“Nu, ĉu tio ne okazas pro ŝtelo aŭ pro sorĉo aŭ pro perforto?”
“Mi ankoraŭ ne komprenas,” li respondis.
“Ŝajnas ke mi parolas obskure, kiel parolas la tragediistoj,” mi diris. “Kiam mi diras ‘pro ŝtelo’, mi parolas pri homoj kiuj estas mispersvaditaj aŭ forgesintaj—forgesintaj pro la forpaso de tempo— aŭ kiuj senkonscie estas misgviditaj per argumento. Ĉu vi komprenas nun?”
“Jes.”
“Kiam mi diras ‘pro perforto’, mi parolas pri homoj kiuj mispensas pro doloro aŭ pro sufero.”
“Mi komprenas ankaŭ tion,” li diris, “kaj vi pravas.”
“Rilate al ‘sorĉitoj’, mi kredas ke ankaŭ vi karakterizus tiel personojn kiuj mispensas ĉar plezuro ravas ilin aŭ timo teruras ilin.”
“Evidente ĉio kio trompas ‘sorĉas’,” li respondis.
“Kiel mi ĵus diris, ni devas elserĉi tiujn, kiuj estas la plej bonaj gardantoj de sia konvinko ke ĉiam estas farenda tio, kion ili kredas plej bona por la civito. Oni devas observi ilin jam de ilia infaneco, kaj doni al ili taskojn kiuj plej forgesigus kaj trompus ilin pri tiu principo. Ni devas akcepti nur tiujn kiuj memoras kaj estas malfacile trompeblaj, kaj malakcepti la aliajn. Ĉu vi akordas?”
“Jes.”
“Kaj ni devas okazigi dolorojn kaj suferon por ili, por povi observi ilin ankaŭ tiam.”
“Prave,” li respondis.
“Kaj,” mi diris, “ni devas fari ankaŭ trian komparon rilate al sorĉo. Same kiel oni ekzamenas por trovi ĉu ĉevalidoj alarmiĝas pro sonoj aŭ bruoj, ni simile devas konduki ilin dum ili ankoraŭ estas junaj al teruraĵoj, kaj ankaŭ doni al ili plezurigajn spertojn, kaj tiel provi ilin multe pli zorge ol oron per fajro. Ni observos ilin por trovi ĉu ili estas malfacile sorĉeblaj kaj ĉiurilate noblaj, bonaj gardantoj de si mem kaj de la artoj kiujn ili lernis, por trovi ĉu ili restas bonritmaj kaj interne harmoniaj dum ĉio, por esti plej utilaj al si kaj al la civito. Persono kiu konstante proviĝas kaj montriĝas senmanka, kiam infano kaj junulo kaj adolto, nepre devas fariĝi reganto kaj gardisto de la civito. Oni devas doni honorojn dum li vivas, kaj post lia morto oni devas doni al li plej honorplenajn funebron kaj memorigilojn. Ni devas malakcepti alikvalitan personon. Tiaj, Glaŭkono,” mi diris, “devas esti la elekto kaj enoficigo de la regantoj kaj gardistoj, laŭ mia opinio—mi donas nur skizon, sen detaloj.”
“Ankaŭ mi same opinias,” li diris.
“Ĉu do ni ĝuste karakterizus ĉi tiajn junulojn kiujn ni ĵus nomis gardistoj, ke ili estas perfektaj gardistoj kontraŭ eksteraj malamikoj kaj encivitaj amikoj? Por ke tiuj ne volu kaj ĉi tiuj ne povu malbone agi—ke ni nomu ilin protektantoj kaj helpantoj de la regularo de la regantoj?”
“Mi kredas ke jes,” li respondis.
“Kiun metodon,” mi demandis, “ni uzu por establi unu el tiuj mensogoj, kiujn ni ĵus diskutis? Nobla mensogo, pri kiu ni povus konvinki precipe la regantojn, aŭ se ne ilin, almenaŭ la ceteran publikon?”
“Kian mensogon?”
“Nenion novan,” mi diris. “Nur fenican miton kiu jam populariĝis multeloke, ĉar la poetoj konvinke rakontas ĝin. Inter ni ĝi ne populariĝis, kaj mi ne scias ĉu ĝi povus populariĝi. Oni devus forte strebi por kredigi ĝin.”
“Vi ŝajne hezitas diri ĝin,” li respondis.
“Vi opinios ke mi tute prave hezitas, kiam mi diros ĝin,” mi diris.
“Diru sentime,” li respondis.
“Do jen—sed mi ne scias kie trovi sufiĉan kuraĝon, kaj kiajn vortojn uzi por diri ĝin—sed mi unue provos konvinki la regantojn mem kaj la soldatojn, kaj poste la ceteran publikon, ke ili kvazaŭ en sonĝo nur imagis ke ni edukis ilin, kaj nur imagis ke ili spertis ĉion ĉi. Ke, efektive, ili formiĝis kaj edukiĝis sub la tero. Ili kun siaj armiloj kaj aliaj ekipaĵoj fabrikiĝis tie. Kiam ili estis ellaboritaj, la tero, kiu estas ilia patrino, naskis ilin. Nun ili devas senŝanceliĝe defendi la regionon kie ili loĝas kiel sian patrinon kaj suĉistinon, se iu atakos ŝin. Kaj ili devos rigardi la aliajn civitanojn kiel siajn fratojn naskitajn de la tero.”
“Ne estas mirinde ke vi hontis rakonti la mensogon,” li respondis.
“Tute prave,” mi diris. “Sed aŭskultu ankaŭ la reston de la mito. ‘Vi ĉiuj en la civito estas fratoj,’ ni diros al ili en la mito, ‘sed kiam Dio formis vin, li enmiksis oron en kelkaj, kaj tiel li pretigis tiujn el vi kiuj rajtos regi. Ili tial estas plej valoraj. Li enmiksis arĝenton kiam li pretigis la helpistojn. Feron kaj kupron kiam li pretigis la kultivistojn kaj aliajn laboristojn. Ĉar vi ĉiuj estas parencoj, plejparte viaj infanoj similos al vi. Sed foje orulo naskos arĝentulon, kaj foje arĝentulo naskos orulon, kaj simile pri ĉiuj aliaj personoj. Dio ordonas unue kaj plej emfaze al la regantoj ke ili atentu nenion pli zorge ol la miksaĵon el kiu konsistas la karaktero de la idoj. Se iu ido ilia havas kupran aŭ feran karakteron, ili nepre ne havu kompaton sed konstatu ties veran karakteron kaj forpuŝu tiun idon inter la laboristojn kaj kultivistojn. Kaj se inter la laboristoj kaj kultivistoj orulo aŭ arĝentulo estos naskita, ili honoru kaj altigu lin por ke li estu gardisto aŭ helpisto konforme al sia karaktero.’ Ili pretendu ke laŭ oraklo la civito estos detruita kiam fera aŭ kupra gardisto gardos ĝin. Ĉu vi scias kiel ni povus kredigi ĉi tiun miton?”
“Ni neniel povus kredigi la unuan generacion,” li respondis. “Sed jes iliajn filojn kaj prafilojn kaj aliajn posteulojn.”
“Nu, tio estus bona por helpi instigi ilin prizorgi la civiton kaj ke reciproke ĉiu protektu ĉiun alian. Mi kredas ke mi komprenas kion vi diras. Do tiel estos, kien ajn la tradicio kondukos. Trejninte ĉi tiujn ternaskitojn ni marŝigos ilin laŭ la komandoj de la regantoj. Ili trovos la plej taŭgan situon en la urbo por loĝigi la soldatojn, de kie ĉi tiuj povos plej bone superforti la urbanojn se iu rifuzos obei la leĝojn, kaj forteni eksterulojn se troviĝos malamiko kvazaŭ lupo iranta kontraŭ ŝafaron. Trovinte armesituon kaj oferinte al la necesuloj, ili konstruos siajn loĝejojn, ĉu ne?”
“Vi pravas.”
“Kaj temas pri loĝejoj adekvataj vintre kaj somere?”
“Kial ne?” li respondis. “Mi supozas ke vi parolas pri domoj.”
“Jes,” mi diris. “Loĝejoj adekvataj por soldatoj, ne por monaviduloj.”
“Kian diferencon vi trovas?” li demandis.
“Mi provos diri al vi,” mi diris. “Estus plej danĝere kaj hontinde se paŝtistoj trejnus hundojn por protekti la ŝafarojn tiel ke la hundoj atakus la ŝafojn similante pli al lupoj ol al hundoj. Tio povus okazi pro sendisciplineco, aŭ malsano, aŭ iu alia kutimiĝo de la hundoj.”
“Danĝere? Jes, certe,” li diris.
“Do ni devas ĉiel gardi ke niaj protektantoj ne agu tiel kontraŭ la civitanoj, estante pli fortaj. Anstataŭ bonvolaj kunprotektantoj ili fariĝus sovaĝaj despotoj.”
“Ni devas gardi kontraŭ tio,” li akordis.
“Kaj oni plej adekvate antaŭzorgas kontraŭ tio, se oni vere bone edukas ilin?”
“Prave,” li respondis.
Kaj mi diris: “ne estas eble plenkonfide aserti tion, kara Glaŭkono. Sed tio kion ni ĵus diris estas prava, ke ili devas ricevi ĝustan edukon, kia ajn tio estus, por ke ili estu plej malsovaĝaj rilate al siaj protektatoj.”
“Jes, vere.”
“Nu, saĝulo dirus ke krom tian edukadon oni devas provizi tiajn loĝejojn kaj aliajn posedaĵojn kiuj ne instigos ilin ĉesi esti plej bonaj gardistoj kaj ne provokos ilin misagi rilate al la aliaj civitanoj.”
“Li pravus dirante tion.”
“Konsideru,” mi diris, “ĉu ili devus vivi kaj loĝi ĉi tiel por fariĝi taŭgaj: Unue, tute ne havi proprajn posedaĵojn pli ol nepre necesas. Due, neniu posedu proprajn domon kaj trezorejon en kiujn ĉiu persono ne rajtas laŭvole eniri. La aliaj civitanoj provizu al ili tiajn bezonaĵojn kiajn bezonos prudentaj, kuraĝaj militbatalistoj. Tio estos pago pro la protektado, kaj oni aranĝu ke ili havu nek tro multon nek tro malmulton je la jarfino. La gardistoj kune loĝos kaj kune manĝos, kiel dum kampanjo. Oni diros al ili ke ili jam ĉiam havas sanktajn oron kaj arĝenton de la Dioj en la animo, kaj tute ne bezonas homajn. Estus malpie malpurigi tiun dian posedaĵon kunmiksante ĝin kun la oro de mortemuloj, ĉar oni faras multajn malpiajn agojn rilate al la mono de la publiko, sed ilia estas senmakula. Nur por la gardistoj inter la civitanoj estas maldece uzi kaj tuŝi oron kaj arĝenton, aŭ eĉ eniri sub la saman tegmenton sub kiu tiaĵoj ekzistas. Kaj gardistoj ne rajtas uzi ilin kiel juvelojn, nek trinki el arĝenta aŭ ora ujo. Tiel la gardistoj sekurigos sin mem kaj sekurigos la civiton. Se ili akiros posedaĵojn kaj domojn kaj monon, ili fariĝos domestroj kaj kultivistoj anstataŭ gardistoj. Sekve ili fariĝos malamikaj despotoj anstataŭ kunprotektantoj de la aliaj civitanoj. Ili malamos kaj estos malamataj, komplotos kaj kontraŭkomplotiĝos dum la tuta vivo, detruante sin mem kaj la tutan civiton. Pro ĉi ĉio,” mi diris, “ni diru ke tiel oni provizu loĝadon kaj ĉion alian por la gardistoj, kaj ni faru leĝojn tiucele. Ĉu vi akordas?”