortiĝante laŭ la bezono.”
“Evidente,” li respondis.
“Do ni dirus ke la persono kiu plej bone kombinas artojn kaj sportojn kaj plej taŭge aplikas ilin al si estas plej bona kaj plej trankvilema, multe pli ol persono kiu kunsonigas kordojn.”
“Estas verŝajne, Sokrato,” li respondis.
“Glaŭkono, ĉu oni ne ĉiam bezonos tian intendanton en nia civito, por ke la socio povu resti senŝanĝa?”
“Li ja estos nepre necesa.”
“Do jen la tipoj de edukado kaj trejnado. Ĉu necesas detalumi iliajn dancojn kaj ĉasadon kaj atletajn kaj perĉevalajn konkursojn? Mi supozas ke estas klare ke ĉio tia devas havi la samajn principojn, kaj ke ne plu estas malfacile trovi kiaj ili estas.”
“Eble ne estas malfacile,” li diris.
“Bone,” mi diris. “Kion ni plu devas konsideri? Ĉu: Kiuj el ili estos la regantoj kaj kiuj la regatoj?
“Vere.”
“Ĉu ne estas klare ke la regantoj devas esti maljunaj, kaj la regatoj junaj?”
“Estas klare.”
“Kaj ke ili devas esti la plej bonaj el ili?”
“Jes.”
“La plej bonaj kultivistoj estas la plej kompetentaj kultivistoj?”
“Jes.”
“Do nun, ĉar ili devas esti la plej bonaj gardistoj, ili do estas la plej kompetentaj gardistoj de la civito?”
“Jes.”
“Nu, ĉu necesas ke ili estu prudentaj kaj kapablaj, plej emaj protekti la civiton?”
“Estas tiel.”
“Oni plej protektas tiun, kiun oni amas.”
“Nepre.”
“Kaj oni amas tion kio havas la samajn bezonojn kiel oni mem, kaj pri kio oni kredas ke ĝia bonfarto estas onia bonfarto, kaj male.”
“Tiel estas,” li respondis.
“Do necesas elekti el ĉiuj gardistoj tiujn virojn kiuj laŭ nia opinio dum sia tuta vivo fervore serĉos kion ili kredos plej bona por la civito, kaj faros ĝin, kaj kiuj plene rifuzos fari ion malbonan rilate al la civito.”
“Ja necesas.”
“Mi kredas ke ni devos observi ilin dum ilia tuta vivo por certigi ke ili estu gardantoj de la regularo, kaj ili ne elĵetu senscie sian konvinkon ke necesas fari tion kio estas plej bona por la civito, negrave ĉu trafos ilin sorĉo aŭ perforto.”
“Pri kia elĵeto vi parolas?” li demandis.
“Mi diros al vi,” mi respondis. “Al mi ŝajnas ke konvinko forlasas la menson aŭ laŭ onia volo aŭ kontraŭ onia volo. Laŭ onia volo, kiam oni mallernas malveraĵon. Kontraŭ onia volo kiam eliras io ajn vera.”
“Mi komprenas kiam temas pri ‘laŭ onia volo’, sed mi ankoraŭ ne komprenas pri ‘kontraŭ onia volo’.
“Ĉu?” mi diris. “Ĉu vi ne kredas ke homoj malvolonte seniĝas de bonaĵoj sed volonte de malbonaĵoj? Ĉu trompiĝi pri la vero ne estas malbone, kaj scii la veron estas bone? Aŭ ĉu vi ne kredas ke la Vero signifas scii la Realon?”
“Nu, kompreneble vi pravas,” li diris, “kaj mi kredas ke nur kontraŭvole oni seniĝas de scio pri la vero.”